Post la Konkurso

El Vikilibroj

La aŭtoj venis enpelate al Dublino, kurante glate kiel buletoj en la kanalo de la vojo Nas. Ĉe la supro de la monteto ĉe Inĉikoro spektantoj jam ariĝis por vidi la aŭtojn kuregi hejmen, kaj tra ĉi tiu kanalo de malriĉeco kaj neagemo la fremdlandanoj rapidigis sian monon kaj industrion. De tempo al tempo la aroj de homoj elkriis la huraon de la dankeme subpremataj. Ilia favoro tamen estis por la bluaj aŭtoj – la aŭtoj de iliaj amikoj, la francoj.

La francoj cetere estis efektivaj venkintoj. Ilia teamo finis solide; ili akiris la duan kaj trian poziciojn kaj la direktisto de la venkinta germana aŭto onidire estis belga. Ĉiu blua aŭto tial ricevis duoblan mezuron de salutado dum ĝi transiris la supron de la monteto kaj ĉiun salutkrion agnoskis per ridetoj kaj kapsignoj la aŭtistoj. En unu de ĉi tiuj nete konstruitaj aŭtoj estis kvaropo de junaj viroj kies humoroj ŝajnis tiam sufiĉe super la nivelo de triumfa franceco: verdire ĉi tiuj kvar homoj estis preskaŭ gajegaj. Ili estis Charles Ségouin, la posedanto de la aŭto, André Rivière, juna elektristo denaske kanadano; grandega hungaro nomita Villona kaj nete vestita junulo nomita Dojl. Ségouin estis en bona humoro ĉar li neatendite jam ricevis antaŭmendojn (li pretis fondi aŭtovendejon en Parizo) kaj Rivière estis en bona humoro ĉar li estis la administronto de la entrepreno; ĉi tiuj junuloj (kiuj estis kuzoj) estis ankaŭ en bona humoro pro la sukceso de la francaj aŭtoj. Villona estis en bona humoro ĉar li jam ĝuis tre kontentigan tagmanĝon: kaj cetere li estis laŭnature optimisma. La kvara ano de la grupo tamen estis tro ekscitita por esti aŭtentike feliĉa.

Li havis ĉirkaŭ dudek ses jarojn, molajn helbrunajn lipharojn kaj iom naivaspektajn grizajn okulojn. Lia patro, kiu komence estis progresinta naciisto, frue jam modifis la opiniojn. Li riĉiĝis kiel buĉisto en Kingstono kaj per la establado de butikoj en Dublino kaj en la antaŭurboj li multobligis la monon multoble. Li estis sufiĉe bonŝanca akiri kelke de la policaj kontraktoj kaj finfine estis sufiĉe riĉa por esti nomita en la Dublinaj ĵurnaloj komercista princo. Li sendis la filon al Anglio por edukiĝi en granda katolika kolegio kaj poste sendis lin al Dublina universitato por studi juron. Jaĉjo ne studis tre atente kaj sekvis malbonajn kursojn por ioma tempo. Li havis monon kaj estis populara; kaj li dividis la tempon kurioze inter muzikaj kaj aŭtistaj rondoj. Tiam oni sendis lin por trimestro al Kembriĝo por vidi iom da vivo. Lia patro, protestema, sed kaŝe fiera pri la troeco pagis la kontojn kaj prenis lin hejmen. Estis en Kembriĝo ke li renkontis Ségouin. Ili ne estis multe pli ol konatoj ankoraŭ, sed Jaĉjo trovis grandan plezuron en la socio de iu, kiu jam vidis multe de la mondo kaj onidire posedis kelke de la plej grandaj hoteloj en Francio. Tia persono (kiel la patro konsentis) tute valoris la konatecon, eĉ se li ne estis la ĉarma kunulo kia li estis. Villona estis amuza ankaŭ – brila pianisto – sed, bedaŭrinde, tre malriĉa.

La aŭto kuris gaje kun sia kargo de gajega junularo. La du kuzoj sidis en la antaŭa seĝo; Jaĉjo kaj lia hungara amiko sidis malantaŭe. Klare Villona estis en bonega humoro; li daŭrigis profunde basan zumadon de melodio por mejloj de la vojo. La francoj ĵetis sian ridadon kaj leĝerajn vortojn super la ŝultrojn, kaj ofte Jaĉjo devis sin streĉi antaŭen por kapti la rapidan frazon. Tio ne estis tute agrabla por li, ĉar preskaŭ ĉiam li devis lerte konjekti la sigifon kaj elkrii taŭgan respondon kontraŭ forta vento. Cetere la zumado de Villona konfuzus iun ajn; kaj la bruo de la aŭto ankaŭ.

Rapida movado tra spaco ekzaltas homon; ankaŭ fifamo; ankaŭ la posedo de mono. Ĉi tiuj estis tri bonaj kialoj por la ekcitiĝo de Jaĉjo. Multaj amikoj jam vidis lin tiun tagon en la kuneco de tiuj ĉi fremdlandanoj. Ĉe la kontrolejo Ségouin lin prezentis al unu el la francaj konkursantoj kaj responde al lia konfuzita murmuro de komplimento la bistra vizaĝo de la direktisto montris vicon de brilaj blankaj dentoj. Estis agrable post tiu honoro reiri al la profana mondo de spektantoj meze de kubutumoj kaj signifoplenaj rigardoj. Kaj pri la mono – li vere havis grandan sumon sub sia rego. Ségouin eble ne konsiderus ĝin granda sumo, sed Jaĉjo kiu, malgraŭ portempaj eraroj, estis baze la heredinto de solidaj instinktoj, sciis bone per kiu penado ĝi amasiĝis. Ĉi tiu scio jam tenis la kontojn interne de la limoj de racia riskemo, kaj se li estis tiel konscia pri la strebo kuŝanta en mono kiam temis nur pri iu kaprico de la pli alta inteligento, kiom multe pli nun kiam li riskos la plej grandan parton de sia havo! Estis serioza afero por li.

Kompreneble la investo estis bona afero, kaj Ségouin sukcesis doni la ideon, ke estas pro favoro de amikeco ke la groŝo de irlanda mono estos aldonita al la kapitalo de la entrepreno. Jaĉjo havis respekton por la sagaco de la patro pri komercaj aferoj, kaj ĉifoje estis la patro kiu unue sugestis la investon; mono estos akirebla en la aŭtokomerco, potoj da mono. Cetere Ségouin havis la nemistakseblan etoson de riĉo. Jaĉjo ekkalkulis kiom da labortagoj reprezentas la lordeca aŭto en kiu li sidas. Kiel glate ĝi funkcias! En kia stilo ili kuregas laŭ la kamparaj vojoj! La vojaĝo metis magian fingron sur la aŭtentikan pulson de vivo kaj la maŝinaro de homaj nervoj brave strebis respondi al la saltantaj movoj de la rapida blua besto.

Ili veturis laŭ Strato Damo. La strato estis okupata de nekutima trafiko, brua pro la hupoj de aŭtistoj kaj la gongoj de senpaciencaj tramistoj. Apud la banko Ségouin haltis kaj Jaĉjo kaj lia amiko eliĝis. Eta aro de homoj amasiĝis sur la trotuaro por omaĝi al la ronkanta aŭto. La grupo manĝos kune tiun vesperon en la hotelo de Ségouin kaj intertempe Jaĉjo kaj lia amiko kiu gastis ĉe li devos iri hejmen por sin vesti. La aŭto iris malrapide al Strato Grafton dum la du junuloj sin ŝovis tra la nodeca aro de spektantoj. Ili iris norden kun kurioza sento de seniluziiĝo pri la ekzerco, dum la urbo pendigis siajn palajn lampojn super ili en la malklaro de somera vespero.

En la domo de Jaĉjo ĉi tiun ĉefmanĝon oni jam deklaris okazo grava. Certa fiero miksiĝis kun gepatra trepidado, certa avido ankaŭ ludi nefidinde kaj nemorale, ĉar la nomoj de grandaj fremdaj urboj havas almenaŭ ĉi tiun virton. Jaĉjo ankaŭ aspektis tre bone kiam li estis vestita, kaj dum li staris en la vestiblo egaligante la buklojn de sia banto, lia patro eble sentis sin eĉ komerce kontentigata pro la akiro de kvalitoj por la filo ofte ne aĉeteblaj. Lia patro tial estis nekutime amikeca kun Villona, kaj lia sinteno esprimis veran respekton por fremdaj lertoj; sed ĉi tiu subtilo de lia gastiganto estis probable perdita je la hungaro, kiu eksentis akran deziron por la ĉefmanĝo.

La manĝo estis bonega, rafinita. Ségouin, Jaĉjo decidis, havas tre rafinitan guston. Al la grupo aldoniĝis juna anglo nomita Routh, kiun Jaĉjo jam vidis kun Ségouin en Kembriĝo. La junuloj manĝis en komforta ĉambreto lumigata de elektraj kandelaj lampoj. Ili parolis fluege kaj kun malmulte da diskretemo. Jaĉjo, kies fantazio estis stimulata, konceptis la viglan junon de la francoj elegante plektita sur la firma framo de la etiketo de la anglo. Gracia sia imagaĵo, li pensis, kaj meritplena. Li admiris la lerton per kiu ilia gastiganto direktas la konversacion. La kvin junuloj havis diversajn gustojn kaj iliaj langoj estis liberigitaj. Villona kun grandega respekto ekmalkovris al la milde suprizita anglo la belecojn de la angla madrigalo, bedaŭrante la perdon de la antikvaj instrumentoj. Rivière, ne tute naive, entreprenis klarigi al Jaĉjo la triumfon de la francaj mekanikistoj. La sonora voĉo de la hungaro preskaŭ sukcese ridindigis la malaŭtentikajn liutojn de la romantikaj pentristoj, kiam Ségouin gvidis la grupon en politikon. Tio estis agrabla grundo por ĉiuj. Jaĉjo sub malavaraj influoj sentis la kaŝitan fervoron de la patro ekviviĝi interne: li instigis la malviglan Routh finfine. La ĉambro fariĝis duoble pli varma kaj la tasko de Ségouin fariĝis pli malfacila ĉiumomente: estis eĉ danĝero de persona malico. La atenta gastiganto trovis oportunon levi la glason al Humaneco, kaj kiam la tosto estis trinkita li malfermis fenestron signifoplene.

Tiun nokton la urbo portis la maskon de ĉefurbo. La kvin junuloj promenis laŭ Placo Stefano en maldensa nubo de aroma fumo. Ili parolis laŭte kaj gaje kaj iliaj manteloj pendis svinge de la ŝultroj. La homoj cedis pasrajton al ili. Ĉe la angulo de Strato Grafton malalta dika viro metis du belajn virinojn en aŭton sub la zorgo de alia dika viro. La aŭto foriris kaj la malalta dika viro ekvidis la grupon.

‘André.’

‘Estas Farlej!’

Torento de parolado sekviĝis. Farlej estis usonano. Neniu sciis tre bone pri kio temis la parolado. Villona kaj Riviére estis la plej bruaj, sed ĉiuj viroj estis ekscititaj. Ili suriĝis en aŭton, sin kunpremante kune meze de multa ridado. Ili veturis preter la homamaso, miksita nun en molajn kolorojn, kun muziko de gajaj sonoriloj. Ili trafis la trajnon en Strato Westland kaj post kelkaj sekundoj, kiel ŝajnis al Jaĉjo, ili eliris el Stacio Kingstono. La biletisto salutis Jaĉjon; li estis maljuna viro:

‘Belan nokton, sinjoro!’

Estis serena somera nokto; la haveno kuŝis kiel mallumigita spegulo ĉe iliaj piedoj. Ili pluiris al ĝi kun ligitaj brakoj, kantante Cadet Roussel ĥore, stamfante la piedojn je ĉiu:

‘Ho! Ho! Hohé, vraiment!’

Ili eniris en remboaton ĉe la lanĉejo kaj celis la jakton de la usonano. Estos vespermanĝo, muziko, kartoj. Villona diris kun konvinko:

‘Estas rave !’

Estis jakta piano en la kajuto. Villona ludis valson por Farlej kaj Riviére, Farlej agis kiel kavaliro kaj Riviére kiel damo. Tiam improvizan kvadratodancon; la viroj elpensis originalajn figurojn. Kia gajeco! Jaĉjo partoprenis volonte; tio estas vidado de vivo almenaŭ. Tiam Farlej fariĝis senspira kaj kriis ‘Haltu!’ Viro enportis malpezan vespermanĝon, kaj la junuloj sidiĝis por ĝi pro etiketo. Ili trinkis tamen: estis bohemia. Ili tostis Irlandon, Anglion, Francion, Hungarion, Usonon. Jaĉjo faris paroladon, longan paroladon. Villona diris ‘Brave! Brave!’ kiam ajn estis paŭzo. Estis aplaŭdego kiam li sidiĝis. Devis esti bona parolado. Farlej frapis lin surdorse kaj ridis laŭte. Kiaj gajaj uloj! Kia bona kompanio ili estis!

Kartoj! kartoj! La tablo estis pretigita. Villona reiris kviete al la piano kaj ludis por ili preĝejajn improvizaĵojn. La aliaj viroj ludis partion post partio, brave sin enĵetinte en la aventuron. Ili tostis la Keran Damon kaj la Karoan Damon. Jaĉjo sentis malklare mankon de spektantaro: la sprito estis brila. Ludado fariĝis tre ekscitita kaj paperaĵoj komencis interpasiĝi. Jaĉjo ne sciis prezice kiu gajnas, sed li sciis, ke li perdas. Sed estis propra kulpo, ĉar li ofte mislegis la kartojn kaj la aliaj devis kalkuli por li la ŝuldatestojn. Ili estis diablaj uloj, sed li deziris, ke ili ĉesos: malfruiĝas. Iu tostis la jakton La Belulino de Novhaveno, kaj tiam iu proponis unu grandan partion por fino.

La pianado jam ĉesis; devis esti, ke Villona iris supren. Estis terura partio. Ili ĉesis ĵus antaŭ la fino por trinki por bonŝanco. Jaĉjo komprenis ke la ludo restas inter Routh kaj Ségouin. Kia ekscitiĝo! Jaĉjo estis ekscitita ankaŭ; li perdos, kompreneble. Kiom multe li ŝuldatestis? La viroj stariĝis por ludi la finajn prenojn, parolante kaj gestadante. Routh gajnis. La kajuto skuiĝis per la junulara huraado kaj la kartoj estis kunmetitaj. Ili komencis enpreni siajn gajnojn. Farlej kaj Jaĉjo perdis plej multe.

Li sciis ke li bedaŭros ĝin en la mateno, sed nun li ĝojis pri la ripozo, ĝojis pro la malklara stuporo kiu kovros lian stultecon. Li klinis la kubutojn sur la tablon kaj ripozis la kapon inter la manojn, kalkulante la pulsojn de la tempioj. La kajuta pordo malfermiĝis kaj li vidis la hungaron stari en kolono de griza lumo.

‘Tagiĝo, sinjoroj!’