Programlingvo C/Ek

El Vikilibroj

Tradicie, unua programo de ĉiu juna programisto estas elkondukilo de "Hello, World!". Sed tiu mesaĝo estas tre krokodila kaj ni skribos programon por elkonduki mesaĝon "Saluton, Mondo!". Ankaŭ, por kompili programojn oni devas instali kompililon. Jen nia unua programo en C:

#include <stdio.h> // inkluzivas bibliotekon "stdio.h" kun funkcio printf()

int main() // ĉefa funkcio
{
  printf("Saluton, Mondo!\n"); // elkondukas salutmondomesaĝon kiel rezulto
  return 0; // eldoni 0 al vokinto, tio signifas ke programo laboris bone
}

Konservu novan programon al dosiero saluton.c. Se vi uzas GCC kompililon (aŭ clang), vi komandu ĉi tion en terminalo:

cc saluton.c -o saluton

Se ĉio korektas, ĝi faros duum'dosieron saluton en via dosierujo, lanĉu ĝin:

./saluton

Vi vidos mesaĝon "Saluton, Mondo!".

Kiel la programo laboras[redakti]

Nia unua programo havas nur unu main (ĉefan) funkcion. Ĉi tiu funkcio estas starto de programo en C. { estas ek de kodo'bloko de funkcio aŭ alia operacio (vidos poste). } estas fino de la kodbloko.

En nia programo ni ĉefe uzas funkcion printf() por elkonduki nian mesaĝon "Saluton, Mondo!". Kontrolu, ke en fino de via mesaĝo ekzistas \n, ĉi tiu signo signifas lini'avancon.

Funkcio printf() estas en funkciaro (biblioteko) "stdio.h". Vi devas inkluzivi la bibliotekon, kiu havas multe funkciojn por labori kun el-/en'konduko. Stdio - standart input/output - standarda en/elkonduko.

Biblioteko - plejofte, estas dosiero, kiu enhavas funkciojn por io utila. La vorto elvenas el angla (library) kaj rusa (библиотека), ni uzos vorton "funkciaro" kiel aro de funkcioj.

#include <stdio.h>

Ekzercaro[redakti]

Vi bezonas ludi kun C por kompreni ĝian laboron. Via kompililo analizas kodon dum kompilado kaj se vi eraris, ĝi devos eldoni vin eraron.

  1. Forigu ```\n``` simbolon el vokado de funkcio printf() kaj relanĉu la programon
  2. Faru ion sur programo, kion vi volas