Programlingvo C/Variabloj kaj aritmetiko

El Vikilibroj

Ĉefa parto de programlingvoj estas variabloj (=varieblaĵoj). Variabloj povas havi tipojn:

  • Entjera (nombroj 0, 1, 2, -3)
  • Reela (0.05, 0.13, 1.56, 3.16)
  • Signo (c, g kaj ktp.)

Bazaj aritmetik'operatoroj estas: + (plus), - (minus), * (obligo) kaj / (divido, malobligo).

Ekzemplo:

#include <stdio.h>

int main()
{
  int variablo = 5;

  printf("variablo estas %i\n", variablo);

  return 0;
}

Nomo de printf egigeblas kiel "print formatted" (printi formate). Tiel ĝi povigas vin formatigi tekston. Plej simpla ekzemplo estos format-simbolo % (procento). Format-simbolo enhavas modifojn, ekzemple i. La programo laborante elkondukos na variablo anstataŭ %i. Tiel, la programo elkondukos "5" (valoron de varuablo).

En la programo ni kreis entjeran variablon kun nomo variablo. Vorto int estas tipo de variablo - entjera (angle integer). Opcie vi povas doni valoron. Vi ankaŭ povas doni valoron poste:

#include <stdio.h>

int main()
{
  int variablo;
  variablo = 5;

  printf("variablo estas %i\n", variablo);

  return 0;
}

En C ekzistas plimulte da tipoj. Nun ni kreos programon kun reela variablo, tiu komputos aĉetadon de 10 varoj kiuj kostas 5.5 stelojn:

#include <stdio.h>

int main()
{
  int kiomo = 10; 
  float kosto = 5.5;

  printf("Vi volas aĉeti %i varojn\n", kiomo);
  printf("Varoj kostas %g stelojn\n", kosto); // %g estas por reelaj variablotipoj

  float tuta_acxeto = kiomo * kosto;

  printf("Vi donis min %g stelojn\n", tuta_acxeto);

  return 0;
}

Se %i estas por entjera int, %g estas por reela float

Ekzercaro[redakti]

  1. Printu tekston kun du aŭ pli da variabloj, ekzemplo