Religio de Mimi
Aspekto
Religio de Mimi
poemo de Viktor Mészáros, tradukis ĝin mastro Jano
Zorgojn forgesinte, langvore, sola, Dio mem dormis sur kusen' fajnmola. Sulkoj frunte glatiĝis, la okulojn li fermis kaj imitis senmovulojn. Kun odoro, -ho adoro!- parfumis min Li, Sinjoro, droge ĝi alflugis al mi, kiu sidis ĉe la vizaĝo time, jen fine ĉiel-pejzaĝo; tremante kaj feliĉe sur amplekse blua, purodora, -do ĝi komplekse kvieta -kuŝuj': mi povis gardi Lin, hund' nenia rajtas anstataui min! Fine jam forsvenis mia fervoro, iĝis konfide spiranta langvoro kaj Sonĝ-patrino portis mild-ŝvebadon, Li kaj mi atendis novan tagon.