Renkontiĝo

El Vikilibroj

Estis Jozefo Dilon kiu enkondukis la Sovaĝan Okcidenton al ni. Li havis biblioteketon da malnovaj ekzempleroj de La Unia Standardo, Kuraĝo, kaj La Duonpenca Miraĵo. Ĉiuvespere post lecionoj ni renkontiĝis en lia malantaŭa ĝardeno kaj aranĝis indianajn batalojn. Li kaj lia dika juna frato Leono, la maldiligentulo, defendis la subtegmenton de la stalo dum ni provis kapti ĝin per sturmo; aŭ ni batalis ordigite sur la herbaro. Sed ne gravis kiel bone ni luktis; ni neniam ĝajnis sieĝon aŭ batalon kaj ĉiuj niaj ludoj finiĝis per venka militdanco de Jozefo Dilon. Liaj gepatroj iris ĉiumatene al meso je la oka en Strato Gardiner kaj la paca odoro de s-ino Dilon regadis en la vestiblo de la domo. Sed li ludis tro feroce por ni, kiuj estis pli junaj kaj pli timidaj. Li aspektis kiel speco de indiano, kiam li dancis ĉirkaŭe en la ĝardeno, malnova tekruĉkovrilo sur la kapo, frapante skatolon per la pugno kaj elkriante:

‘Jak! jaka, jaka, jaka!’

Ĉiuj estis nekredemaj, kiam oni raportis, ke li havas alvokon al la pastreco.  Tamen estis fakto.
Sendisciplina spirito sin difuzis inter ni kaj sub ĝia fluo malsamecoj de kulturo kaj politiko estis nuligitaj.  Ni grupiĝis kune, kelkaj aŭdace, kelkaj ŝerce, kaj kelkaj preskaŭ time: kaj el ĉi tiuj, la nevolontaj indianoj kiuj timis ŝajni studemaj aŭ malhavi fortikecon, mi estis unu.  La aventuroj rakontataj en la literaturo de la Sovaĝa Okcidento estis fremdaj al mia naturo, sed almenaŭ ili malfermis la eskapopordojn.  Pli plaĉis al mi usonaj detektivaj rakontoj, tra kiuj vagis de tempo al tempo taŭzitaj ferocaj belulinoj.  Kvankam ne estis io malbona en ĉi tiuj rakontoj kaj kvankam iliaj intencoj estis kelkfoje beletraj, ili cirkulis sekrete en la lernejo.  Iun tagon kiam Pastro Butler aŭskultis al la kvar paĝoj de Romia Historio, mallerta Leono Dilon estis malkovrita kun ekzemplero de La Duonpenca Miraĵo.

‘Ĉi tiun paĝon aŭ ĉi tiun paĝon? Ĉi tiun paĝon? Nu, Dilon, ek! « Apenaŭ tagiĝis » …Daŭrigu ! Kiun tagon? « Apenaŭ tagiĝis » … Ĉu vi jam studis ĝin? Kion vi havas do en via poŝo ?’

Ĉies koroj pulsis forte dum Leono Dilon transdonis la gazeton kaj ĉiuj ŝajnigis senkulpajn mienojn. Pastro Butler foliumis la paĝojn, kuntirante la brovojn.

‘Kio estas ĉi tiu senvaloraĵo?’ li diris. ‘La Apaĉa Ĉefo! Ĉu tio estas kion vi legas anstataŭ studi vian Romian Historion? Mi trovu neniom pli de ĉi tiu aĉa materialo en ĉi tiu kolegio. La viro, kiu verkis ĝin, mi supozas, estis aĉa ulo, kiu verkas tiujn por alkoholaĵo. Min surprizas, ke knaboj kiaj vi, edukitaj, legas tian materialon. Mi povus tion kompreni, se vi studis en … publika lermejo. Nu, Dilon, mi konsilas al vi forte, ke vi eklaboru aŭ …’

Ĉi tiu riproĉo dum la sobraj horoj lernejaj senkolorigis por mi multe de la gloro de la Sovaĝa Okcidento, kaj la konfuzita ŝvela vizaĝo de Leono Dilon vekis unu el miaj konsciencoj. Sed kiam la brida influo de la lernejo forestis mi eksopiris denove sovaĝajn sensaĵojn, por la eskapo, kiun ĉi tiuj kronikoj pri malordo sole ŝajnis proponi al mi. La mimika militado de la vesperoj fariĝis finfine tiel enuiga al mi kiel la lerneja rutino en la mateno ĉar mi deziris ke veraj aventuroj okazu al mi mem. Sed veraj aventuroj, mi pensis, ne okazas al homoj kiuj restas hejme: ili devas esti elŝerĉataj eksterlande.

La someraj ferioj apudiĝis kiam mi decidis eskapi de la tedo de lerneja vivo almenaŭ por unu tago. Kun Leono Dilon kaj knabo nomata Mahoni mi planis unutagan eviton de lecionoj. Ĉiu el ni ŝparis sespencon. Ni renkontiĝos je la deka matene sur la Ponto Kanala. La pliaĝa fratino de Mahoni verkos pretekston por li kaj Leono Dilon petos sian fraton, ke tiu diru, ke li malsanas. Ni aranĝis iri laŭ Strato Varfo ĝis ni alvenas la ŝipojn, poste transiri per pramo kaj eliri por vidi Domon Kolombon. Leono Dilon timis, ke ni renkontos Pastron Butler aŭ iun de la kolegio: sed Mahoni demandis, tre senshave, kion faros Pastro Butler ĉe la Domo Kolombo. Ni retrankviliĝis, kaj mi fermis la unuan etapon de la komploto kolektante sespencon de la du aliaj`, samtempe montrante al ili mian propran sespencon. Kiam ni faris la finajn aranĝojn la antaŭan vesperon, ni ĉiuj estis neklare ekcititaj. Ni premis manojn, ridante, kaj Mahoni diris :

‘Ĝis morgaŭ, amikoj.’

Tiun nokton mi dormis malbone. Matene mi estis la unua ĉe la ponto, ĉar mi logis plej apude. Mi kaŝis miajn librojn en la longaj herboj apud la cindrejo ĉe la fino de la ĝardeno, kien neniu iam venis, kaj rapidis laŭ la kanala bordo. Estis milda suna mateno de la unua semajno de junio. Mi sidiĝis sur la muro de la ponto, admirante miajn malfortajn tolŝuojn, kiujn mi diligente blankigis per pipargilo tranokte kaj observis la obeemajn ĉevalojn tiri tramon da komercistoj supren laŭ la deklivo. Ĉiuj branĉoj de la altaj arboj, kiuj borderis la straton, estis gajaj pro etaj helverdaj folioj kaj la sunlumo oblikvis tra ili sur la akvon. La granita ŝtono de la ponto ekvarmiĝis kaj mi ekbatetis ĝin per la manoj je la ritmo de melodio en la kapo. Mi estis tre feliĉa.

Kiam mi jam sidis dum kvin aŭ dek minutoj mi ekvidis ke la griza kompleto de Mahoni alvenas. Li venis supren laŭ la deklivo, ridetante, kaj grimpis supren apud mi sur la ponto. Dum ni atendis, li elprenis la katapulton, kiu ŝvelis el lia interna poŝo kaj klarigis kelkajn plibonigojn kiujn li jam faris al ĝi. Mi demandis, kial li kunprenis ĝin kaj li diris ke li kunprenas ĝin por havi iom da ĝuo kun la birdoj. Mahoni uzis slangon libere, kaj nomis Pastron Butler Maljuna Bunser. Ni atendis alian kvaronhoron, sed ankoraŭ ne estis signo de Leono Dilon. Mahoni fine saltis grunden kaj diris:

‘Venu do. Mi sciis, ke Dikulo tro timos.’

‘Kaj lia sespenco…’ mi diris.

‘Tiu estas punperdita,’ diris Mahoni. ‘Kaj des pli bone por ni – ŝilingo kaj sespenco anstataŭ ŝilingo.’

Ni iris laŭ Strato Norda Strando ĝis ni alvenis al la Vitriola Fabriko kaj tiam iris dekstren laŭ Strato Varfo. Mahoni ekludis kiel indiano tuj kiam ni estis for de publika vido. Li ĉasis aron da ĉifonvestaj knabinoj, svingante sian senŝarĝan katapulton, kaj kiam du ĉifonvestaj knaboj ekĵetis pro kavalirismo ŝtonojn kontraŭ ni, li proponis, ke ni sturmu ilin. Mi argumentis, ke la knaboj estas tro malgrandaj, kaj tiel ni plu iris, dum la ĉifonularo ekkriis malantaŭ ni ‘Vindistoj! Vindistoj!’ pensante ke ni estas protestantoj ĉar Mahoni, kies haŭto estis nigreta, portis la arĝentan insignon de kriketa klubo en sia ĉapo. Kiam ni atingis la Feran Gladilon ni aranĝis sieĝon; sed ĝi fiaskis ĉar oni bezonas almenaŭ tri. Ni venĝis nin je Leono Dilon dirante kia timulo li estas kaj konjektante kiom li ricevos je la tria horo de S-ro Rian.

Ni alvenis tiam apud la rivero. Ni eluzis longan tempon irante laŭ la bruaj stratoj borderitaj de altaj ŝtonaj muroj, observante la laboron de la arganoj kaj maŝinoj kaj pro nia nemoviĝemo ofte alkriate de la kondukistoj de ĝemantaj ĉaroj. Estis tagmezo kiam ni atingis la kajojn kaj ĉar ĉiuj laboristoj ŝajnis ekmanĝi siajn manĝaĵojn, ni aĉetis du grandajn sekvinberajn kuketojn kaj sidiĝis por manĝi ilin sur metalajn tubojn apud la rivero. Ni plezurigis nin mem per la spektaklo de la Dublina komerco - la barĝoj de longe for indikataj per la bukloj de laneca fumo, la bruna fiŝboataro preter Ringsend, la granda blanka velŝipo, kiun oni malŝarĝis ĉe la kontraŭa kajo. Mahoni diris, ke estus bona ruzo forkuri al la maro sur unu el tiuj grandaj ŝipoj, kaj eĉ mi, rigardante la altajn mastojn, vidis aŭ imagis, ke la geografio, kiun oni troŝpareme dozis al mi en la lernejo substanciĝadas antaŭ miaj okuloj. La lernejo kaj la hejmo ŝajnis formoviĝi de ni kaj iliaj influoj je ni ŝajnis malfortiĝi.

Ni transiris la riveron Lifi en la pramo, paginte nian monon por esti transportataj kune kun du laboristoj kaj malgranda judo kun sako. Ni estis seriozaj, preskaŭ solenaj, sed unufoje dum la vojaĝeto niaj rigardoj renkontiĝis kaj ni ridis. Kiam ni surteriĝis, ni observis la malŝarĝadon de la gracia trimastulo, kiun ni observis de la alia kajo. Apudstaranto diris, ke ŝi estas norvega ŝipo. Mi iris al la pobo kaj provis deĉifri la tekston sur ĝi sed malsukcesinte mi reiris kaj ekzamenis la fremdajn maristojn por vidi ĉu iuj havis verdajn okulojn, ĉar mi havis konfuzitan nocion… La okuloj de la maristoj estis bluaj kaj grizaj kaj eĉ nigraj. La sola maristo kies okuloj povis esti nomataj verdaj estis alta viro kiu amuzis la homaron sur la kajo vokante gaje ĉiun fojon kiam la tabuloj falis:

‘En ordo! En ordo!’

Kiam ni laciĝis de ĉi tiu vidaĵo ni vagis malrapide enirante Ringsend. La tago jam fariĝis humide varma, kaj en la vitrinoj de la nutrovaristoj mucidaj biskvitoj kuŝis blankiĝantaj. Ni aĉetis kelkajn biskvitojn kaj ĉokoladon, kiun ni manĝis diligente, dum ni vagis tra la mizeraj stratoj kie la maristaj familioj loĝis. Ni povis trovi neniun laktejon kaj tiel ni eniris kolportistan butikon kaj aĉetis botelon da framba limonado. Freŝigite de tio Mahoni ĉasis katon laŭ strateto, sed la kato eskapis en larĝan kampon. Ni ambaŭ sentis nin sufiĉe lacaj, kaj kiam ni atingis la kampon, ni iris tuj al dekliva bordo, super kies kresto ni povis vidi la riveron Doder.

Estis tro malfrue kaj ni estis tro lacaj plenumi nian projekton viziti la Domon Kolombon. Ni devis atingi hejmen antaŭ la kvara, por ke oni ne malkovru nian aventuron. Mahoni rigardis malgaje sian katapulton, kaj mi devis sugesti, ke ni iru hejmen per trajno, antaŭ ol li reakiris iom da gajeco. La suno malaperis malantaŭ kelkaj nuboj kaj lasis nin kun niaj paligitaj pensoj kaj la paneroj de niaj proviantoj.

Estis neniu krom ni en la kampo. Kiam ni jam kuŝis neparolinte sur la bordo iom da tempo mi vidis ke viro alvenas de la fora fino de la kampo. Mi observis lin maldiligente dum mi maĉis unu el tiuj verdaj tigoj, per kiuj knabinoj divenas sortojn. Li venis laŭ la bordo malrapide. Li piediris kun unu mano sur la kokso kaj en la alia li tenis bastonon per kiu li frapetadis la grundon malpeze. Li estis ĉifone vestita en kompleto verdenigra kaj portis altan cilindran ĉapelon kiun ni iam nomis ĝeria. Li aspektis sufiĉe aĝa, ĉar liaj lipharoj estis cindregrizaj. Kiam li preterpasis ĉe niaj piedoj, li ekrigardis supren al ni rapide kaj tiam daŭrigis sian iradon. Ni sekvis lin per la okuloj kaj vidis ke kiam li jam iris proksimume ĝis kvindek paŝoj li sin turnis kaj komencis resekvi siajn paŝojn. Li alvenis al ni tre malrapide, ĉiam frapetante la grundon per la bastono, tiel malrapide ke mi pensis ke li ŝerĉas por io en la herbaro.

Li haltis kiam li venis kontraŭ ni kaj nin salutis. Ni salutis lin kaj li sidiĝis apud ni sur la bordon malrapide kaj tre zorge. Li ekparolis pri la vetero, dirante ke estos tre varma somero kaj aldonante ke la sezonoj estas multe ŝanĝitaj ekde kiam li estis juna – antaŭ longa tempo. Li diris ke la plej feliĉa tempo de la vivo estas sendube la lernejanaj tagoj kaj ke li donus ion ajn por esti juna denove. Dum li esprimis ĉi tiujn sentojn, kiuj nin iom enuigis, ni restis silentaj. Tiam li ekparolis pri la lernejo kaj pri libroj. Li demandis al ni ĉu ni jam legis la poezion de Thomas Moore aŭ la verkojn de Walter Scott kaj Lordo Lytton. Mi ŝajnigis, ke mi jam legis ĉiun libron kiujn li menciis, tiel ke finfine li diris:

‘Ho, mi komprenas ke vi estas legemulo kiel mi mem. Nu,’ li aldonis, montrante al Mahoni, kiu rigardis al ni kun malfermitaj okuloj, ‘li malsamas; li okupiĝas je ludoj.’

Li diris, ke li havas ĉiom de la verkoj de Walter Scott kaj de Lordo Lytton hejme kaj neniam tediĝas je ties legado. ‘Kompreneble,’ li diris, ‘estas kelkaj verkoj de Lordo Lytton, kiujn knaboj ne povas legi’. Mahoni demandis kial knaboj ne povas ilin legi – demando kiu agitis kaj ĝenis min ĉar mi timis ke la viro pensos ke mi estas tiel stulta kiel Mahoni. La viro tamen nur ridetis. Mi vidis ke li havas grandajn spacojn en la buŝo inter siaj flavaj dentoj. Tiam li demandis al ni kiu el ni havas la plej multe da dolĉulinoj. Mahoni menciis facile ke li havas tri etulinojn. La viro demandis kiom mi havas. Mi respondis, ke mi havas neniom. Li ne kredis min kaj diris ke li certas, ke mi devas havi unu. Mi silentis.

‘Diru al ni,’ demandis Mahoni impertinente al la viro, ‘kiom havas vi mem?’

La viro ridetis kiel antaŭe kaj diris ke kiam li havis nian aĝon li havis multe da dolĉulinoj.

‘Ĉiu knabo,’ li diris, ‘havas etan dolĉulinon.

Lia sinteno pri ĉi tiu afero ŝajnis al mi strange liberala por viro je lia aĝo. En mia koro mi pensis, ke tio kion li diris pri knaboj kaj knabinoj estas bonsenca. Sed ne plaĉis al mi la vortoj el lia buŝo, kaj mi scivolis kial li tremas unu aŭ du fojojn kvazaŭ li timas ion aŭ sentas subitan malvarmon. Dum li parolis plu, mi rimarkis, ke lia elparolo estas bona. Li ekparolis al ni pri knabinoj, dirante kiajn belajn molajn harojn ili havas kaj kiel molaj iliaj manoj kaj ke ĉiuj knabinoj ne estas tiel bonaj kiaj ili ŝajnis esti se oni ja scias. Estas nenio kio tiom plaĉas al li, li diris, kiel rigardado al bela junulino, al ŝiaj belaj blankaj manoj kaj ŝiaj belaj molaj haroj. Li donis al ni la impreson, ke li ripetas ion kion li lernis parkere aŭ ke magnetizate de vortoj el la propra parolado lia menso malrapide ĉirkaŭiradas en la sama orbito. Kelkfoje li parolis kvazaŭ li simple referencas al fakto kiun ĉiu scias, kaj kelkfoje li mallaŭtigis la voĉon kaj parolis mistere, kvazaŭ li diras al ni ion sekretan kiun li ne volas ke aliaj aŭdu. Li ripetis siajn frazojn denove kaj denove, variigante ilin kaj ĉirkaŭigante ilin per sia monotona voĉo. Mi daŭre rigardis al la malsupro de la deklivo, lin aŭskultante.

Post longa tempo lia monologo paŭzis. Li stariĝis malrapide, dirante ke li devas lasi nin por unu du minutoj, por malmultaj minutoj, kaj neŝanĝinte la direkton de mia rigardo, mi vidis lin foriri malrapide de ni al la apuda fino de la kampo. Ni restis silentaj kiam li forestis. Post silento de kelkaj minutoj mi aŭdis Mahoni elkrii :

‘Mi ja diras ! Rigardu kion li faras !’

Ĉar mi nek respondis nek levis la okulojn, Mahoni ekkriis denove:

‘Mi ja diras… Li estas stranga maljunulo!’

‘Se li petus de ni la nomojn,’ mi diris, ‘vi estu Murfi kaj mi Smit’.

Ni diris nenion plu unu al la alia. Mi ankoraŭ konsideradis ĉu mi foriros aŭ ne kiam la viro revenis kaj sidiĝis apud ni denove. Apenaŭ li sidiĝis, kiam Mahoni ekvidinte la katon kiu lin eskapis eksaltis kaj ĉasis ŝin trans la kampo. La viro kaj mi rigardis la ĉason. La kato eskapis denove kaj Mahoni ekĵetis ŝtonojn kontraŭ la muron kiun ŝi jam grimpis. Ĉesinte tion li ekvagis en la fora fino de la kampo, sencele.

Post intertempo la viro parolis al mi. Li diris ke mia amiko estas tre kruda knabo, kaj demandis ĉu oni ofte vipas lin en la lernejo. Mi intencis diri indigne ke ni ne estas publikaj lernejanoj, vipeblaj kiaj li nomis nin; sed mi restis silenta. Li elparolis pri la temo de la punado de knaboj. Lia menso, kvazaŭ magnetizate denove de sia parolado, ŝajnis ĉirkaŭadi malrapide novan centron. Li diris ke kiam knaboj estas tiaj oni devas vipi ilin kaj vipi ilin bone. Kiam knabo estas kruda kaj senorda, nenio alia bone efikos lin krom bona plena vipado. Frapo sur la mano aŭ bokso sur la orelo ne estas efikaj: kion tia bezonas estas bona varma vipado. Min surprizis ĉi tiu opinio kaj nevolonte mi ekrigardis lian vizaĝon. Dum mi rigardis, mi renkontis la observadon de paro de botelbluaj okuloj strabantaj al mi de sub tremanta frunto. Mi rigardis foren denove.

La viro daŭrigis sian monologon. Li ŝajnis forgesi sian ĝistiaman liberalecon. Li diris ke se li iam trovus ke knabo parolas kun knabinoj aŭ akceptas knabinon kiel dolĉulinon li lin vipus kaj vipus; kaj se knabo jam akceptus knabinon kiel dolĉulinon kaj mensogus pri tio, tiam li donus al li tian vipadon kian neniu knabo iam ricevis en la mondo. Li diris ke ne estas io en la mondo kio tiel plaĉus al li kiel tio. Li priskribis al mi kiel li vipus tian knabon, kvazaŭ li malkovris komplikan misteron. Li ŝatus tion, li diris, pli bone ol io alia en ĉi tiu mondo; kaj lia voĉo, dum li gvidis min monotone tra la mistero fariĝis preskaŭ tenera kaj ŝajnis petegi min ke mi lin komprenu.

Mi atendis ĝis lia monologo paŭzis denove. Tiam mi stariĝis abrupte. Timante, ke mi malkovros mian agitadon, mi hezitis kelkajn sekundojn, ŝajnigante ke mi ĝustigas mian ŝuon, kaj tiam, dirinte ke mi devas iri, mi lin adiaŭis. Mi iris supren laŭ la deklivo trankvile, sed mia koro batadis rapide pro timo, ke li ekkaptos min je la maleoloj. Kiam mi atingis la supron de la deklivo mi turnis min kaj sen rigardi al li vokis laŭte trans la kampo:

‘Murfi!’

Mia voĉo enhavis tonon de ŝajnigata sentimeco kaj mi hontis pro mia bagetala ruzo. Mi devis voki la nomon denove antaŭ ol Mahoni min vidis kaj salutis responde. Kiel mia koro batis dum li kuris trans la kampo al mi! Li kuris kvazaŭ portante al mi helpon. Kaj mi pentis; ĉar en mia koro mi ĉiam lin malestimis iomete.