Rusa/Ĉapitro Kvar/Kroma informo

El Vikilibroj

Prepozitivo 2[redakti]

Tiun kazon havas laŭ la vortaro de A. A. Zaliznjak 132 substantivoj plejparte de malina genro. La formo kongruas al dativo sed kun akcento sur lasta silabo. Malsupre sekvas plena listo de la vortoj. Ankaŭ derivaĵoj finantaj per la vortoj probable havos duan prepozitivon.

Malina genro[redakti]

Vortoj kun malmola fino, en dua prepozitivo aldoniĝas la finaĵo -у́: ад, баз, бал, бас, бег, берег, бок, бор, борт, бочок, бред, быт, вал, верх, верх, ветер, ветр, воз, вольт, глаз, год, гроб, жар, зад, кол, кон, круг, Крым, лад, лёд, лес, лёт, лоб, лог, луг, мол, мост, мох, низ, нос, паз, пар, пах, перёд, пир, плац, плен, плот, под, пол, полк, ров, род, рот, ряд, сад, свет, скит, смотр, снег, сук, таз, ток, торг, тыл, угол, форт, чад, шкаф, яр.

Vortoj finataj per , en dua prepozitivo ĝi ŝanĝiĝas per -ю́: бой, гай, край, рай, строй.

Por la sekvaj vortoj dua prepozitivo estas fakultativa kaj eblas uzi kutiman prepozitivon anstataŭ: бережок, век, грунт, дуб, дым, дом, Дон, жир, зоб, клей, крюк, лён, лужок, мёд, мел, мех, мозг, мыс, рой, сок, спирт, стог, суп, таз, уголок, хлев, цех, чай, чан, шёлк, шлях.

Ina genro[redakti]

Tiaj vortoj de ina genro finiĝas per -ь en nominativo kaj per -и́ en la dua prepozitivo kio diversas de la kutima kazo nur per akcento: глубь, грудь, грязь, даль, дверь, кровь, мель, ночь, нощь, ось, печь, пещь, полуось, рысь, сень, степь, тень, тишь, цепь.

Por la sekvaj vortoj tio estas fakultativa: бровь, горсть, клеть, полутень, пыль, сеть, щель, электропечь.

Neŭtra genro[redakti]

Tiu klaso havas nur unu vorton забытьё kaj ĝian derivaĵon полузабытьё. La formo estas kiel por ina genro: в забытьи́.

Uzado[redakti]

La kazon oni uzas nur en singularo kun prepozicioj в kaj на kiam vorto indikas lokon, ekzemple: в лесуen arbaro, aŭ per kio subjekto estas kotita: в мелуplene kotita per kreto, aŭ se la vorto estas komponanto de subjekto: на медуkun mielo. En aliaj okazoj oni uzas kutiman prepozitivon: знать толк в лесеesti sperta pri arbaro.

Nova vokativo[redakti]

Tia formo ekzistas nur por voko el unu vorto — propra nomo aŭ vorto signifanta parencon (panjo, paĉjo, ktp). Oni simple forigas lastan sonon de kutime karesa nomo. Ekzemple: Оля (Ольга) — Оль; Саша (Александр, Александра) — Саш; мама (panjo) — мам. Ankaŭ tio formale samas kun plurala genitivo por la nomoj. Tia formo konvenas nur inter proksimaj amikoj kaj parencoj.

Eblas la formo por pluralo: ребята ([ge]knaboj) — ребят kaj девчата(knabinoj) — девчат kiu samas kun plurala genitivo. Ekzemple: «Ребят, пойдём на речку!»«Knaboj, ni iru al rivereto!»