Sanskrito/Enkonduko

El Vikilibroj

Vokaloj[redakti]

Baza vokalo Scienca transliterumo Esperanta transliterumo Prononco
a a mallonga a ; en senemfaza pozicio ofte reduktita al neŭtrala vokalo ("vokalmurmuro") kiel en franca le aŭ en la senemfaza elparolo de la anglaj the, a kaj an.
ā aa longa a
i i mallonga i
ī ii longa i
u u mallonga u
ū uu longa u
ri mallonga vokala r, kiel en ĉeĥa Brno (sed nuntempe multaj baratanoj elparolas ĝin kiel ri, srilankanoj kiel ru)
rii longa vokala r
li mallonga vokala l, kiel en ĉeĥa Vltava
lii longa vokala l
e e e (en sanskrito ĉiam longa)
ai aj aj kun mallonga a
o o o (en sanskrito ĉiam longa)
au kun mallonga a
 ः h visarga: iom simile al ĥ, sed malpli forta
 ् virāma: forigas aŭtomatan vokalon

Punkto super vokalo aŭ silabo (sanskrite anusvāra /anusvaara/, palie niggahīta /niggahiita/) nazaligas la vokalon (sed en la praktiko, multaj nuntempe elparolas ĝin kiel la postvokala ng-sono de ekzemple la angla sing). Ĝi estas plej ofte transliterata per m kun suba aŭ supra punkto, kaj el tiu fakto devenas kelkaj strangaj esperantovortoj kiel samgo kaj samsaro (preferinde sangho kaj sansaro).

La skribsistemo distingas inter mallongaj kaj longaj a, i kaj u, sed ne se temas pri e kaj o. En sanskrito, tiuj du vokaloj estas ĉiam longaj ; en palio, ili estas mallongaj se sekvotaj de du konsonantoj (ekzemple semha, "ŝlimo"), aliokaze longaj.

Konsonantoj[redakti]

Nagaria klavaro
Baza konsonanto Scienca transliterumo Esperanta transliterumo Prononco
ka ka ka (ne aspirata).
kha kha kh, kun forta aspiro, do simile al k + h.
ga ga ga, sen aspiro.
gha gha gha, kun forta aspiro.
ṅa nga kun la ng-sono en ekzemple angla sing [ŋ]. (Tiu silabo estas pure teoria en la sanskrita, ĉar la konsonanto ng povas aperi nur tuj antaŭ k, kh, ggh en tiu lingvo.)
ca ĉa ĉa, sen aspiro.
cha ĉha ĉha, kun forta aspiro.
ja ĝa ĝa, sen aspiro.
jha ĝha ĝha, kun forta aspiro.
ña nja kiel la hispana ñ, la portugala nh, la pola ń, la ĉeĥa ň, la hungara ny aŭ la franca kaj itala gn [ɲ].
ṭa ta ta, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṭha tha tha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍa da da, sen aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ḍha dha dha, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ṇa na na, kun forta aspiro, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
ta ta ta, sen aspiro.
tha tha tha, kun forta aspiro.
da da da, sen aspiro.
dha dha dha, kun forta aspiro.
na na na
pa pa pa, sen aspiro.
pha pha pha, kun forta aspiro.
ba ba ba, sen aspiro.
bha bha bha, kun forta aspiro.
ma ma ma
ya ja ja
ra ra langopinta ra
la la la
va va va (sed post plozivo multaj elparolas ĝin kiel ŭa)
śa ŝa ŝa, kun la konsonanto kiel la germana sono ich [ç] aŭ la pola świat [ɕ].
ṣa ŝa ŝa, kun la lango fleksita supren-malantaŭen.
sa sa sa
ha ha ha

Kiam mankas aparta vokalsigno, a estas aŭtomata. (En ekzemple sanskrito estas ĉiam tiel; en kelkaj nuntempaj lingvoj tamen, kiel la hinda, tiu aŭtomata a estas muta se ĝi aperas laste en vorto, same kiel la franca e ; sanskrita deva estas do literumita same kiel hinda dev.) Por specifigi la mankon de vokalo, oni uzas simbolon halant (ankaŭ nomata virama). Se antaŭ vokalo venas du al pluraj konsonantoj, tiuj ĝenerale estas kunigitaj en ligaturo, da kiuj ekzistas longa listo.

Se post la konsonantosigno aŭ ligaturo venas alia vokalo ol mallonga a, oni indikas tion tiel ĉi:

Signo Pozicio Priskribo
malantaŭe longa a
ि antaŭe mallonga i
malantaŭe longa i
sube mallonga u
sube longa u
sube mallonga vokala r
malantaŭe longa vokala r
malantaŭe e
malantaŭe ai (aj)
malantaŭe o
malantaŭe au (aŭ)
malantaŭe neniu vokalo (virāma, kiel klarigite supre)

La supra listo estas tiu de la sanskrita alfabeto. En ekzemple la hinda lingvo troveblas persaj kaj aliaj pruntvortoj kun konsonantoj ne konataj en la sanskrita. Por tiuj oni uzas ordinaran konsonanton kun diakrita punkto, ekzemple फ़ por fa, bazita sur por pha. En kelkaj fruaj lingvoj, ekzemple palio, troveblas la konsonanto , kutime transliterata per la kun punkto sub l, kaj elparolata kiel ordinara la sed kun la lango fleksita supren-malantaŭen; do rilatas al same kiel al .

Kelkaj unigitaj literoj[redakti]

  • क्ष - kŝa
  • ज्ञ - ĝnja
  • श्र - ŝra
  • क्व - kva
  • क्त - kta
  • त्र - tra
  • द्र - dra

Akcento[redakti]

Ĝi estas je unua silabo kaj malofte estas je dua/tria silabo ekzemple: devaNAAgarii, SANskrita, saNAAtana. Longeco de vokaloj influas je loko de akcento.

Ciferoj[redakti]

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9