Skolta kaj Tenduma Terminaro/Fak-insignoj

El Vikilibroj

Skolto, kiu posedas la duagradan insignon, povas akiri insignon pri kompetenteco en ia fako. Tiu estas merit-insigno aŭ fak-insigno.

En la listo de la diversaj landoj estas ia diferenco; eĉ la postuloj por la sama insigno ne ĉiam estas egalaj. La skoltaj reguloj ĉiam emfazas, ke oni uzu la kompetentecon por helpi aliajn. Tial preskaŭ ĉiam vorto kun la sufikso -isto aŭ -ista estas logika.

Por membroj de Skolta Esperanto-Ligo kelkaj insignoj estas tre valoraj: Monda frateco, Interpretisto, kaj la insigno pri Esperanto.

Ekzemploj de fak-insignoj[redakti]

Li posedas la kuiristan insignon, li estas kuiristo. Por la flegista insigno oni kapablas fari bandaĝojn. Tiam oni estas flegisto.

Unua-helpista, ambulancista, flegista, publiksanista. Naĝsavista, kontraŭfajrista, gvidista. Arbarista, naturista, rimarkista, spurista kaj naturprotektista. Pionira, tendumista, kuirista. Atleta, batalista, luktista, montgrimpista, naĝista. Librista, desegnista, muzikista, interpretista. Maŝinista, elektrista, farmista, signalista. Fotografista, ŝnurturnista, rajdista. Velista, remista, stirista, pilota, meteorologa, kaj ankoraŭ multaj aliaj.