Skolta kaj Tenduma Terminaro/Kuirejo
Aspekto
En vagista tendaro, kie oni restas nur mallonge, oni faras simplan kuirfajron. En fiksa tendaro, kie oni restas pli longe, oni konstruas improvizitan kuirejon. En la kuirejo troviĝas:
- altarfajro
- surtabla ŝton- aŭ sulkfajro, por facile labori.
- stablo
- tablo por prepari la manĝojn.
- pot-breto (rako)
- sur kiun oni metas la potojn.
- teler-krado (-rako)
- sur kiun oni metas la telerojn.
- tas-arbo (-branco)
- sur kiun oni pendigas la tasojn.
- puto
- truo en la tero por forĵeti malpuran akvon k.s. kun krada kovrilo por haltigi la grasojn kaj restojn de manĝaĵojn (elefant-kaptilo).
- rubotruo
- por forĵetaĵoj.
- BBB-truo
- balau, bruligu, bategu.
- kaldrono
- kuirpoto
- pato
- potkovrilo kun
- potlevilo, kune uzataj kiel pato.