Skolta kaj Tenduma Terminaro/Preĝo de la Sinjoro

El Vikilibroj

En tendaro, kie kristanoj el diversaj eklezioj partoprenas, oni ĉiam povas uzi tiun ĉi preĝon, kiu havas la saman signifon por ĉiuj.

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Sanktigata estu via Nomo,
Venu Via regno,
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo,
Tiel ankaŭ sur la tero,

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ,
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
Kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
Sed liberigu nin de la malbono;
Ĉar Via estas la regno, kaj la potenco,
Kaj la gloro , eterne
Amen.