Skolta kaj Tenduma Terminaro/Skolta movado

El Vikilibroj

En la jaro 1908, Lordo Baden Powell of Gilwell fariĝis fondinto de la skolta movado aŭ frataro, per la publikigo de libro “Skoltado por Knaboj” ("Scouting for Boys").

Poste li verkis i.a. ankaŭ: "Skoltinado" ("Girl Guiding"), "Roverado al Sukceso" ("Rovering to Success"), "Lupida Lernolibro" ("The Wolf Cub's handbook") el kiuj la lasta speciale por la plej junaj skoltoj.

Ĉiu, kiu ligas sin per la triobla promeso estas skolto. Sed la plej junaj skoltoj faras pli simplan promeson.