Skolta kaj Tenduma Terminaro/Specialaj skoltoj

El Vikilibroj

Mar-skoltoj aŭ river-skoltoj elektis la akvon kiel labormedion. Aer-skoltoj interesigas pri flugmaŝinoj.

Malsanaj skoltoj, kiuj tamen volas partopreni en la skolta vivo (ekz. blinduloj) estas tamenaj skoltoj. Ili havas specialajn postulojn por la provoj.

Iama-skolto estas eks-skolto, kiu estas membro de la Frataro de Iamaj skoltoj. Ofte ili estas membroj de la Loka Komitato, aŭ ili helpas en grupo de tamenaj skoltoj.

En sengrupa regiono oni povas esti Solula skolto. Ankaŭ Ocean-skolto, kiu laboras sur ŝipo, estas solula skolto.