Skolta kaj Tenduma Terminaro/Varmo kaj lumo

El Vikilibroj

Varmo kaj lumo estas gravaj en la tendaro. Ofte tendarfajroj donas ilin. Sed oni ankaŭ povas uzi aparatojn.

La petrola lanterno[redakti]

  1. oleujo
  2. meĉlevilo
  3. meĉo kun la meĉkovrilo
  4. lanterna vitro
  5. kameno
  6. portilo
  7. oleo-truo kun ŝtopilo

La gasforno[redakti]

  1. botelego, en kiu estas butano aŭ propano
  2. ŝraŭbvalvo
  3. kaŭĉuka fermringo
  4. pot-portilo
  5. vent-ŝirmilo
  6. brulilo

La elektra lanterno[redakti]

  1. ŝaltilo sur la lanternskatolo
  2. lanternkapo kun lenso
  3. baterio, konsistanta el kelkaj piloj
  4. lampŝraŭbo
  5. ampolo (baloneto) kun en ĝi la filamento

La primuso[redakti]

Primuso estas malgranda kuirforno, kiu bruligas vaporigitan petrolon

  1. oleujo
  2. pumpilo
  3. oleo-truo kun valvo
  4. varmiga taso
  5. vaporigaj tuboj
  6. brulilo
  7. piedoj
  8. pot-portilo
  9. funelo
  10. pikilo