Svahila

El Vikilibroj
Jump to navigation Jump to search

Enkonduko[redakti]

Oni povas uzi ĉi tiun vikilibron malsame, depende de tio, ĉu oni precipe volas lerni paroli, legi aŭ skribi. En venonta ĉapitro troviĝas instrukcioj pri kiel oni sukcese ekzercu en tiuj tri okazoj. Ĉiaokaze oni unue lernu la sistemon – lernu pri kiel la verbformoj estas konstruitaj kaj pri kiel la substantivaj klasoj regas super la ceteraj partoj de la frazo. Tial la sekcioj pri tiuj plej gravaj gramatikaĵoj situas komence.

Iuj legontoj tute ne interesiĝas pri parolo, lego kaj skribo, sed nur volas sperti iom pri la lingva strukturo. Ili eble pri la svahila lingvo aŭdis, ke ĝi estas strukture simila kun Esperanto, kaj ili volas scii ĉu tio veras, kaj kiom. Tiaokaze ili povas legi la unuan parton de la kurso. Sen multaj ekzercoj ili tiam ekkonos multe pri la lingva strukturo.

Se oni precipe volas kompreni parolatan svahilan, tiam ĉi tiu kurso ne povas oferti sufiĉe. Oni tiaokaze bezonas aliatipan lernilon, iun kie oni povas aŭdi. Ĉi tiu kurso ne entenas tian. Ĝi nur konstatas, ke la svahila elparolo estas preskaŭ kiel la Esperanta.

Elparolo kaj skribo[redakti]

Svahila elparolo estas kiel la esperanta, sed skribe oni uzas w anstataŭ ŭ, sh anstataŭ ŝ, ch anstataŭ ĉ, j anstataŭ ĝ, kaj y anstataŭ j. La akcento estas, kiel Esperante, ĉe la antaŭlasta silabo.

La svahila havas en iuj arabdevenaj vortoj ankaŭ iujn sonojn, kiujn Esperanto ne havas: Per th oni skribas sonon similan al la angla th en ”thing”, per dh oni skribas sonon similan al la angla th en la vorto ”this”, per gh sonon similan al la hispana g en ”lago”, kaj per ng’ (n + g + apostrofo) sonon similan al la germana ng en ”Ding”. (Se la kombino n + g estas skribita sen apostrofo, oni devas, kiel Esperante, elparoli g-sonon.)

Vortkomence oni elparolas la literoj m kaj n preskaŭ kiel proprajn silabojn. Ekz: Mtu kiel m-tu, nzuri kiel n-zuri.

Verboj kaj iliaj prefiksoj[redakti]

La svahila gramatiko precipe temas pri la verboj. Normala svahila verbo funkcias kiel tuta propozicio. En la verbformo estas kunvenigitaj kiel prefiksoj tiaj aferoj, kiuj Esperante estas apartaj vortoj. Ofte ne necesas eĉ mencii iujn ajn substantivojn, ĉar la prefiksoj funkcias kiel pronomoj, kiuj tiel precize rilatas al io, ke oni jam proksimume scias pri kio la verbo parolas. Se oni decidas almeti substantivojn antaŭ kaj malantaŭ verbo, tio estas por esprimi sin ankoraŭ pli klare, ne pro tio, ke la sintaksaj reguloj postulus apartajn vortojn por esprimi subjekton kaj objekton.

Jen du ekzemploj:

La vorto nilisema estas kunmetita el la partoj ni-li-sem-a

La vorto nilimwonyesha estas kunmetita el la partoj ni-li-mw-on-yesh-ea

Ambaŭ vortoj estas verboj.

Ambaŭ komencas per ni, kiu montras, ke la subjekto estas mi. Ni povas nomi ĉi tiun unuan fragmenton ”subjekta prefikso”.

Ambaŭ vortoj post tiu havas li, kiu montras, ke la tempo estas pasinta. Ni povas nomi ĉi tiun fragmenton ”tempa prefikso”.

En la unua ekzemplo poste venas sema, kiu signifas ”paroli”. Tiu estas la vortradiko kun la finaĵo -a.

Kune tiuj kvar partoj formas plenan frazon: Mi parol-is.

En la dua ekzemplo venas pluan parton mw, kiu montras, ke la objekto estas animalo. Ni nomas tiun ”objekta prefikso”. En jesaj frazoj ĝi kutime aperas kiel numero tri, se ĝi ĉeestas.

Post tio venas on, kiu estas la verba radiko. Kun -a ĝi estas ona, kiu signifas ”vidi”, sed en ĉi tiu ekzemplo anstataŭ la fina volako -a, ni havas la du sufiksojn yesh + ea.

-yesh- esprimas kaŭzan agon, kiel la Esperanta -ig-.

-ea estas ”aplikativo”, kiu montras, ke la objekto estas nedirekta objekto, plej ofte eksplikenda Esperante per antaŭa prepozicio, ekz. "al" aŭ "pri".

Tiu dua ekzemplo do kune havas ses partojn, proksimume respondantajn al la Esperantaj vorteroj: Mi - is - lin/ŝin – vid – ig – al -> Mi vid-ig-is al li/shi. (Ĝi povas ankaŭ esti ”Mi vidigis al ĝi”, se ”ĝi” aludas animalon.)

Nun ni pritraktos la plej gravajn prefiksojn pli sisteme.

La prefiksoj venas en ĉi tiu sekvo:[redakti]

1. Nea prefikso[redakti]

Plej unue povas veni nea prefikso. Ĝi kunhelpas al igi la signifon de la fraxo nea. Ĝi ne ĉeestis en la ĉisupraj ekzemploj, ĉar ili estis jesaj. La nea prefikset preskaŭ ĉiam estas ha-, kiun oni metas antaŭ ĉion. Escepto estas, se la subjekto signifas ”mi”. Tiam anstataŭe oni ŝanĝu la subjektan prefikson de ni- al si-. Krom apliki la nean prefikson, oni ofte devas fari alian ŝanĝon en la vorto. En prezenco la tempa prefikso malaperu kaj la lasta vokalo estu -i se ĝi normale estas -a, kio ofte estas. Pasinttempe oni ŝanĝas la tempa prefikso de li- al ku-. Pli pri neado venos poste.

Ekzemploj

Yesa Ninasema. = Mi diras. Nilisema. = Mi diris. Alisema. = Li/Ŝi diris.
Nea Sisemi. = Mi ne diras. Sikusema. = Mi ne diris. Hakusema. = Li/Ŝi ne diris. (Ha-a estas mallongigita al ha)

2. Subjekta prefikso[redakti]

La sekva loko estas por la subjekta prefikso. Ekzistas ĉirkaŭ dekkvin tiaj subjektaj prefiksoj. Subjekta prefikso montras kia vorto estas la subjekto. Ĝi do diras ion pri kiu faras la agon. Ĝi respondas al Esperantaj personaj pronomoj, sed ja estas kunskribita kun la verbo. Esperato havas la aron: ”mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi, ili”. La svahila ne distingas inter ”li” kaj ”ŝi”, sed siavice havas malsamajn vortojn por singularo kaj pluralo de ”vi”.

Sed la plej grava diferenco estas, ke ekzistas multaj korespondoj al ”ĝi” kaj ”ili”, depende de la subjekto – depende de ties signifo kaj komencliteroj. Tiuj variaĵoj de substantivo estas la substantivklasoj. Tiujn ni pritraktos pli malfrue en ĉi tiu kurso. Tiam ankaŭ la tuta listo de la subjektaj prefiksoj estos prezentata. Nun ni nur prezentas la subjektajn prefiksojn por animaloj (homaj aŭ ne). (Ĉiuj substantivoj signifikantaj unu animalo apartenas al la klaso ”Animalo”. Ĉiuj substantivoj signifikantaj pluraj animaloj apartenas al la klaso ”Animaloj”.)

La bonaĵo de multklasa substantivaro estas, ke oni ne bezonas ĉiam nomi la substantivojn. Prefiksoj en la verbo jam donas sufiĉe klaran ideon pri kio oni parolas – ĉu animalo, ĉu kreskaĵo k.t.p. (Se oni male en Esperanto provas tro-uzi la vortojn ”ĝi” kaj ”ili”, oni tuj trovos, ke neklareco kaj nekompreno ekestas.)

Unua persono singulara Dua persono singulara Tria persono singulara, klaso Animalo Unua persono plurala Dua persono plurala Tria persono plurala, klaso Animanoj
Esperante mi vi (pri unu persono) li/ŝi/ĝi (pri animaloj) ni vi (pri pluraj personoj) ili (pri animaloj)
Svahile ni- u- a- tu- m-mw- wa-

(La vorto ”ni” emas konfuzi Esperantistojn, ĉar ĝi ekzistas en ambaŭ lingvoj, en la sama listo sed kun malsama signifo.)

3. Tempa prefikso[redakti]

Post la subjekta prefikso venas vorto, kiu montras kiam la ago okazas, la tempa prefikso. Ekzistas ĉirkau dek tempaj prefiksoj. Kelkaj el ili funkcias precize kiel la Esperantaj tempaj finaĵoj: -na- respondas al ”-as” , -li- al ”-is”, -ta- al ”-os”. Kiel jam dirite por nea signifo li- estu anstataŭita per ku-.

Mallonga formo de prezenco, kun -a- kuntirita kun la subjekta prefikso, estas uzita por esprimi ĝeneralan agon sen konsideru pri tempo. Ekz: Ninasema = Mi parolas (Mi estas parolanta nun), Nasema (n-a-sem-a) = Mi ĝenerale parolas.

Pri aliaj tempaj prefiksoj oni povas legi en la sekcio "Legi svahile".

4. Objekta prefikso[redakti]

Objekta prefikso (alinome "objekta infikso") respondas al akuzativo de persona pronomo en Esperanto: "min, vin, lin/ŝin/ĝin, nin, ilin". Ekzistas proksimume dek kvin objektaj prefiksoj, ĉar ĉiu substantiva klaso havas sian propran ekvivalenton de "ĝin" aŭ "ilin".

Ankaŭ ekzistas refleksiva objekta prefikso, -ji-, responda al la Esperantaj ”sin”, aŭ al ”min, vin, nin”, kiam ĝi aludas la saman personon kiel la subjekto. Esperante oni kelkfoje ne uzas "sin" sed "-iĝ" aŭ alia ilo. Ekz: Anafunza. (Li/ŝi instruas.) Anajifunza. (Li/ŝi lernas. Laŭvorte "Instruas sin.")

Oni ne ĉiam uzas objektan prefikson. La verbo eble estas intransitiva aŭ la objekto jam klare montriĝas de tio, ke post la verbo estas substantivo. Ekz: Ninapenda chakula (Mi ŝatas manĝaĵon) donas 104 trafojn per Google. Ninakipenda chakula" donas tri trafojn.

Plej multaj objektaj prefiksoj estas ekzakte kiel la subjekta prefikso; ne la sekvo de literoj sed ĝia loko sen tempa prefikso poste montras, ke temas pri objekto kaj ne pri subjekto.

Nur malsamas la tria persono singularo pri animaloj kaj la dua persono: La Esperanta "li/ŝi" respondas al a-, dum "lin/ŝin respondas" al -m--mw-. La Esperanta singulara ”vi” respondas al u-, dum ”vin” estas -ku-. La dua persono pluralo (kiel subjekto mmw), estas kiel objekto wa.

Pli malfrue en ĉi tiu kurso ni pritraktos la ne-animalajn substantivklasojn kaj la tutan liston de la objektaj prefiksoj, nun nur la animalajn objektprefiksojn:

Unua persono singulara Dua persono singulara Tria persono singulara, klaso Animalo Unua persono plurala Dua persono plurala Tria persono plurala, klaso Animanoj Refleksivo
Esperante min vin (pri unu persono) lin/ŝin/ĝin (pri animaloj) nin vin (pri pluraj personoj) ilin (pri animaloj) sin
Svahile ni- ku- m-mw tu- wa wa- ji-

Ekzemploj:

A-li-mw-ona A-li-ku-ona U-li-mw-ona
Li/ŝi vidis ŝin/lin. Li/ŝi vidis vin. Vi vidis lin/ŝin.

5. Radiko[redakti]

Post tio ne venas pluajn prefiksojn. Tiam venas la radiko, kaj post tiu estu almenaŭ vokalo, kiu ofte estas -a. Tute sen prefiksoj, kun nur radiko plus tiu vokalo, la signifo estas singulara imperativo (iom malmilda): Sem-a! = diru!

Se oni anstataŭ ĉiuj prefiksoj metas ku-, oni havas la infinitivon. Ku-sem-a = diri. Se la radiko estas mallonga, sen vokalo, ĝi kuntrenas tiun infinitivan ku- en multajn el ĝiaj jesaj formoj. Ku-l-a = manĝi. Ni-na-kul-a = Mi manĝas. Ni-li-kul-a = Mi manĝis. Ni-ta-kul-a = Mi manĝos. Kul-a = manĝu.

En multaj aliaj formoj la unusilabaj verboj aperas sen tiu ku-. Ili tiam pro ilia mallongeco preskaŭ estas nerimarkeblaj. En la verboj kufa (morti), kuja (veni), kula (manĝi), kupa (doni), kuwa (fariĝi) la radiko konsistas strikte nur el unu konsonanto.

Ekzemploj: Sili (Mi ne manĝas), Nala (Mi ĝenerale manĝas), Sitakula (Mi ne manĝos. La plej ofta formo), Sikula (Mi ne manĝis. Ĉi tie ku estas tempa prefikso, ne infinitivmarkilo.)

Precipe mallongaj estas la nea formo de la unua persono singulara, kie ja ankaŭ la tempa prefikso malaperas, formanĝita de la nea vorto si-. Se oni kutimiĝis al lingvo, kie la radikoj estas dominantaj, pro siaj akcentoj aŭ longecoj, eble kutimiĝis al lingvo kie la flekcio nur malgrave ŝanĝas la signifon, tiam oni eble trovas sin devigita lerni tiujn formojn parkere anstataŭ per analizo:

Ninakula --> sili ninakupa --> sipi ninakuja --> siji ninakuwa --> siwi ninakufa --> sifi
Mi manĝas --> Mi ne manĝas Mi aĉetas --> Mi ne aĉetas Mi venas --> Mi ne venas Mi fariĝas --> Mi ne fariĝas Mi mortas --> Mi ne mortas

Eĉ pri pli longaj verboj neado povas ŝanĝi la aperon sufiĉe. Temas precipe pri kelkaj verboj kiel kwenda, kiuj anstataŭ ku- havas la prefikson kw-, kiun ili retenas en multaj jesaj formoj: ninakwenda --> siendi (mi iras --> mi ne iras).

Ekzercoj pri verboj[redakti]

Klaku ĉi tie por ekzercoj pri verboj

Demandoj, respondoj kaj ordonoj[redakti]

La ekvivalento de Esperanta "ĉu" estas je, kiun oni povas meti kiel la unua aŭ la lasta vorto en la propozicio.

Oni ankaŭ povas forlasi je. En skribo la demandosigno montras, ke temas pri demando, ne pri aserto. Parolanta oni uzas kreskan intonacion por montri demandon.

La respondoj: ”Jes” estas NdiyoNaam. ”Ne” estas LaHapana. ”Ni ne scias” estas Sijui (scii = ku-ju-a --> si-ju-i). "Eble" estas labda.

Ekzemplo:. – Umekula je? – Ndiyo, nimekula. (– Ĉu vi manĝis. – Jes, mi manĝis.)

La demandan vorton je oni povas ankaŭ uzi kiel verban sufikson. Tiaokaze la demando temas pri la objekto aŭ unu adjekto de la verbo. La signifo do estas ”kiel” aŭ ”kio”. Ekzemplo: Unafanyaje? = Kion vi faras? Alitokaje? = Kiel li elvenis? Unauzaje? = Por kiom vi vendas?

Por aliaj tipoj de demandoj oni uzas demandajn vortojn kiel Esperante, sed tiuj vortoj kutime ne estu je la komenco de la frazo, sed en tiu loko, kiun la responda vorto okupos. Ĝi do ofte estas je la fino de la frazo.

Demandaj vortoj (nur por direktaj demandoj, ne kiel relativaj pronomoj):

Kiu...? Kio...? Kia....? Kie...? Kiam...? Kiel...? Kial...?, Pro kio...?
pri personoj: ...nani?, pri aferoj: ...gani? ...nini? ...gani? ...wapi? ...lini? ...vipi? ...kwa nini?

Ekzerco: Demandoj kaj respondoj Kaŝu la dekstran kolumnon kaj traduku la svahilajn frazojn. Kontrolu viajn solvojn. Ankaŭ traduku aliadirekten.

– Wanasema lugha gani? – Kiun lingvon ili parolas?
– Wanasema Kiesperanto. – Ili parolas Esperanton.
– Unakaa wapi? – Kie vi loĝas?
– Ninakaa Morogoro – Mi loĝas en Morogoro.
– Bwana Juma anatoka wapi? – De kie venis sinjoro Juma?
– Anatoka Uchina. – Li venis de Ĉinujo.
– Anatoka lini? – Kiam venis ŝi/li?
– Anatoka kesho. – Ŝi/li venis hiearaŭ?
– Unasema lugha gani? – Kiun lingvon vi parolas?
– Ninasema Kiswahili. – Mi parolas la svahilan.
– Unatoka Nairobi? – Ĉu vi estas el Nairobi?
– Ndiyo, ninatoka Nairobi. – Jes, mi estas el Nairobi.
– Mabwana wanafanya nini? – Kion faras la sinjoroj?
– Wanauza chakula. – Ili vendas manĝaĵon.

Ordonoj. Kiel antaŭe dirite, ordonojn oni povas esprimi per infinitivo sen ku-. Nur unusilabaj infinitivoj retenas sian ku-prefikson. Tio estas singularo, ordono al unu persono. La plurala imperativo havas la sufikson -ni. Se antaŭ tiu prefikso estas la litero a, tiam ĝi fariĝas e. Ekzemple: Sema! (Parolu vi unu persono!) Semeni! (Parolu vi ĉiuj, parolu vi ambaŭ!)

Tiu tre simpla maniero ordoni estas iom malĝentila. Anstataŭ Sema! oni ofte diras Useme!. Oni do metas subjektprefikson de dua persono antaŭe. Se la finvokalo estas a ĝi farixas e. La ku-prefikso neniam ĉeestas. Tiu fakte estas konjunktivo, "Vi dirus!". Plurale oni uzas la pluralan subjektan prefikson, Mseme! (Vi ĉiuj diru! Vi ĉiuj dirus!). Inkluzive de oni mem: Tuseme! (Ni diru!). Uje! (Venu!)

La konjunktivo povas havi objektan prefikson, sed neniam tempa prefikson. Nean konjunktivon oni esprimas per la nea prefikso si-, kiun oni metas post la subjekta prefikso! Ekz: Usiseme (Vi ne dirus, ne diru). Usije! (Ne venu!).

Vortoj - verboj[redakti]

Penu lerni jenajn verbojn. Plej multajn el ili vi jam renkontis en antaŭaj sekcioj. En venontaj ekzercoj vi verŝajne renkontos ilin denove. Se vi ne lernas ĉiujn tuj - hakuna matata! (Tio estas "Neniu problemo!" svahile)

Verbaj radikoj jam uzitaj en la ekzemploj, aŭ baldaŭ uzotaj
Esperanto Svahila Ekzemploj kun prefiksoj
dir-, parol- -sema Unasema kiswahili? (Ĉu vi parolas svahile?)
vid- -ona Nilikuona (Mi vidis vin), Uliniona (Vi vidis min), Walimwona (Ili vidis ŝin/lin)
ŝat- -penda Ninakupenda (Mi ŝatis vin), Unanipenda (Vi ŝatis min), Anawapenda (Li/Ŝi ŝatas ilin)
instru- -funza Mama anafunza, baba anajifunza. (Patrino instruas, patro lernas.)
manĝ- -(ku)la Ninakula chakula. (Mi manĝas manĝaĵon.) Sili chakula. (Mi ne manĝas manĝaĵon.)
mort- -(ku)fa Amekufa. (Li mortis.) Hajafa. (Li ne mortis.)
ven- -(ku)ja Anakuja sasa. (Ŝi/Li venas nun.) Haji sasa. (Ŝi/Li ne venas nun.)
don- -(ku)pa Nilikupa chakula. (Mi aĉetis manĝaĵon.) Sikupa chakula. (Mi ne aĉetis manĝaĵon.)
fariĝ- -(ku)wa Atakuwa daktari. (Li/Ŝi fariĝos doktoro.) Hatakuwa daktari. (Li/Ŝi ne fariĝos doktoro.)
elir-, forir-, elsalut- -toka Nimetoka China. (Mi devenas de Ĉinujo.) Alitokaje? (Kiel li elvenis?)
far- -fanya Unafanyaje? (Kion vi faras?) Ninafanya matata. (Mi faras problemon. Mi ĝenas.)
vend- -uza Siuzi chakula. (Mi ne vendas manĝaĵon.) Mabwana wanauza. (La sinjoroj vendas.)
loĝ- -kaa Unakaa wapi? (Kie vi loĝas?) Ninakaa China. (Mi loĝas en Ĉinujo.)
ir- -(kw)enda Anakwenda posta. (Ŝi/Li iras al la poŝto.) Hanaendi posta. (Ŝi/Li ne iras al la poŝta.)

Fabelo - versio 1[redakti]

Penu traduki ĉi tiun fabelon. Plej multajn vortojn kaj gramatikon vi jam renkontis.

Mtoto anapenda Bibi. mtoto = infano. bibi = avino.
Mama anasema: "Bibi ana malaria." ana = li/ŝi/ĝi havas. malaria = malario.
Mama anasema: "Nenda hospitali, kupa chai na chakula." nenda = iru (neregula formo). hospitali = malsanulejo. chai = teo.
Mtoto anakwenda. Mbwa anakuja, anasema: "Unakwenda wapi?" mbwa = hundo.
Mtoto anasema: "Nitakwenda hospitali. Bibi na malaria. Nitampa chakula."
Mbwa anasema: "Utampa kuku na kahawa?" kuku = koko. kahawa = kafo.
Mtoto anasema: "La, sitakupa kahawa, nitakupa chai." Mbwa anakwenda hospitali. Anasema: "Hodi, hodi!" hodi! = he! hola! (Oni vokas hodi anstataŭ frapi la pordon.)
Bibi anasema: "Karibu ndani." Mbwa anakwenda ndani, anamkula bibi. karibu = bonvenu, envenu. ndani = ene, enen.
Mtoto anakuja, anasema: "Hodi, hodi!" Mbwa anasema: "Karibu!" Mtoto anakuja ndani. Mbwa anataka kula mtoto. -taka = voli.
Daktari anakuja, polisi anakuja. Mtoto anasema: "Bwana Polisi, mbwa atanikula!" Bibi anasema: "Mbwa alinikula." bwana = sinjoro, daktari = doktoro, polisi = poliso.

La sama fabelo, kun pli da detaloj, oni povas legi en venontaj ĉpitroj de ĉi tiu Vikilibro. Tie ankaŭ la lingvo estas iom pli idioma. En ĉi tiu plej malfrua versio ni devis uzi tre malgrandan vortprovizon kaj simplan gramatikon.

Paroli, skribi aŭ legi?[redakti]

Veninte tiom profunden en la kurso, oni cerbumu iom pri kio oni volas atingi – paroli, skribi aŭ legi. Eble oni povas neatenti iujn sekciojn, almenaŭ komence.

Paroli svahile[redakti]

Se oni precipe volas paroli, certaj vortoj kaj gramatikaĵoj devas veni aŭtomate en onian buŝon. Pri certaj aliaj aferoj oni ne devas sperti tiom bone, ĉar en parolsituacio oni povas mem decidi kiun esprimon oni volas uzi, kaj eviti aliajn. Por komencanto taŭga komenco estas paŭsi Esperantajn esprimmanierojn, se eblas. (Ĉi tia konsilo povas kolerigi tiujn, kiuj jam ofte aŭdis admonojn pri la neceso liberigi sin el siaj denaskaj parolkutimoj. Sed traduki laŭvorte ne estas nur malbone. Se oni ankoraŭ entute ne povas diri ion ajn, tiam paŭsado estas kiel apogradiloj por komencanta biciklisto. Espereble oni baldaŭ mem volos trovi pli idiomajn esprimojn, kiam la situacio estas malpli peniga.) Lernu do ekvivalentojn de la plej kutimaj Esperantaj esprimoj frue. Lernu strukturajn vortojn, do adverbojn, konjunkciojn kaj prepoziciojn.

En parolsituacio oni povas ofte helpi sin per relative malmultaj substantivoj, ĉar oni povas montri al la aĵoj. En Esperanto oni tiam uzas la pronomojn "ĝi" kaj "ili" anstataŭ la substantivoj. Komencanta svahila-parolantoj havas pli da problemo, ĉar en tiu lingvo abundas variaĵojn de "ĝi" kaj "ili", kaj malfacile estas decidi kiu estas la ĝusta. Sed oni povas eviti frazojn, kie aĵo estas la subjekto. Oni simple bezonas ŝanĝi la frazkonstruon, farante la subjekton animala. Tio kutime eblas. Fakte, ofte la subjekto jam estas Animalo aŭ Animaloj. Pri tiuj klasoj oni jam lernis, ke "ĝi" estas a- kaj "ili" estas -wa.

Anstataŭ diri "La pakaĵo al la instruisto venis al la poŝtofocejo" diru "La instruisto ricevis la pakaĵon en la postoficejo." Instruisto estas Animalo, do uzu a-. Mwalimu alipata pakti katika posta. Sufiĉe bona traduko! (Scii kiu estas la prefikso por Pakaĵo estas pli delikata afero, traktita en venonta ĉapitro. Eble oni preferas komence neglekti tiun ĉapitron por koncentri pri aliaj, pli utilaj por parolado.)

Se oni volas esprimi sin parole, tiam oni bezonas malgrandan, multkapablan vortprovison, kaj ankaǔ kelkajn gramatikajn formojn, kiuj venas al oni rapide kaj senpene, ĉiam, kiam oni volas ion diri. Iujn aliajn formojon oni rajtas neatenti - eble konjunktivojn, rilatajn kaj kondicionalajn prefiksojn. Eble iuj substantivklasoj estas maloftaj aǔ malfacilaj. (Vere, en periferiaj lokoj de svahilujo oni ofte uzas la klasojn Novaĵo kaj Novaĵoj anstataŭ la kreskaĵajn kaj fruktajn klasoj.) Oni povus neglekti eĉ pli multajn formojn, eĉ uzi la vortojn tute sen afiksoj, kaj tamen esti komprenata. Sed tio ne estus celtrafe. Afiksoj ne nur ĝenas. Ili ankaǔ helpas onin, eĉ se oni estas nur komencanto kaj parolanto.

Oni volas rapide trovi la tradukon de la plej oftaj Esperantaj vortoj. Jen adverboj, kiujn oni povas traduki sen cetera gramatiko:

Esperanto nun ĉi tie nur ankaŭ poste, pli malfrue baldaŭ pli
Svahila sasa hapa tu pia halafu, baadaye halafu kidogo zaidi

Jen konjunkcioj, kiujn oni senprobleme povas traduki direkte:

Esperanto kaj sed ĉar kiel ke
Svahila na au lakini kwa sababu kama kwamba

Jen listo de prepozicioj:

Esperanto pli ol super, sur dum post je, de el al, ĝis en kun, ĉe pri por antaŭ sub inter
Svahila zaidi ya juu ya wakati ya baada ya -a -toka mpaka katika, -ni na, pamoja na kuhusu kwa kabla ya chini ya katiye

Oni povas legi pli pri la prepozicioj, precipe pri -a, kiu bezonas prefikson, en la ĉapitro "Prepozicioj".

Skribi svahile[redakti]

Por skribi oni povas elekti laŭvole kiujn vortojn kaj formojn oni volas uzi, kaj eviti la ceterajn. Sed por atingi skribkapablon, oni ekzercu aliamaniere ol faras tiuj, kiuj celas uzi la svahilan parole. Dum skribado oni havas pli da tempo, do oni povas uzi vortaron kaj gramatikajn tabelojn por trovi la formojn. Tiam plej grave estas, ke oni konas la sistemon, por ke oni rapide trovos la formojn. Memori ilin ne gravas.

Jam antaŭe en ĉi tiu kurso oni povis rigardi, ke iuj formoj ne estas ekzakte laŭregulaj. Ne indas paroli multe pri tio en ĉi tia baza kurso. La ortografio ne estas tute difinita. Oni povas trovi plurajn variaĵojn en vortaroj, kaj eĉ pli multajn rete. Foje la logiko diras unu kaj la oportuna elparolo alian. Ofte antaŭ vokaloj m- --> mw-, u- --> w, i- --> y-.

La interreto povas helpi multe. Se pri iun verbformon oni trovas neniun ajn trafon, tiam la formo estas kredeble malĝuste konstruita.

Legi svahile[redakti]

Se oni volas uzi svahilan por legi, tiam unue oni devas rekoni la morfemojn - kaj vortojn kaj afiksojn. La vortojn oni ne necese devas lerni parkere, ĉar oni havas la tempon por serĉi ilin en vortaro, sed oni devas rekoni ilin, eĉ se ili estas kunigitaj kun aliaj morfemoj - prefiksoj kaj sufiksoj. Tiuj prefiksoj kaj sufiksoj indas pli da studado. Ne estas kiel ĉe malpli formoriĉaj lingvoj, ekzemple la angla kaj la hispana, ke oni trovas la vortojn en la vortaro, kaj simple metas ilin unu post la alia. La vortoj estas ŝanĝitaj per afiksoj, ke ili estas nur malfacile rekoneblaj. Esperanto havas la saman trajton, sed havas malpli multajn afiksojn, kaj ili estas strikte neŝanĝeblaj. Krom tio, dum ĉe Esperanto nur malmultaj afiksoj povas aperi vortkomence (prefiksoj), ĉe la svahila la eblaj prefiksoj estas multaj, kaj kutime tie troviĝas almenaŭ du. Tial uzo de normala vortaro, kie la vortoj estas ordigitaj abocoe laŭ la vortkomenco, estas iom pli malfacila. Tamen ne estas neeble kompreni svahilan tekston helpe de vortaro, eĉ kiam onia kono pri la lingvo estas ege limigita. Unue oni devas disigi la prefiksoj. Tiam taŭgas normalaj vortaroj.

Sed por legi pli facile indas lerni iujn pliajn formojn, kiujn oni povas eviti kiam oni mem kreas siajn frazojn. Por ĉiuj svahila-legontoj ni nun donas ĉi tie iujn prefiksojn, kiujn ne grave bezonas tiuj lernantoj, kiuj volas precipe paroli aŭ skribi svahilan.

Tempaj prefiksoj. Krom tiuj antaŭe prezentitaj oni ofte uzas ĉi tiujn:

Prefikso Uzo, Esperanta egalaĵo Ekzemplo
hu- Ofta aŭ laŭkutima ago. La prefikso estas sen subjekta prefikso. Bwana husema Kiswahili. (Sinjoro ofte parolas svahile.)
ka- La sama pasinta tempo pri kiu la antaŭa li-tempa verbo diris (rakonta tempo). Bwana alikuja. Akajifunza lugha. Mtoto akamwona. (Sinjoro venis. Li lernadis lingvon. La infano vidis lin.)
me- Jesa kompletiga, plenumita, resulta ago aŭ stato. Kiel participo de perfekto en multaj eŭropaj lingvoj, "jam estis" Bwana amekufa (Sinjoro jam mortis. La sinjoro estas morta.)
ja- Nea kompletiga, plenumita, resulta ago aŭ stato. Kiel participo de perfekto en multaj eŭropaj lingvoj, "jam ne estis" Bwana ajakufa (Sinjoro ankoraŭ ne mortis.)
ki- Kiam (samtempa, kiel la angla "-ing"), se (kiel la germana "wenn") Alikuwa akienda. ("Li estis iranta.") Nikipa chakula, utakula (Se mi donas manĝaĵon, vi manĝos.)

Anstataŭ subfrazoj la svahila ofte uzas kroman prefikson post la tempa prefikso.

po- tempa subfrazo (kiel la tempa prefikso ki-) Nilipofika hapa, nilikaa katika hoteli. (Kiam mi venis ĉi tien mi loĝis en hotelo.)
-ye-, -o- rilata subfrazo, "kiu" Ninayesoma... (Mi kiu legas...). Tunaosema... (Ni kiu legas...).

Oni ofte renkontas vortojn kun la prefikso –ni. Se la vorto estas substantivo, tiu ni- funkcias kiel Esperanta loka prepozicio ("en", "sur", "ĉe", eĉ "al", "el"). Se la vorto estas imperativo de verbo, -ni montras, ke la ordono estas dirita al pli ol unu persono. Ekz: Shuleni = en la lernejo, semeni = parolu (vi ĉiuj devas paroli).

Kiam oni komencas legi normalajn tekstojn oni vere rimarkas, ke la afiksoj ne estas iuj ornamojn, kiujn oni povas forigi por atingi la veran signifon de la frazo. Ili enhavas multan valoran kaj necesan informon. Kelkfoje, kiam oni rekonas ilin, oni atingas tiom proksimen al la signifo de la tuta frazo, ke oni eble taksos, ke tio sufiĉas, oni ne bezonas serĉi la radikon en la vortaro. Tial la kompreno de la gramatiko estas tiel grava ĉe la svahila. Same kiel ĉe Esperanto.

Substantivoj kaj iliaj klasoj[redakti]

Kiel ni jam vidis, oni povas bone formi frazkompleksojn sen substantivoj kaj sen memstaraj pronomoj. Unuopaj substantivoj ankaŭ ne kunportas abundon de informo per esti kunmetitaj kiel Esperantaj substantivoj kutime faras. La tasko de la svahilaj substantivoj pli estas strukturi la mondon per grupigo de la fenomenoj en ĉirkaŭ dek klasojn (kategorioj), ĉiu kun karakteriza komenclitero kaj specifa postulo al aliaj frazpartoj pri kiel adapti al ĝi.

Esperanto gramatike nur distingas ĉu substantivo signifas vira, ina aŭ neseksa afero, aŭ pluraj aferoj. Tiuj grupoj postulas malsamajn pronomojn, kaj eble adjektivan j-finaĵon. Kontraŭ tio svahilaj substantivklasoj regas super la frazoj pli multe. Ili decidas kiun varianton de subjektaj kaj objektaj prefiksoj la verbo devas uzi, kaj ili ankaŭ regas siajn adjektivojn.

Por komparo oni povas diri, ke la Esperantaj reguloj estas:

1. La klaso "Ino" enhavas ĉiujn substantivojn, pri kiuj oni uzas "ŝi". Iuj el ili havas la sufikson "-in". Unuopaj anoj de plej multaj inseksaj homoj apartenas al tiu ĉi klaso.

2. La klaso "Viro" enhavas ĉiujn substantivojn, pri kiuj oni uzas "li". Iuj el ili havas la prefikson "vir-". Unuopaj anoj de plej multaj virseksaj homoj apartenas al tiu ĉi klaso.

3. La klaso "Aĵo" enhavas ĉiujn substantivojn, pri kiuj oni uzas "ĝi". Ili signifas unu neseksa afero aŭ afero pri kiu sekso ne gravas.

4. La klaso "Pluralo" enhavas ĉiujn substantivojn, pri kiuj oni uzas "ili". Ĉiuj el ili havas la finaĵon "-j". Ili signifas pli ol unu afero.

Jen la sama pri la svahila:

  • La klaso Animalo enhavas ĉiujn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson a- kaj la objektprefikson m-. La klaso enhavas ĉiujn substantivojn por unu sola animalo (homa aŭ ne). Multaj el ili komencas per la sono m-. Ekz. mtoto (infano), ndege (birdo), bwana (sinjoro).
  • La klaso Animaloj enhavas ĉiujn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson wa- kaj la objektprefikson wa-. Tia vorto estas la pluralo de la antaŭa klaso. Ĝi do enhavas ĉiujn substantivojn por pluraj animaloj (homaj aŭ ne). Pri animaloj la singularo kaj la pluralo povas havi la saman formon aŭ ne. Ofte la singualaro komencas per m- kaj tiam la pluralo devas komenci per wa-. Ekz. watoto (infanoj), ndege (birdoj), mabwana (sinjoroj).
  • La klaso Etaĵo enhavas ĉiujn neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ki-. La substantivoj mem ankaŭ komencas je ki- – aŭ je ch-, se la posta litero estas vokalo. Multaj simbolas unu malgrandan objekton, aliaj lingvojn. Ekz. kitabu (libro), chakula (manĝaĵo).
  • La klaso Etaĵoj enhavas ĉiujn neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson vi- aŭ vy-. La substantivoj mem ankaŭ komencas je vi-vy-. Multaj simbolas plurajn malgrandjn objektojn. Ĝi do estas la pluralo de la antaŭa klaso. Ekz. vitabu (libroj), vyakula (manĝaĵoj).
  • La klaso Infinitivo enhavas ĉiujn infinitivojn. Ili komencas je ku-, kaj ankaŭ la subjektprefikso kaj la objektprefikso de la verbo estas ku-. Ekz. kula (manĝi, manĝo)
  • La klaso Abstrakto enhavas preskaŭ ĉiujn neanimalajn substantivojn kiuj komencas je u- (tre malofte w-). Pri ili oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson u-. Multaj simbolas abstraktoj. Ekz. uhuru (libereco), umoja (unueco), upendo (amo). Ĉi tiu klaso ne havas pluralon. Se oni volas diri pri pluraj aferoj, oni devas uzi similan vorton en alia klaso.

Tiuj estis la facilaj klasoj. La signifo-sferoj estas sufiĉe kompreneblaj. Ĉe neanimalaj klasoj la vortkomenco kaj la prefiksoj en la verbo samas.

Antaŭ ol vi pluenlegos, jen iuj ekzemploj:

Mtoto alikwenda. Vitabu vinakuja. Sikioni. Uhuru utakuja.
Infano iris. Libroj venas. Mi ne vidas ilin. (pri libro, chakula) Libereco venos.

Jen la malfacilaj klasoj. Sed se vi ne lernos ĉion tuj – neniu problemo! ("Hakuna matata!" svahile). Vi eĉ povas preterpasi tiujn klasojn nun por rapide veni al ĉapitroj, kiujn vi pli urĝe bezonas.

  • La singulara klaso Kreskaĵo enhavas neanimalajn substantivojn kiuj komencas per m-. Pri ili oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson u-. Multaj simbolas unu kreskaĵon, kreskaĵan materialon, lignon, kreskaĵsimilan aferon k. s. Ekz. mti (arbo, bastono), mkate (pano).
  • La klaso Kreskaĵoj enhavas la pluralojn de la antaŭa klaso, Kreskaĵo. Ĝi do ofte simbolas plurajn kreskaĵon, kreskaĵajn materialojn, lignojn, kreskaĵsimilajn aferojn k. s. La vortoj komencas per mi-. Pri ili oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson i-. Ekz. miti (arboj, bastonoj), (mikate (panoj).
  • La klaso Frukto enhavas ĉiujn neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson li-. La substantivo foje komencas je ji-ch-. Iuj simbolas unu frukton, aŭ fruktsimilan aferon. Ekz. jicho (okulo), chungwa (oranĝo).
  • La klaso Fruktoj enhavas ĉiujn neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson ya-. La substantivo foje komencas je ma-. La klaso konsistas el la pluralojn de la antaŭa klaso. Iuj do simbolas plurajn fruktojn, aliaj simbolas abstraktojn. Ekz. macho (okulo), machungwa (oranĝo), mapinduzi (revolucio).
  • La klaso Novaĵo enhavas neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson i- , kiel pri Kreskaĵoj, sed kiuj estas uzita pri ununombraj aferoj. La substantivo foje komencas je n-. Novaj vortoj ofte apartenas al tiu klaso. Singularo de neanimalaj vortoj komencante per n-, kaj ne-Animalaj vortoj kies singularo kaj pluralo samas, apartenas al tiu ĉi klaso. Ekz. redio (radio), shule (lernejo), nyama (viando, substanco).
  • La klaso Novaĵoj konsistas el pluraloj de la antaŭa klaso. Ĝi enhavas neanimalajn substantivojn pri kiuj oni uzas en la verbo la subjektprefikson kaj la objektprefikson zi-. La pluralo havas la sama formo kiel la singularo. La substantivoj do foje komencas je n-. Pluralo de novaj vortoj ofte apartenas al tiu ĉi klaso. Ekz. redio (radioj), shule (lernejoj), nyama (viandoj, substancoj).
  • La tri klasoj Loko ni pritraktos en speciala ĉapitro pri lokaj esprimoj. Tiaj substantivoj ofte estas adverbaj adjektoj en Esperanto, då prepozicio plus substantivo.

La lingvouzanto rajtas iom ŝanĝi la vortkomencojn por modifi la signifon. Chai = "teo" apartenas al Novaĵo, mchai = "tearbo" apartenas al Kreskaĵo.

Anstataŭi la komencaĵo de iu vorto per m-mw-, plurale wa-, kiuj abundas en la klasoj Animalo/Animaloj, foje povas funkcii kiel la Esperanta -ul. (kuu = granda, mkuu = estro, ”grandulo”)

La vortkomencaĵon -ki (ch- antaŭ vokalo), kaj plurale vi- (vy- antaŭ vokalo) oni povas uzi iom kiel Esperanta -et, por indiki ion malgrandan, vundeblan aŭ kompetindan. Se la resulto estas animalo, la klaso estu Animalo, sendepende de tio, ke la vortkomenco ŝajnas kiel Etaĵo. Ji- foje funkcias kiel la Esperanta -eg, montranta grandecon.

La vorto ndege, plurale ndege havas du signifojn. Se ĝi signifas "aviadilo(j)" ĝi estas Novaĵo(j), se ĝi signifas "birdo(j)", ĝi estas Animalo(j). Ekz: Ndege anafika = Birdo venas. Ndege wanafika. = Birdoj venas. Ndege inafika. = Aviadilo venas. Ndege zinafika. = Aviadiloj venas.

Substantivklasoj - resumo de prefiksoj[redakti]

Klaso Signifo Postulo pri verbo La substantivo mem komencas per
Subjekta prefikso Objekta prefikso
Animalo Unu animalo (ĉiu animalo kaj nur animalo) a- m-, mw- Ajna, foje m-mw-
Animaloj Pluraj animaloj (strikte ĉiuj kaj nur) wa- wa- Ajna, wa- se singularo havas m-mw-
Etaĵo Ofte unu malgranda objekto ki-, chi- ki-, chi- ki-, chi-
Etaĵoj Pluralo de la autaŭa vi-, vyi- vi-, vyi vi, vy-
Infinitivo Verbformo, Esperanta "-i" ku- ku- ku-
Abstrakto Esperanta "-eco" u- u- u-
Kreskajo Kreskaĵo, ligno, abstrakto u- u- m-
Kreskaĵoj Pluralo de la antaŭa i- i- mi-
Frukto Foje frukto li- li- Foje ji-
Fruktoj Pluralo de la antaŭa, abstraktoj k.t.p. ya- ya- ma-
Novaĵo Ofte unu nova aĵo aŭ afero i- i- Foje n-
Novaĵoj Pluralo de la antaŭa zi- zi- Ĉiam la sama kiel la singularo

Substantivklasoj regas subjekton kaj objekton[redakti]

Jenaj ekzemploj montras kiel diversaj la kvar Esperantaj frazoj estas svahile, depende de substantivklaso. (Infano ja estas animalo, libro estas etaĵo, libereco estas abstrakto, pano estas el kreskaĵo, okulo estas kiel frukto, radio estas novaĵo.)

La substantivojn oni povas ellasi aŭ ne.

Ĝi venis Ili venis Mi vidas ĝin Mi vidas ilin
Pri infano(j) Alikuja. (Mtoto alikuja.) Wanakuja. (Watoto wanaikuja.) Nimemwona. (Ninamwona mtoto.) Nimewaona. (Ninawaona watoto.)
Pri libro(j) Kilikuja. (Kitabu kilikuja.) Vilikuja. (Vitabu vilikuja.) Ninakiona. (Ninakiona kitabu.) Ninaviona. (Ninaviona vitabu.)
Pri libereco Ulikuja. (Uhuru ulikuja.) - Ninauona. (Ninauona uhuru.) -
Pri pano(j) Ulikuja. (Mkate ulikuja.) Ilikuja. (Mikate ilikuja.) Ninauona. (Ninauona mkate.) Ninaiona. (Ninaiona mkate.)
Pri okulo(j) Lilikuja. (Jicho lilikuja.) Yalikuja. (Macho yalikuja.) Ninaliona. (Ninaliona jicho.) Ninayaona. (Ninayaona macho.)
Pri radio(j) Ilikuja. (Redio ilikuja.) Zilikuja. (Redio zilikuja.) Ninaiona. (Ninaiona redio.) Ninaziona. (Ninaziona redio.)

Ekzercoj:

Se vi volas uzi vortaron. En ĉi tiu Vikilibro ni nomis la klasojn per vortoj, kiuj iom priskribas tipan sferon de iliaj signifoj. Tiajn nomojn ne uzas normala svahila vortaro. Kutime por referenci al substantivklasoj in bantuaj lingvoj oni uzas komunan numerosistemon de 1 ĝis 18. (Pri la svahila ankaŭ aliaj numerosistemoj ekzistas, kiuj ne estas komunaj por pluraj bantuaj lingvoj.) Jen la klasnumeroj laŭ la komuna sistemo: Animalo (Klasoj 1, 9), Animaloj (Pluralo de Animalo, klasoj 2, 10), Kreskaĵo (3), Kreskaĵoj (Pluralo de Kreskaĵo, klaso 4), Frukto (5), Fruktoj (Pluralo de Frukto, klaso 6), Etaĵo (7), Etaĵoj (Pluralo de Etaĵo, klaso 8), Novaĵo (9), Novaĵoj (Pluralo de Novaĵo, klaso 10), Abstrakto (11, 14) kaj Infinitivo (15, 17).

Vortoj - substantivoj[redakti]

Penu lerni jenajn substantivojn. Plej multajn el ili vi jam renkontis en antaŭaj sekcioj. En venontaj ekzercoj vi verŝajne renkontos ilin denove. Se vi ne lernas ĉiujn tuj - hakuna matata! ("Neniu problemo!")

Substantivoj uzitaj en antaŭaj ekzercoj
Esperanto Singularo Pluralo Klaso Komentaro
manĝaĵo, -j chakula vyakula Etaĵo(j)
lingvo ,-j lugha lugha Novaĵo(j) Kiel la araba
sinjoro, -j bwana mabwana Animalo(j)
poŝto, -j posta posta Novaĵo(j) Kiel Esperanto
doktoro, -j daktari madaktari Frukto(j) Kiel Esperanto
patro, -j baba baba Animalo(j) Kiel germana Papa
patrino, -j mama mama Animalo(j) Kiel Esperanta mamo, ĉina 妈妈
Ĉinujo China (Uchina) - Novaĵo Kiel la slovaka
infano, -j mtoto watoto Animalo(j)
birdo, -j ndege ndege Animalo(j)
libro, -j kitabu vitabu Etaĵo(j) Kiel la araba
libereco uhuru - Abstrakto
problemo - matata Kreskaĵoj
arbo, -j, bastono, -j mti miti Kreskaĵo(j)
pano, -j mkate mikate Kreskaĵo(j)
okulo, -j jicho macho Frukto(j)
revolucio - mapinduzi Fruktoj
oranĝo, -j chungwa machungwa Frukto(j)
radio, -j redio redio Novaĵo(j) Kiel Esperanto
lernejo, -j shule shule Novaĵo(j) Kiel germana Schule
viando, -j nyama nyama Novaĵo(j)
tagnokto, -j; tago, -j siku siku Novaĵo(j)
teo, -j chai chai Novaĵo(j) Kiel la rusa
amiko, -j rafiki rafiki Animalo(j)
homo, -j mtu watu Animalo(j)
frato, -j, fratino, -j, gefrato, -j ndugu ndugu Animalo(j)

Adjektivoj kaj nombroj adaptiĝas al substantivo[redakti]

La adjektivo kila = "ĉiu" estas nefleksiebla kaj situas antaŭ la substantivo, kiun ĝi kvalifikas. Ekz. Kila siku = ĉiu tago.

Ĉiuj aliaj adjektivoj kaj numeraloj situas post la substantivo – la numeraloj laste.

Iuj adjektivoj estas nefleksieblaj, ekzemple ghali (multekosta). Ekz: Kitabu ghali (Multekosta libro). Chungwa ghali (multekosta oranĝo). La plej multaj adjektivoj estas fleksiendaj. Jen la reguloj pri fleksio:

  • Kun substantivo de la singulara klaso Animalo la adjektivoj havas la prefikson m-. Ekz: Mtu mzuri (Bela homo). Rafiki mzee (Maljuna amiko). (Antaŭ vokalo tio -m fariĝas mw-.)
  • Kun substantivo de la plurala klaso Animaloj la adjektivo havas la prefikson wa-. Ekz: Watu wazuri (Belaj homoj). Rafiki wazee (Maljunaj amikoj).
  • Kun neanimala substantivo la adjektivoj ofte havas la saman prefikson kiel la substantivo, sed ekzistas esceptoj, ĉar la substantivoj ofte ne havas veran prefikson, sed la adjektivo devas havi. Ekzemploj kie la prefiksoj estas la samaj: Kitabu kizuri (Bela libro). Vitabu vizuri (Belaj libroj). Mkate mzuri (Bela pano). Mikate mizuri (Belaj panoj). Jen la tuta listo de la adjektivaj prefiksoj:

Kreskaĵo (m-), Kreskaĵoj (mi-), Frukto (-), Fruktoj (ma-), Etaĵo (ki-, chi-), Etaĵoj (vi-, vy-), Novaĵo (n-), Novaĵoj (n-), Abstrakto (m-), Infinitivo (ku-).

Oni vidas, ke ĉe "Abstrakto" malsamas tute la adjektiva m- kaj la substantiva u- (aŭ w-).

Adjektivoj de la klaso "Frukto" ricevas neniun prefikson, ne eĉ kiam certaj substantivoj en la klaso Frukto havas komence ji-. La klasoj "Novaĵo" kaj "Novaĵoj" ofte havas n- eĉ en tiuj tre multaj kazoj, kie la substantivo ne havas n-. Ekz: Jicho zuri (Bela okulo). Redio nzuri (Bela radio / Belaj radioj).

Pri la fonetikaj variaĵoj ki – chi, kaj plurale vi – vy la regulo estas, ke oni uzu ki- kaj vi- antaŭ konsonanto kaj la variaĵojn chi- kaj vy- antaŭ vokalo. Chakula kizuri (Bela manĝaĵo).

Kiel fleksieblajn adjektivojn oni ankaŭ fleksiu la vortojn -ingine, (alia), -ingi (multa) , -ngapi (kiom).

Ekzemploj: Vitu vingi (Multaj aĵoj). Kitabu kingine (Alia libro). Watu wangapi (Kiom da homoj).

Numeraloj[redakti]

Kiel fleksieblajn adjektivojn oni ankaŭ fleksiu la numeralojn 1, 2, 3, 4, 5, 8. (-moja, -wili, -tatu, -nne, -tanu, -nane.) Aliajn numeralojn oni ne fleksiu.

Ekzemploj:
Mtu mmoja (unu homo), watu wawili (du homoj), watu kumi na watatu (dek tri homoj), watu mia moja na wanne (unu cent kvar homoj), watu watanu (kvin homoj), watu sita (ses homoj), watu saba (sep homoj), watu wanane (ok homoj), watu tiza (naŭ homoj), watu kumi (dek homoj).
Kitabu kimoja (unu libro), vitabu viwili (du libroj), vitabu kumi na vitatu (dek tri libroj), vitabu mia moja na kinne (unu cent kvar libroj), kitabu kitanu (kvin libroj), kitabu sita (ses libroj), vitabu saba (sep libroj), vitabu vinane (ok libroj).

La numeralo estu la plej lasta vorto, post la adjektivoj. Do: Unu alia bona arbo -> arbo bona alia unu -> Mti mzuri mwingine moja

Ekzemploj:
Ninaleta mkate mdogo mmoja. (Mi kunportas unu malgrandan panon.)
Ninaleta mikate midogo miwili. (Mi kunportas du malgrandajn panojn.)
Aliona mti mrefu mmoja. (Li vidis unu longan arbon/bastonon.)
Aliona miti mirefu miwili. (Li vidis du longajn arbojn/bastonojn.)

Posedaj pronomoj funkcias kiel verboj![redakti]

Pri iuj aliaj vortoj oni eble kredas, ke ili funkcius kiel adjektivoj, sed ili ne faras tion precize, sed havas proksimume la samajn komencon kiel la korespondaj subjektaj prefiksoj en la verbo, kiuj ja en kelkaj okazoj malsamas. La vortoj "ĉiuj", "tuta", "tiu", "tiu ĉi", "ajna" kaj la posedaj pronomoj estas tiaj vortoj.

Ekzemploj:
Jina lako nani? (Kio estas via nomo?)
Mia tuta arbo --> Arbo tuta mia -> Mti wote wangu (La subjekta prefikso de Kreskaĵo, kiu estas u-, fariĝas w- antaŭ vokalo.)

Kiel oni povas memori tion? Kiel oni komprenu? Eble oni penu identiĝi kun alia maniero pritrakti posedajn pronomomojn. Ili estas verbecaj! Kiam oni diras: ”Miaj tri bonaj oranĝoj” ni ne nur devas ŝanĝi la vortordon: ”oranĝoj bonaj tri miaj” kaj la vicon de la vorteroj: ”j-oranĝo j-bona j-tri j-mia. Ankaŭ estu verbeco: ”j-oranĝo j-bona j-tri as-j-mia”. Machungwa mazuri matatu yangu.

(Pensante tiel, kiam oni metas tian frazeton en propozicion, ĝi ja ricevas du "verbojn". Tia fakto povas ĝeni tiujn, kiuj kutimiĝis al Esperanto kaj similaj lingvoj, kiuj ne rajtigas pli ol unu finita verbo en unu propozicio. Sed la svahila ne ĝeniĝas pro du verboj. La limo inter finitaj kaj nefinitaj verbformoj estas alia.)

Jen verbfunkciantaj vortoj laŭ kelkaj substantivklasoj. Post iom da studado oni povas mem proksimume konjekti la formojn de la restantaj klasoj.

Esperanto Svahila radiko Animalo Animaloj Etaĵo Etaĵoj Novaĵo Novaĵoj
plena, ĉiuj -ote - wote chote vyote yote zote
tiu(j) -le yule wale kile vile ile zile
ĉi tiu(j) h-- huyu hawa hiki viki hii hizi
ajna(j) - -ote ye yote wo wote cho chote vyo vote yo yote zo zote
mia(j) -angu wangu wangu changu vyangu yangu zangu
via(j) (singularo) -ako wako wako chako vyako yako zako
lia(j), ŝia(j), ĝia(j) -ake wake wake chake vyake yake zake
nia(j) -etu wetu wetu chetu vyetu yetu zetu
via(j) (pluralo) -enu wenu wenu chenu vyenu yenu zenu
ilia(j) -ao wao wao chao vyao yao zao

(Pri tiuj vortoj oni povas observi iujn malsimilecojn kompare de veraj verboj. En la klaso Animalo ili havas la prefikson y(u)-wa- anstataŭ a-. Pri la vorto "ĉi tiu": Post la komenclitero h venas la vokalon de la subjekta prefikso, kaj post tiu la kompleta subjekta prefikso.)

Ekzemploj:
Walimu wote wanasoma vizuri (Ĉiuj instruistoj legas bone.)
Ukienda shuleni sasa utaona mtoto yeyote. (Se vi iros al la lernejo nun, vi vidos iun ajn infanon.)
Ndugu yango mdogo anakwenda. (Mia malgranda gefrato iras.) La kutima a fariĝis y. (Ĉi tie ankaŭ n fariĝas m - eta fonetika ŝanĝo antaŭ la literoj "b" kaj "p".)

Vortoj - adjektivoj kaj adverboj[redakti]

Penu lerni jenajn vortojn. Iuj el ili vi jam renkontis. Se vi ne lernas ĉiujn tuj - hakuna matata!

Esperanto Svahila Ekzemplo
nun sasa Usije sasa! (Ne venu nun!)
morgaŭ kesho Uje kesho! (Venu morgaŭ!)
ĉiu kila Usije kila siku! (Ne venu ĉiun tagon!)
multekosta ghali Anauza chakula na redio ghali. (Ŝi/Li vendas manĝaĵon kaj radion multekosta(j)n.)
tre sana Bwana mzee sana. (Sinjoro estas tre maljuna.)
maljuna -zee Bwana mzee alikufa (La maljuna sinjoro mortis.)
granda -kubwa Ndege mkubwa hakufa. (Granda birdo ne mortis.)
longa -refu Mabasi marefu yalikuja. (La longaj busoj venis.)
bela -zuri Kitabu kizuri. (La libro estas bela.)
malgranda -dogo Utaona mtoto mdogo. (Vi vidos malgrandan infanon.)
proksime(n) karibu Karibu! = Bonvenon!
malproksime(n) mbali Mchina alikwenda mbali sana. (La ĉino iris tre malproksimen.)
hodiaŭ leo Utakuja kesho au leo? (Ĉu vi venas morgaŭ aŭ hodiaŭ?)
malsupre(n) chini Ninakaa chini. (Mi loĝas malsupre.)
supre(n) juu Rafiki wangu anakwenda juu. (Mia amiko iras supren.)

Verbaj sufiksoj[redakti]

Verboj ofte finas per la vokalo -a, sed ankaŭ aliaj vokaloj eblas. Per ŝanĝo de ĉi tiu normala vokalo oni povas modifi la signifon.

En ĉi tiu tabelo la proksimumaj sufiksoj estas prezentitaj. (Vere kelkfoje iuj el ili povas esti iom aliaj, pro influo de ĉirkaŭaj sonoj. La tabelo sufiĉas por rekoni verbformojn, kiam oni renkontas ilin, kaj ankaŭ por komprenigi sin, sed ne por ĝusta parolo kaj skribo.)

Formo Esperanto Svahila Senprefiksa formo Kun prefikso
Inversivo mal- -ua Ninavaa (Mi vestas min)

Unafunga (Vi fermas)

Ninavua (Mi malvestas min)

Unafungua (Vi malfermas)

Kaŭzativo -ig -isha, -esha Anafika (Li/Ŝi venas) Anafikisha (Li venigas, li helpas iun veni)
Aplikativo pri-, kun-, al- -ea, -ia Tunaleta (Ni venigas, kunportas) Tunaletea (Ni venigas al…)
Pasivo oni … -wa Mnakunya (Vi ĉiuj urinas)

Wanapika chakula (Ili kuiras manĝaĵon)

Mnakunywa (Vi ĉiuj trinkas)

Ĉakula kinapikwa (Manĝaĵon oni kuiras)

Stativo estas …-ita, eblas,

estas …-ata

-ika, -eka,

-ka

Ninapenda (Mi amas)

Unakiangua (Vi ĵetis ĝin malsupren)

Nimependeka (Mi estas amata)

Kikombe kinaanguka (La taso falas)

Reciproko reciproke, unu … la alia -na Tutaona! (Ni vidos!) Tutaonana! (Ni vidos unu la alian! = ”Ĝis!”)

Vortaroj kutime enhavas la plej ofte uzitaj el tiaj derivaĵoj.

Ekzemplo: kwenda = iri, kwendesha = irigi, konduki, mwendesha = kondukanto. Shoforo estas mwendeshaji (Sufikso -ji estas iom kiel Esperanta "-ist".) La svahila ankaŭ havas la "regulo 15-alternativon" derewa, from la angla "driver".

Vortoj - verboj kaj substantivoj[redakti]

Iujn el la malsupraj vortoj vi jam renkontis, aliaj estas lernindaj por pligrandigi vian vortprovizon.

Esperanto Svahila Ekzemplo aŭ komentoj
sin vest-, port- vestoj -vaa Kesho nitavaa. (Morgaŭ mi vestos.)
malferm- -fungua Inversivo de -funga (ferm-). Alikifungua. (Li/ŝi malfermis ĝin.)
alven- -fika Uhuru ulifika. (Libereco alvenis.) Alifikaje? (Kiel li/ŝi alvenis?)
alport-, venig- -leta Nitamletea chai. (Mi portos al vi teon.)
trink- (ku)nywa Pasivo de (ku)nya (urin-) Tunakunywa maji. (Ni trinkas akvon.)
kuir- -pika Nitampikea chakula. (Mi kuiras por vi manĝaĵon.)
fali- -anguka Stativo de -angua (lasi fali). Kitabu kimeanguka. (La libro falis.)
vol- -taka Unataka chungwa? (Ĉu vi volas oranĝon?) Nataka kulala. (Mi volas dormi.)
serĉ- -tafuta Nitatafuta redio. (Mi serĉas radion.)
leg- -soma Walisoma vitabu. (Ili legis librojn.)
help- -saidia Nitakusaidia kutafuta? (Ĉu mi helpos vin serĉi?)
dorm- -lala Ataka kulala. (Li/ŝi volas dormi.)
bat-, (far-) -piga Usinipige! (Ne batu min!) Alipiga picha (Ŝi/li fotografis.)
fin- -isha Nimekwisha kulala. (Mi finis dormi.)
sent-, aud-, obe- -sikia Tulisikia redio. (Ni aŭdis radion.)
Esperanto Singularo Pluralo Klaso Komentaro aŭ ekzemplo
taso, -j kikombe vikombe Etaĵo Kikombe kimeanguka. (La taso falis.)
tranĉilo, -j kisu visu Etaĵo Tuletee kisu (Donu tranĉilon, vi ambaŭ.) Ulikifungua kwa kisu. (Vi malfermis ĝin per tranĉilo.)
aĵo, -j kitu vitu Etaĵo
instruisto, -j mwalimu walimu Animalo Mwalimu anafanya kazi. (La instruisto laboras.)
laboro, -j kazi kazi Novaĵo Ulifanya kazi. (Vi laboris.)
bildo, -j picha picha Novaĵo Kiel angla "picture". Nitapiga picha. (Mi fotos.)
biciklo, -j baisikeli, baiskeli baisikeli, baiskeli Novaĵo Kiel Esperanto, la angla.
blankulo, -j mzungu wazungu Animalo Mzungu anapika chakula. (La blankulo kuiras.)
Barato, -j Uhindi - Novaĵo Kiel Esperanta "Hindujo".
pordo, -j mlango milango Kreskaĵo Ufungue mlango. (Malfermu la pordon.)
ananaso, -j nanasi mananasi Frukto Mananasi yamekwisha. (La ananasoj finiĝis.)
buso, -j basi mabasi Frukto Kiel angla "bus".
motorciklo, -j pikipiki mapikipiki Frukto Kiel la sono de la motoro. Alifika kwa pikipiki. (Li alvenis per motorciklo.)
aŭto, -j motokaa, gari motokaa, gari Novaĵo Kiel Esperanta "motoro" + angla "car", vere moto = fajro

Fabelo – versio 2[redakti]

Post la unua versio de la fabelo la kurso informis pri adjektivoj, posedaj pronomoj kaj substantivklasoj. Kun scio pri tio oni povas espereble facile legi ĉi tiun duan version.

Svahila teksto Komentoj kaj novaj vortoj
Mtoto mdogo anapenda kuvaa koti lake nyekundu. Kwa hiyo watu wote anasema mtoto ni "Koti Nyekundu". kwa hiyo = tial. koti = mantelo. -ekundu = ruĝa.
Siku moja mama yake anasema: "Bibi yako ana malaria. Nenda hospitali." Mtoto anakwenda. Mbwa witu anasema: "Unakwenda wapi?" Mtoto anasema: "Bibi yangu ana malaria. Ninamletea chakula." witu = ĝangalo, mbwa witu = ŝakalo. -letea = kunporti al (aplikativo de leta = kunporti).
Mbwa mwitu anakwenda hospitali, anasema: "Hodi, hodi!". Bibi anasema, "Ni nani?" Mbwa Mwitu anasema, "Ni Koti Nyekundu". Bibi anasema: "Karibu!" Mbwa mwitu anakwenda ndani, anamkula bibi. Anavalia nguo za Bibi. valia = vesti sin per (aplikativo de vaa = vesti sin). nguo = vesto(j).
Mtoto anafika hospitali, anasema: "Hodi, hodi!" Mbwa Witu anasema: "Karibu!" Mtoto anakwenda ndani. Mtoto anasema: "Macho yako makubwa sana!" Mbwa Witu anasema: "Kwa hiyo nitakuona vizuri. jicho = okulo, macho = okuloj. vizuri = bone.
Mtoto anataka kusema zaidi, lakini mbwa witu anataka kufisha mtoto. zaidi = pli. -fisha = mortigi (kaŭza formo de la verbo -fa = morti).
Daktari anasema: "Bibi yako yuko wapi?" Mtoto anasema: "Sijui." Bibi anasema toka ndani ya mbwa mwitu: "Bibi ni ndani." yuko = estas (en loko). toka = el, de.

Trian version de ĉi tiu fabelo oni povos legi pli malfrue, kiam pli da gramatiko jam estos presentita.

Pri frazroloj[redakti]

En propozicioj, kiuj enhavas kaj verboj kaj substantivoj oni povas priskribi iliaj roloj tiel:

La substantivoj regas kaj influas, devigas al aliaj frazpartoj porti pruvon de subordigiteco sub la substantivo. Plej multaj adjektivoj, iuj numeraloj k.t.p. faras tion per adopto de la prefikso de la substantivo. La verboj portas siajn proprajn prefiksoj kiuj pli indikas la montras la substantivoj ol esprimas sian subordigo.

La verboj ne reĝas tiel. Ili reĝisoras (surscenigas) kaj administras la relaciojn inter la substantivoj (inkluzive sekvantaroj). Jen ekzemplo, kiu montras kia povas esti la situacio kun tri substantivoj kaj unu verbo:

Substantivo numero 1 diras: kiu, kiuklasa kaj kiom. Ĝiaj sekvantoj diras: kia (adjektivoj), kiom da (numeraloj) kaj ĉu alia.

Substantivo numero 2 kaj substantivo numero 3 same liĝigas komplementojn al si, per ordono ke ili havu similaj vortkomencoj. Kune kun la substantivo mem ili diras: kiu, kiuklasa, kiom, kia, ĉu alia.

La verbo siavice diras kiu el substantivaj aroj estu subjekto, kiu objekto, kiun estu la agado, kiam ĝi aperu, ĉu demando, ĉu ordono, ĉu necerteco, ĉu neado.

Ekzemplo:
Substantivo 1: Watoto (Klaso Animaloj), Substantivo 2: Kisu (Klaso Etaĵo), Substantivo 3: Siku (Klaso Novaĵo), Verbo: -taka
Substantivo 1 alligas al si: -kubwa,-tatu – do watoto wakubwa watatu.
Substantivo 2 alligas al si: -ingine – do kisu kingine
Substantivo 3 alligas al si: moja – do siku moja
La verbo prenas la sufiksojn wa-, na-, i- . Ĝi per tio montras, ke subjekto estas Animalo, do watoto, ke tempo estas prezenco, ke objekto esta Etaĵo, do kisu.
Pro tio la frazo signifas ”Tri grandaj infanoj deziras alian tranĉilon”.

Pri la substantivo 3 la verbo diras nenion. Ĝi tial tuŝas la propozicion ĝenerale – ”Unu tagon tri grandaj infanoj deziras alian tranĉilon.” La signifo estas klara eĉ se oni scias nenion pri la vortordo.Tio ne signifas, ke oni rajtas meti la vortonj kiel ajn. Ili devas veni tiel ĉi: Siku moja watoto wakubwa watatu wanaitaka kisu kingine.

Pri roloj de vorteroj[redakti]

Substantivo havas post sia komencsono radikon, kun tre ĝenerala signifiko. Ĝi ne estas vorto, nur aludas sferon de ideoj. Nur kune kun certa komencsono, prefikso, kiu determinas la klasan, ĝi estas vorto.

Ekzemplo: -tu estas ia estaĵo, ia afero. M-tu estas homo. Wa-tu estas homoj,. Ki-tu estas small thing. Jitu estas giganto.

Same, verbo havas sian radikon. Kune kun la prefikso ku- kaj la sufikso -a ĝi jam estas verbo, sed la signigon povas modifi aliaj sufiksoj anstataŭ la -a, kaj la frazrolojn povas ŝanĝi prefiksoj.

La samaj radikoj povas funkcii kaj substantive kaj verbe:

-fung- estas io pri ”ferm-”. kufunga estas infinitivo, do formo de verbo (fermi). Sed Infinitivo ankaŭ estas substantiva klaso: Do kufungo = fermo. La klasmarkilon ku- oni povas ŝanĝi al ki- (Etaĵo): kifungo = butono, agraffo, buko, parentezo, krampaĵo, al m- (Kreskaĵo): mfungo = ligo, interligo, pakto, konkludo, u- (Abstrakto) ufungo = parenco.

Se anstataŭ la sufikso -a en kufunga = fermi, oni uzas la inversivan sufikson -ua, oni havas kufungua = malfermi, aŭ rigardita kiel substantivo malfermo. Etaĵo-prefikson ki- donas kifunguo (aŭ kifungua) malfermilo, plur vifunguo. Kreskaĵo-prefikso m- donas mfunguo = malfermo, komenco, la monatoj post Ramadan. Abstrakto-prefikso donas (kun iom miriga signifo) ufunguo = ŝlosilo.

Per la stativa -ka oni havas kufunguka = malfiksiĝi.

Se anstataŭ la sufikso -a en kufunga = fermi, oni uzas la pasivon -wa, oni havas kufungwa = fermiĝi. Kun la prefikso m-, kiu abundas en la Animala klaso, oni havas mfungwa = malliberulo, pluralo wafungwa.

Ĉi supera ekzemplo celas doni ideon pri kiel oni povas interpreti longajn vortojn. Komencanto ne ĉiam sukcesas formi novajn vortojn senerare. Indas ne tro-uzi memelpensitajn vortojn.

La verbo esti[redakti]

Se la predikativo estas adjektivo, oni uzas neniun verbon. (Tio estas kiel ruse.) En frazo kiel ”La amiko estas longa” oni do simple diras: Rafiki mrefu. Tio signifas, ke neniu diferenco ekzistas inter ”la amiko estas longa” kaj ”la amiko longa”.

Se la predikativo estas substantivo, oni ne rajtas fari tiel. Foje oni tiam uzas la verbon kuwa, kiu propradire signifas "fariĝi", sed ankaŭ povas signifi ”esti”.

Ekzemplo: Nilikuwa mwalimu = Mi fariĝis instruisto. Mi estis instruisto.

Nur por prezenca tempo oni ne rajtas uzi kuwa. Ĝi prezence havas tro da signifo de fariĝi. Tiam oni uzu la specialan verbon ni, kiu ne povas ricevi iujn ajn prefiksojn, kiel normalaj verboj povas. Mwalimu ni Mtanzania (La instruisto estas tanzaniano). Kitu ni redio. (La aĵo estas radio.)

Ĉar la verbo ni ne havas iun ajn subjektan prefikson, oni devas nomi la subjekton alimaniere. Foje oni povas uzi substantivon, kiel en ĉi-supraj ezemploj. Se la subjekto ne estas substantivo, sed kio Esperante estas montrata per persona pronomo (mi, vi, ŝi/li, ĝi, ni, ili), tiam oni ankaŭ svahile uzu personan pronomon. Ĉar la svahila havas tiajn, kvankam ili ne estas vaste uzitaj; kutime ja enverba subjekta prefikso plenumas taskon de tia. La memstaraj personaj pronomoj estas: mimi (mi), wewe (vi), yeye (ŝi/li), sisi (ni), ninyi (vi ĉiuj), wao (ili).

Ekzemploj: Mimi ni mwalimu, wewe ni nani? (Mi estas instruisto, kio vi estas?) Yeye ni mwalimo. (Ŝi/li estas instruisto.) Sisi ni watu. (Ni estas homoj.) Ninyi ni watoto. (Vi ĉiuj estas infanoj.) Wao ni mabwana. (Ili estas sinjoroj.)

La nea formo de ni- (estas) estas si- (ne estas):

Ekzemploj: Mimi si mwalimu, wewe si nani? (Mi ne estas instruisto, kio vi ne estas.) Yeye si mwalimo. (Ŝi/li ne estas instruisto.) Sisi si watu. (Ni ne estas homoj.) Ninyi si watoto. (Vi ĉiuj ne estas infanoj.) Wao si mabwana. (Ili ne estas sinjoroj.)

Se la Esperanta vorto "esti" havas lokan adverbon, la svahila uzas specialajn verbojn, -ko, -po, -mo. Ili estas kiel la ĉina verbo 在. Ili bezonas subjektan prefikson sed ne tempan prefikson. Ekzemple: Nipo Tanzania. (Mi estas en Tanzanio.) Mwalimo yumo shule. (La instruisto estas (estis, estos) ene en la lernejo.) Yupo shule. (Ŝi/li estas (estis, estos) ĉe la lernejo.) Kiam Esperanto bezonas prepozicion, la svahila ofte tian ne uzas. La ideo de la prepozicio jam estas en la verbo. -ko signifikas "esti ĉe/sur/en" (iu loko). -po ankaŭ signifikas "esti ĉe/sur/en", sed pri certa loko. -mo signifas "esti ene en loko".

La verbo havi[redakti]

La vorto na signifikas "kaj" aŭ "kun". Ĝi ankaŭ povas servi kiel verbo, kun subjekta prefiksoj, sed sen aliaj prefiksoj. Tiam la vorto signifikas ”havi”. (Tio estas iom kiel ruse kaj finne, kie la koncepton ”havi” oni esprimas kiel ”esti kun”.)

Ekz: Nina kitabu. (Mi havas libron.) Una chakula. (Vi havas manĝaĵon.) Ana kazi. (Li/ Ŝi havas laboro(j)n.) Tuna matata (Ni havas problemo(j)n.), Mna redio. (Vi ĉiuj havas radio(j)n.), Wana macho. (Ili havas okulojn.)

Neaj formojn oni kiel kutime esprimas per nea prefikso, do h(a)-, escepte la unua persono prezence, kiu estas si-.

Ekz: Sina kitabu. (Mi ne havas libron.) Huna chakula. (Vi ne havas manĝaĵon.) Hana kazi. (Li/ Ŝi ne havas laboro(j)n.) Hatuna matata. (Ni ne havas problemo(j)n.) Hamna redio (Vi ĉiuj ne havas radio(j)n.) Hawana macho. (Ili ne havas okulojn.)

La na-verbo ankaŭ funkcias normale por ĉiuj aliaj substantivaj klasoj:

Ekz: Kitabu kina picha. (La libro havas bildo(j)n.) Vitabu vina picha. (La libroj havas bildo(j)n.)

En aliaj tempoj oni devas uzi la verbon kuwa (fariĝi) kune kun la nefleksita vorto na (kun).

Ekz: Nilikuwa na kitabu. (Mi havis libron.) Nitakuwa na kitabu. (Mi havos libron.)

Prepozicioj[redakti]

La svahila vorto -a plej proksimume respondas al la Esperantan prepozicion "de", sed ĝi havas ankoraŭ pli ĝeneralan funkcion, preskaŭ kiel la Esperanta "je". Oni precipe uzas ĝin inter du substantivoj por esprimi posedon aŭ alian ligon, ofte anstataŭ kunmetitaj vortoj aŭ adjektivaj ....

Ekzerco:

Provu traduki la esprimon: Umoja wa mataifa. Taifa estas "lando".
Helpo: Mataifa ŝajnas esti pluralo de taifa, ĉar ma- estas ofta plurala prefikso (klaso Fruktoj).
Moja estas "unu". La Substantiva klasprefikso u- aludas abstraktan signifon, do unueco, unuiĝo.
Wa povus esti la prepozicion -a kun iu prefikso w-.
Do - "Unueco de landoj", "land-unueco", "Unueco je nacioj"... 'Solvo: Umoja wa mataifa signifas "Unuiĝintaj Nacioj"

Ĉi tiu -a estas treege grava kaj ofte uzita. Plej multajn aliajn Esperantajn prepoziciojn oni esprimas per kombino de adverbo kun ĉi tiu universala prepozicio -a:

juu ya = sur, super, badala ya = anstataŭ, wakati ya = dum, baada ya = post, kando ya = apud, kabla ya = antaŭ, chini ya = sub. (Tio estas kiel oni dirus Esperante "supre de", "anstataŭe de", "dume de", "poste de", "apude de", "antaŭe de" kaj "sube de".)

La malfacilo de -a estas, ke oni devas doni al ĝi la ĝustan prefikson. Tio tasko eble estas pli malfacila por tiuj, kiuj kutimiĝis al la germana aŭ iuj aliaj lingvoj havantaj ĝenrosistemon. La svahila -a devas esti adaptita al la substantivklaso de la antaŭa substantivo. (En la germana kontraŭe la malantaŭa substantivo regulas la kondiĉojn de prepozicioj: an --> am, für --> fürs, in --> im, se la posta vorto estas de la ĝenro neŭtra.)

Ekz: Habari za watoto ("Informoj pri la infanoj.") La prefikso estas z- pro influo de habari (plurala klaso Novaĵoj).
Umoja wa mataifa La prefikso estas w- (variaĵo de u-) pro influo de umoja (klaso Abstrakto).

La prefiksoj estas la samaj kiel en la posedaj pronomoj. Ili do similas multe kun la subjektajn prefiksojn en la verbo (kiel ili estas antaŭ vokalo). La nura grava diferenco estas la klaso Animalo: Ĝi havas wa-, do la sama kiel Animaloj.

La tabelo montras la prepozicion -a laŭ ĉiuj klasoj, kaj por komparo aliaj prefiksoj de la sama klaso.

Klaso Prepozicio "Mia" Ekzemplo kun subjektprefikso Ekzemplo kun objektprefikso Ekzemplo kun "substantivprefikso"
Animalo wa wangu anafika ninamwona mtu, rafiki, kijana
Animaloj wa wangu wanafika niliwaona watu, rafiki, vijana
Etaĵo cha changu kinafika nilikiona kitu, chakula
Etaĵoj vya vyangu vinafika niliviona vitu, vyakula
Infinitivo kwa kwangu kunafika nilikuona kusema, kwenda
Abstrakto wa wangu unafika niliuona umoja
Kreskaĵo wa wangu unafika niliuona mti
Kreskaĵoj ya yangu inafika niliiona miti
Frukto la langu linafika nililiona jicho, chungwa
Fruktoj ya yangu yanafika niliyaona macho, machungwa
Novaĵo ya yangu inafika niliiona nyama, shule
Novaĵoj za zangu zinafika niliziona nyama, shule
Ekz: Hali ya hewa ya Afrika ya Mashariki (Laŭvorte: "Kondicio de vetero de Afriko de oriento", Klimato de orienta Afriko)
Tre kutimaj salutaj frazoj: Habari za kazi? (Informoj pri la laboro?) Habari za watoto? (Informoj pri la infanoj?) Habari za siku nyingi? (Informoj pri la multaj tagoj?) La respondo estu Nzuri! (Bonaj!) aŭ Nzuri sana! (Tre bonaj!).

Ĉar la prefikso antaŭ -a obeas la antaŭan substantivon, oni vere ne rajtas nomi la vorton -a prepozicio. La vorto pre-pozicio signifas "antaŭa vorto", kaj tiu -a vere estas ia posta vorto. Sed -a ja ofte funkcias kiel Esperantaj prepozicioj, se oni nur memoras, ke ĝi klase obeu la substantivon antaŭan.

Pli veraj prepozicioj en la svahila estas tre malmultaj.

na funkcias kiel la Esperantaj prepozicioj "ĉe" kaj "kun", sed ankaŭ kiel "kaj".

kuhusu signifas "pri". Ĝi ankau estas la infinitivo de la verbo "temi", "koncerni".

katika signifas "en", "sur", "el", "de". Ĝi do estas tre ĝenerala loka prepozicio. Pli pri lokaj esprimoj oni povas legi en la venonta ĉapitro. Pri tempo katika signifas "dum".

kwa signifas "al" aŭ "ĉe". Ĝi vere estas formo de -a, kun prefikso ku-, kiu montras lokon. Pli pri tiu prefikso oni povas legi en la venonta ĉapitro.

Lokaj esprimoj[redakti]

Substantivklaso por loko[redakti]

Ni nun pritraktos substantivklason, kiun ni ne konsideris antaŭe. Ni nomas ĝin "Loko". Oni povas iom dubi, ĉu la vortoj, kiuj apartenas al ĉi tiuj klasoj vere estas substantivoj. Esperante ili pli estas lokaj adverboj. En la svahila tiu diferenco ofte ne gravas. La vorto "China" povas signifi kaj "Ĉinujo" kaj "en Ĉinujo", eĉ "el Ĉinujo" kaj "al Ĉinujo". Lokaj nomoj estas tiaj, kaj ankaŭ aliaj vortoj kiuj klare indikas lokon. Por aliaj substantivoj (ne-animalaj) oni povas transformi ilin al loko per la prepozicio katika aŭ per la sufikso -ni .

Ekhavante la lokan prefikson -ni, samtempe la vorto perdas sian klason kaj fariĝas de klaso "Loko". Tiu klaso vere estas tri klasoj, kvankam la vorto mem estas la sama, havanta sufikson -ni:

La klaso "Certa loko" (numero 16), donas la prefikson pa- al verboj, posedaj pronomo kaj similaj.

La klaso "Iu loko" (numero 17), donas la prefikson ku- (aŭ kw-) al verboj, posedaj pronomoj kaj similaj.

La klaso "Loko en" (numero 18), donas la prefikson mu- al verboj, posedaj pronomoj kaj similaj.

Ekzemploj: Shule yangu (Mia lernejo. Klaso Novaĵo), Shuleni pangu (En/al/de mia lernejo), Shuleni kwangu (Ĉe/ĉirkaŭ mia lernejo), Shuleni mwangu (Ene en / al la intero de / el mia lernejo).

Al la klaso "Loko" ankaŭ apartenas la vorto mahali (= loko, en loko, sur loko, ĉe loko) . Ekz: Mahali kulikuwa kuzuri. (La loko fariĝis bona.) Mahali munakuwa muzuri. (En la loko fariĝis bone.)

La verbo -na (havi) kun ku-prefikso sen iu ajn loka subjekto signifas "ekzistas". Ankaŭ pa- kaj mu- donas tiun signifon.

Ekzemploj:
Kuna kitabu. (Ekzistas libro.) Kuna chakula na maji na chai. (Ekzistas manĝaĵo kaj akvo kaj teo.)
Shule haina vitabu. (La lernejo ne havas librojn.) Shuleni hapana umeme. (En la lernejo ne ekzistas elektro.) Shuleni hakuna maji ya kunywa. (Ĉe la lernejo ne ekzistas trinkakvo.) Shuleni hamna vitabu. (Ene en la lernejo ne ekzistas libroj.)
Hapana matata. (Ne estas problemoj tie.) Hamna matata. (Ne estas problemoj ene en tiu loko.) Hakuna matata. (Ne estas problemoj ie ajn.)

La verboj -fika, -toka montras direkton[redakti]

Katika kaj -ni montras ion pri la loko sed ne diras iun ajn pri la direkto. Por direkto oni uzas la verbojn -fika kaj -toka. Ekz: Ninafika shuleni (Mi alvenas al la lernejo.) Ninatoka shuleni. (Mi devenas de la lernejo.)

Se la ago nek havas direkton "al" nek "de", oni povas diri ekz. Ninakaa shuleni. (Mi loĝas ĉe la lernejo.)

Anstataŭ kaa, kiu foje estas tro specifa (enhavantaj la ideojn "loĝi"), ekzistas tri specialaj verboj, kiuj nur montras puran lokon:

Verbo Signifo Ekzemplo
-ko estas sur, en, ĉe Redio iko mezani (La radio estas sur la tablo.) – Mwalimo yuko wapi? – Yuko mezani. (– Kie estas la instruisto? – Li estas ĉe la tablo.
-po estas sur, en, ĉe Yupo hapa." (Li estas ĉi tie.)
-mo estas ene en Yumo shuleni." (Li estas ene en la lernejo.)

Tiuj tri verboj ne prenas tempan prefikson. Ili ĉiam montras la nuntempon.

La subjektaj prefiksoj estas la kutimaj, krom tio, ke la klaso "Animalo" prenas la prefikson yu- anstataŭ a-.

Fabelo – versio 3[redakti]

En ĉi tiu tria versio de la sama fabelo ni nun uzas la tempan prefikson ka-, pri kiu ni antaŭe informis en la ĉapitro ”Legi svahile”. Ĝi estas uzita, kiam oni rakontas ion pasinttempan. Rimarku ke mallongaj verboj, kiuj ofte retenas infinitivan ku- (aŭ kw-), ne faras tion post la ka-prefikso: alikuja --> akaja. alikwenda --> akaenda.

Svahila teksto Komento kaj novaj vortoj
Palikuwa na mtoto mmoja. Kila siku alivaa koti lake nyekundu. Kwa hiyo, watu wote walimwita, "Koti Nyekundu". Siku moja mama yake alimpa kikapu akamsemea, "Bibi yako ana malaria. Nenda kwake mletee chakula hiki kizuri. kikapu = korbo. kwake = ku-ake = ŝia (pri loko). mletee = al ŝi kunportu(s) (konjunktivo kun objekta prefikso de aplikativo de leta.)
Koti Nyekundu akaleta kikapu kile, akaenda zake. akaenda zake = ŝi iris siajn. Subkomprenita objekto: siajn vojojn.
Wakati anakwenda, aliona maua mazuri sana. ua = floro, maua = floroj.
Mbwa Mwitu alimwona Koti Nyekundu. Koti Nyekundu akamsema Mbwa Mwitu, "Ninachuma maua ya bibi yangu. Mbwa Mwitu akasemea, "Ah! Vizuri. Na bibi yako hakaa wapi?" -chuma = kolekti.
Koti Nyekundu alionyesha, akasema, "Huko huko, karibu na njia". huko = tie. njia = vojo.
Mbwa Mwitu akaenda mpaka nyumbani kwa bibi! mpaka = ĝis.
Alipofika mlangoni akapiga, "Hodi!" mlango = pordo. -piga = frapi.
Bibi akasema, "Ni nani?" Mbwa Mwitu kwa sauti tamu akasema, "Ni Koti Nyekundu". Bibi akasema, "Karibu mtoto wangu!" sauti = voĉo. tamu = dolĉa.
Kumbe! Mbwa Mwitu akafungua mlangu, akamkula Bibi! Akavalia nguo za bibi. Akajitia kitandani mwake. Baadaye kidogo, Koti Nyekundu akafika mlangoni akapiga, "Hodi!" kumbe! = ha! ve!. tia = meti. kitanda = lito.
Mbwa Mwitu akasema kwa sauti ndogo, "Karibu, mtoto wangu". Koti Nyekundu akaenda ndani, akamwona bibi yake. Koti Nyekundu akasema, "Bibi, una macho makubwa sana!" Mbwa Mwitu akasema, "Yananifaa kukuona wewe, mtoto wangu". -faa = taŭgi.
Koti Nyekundu akasema, "Bibi, meno yako ni makubwa sana!" Mbwa Mwitu akasema, "Yananifaa kukula wewe, mtoto wangu!" jino = dento, meno = dentoj.
Mbwa Mwitu akataka kula mtoto. Koti Nyekundu akalia, "Nisaidie!" -lia = krii. -saidia = helpi.
Mtu akaja. Koti Nyekundu akasema, "Asante sana!" asante = dankon
Mtu anasema, "Bibi yako yuko wapi?" Koti Nyekundu akasema, "Sijui". Walisikia sauti ndogo inasema, "Mimi hapa tumboni mwake Mbwa Mwitu". tumbo = ventro.
Mtu alimkata mbwa tumboni na bibi akatoka! kata = tranĉi.

Ĉi tiu tria versio de la fabelo montras kiel gravaj estas ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj, pri kiuj ĉi tiu kurso temas. Nun preskaŭ ĉiuj gramatikaj sufiksoj kaj prefiksoj jam estas traktitaj. Por la lernanto nun restas lerni vortojn, ĉar la vortprovizo en ĉi tiu kurso estas tre limigita. Bedaŭrinde la kurso nun finas. Vi do devas trovi alian ilon por via vortlernado. Se vi volas legi kvaran version de la antaŭa fabelo, kun pli da vortoj, bonvole klaku: http://kiswahilischool.wikispaces.com. Vi ankaŭ povas trovi aliajn retajn versiojn kaj diskutojn pri la fabelo. La vorton "koti" iuj personoj traktas kiel Novaĵo, aliaj kiel Frukto. Vi do serĉu kaj per "koti nyekundu" kaj per "koti jekundu", por trovi ĉiujn.

Kun vortaro vi nun povas legi porinfanajn rakontojn, kiel ĉi tiun: http://www.africanstorybook.org/asp/book/read/10440, iujn artikolojn en la svahila Vikipedio kaj aliajn tekstojn. Por trovi la radikojn en la vortaro vi nur devas forigi ĉiujn komencajn prefiksojn de la verboj.

Sukceson!