Terminareto de projektmastrumado

El Vikilibroj


simboloj
= samsenca kun la alia kapvorto ...
en: anglalingva traduko
(fr: = franclingva ktp... vidu iso-kodojn)

enkonduko[redakti]

ĉi tiu terminaro proponas esperantigon de bazaj konceptoj en projektomastrumo aŭ projektadministro. ĝi spegulas precipe la metodojn de komputikaj projektoj, sed eventuale taŭgos en aliaj branĉoj de agado.

kontribuoj estas bonvenaj, ĉu tradukaj, ĉu proponaj pri terminoj aŭ plibonigoj... kontribuantoj povas enskribi siajn nomojn ĉi-sube.

komencita de ĵ. vaŝe en jaro 2011a

vortaro[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

a[redakti]

adjudiko
publikaĵo, per kiu institucio sciigas pri sia bezono kaj petas pri plenumproponoj flanke de provizantoj.
en: call for bids, tender
fr: appel d'offre
administro, administrado
= mastrumo
akceptoprotokolo
dokumento, per kiu la mendanto formale akceptas liveraĵon de la plenumanto kaj sin devigas al rilata pago.
en: statement of receipt
fr: procès verbal de recette

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

b[redakti]

bonteno
postprojekta situacio, en kiu oni prizorgas, riparas, evoluigas finitan produkton.
en: maintenance
fr: maintenance

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

c[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

celo
la situacio, kiun la projekto devas realigi.
en: goal
fr: objectif

ĉ[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

d[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

decidotabelo
= tabelo de decido
dependo
tia ligo inter du taskoj, ke iu tasko ne povas komenciĝi, ĝis la alia finiĝas.
en: dependency
fr: dépendance
disponigo por uzo
fina fazo de projekto, kiam oni disponigas ĝian rezulton por reala uzado.
en: production deployment
fr: mise en production, MEP

e[redakti]

ekstra tempo
tempo, dum kiu iun taskon oni povas pludaŭrigi aŭ prokrasti, sen ke tio kaŭzas malfruon en la entuta projekto.
en: float
es: margen
fr: marge
ekzistaĵaro
tuto de jam ekzistanta sistemo, kiun la projekto celas anstataŭigi aŭ al kiu ĝi adaptiĝu.
en: existing works
fr: existant
esploro pri plenumeblo
antaŭprojekta fazo, dum kiu oni provas antaŭdiri, ĉu la projekto plenumeblas en akcepteblaj kondiĉoj.
en: feasability study
fr: étude de faisabilité

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

f[redakti]

fazo
granda divido de projekto, finiĝanta per difinitaj liveraĵoj.
en: phase, stage
fr: phase
funkcia specifo
dokumento priskribanta la funkciojn kaj servojn de la estonta produkto — ordinare redaktita de la mendanto.
en: functional specification, FSD
fr: spécification fonctionnelle, SFG, SFD

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

g[redakti]

gvidkomitato, gvida komitato
kunsido de decidantoj, kiuj studas la kostojn, akceptas la daŭrigon kaj mastrumas la ĝeneralan tempoplanon de projekto.
en: steering committee
fr: comité de pilotage, COPIL

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĝ[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

h[redakti]

homforto
partoprenanto konsiderata laŭ la kapabloj kaj tempo, kiujn li dediĉos al taskoj de la projekto.
en: human resource
fr: ressource humaine
homtago, hom-tago
unuo, per kiu oni mezuras la laborkvanton necesan por plenumo de tasko, fazo, projekto.
en: man-day
fr: jour-homme

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĥ[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

i[redakti]

integrigo
= kunfunkciigo

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

j[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

ĵ[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

k[redakti]

kondiĉo
cirkonstanco, kiu limigas liberecon pri elekteblaj solvoj, pri momentoj de agado ktp.
en: constraint
es: obligaciôn
fr: contrainte
konsilanto
spertulo, kiu provizas konsilojn pri metodoj kaj elektoj en plenumo de iuj taksoj.
en: consultant
fr: consultant
kostomastrumo
kalkulo de ĉiuj kostoj de projekto antaŭ ĝia starto kaj dum ĝia vivo, faciliganta ĝian buĝetadon.
en: cost control
fr: coutenance, maitrise des couts
kritika vojo
= riskovojo
kunfunkciigo
agordado kaj interadapto de liveraĵoj, tiel ke ili kunfunkcios kiel tuto.
en: integration
fr: intégration
kunsido
mallonga kunveno kun difinitaj partoprenantoj kaj tagordo, kies decidojn publikigos protokolo.
en: meeting
fr: réunion

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

l[redakti]

laborforto
= homforto
laborgrupo
= teamo
laborkomitato
kunsido dum kiu teamestroj raportas pri atingoj, problemoj kaj perspektivoj por ĝisdatigo de la projektoplano.
en: project committee
fr: comité de projet, COPROJ
laborkvanto, laborŝarĝo
laboro necesa por tasko, fazo, tuta projekto, kalkulata ordinare per hom-tagoj.
en: work load
es: carga de trabajo
fr: charge
laborpako
= taskaro
liveraĵo
rezulto de finita taksaro ordinare liverata al la mendanto: finita dokumento, funkcianta programaro...
en: deliverable
fr: livrable

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

m[redakti]

mejloŝtono
grava liveraĵo aŭ alia atingo, kiu signifas la finon de fazo.
en: milestone
es: jalon, hito
fr: jalon
mendanto
klienta firmao, departemento aŭ teamo, kiu ricevos la finitan produkton.
en: project owner
es: propietario, licitador
fr: MOA, maitrise d'ouvrage

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

n[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

o[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

p[redakti]

planado
agoj kaj metodoj, per kiuj oni gvidas projekton ĝis la celo, kalkulante daŭrojn kaj kostojn.
en: planning and scheduling
es: planificación
fr: planification
planita dato de fino
dato, en kiu tasko aŭ taskaro laŭplane finiĝos.
en: scheduled finish date, SF
fr: date de fin prévue
planita dato de komenco
dato, en kiu tasko aŭ taskaro laŭplane komenciĝos.
en: scheduled start date, SS
fr: date de début prévue
plenumanto
firmao, departemento aŭ teamo, kiu kolektas la rimedojn, plenumas la taksojn kaj liveras la finitan produkton.
en: contractor, engineer
es: contratista
fr: MOE, maitrise d'oeuvre
plenumpropono
dokumento, per kiu provizanto respondas al peto de proponoj, priskribanta solvon kaj prezon por la realigo.
en: business proposal
fr: proposition commerciale, propale
postatentado
= postkontrolo
postkontrolo
tuto de agadoj kontrolantaj, ĉu decido ricevas daŭran efektivigon tra la tempo.
en: follow-up
fr: suivi
postulo
esprimo de iu el la ecoj, kiujn la projektata sistemo havu.
en: requirement
fr: exigence
postularo
dokumento prezentanta la ĝeneralajn postulojn, kiujn estonta produkto devos plenumi.
en: statement of work
fr: cahier des charges
potaga laboro
laboro (de subkontraktanto) pagata laŭ la daŭro, kontraste al potaska laboro.
en: unit price service
fr: prestation en régie
potaska laboro
laboro (de subkontraktanto) pagata laŭ la atingo de celoj, sendepende de daŭro, kontraste al potaga laboro.
en: fixed price service
fr: prestation au forfait
pritaksado
postkonsidero pri la evoluo kaj rezultoj de projekto, por plibonigo de metodoj.
en: assessment
fr: évaluation
produkto
fina liveraĵo de projekto.
en: product
fr: produit
projektmastrumo, projektomastrumo
tuto de la metodoj kaj agadoj por plenumo de projekto.
en: project management
fr: gestion de projet
projekto
portempa, dediĉita organizo, per kiu oni celas liveri apartan produkton.
en: project
fr: projet
projektogvidanto, projektestro
tiu, kiu gvidas la iron de projekto, konservante laŭeble la kondiĉojn de kvalito, kosto kaj tempo.
en: project manager
fr: chef de projet
projektoraporto
dokumento resumanta finitan projekton, planojn, efektivigojn, sukcesojn kaj misojn.
en: project report
fr: bilan de projet
protokolo
raporto pri la partoprenoj, tempoj kaj decidoj de kunsido.
en: minutes
fr: compte-rendu
prototipo
skizo de planita produkto enhavanta nur ĝiajn ĉefajn funkciojn, destinita al provado.
en: prototype
fr: prototype
provloko
loko (filio, kontoro...), en kiu oni provas novan sistemon unuafoje en realaj kondiĉoj antaŭ la ĝenerala uzado.
en: experimental site
fr: site pilote
provo por akcepto
= testo de akceptado

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

r[redakti]

reala dato de fino
dato, en kiu tasko aŭ taskaro reale finiĝis.
en: actual finish date, AF
fr: date réelle de fin
reala dato de komenco
dato, en kiu tasko aŭ taskaro reale komenciĝis.
en: actual start date, AS
fr: date réelle de début
repago de investo
komparo inter la kosto de projekto kaj la ŝparoj aŭ gajnoj, kiujn ĝi poste donos.
en: return on investment, ROI
fr: retour sur investissement
riskanalizo
antaŭvidado de eblaj kaŭzoj de fiasko, malfruoj aŭ plikostoj en la projekto, de iliaj probablecoj, de evitmanieroj.
en: risk breakdown structure, RBS
fr: structure de découpage des risques
riskovojo
plej longa sinsekvo de taskoj en la plano, kie prokrasto kaŭzus malfruiĝon kaj plikostiĝon de la tuta projekto.
(rimarko: kritika vojo estis proponita (laŭ komputeko en bertin_1985). en tiu esprimo kritika havas verŝajne la etiman sencon kriza kun la signifo, ke prokrasto povas kaŭzi krizon en la projekto.)
en: critical path
es: camino critico
fr: chemin critique
rolanalizo
divido de la personaro en hierarkion propran al la projekto, dank' al kiu oni povos disdoni la respondecojn, taskojn, laborkvantojn.
en: organization breakdown structure, OBS
es: organigrama funcional
fr: organigramme fonctionnel, OF
roltabelo
= tabelo de roloj

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

s[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

startokunveno
kunveno, kiu oficialigas la komencon de projekto, resumante antaŭ la ĉefaj agantoj la ĝeneralan laborplanon.
en: kickoff meeting
fr: réunion de lancement
subkontraktanto
firmao, kiu laboras laŭ la komisioj ricevataj de alia firmao, nevideble por la aĉetanto.
en: subcontractor
fr: sous-traitant

ŝ[redakti]

ŝanĝomastrumo
avizado, informado kaj instruado al la uzantoj pri la sekvoj de la projekto en ilia labormaniero.
en: change management
fr: conduite du changement, accompagnement au changement

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

t[redakti]

tabelo de decido
tabelo montranta kiel ĉiu proponata solvo bone aŭ malbone plenumas ĉiun postulon, kiom kostas, kiom longe funkcios... uzata por decidi favore al la plej kontentiga solvo.
en: decision matrix
fr: matrice de décision
tabelo de konformeco
tabelo montranta kiel proponata produkto plenumas, parte plenumas aŭ ne plenumas unuopajn postulojn.
en: compliance matrix
fr: matrice de conformité
tabelo de roloj
tabelo respondiganta la taskojn kun la roloj de homoj en ilia plenumo: faranto, aprobanto, konsilanto, informato...
en: responsibility assignment matrix, RAM
fr: matrice des responsabilités, RACI
taga homkosto
mezuma kosto de unutaga homlaboro en projekto.
en: fee per day
fr: taux journalier moyen, TJM
tagordo
listo de la temoj priparolotaj en kunsido.
en: agenda
fr: ordre du jour
taskanalizo
divido de la projekta laboro en hierarkion de taskoj, por kiuj oni povos difini la kondiĉojn, rimedojn kaj plenumantojn.
en: work breakdown structure, WBS
es: organigrama de las tareas
fr: organigramme des tâches, organigramme technique, OT
taskaro
grupo de planitaj taksoj, arigitaj laŭ kundependo (ekzemple ĉiuj taskoj de la sistemakcepto) aŭ laŭ specoj (ekzemple ĉiuj lernotaskoj).
en: workpackage, WP
es: lotes de trabajo
fr: lot, lot de travaux
tasko
baza laborunuo, de kiu oni atendas difinitan rezulton, kaj kies koston, daŭron, plenumantojn oni povas plani.
en: task
es: tarea
fr: tâche
taskolisto
listo de taskoj kun numeroj, priskriboj, plenumantoj, planita dato de fino kaj aliaj.
en: task list
fr: liste d'actions, RIDA
teamo
grupo de partoprenantoj dediĉita al iu speco de taskoj.
en: team
fr: équipe
teĥnika specifo
dokumento priskribanta la rimedojn, per kiuj la estonta produkto provizos siajn funkciojn — ordinare redaktita de la plenumanto.
en: technical specification, TSD
fr: spécification technique, STD
tempoplano
dokumento montranta la ĉefajn laŭplanajn datojn de projekto rilate al la kalendaro.
en: schedule, time schedule
es: planning
fr: planning
testo de akceptado
provado de la elfarita produkto, el kiu rezultas ĝia akcepto por reala uzo, aŭ prokrasto ĝis korektoj de difektoj.
en: acceptance testing
fr: recette, réception
transdono de scioj
tasko per kiu la plenumanto transdonas la necesajn sciojn por bonteno al la mendanto aŭ al la elektita bontenonto.
en: transfer of competence
fr: transfert de compétences

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

u[redakti]

uzokazoj
dokumento priskribanta tipajn situaciojn de uzo de la estonta produkto.
en: use cases
fr: cas d'utilisation

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

v[redakti]

vojo
sinsekvo de dependaj taskoj.
en: path
es: camino
fr: chemin

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z

z[redakti]

a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z


metodoj kaj iloj[redakti]

cikla metodo
ripetado de mallongaj fazoj de specifado, programado, testado, korektado por interadapti iom post iom la liveraĵojn kaj la postulojn.
en: agile software development
fr: méthode agile
Ejsenhover-tabelo, ejsenhover-a tabelo
Kvarfaka tabelo ordiganta taksojn laŭ horizontala akso de graveco kaj vertikala akso de urĝeco.
en: Eisenhower Matrix, time management matrix, time leadership matrix
fr: matrice d'Eisenhower
FURPS
ordigo de postuloj de komputika sistemo laŭ la klasoj: funkciaro, uzebleco, fidindeco, efikeco, adaptebleco.
en: FURPS (functionality, usability, reliability, performance, supportability)
es: FURPS
fr: FURPS
Gantt-diagramo, gant-a diagramo
prezento de la taskaroj de projekto per horizontalaj strekoj longiĝantaj laŭ tempa skalo.
en: Gantt chart
es: diagrama de Gantt, gráfica de Gantt
fr: diagramme de Gantt
metodo de antaŭecoj
Modelo de projekta agado, kiu montras tempajn dependojn inter taskaroj, distingas interalie gravajn disde malgravaj taskoj, plej optimisman, plej maloptimisman, plej probablan okazojn...
en: precedence diagram method, PDM
es: método del diagrama de precedencias
fr: méthode des antécédents
riskovoja metodo
planadometodo kreita en usono en la 1950aj jaroj, kiu kalkulas dependojn kaj daŭrojn de ĉiuj taskoj kaj el tio la riskovojon de la projekto.
en: critical path method, CPM
es: método de la ruta crítica
fr: méthode du chemin critique
SWOT
ekspertiza procedo, kiu analizas por projekto la kondiĉojn favorajn kaj malfavorajn (fortoj, malfortoj), eksterajn kaj internajn (oportunoj, danĝeroj); eventuala esperantigo: FMOD.
en: Strengths weaknesses opportunities threats, SWOT
fr: FFOM
v-modelo
metodo de projektomastrumo prezentata laŭ v-forma diagramo: malsupren de postuloj tra specifado al realigado; supren de realigado tra testado al akcepto.
en: v-model
fr: cycle en V

fontoj[redakti]