Terminaro de poezio
Kunlaborantoj Cindy MCKEE kaj Benjameno Ĉarlo KRAŬS
Antaŭparolo
[redakti]Komenca laboro pri terminaro. Bonvole metu mesaĝon en la Diskuta paĝo se vi volas aldoni ion.
Terminaro de poezio
[redakti]A
[redakti]avangardismo: movado, kiu celas plibonigi poezion per enkonduko de novaj ideoj pri formo
avangardo: aro de poetoj, kiuj esprimas novajn ideojn pri formo
Ĉ
[redakti]ĉinesko: aro de poemoj, kies formoj devenas de ĉinaj formoj
F
[redakti]finrimo: rimo de la finaj sonoj de apartaj linioj
H
[redakti]hajko: japana poemeto, kiu enhavas deksep silabojn, naturan referencon kaj tranĉantan vorton
I
[redakti]interna rimo: rimo de nefinaj sonoj inter linio
L
[redakti]libera verso: poezio sen metro aŭ rimaranĝo.
R
[redakti]rimaranĝo: formala skemo de rimo, kutime de finrimo
rimo: samsoneco
S
[redakti]senrjuo: japana poemeto, kiu enhavas deksep silabojn, kaj komike temas pri homaj defektetoj
soneto: poemo en la formo de 14 versoj kaj du strofoj, kutime laŭ la rimskemo ABBAABBA CCEDDE (la lasta strofo povas esti CCEDED) kaj strikta metro.
T
[redakti]tranĉanta vorto: vorto, kiu dividas la unuan parton de poemo el la dua parto, uzata en hajko
V
[redakti]vira rimo: finrimo de unu sono
virina rimo: finrimo de du aŭ pliaj sonoj