Saltu al enhavo

Testamento kaj adiaŭo de la Meksika Pensisto

El Vikilibroj

Testamento kaj adiaŭo de

La Pensisto Meksika.

Parto unua

Kondamnita morti kiel ĉiu homido, mi devis alfronti ĉi tiun timigan horon. Pro la malbona formo de miaj pulmo kaj brusto, aŭ pro tiom da laboro per kapo kaj plumo, aŭ pro tuto kune, mi troviĝas atakita de malsano kiu tre malbone traktas min kaj baldaŭ kondukos min al tombo.

Pro mia terura malsano, mi maldikiĝis kaj senkoloriĝis, la malvigla maŝino ŝanceliĝas super miaj malfortaj kruroj, kaj tuta mi estas iranta volumo el la plej kompleta ostologio.

Tio, videble, estas la necesa rezulto de mia malsano; sed al kio ni imputos la plezuron de kelkaj fanatikuloj pro mia farto? Ne al alio ol iliaj malbonaj koroj kaj multe da nescio, malsaĝuloj!, ĉu tion instruas al vi via sankta religio? Kiam estas permesate al kristano ĝojiĝi pro la malsano de sia proksimulo? Neniam. Sed vi diros ke vi ne ĝojiĝas pro mia malsano sed pro la manko de miaj skribaĵoj, taksitaj heroaj, malpiaj, kaj tiel plu. Kiaj malkleruroj! ĉu vi ne rimarkas ke kvankam mi mortos, neniam mankos instruitaj kaj rezolutaj verkistoj, kiuj daŭre kontraŭstaros la perfortojn?

Tamen, viaj mokoj atentigas min, kaj vere, ĉihore nenion valoras la fortaj spiritoj, la emoj reformi kaj la moderna filozofio. Antaŭ la malsano ĉio svenas, kaj tial bezonatas ekzameni miajn presaĵojn por la eblaj korektendaĵoj; sed ĉi tio okazos en la korpo de mia testamento, tiel mia kaj kiu ne temas pri interezoj, ke mi bezonas nek aktistojn nek atestantojn. Do ĝi komencas

La testamento

En la nomo de ĉionpova Dio, aŭtoro kaj konservisto de la naturo.

Mi diras, la kapitano Joaquín Fernández de Lizardi, verkisto konstanta kaj malfeliĉa, konata kiel ” La Meksika Pensisto ” ke, trovante min tre malsana pro la malsano antaŭdestinita laŭ la natura ordo ataki min, sed tute kapabla juĝi, por ke la morto ne kaptu min malpreta, mi decidis fari mian testamenton en la sekvanta maniero.

Mi deklaras esti kristana, apostola kaj romano, kaj tia mi kredas kaj konfesas ĉion kion kredas kaj konfesas nia sankta patrino Eklezio, en kies kredo kaj dogmaro mi volas vivi kaj morti; sed ĉi tiu deklaro de kredo rilatas al la dogmoj katolikaj kiujn la Eklezio ordonas nin kredi pro neceso; tiun ĉi mi kredas kaj konfesas bonvole, kaj neniam nek parole nek skribe mi neis eĉ tildo el ĝi.

Sed pri tiuj aferoj kies kredo estas pia aŭ superstiĉa, mi ne konsentas eĉ en momento mortis. Do mi ne kredas ke la papo estas la reĝo de la episkopoj, kvankam li estas ilia plej granda frato danke al sia primato en la monda Eklezio. Mi ankaŭ ne kredas lin neerarema sen la ĝenerala Koncilio, ĉar la historio de ĉiuj la episkopoj de Romo montras al mi ke ili eraras kiel ĉiuj, kaj fakte ili estis trompitaj kaj instruis erarojn kontraŭ la dogmaro, pre catedra.

Mi ankaŭ ne kredas je inkuboj kaj sukuboj, pri kiuj la teologoj plej orgojlaj de nia sankta Eklezio diris sensencaĵojn.

Malpli kredas mi ke iam ekzistis sur la tero la koboldoj, sorĉistoj, vampiroj sorĉistoj, sorĉistaĉoj kaj la cetera popolaĉo tia, malgraŭ ke la sankta Eklezio havis forsorĉojn kontraŭ tiuj ĉi imaginaraj bestaĉoj.

Mi ankaŭ ne kredas je tiuj multaj sanktuloj, mortintoj kaj diabloj aperintaj, pri kiuj rakontas la legendoj.

Finfine, mi ne kredas je tiu superstiĉa interveno kiun la kristanoj nesciantaj sian religion donis al la sanktuloj pri ĉiuj iliaj bezonoj, asignante al ĉiu sanktulo aŭ sanktulino la fakon ekskluzive apartenanta al li; sekve la malsanoj de la okuloj koncernas al Sankta Lucia, tiuj de la mueldentoj al Sankta Apolonia, tiuj de apopleksio, al Sankta Andreo Avelino, kaj tiel plu, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Por ĉiu malsano, por ĉiu laboro, estas speciala sanktulo, eĉ kontraŭ la skorpioj kaj la musoj. La pluvego de naŭtagaj preĝoj farita de la kredemo je tiuj ĉi farandoloj, kaj sia konsumo en nia lando, pruvas la neekziston de vera katolika religio, sed imitadon de la paganaj moroj. La paganoj por ĉio havis iliajn etajn diojn, kaj la kristanoj, rilate al la superstiĉoj, cerbumis pli subtile ol la paganoj, kiuj ne progesis kiel la katolikoj. Por atingi neeblaĵon ili neniam havis penaton de sia fervoro; sed la kristanoj tuj trovis unu Sankta Rita-n.

Ĉi tio ne signifas ke la alvoko al la sanktuloj ne utilas, pro tio ke ili ne povas propeti antaŭ Dio por la solvo de niaj bezonoj; kio kondamnatas estas miskredi iun sanktulon rajtigita por atingi iun privatan difavoron. ĉi tiu estas pagana dogmo kaj evidenta superstiĉo. Se Sankta Georgo povas savi min de la piko de skorpio, kial li ne povas savi min de la mordo de hundo, aŭ de la falo de domo sur min sen apelacii al Sankta Lazaro aŭ Sankta Emigdio?

Kontenta en la atesto de mia konscio, mi deklaras ke ĉio kiun mi verkis kontraŭ la perfortoj metitaj religipretekste estas tre bone verkita: mi ĉion konfirmas kaj nur deziras iom da pliboniĝo.

Mi lasas mian animon en la manoj de sia Kreinto, kontenta ĉar de tiaj manoj ne povas veni al ĝi iu malbono.

Mi lasas mian korpon al la tero, dum la plej bonaj substancoj eliĝas gase kaj promenas tra la tuta naturo, miksiĝante kun aliaj substancoj jen vegetalaj, jen bestaj, kaj fariĝante siavice parto de bonodora rozo, aŭ de la folio de la fetorala, parto de filozofo aŭ de grumbla maljunulino, kaj tiel plu.

Mi lasas mian patrujon libera de Hispanio kaj de ĉiu kronita kapo, escepte de Romo.

Mi lasas tiun ĉi saman patrujon libera de la hispana regado, kvankam ne tre libera de multaj de siaj leĝoj kaj de la despotaj kutimoj de sia registaro. Hodiaŭ ke la meksikanoj estas civitanoj, iliajn petskribojn oni dekretas same krude kaj arbitre ol kiam ili estis vasaloj de Hispanio. Ne estas kaŭzo por. Agu laŭ ordonite. Jen la dekretoj kiujn oni kutime metas al la plej justaj kaj bone pruvitaj instancoj. ĉu la regantoj ne povas uzi aliajn formulojn malpli abomenindaj kaj despotaj?, aŭ ĉu la civitano ne rajtas ke la juĝoficiro klarigu al li kial ne estas kaŭzo? ĉu tuto estas sic volo, sic jubeo, tiel mi volas, tiel mi ordonas?

Ítem: mi lasas Respublikon kun ĝia artikolo 3a, multajn kanonikojn kaj multajn monaĥojn kaj ĝiajn taŭroludojn laŭmode.

Ítem: mi lasas multon da preĝejoj, ermitejoj, kaj monaĥejoj ambaŭseksaj; sed malmulton da religio. Procesioj, sonorigiloj, raketoj, venkokrioj, salvopafadoj kaj festoj ekcesas; sed la decaj moroj, la bonedukiteco, la bona ekzemplo, la timo al Dio kaj la evangelia karitato, kie ili estas? Respondu la sperto.

Ítem: mi lasas la Katedralon kie mi ĝin trovis kaj kun la kavo de la blazono de la reĝo de Hispanio, same kiel estis konstruita por ke la sinjoroj kanonikoj metu ĝin denove laŭokaze.

Ítem: mi lasas al la sinjoroj kanonikaraj de tiu ĉi sankta Eklezio la privilegion moki la civilajn leĝojn publike, sen iu ajn respekto al la registaro aŭ al la nacio.

Ítem: mi lasas multon da juĝistoj kaj tribunaloj kaj malmulton da aranĝo en la administrado de justico, kio kaŭzas ke iuj juĝistoj ekcesas sian kompetentecon kaj aliaj ne atingas kiun koncernas al ili, kaj ĉi tio malutilas al la popoloj.

…………………………………………………

Ítem: mi lasas la indiĝenojn en la sama stato de civilizo, libereco kaj feliĉeco al kiuj la Konkero ilin reduktis, impresante plej la indiferenteco per kiu la Kongresoj rigardis ilin, laŭ la malmultaj kaj ne tre allogaj sesioj kiuj temis pri ili ekde la unua Kongreso.

Ítem: mi lasas libraron kiu bone vendita en la brokantejo produktos ne malpli ol dek kvar realoj.

Ítem: mi lasas multon da paperoj kiujn mi verkis pri kelkaj aferoj, el kiuj unuj estas bonaj kaj aliaj malbonaj kaj aliaj miksitaj; kelkaj kaŭzis mil kolerojn, evakuojn kaj kapdoloron al iuj legantoj.

Ítem: mi lasas al miaj malamikoj, la fanatikuloj, la zorgon detrui kaj mordi mian opinion ĉiam kiam ili povas, kun la certeco ke mi ne povas respondi; sed memoru ke dum mi vivis neniu akiris por mi respondon de Romo kiam oni insultis min en la gazetoj.

Ítem: mi lasas al la verkistoj la lecionon ne strebi tro varme al la defendado de la rajtoj de aliuloj, nek kontraŭstari energie la perfortojn, ĉar krom la fakto ke ili progresos tre malmulte en tiel granda entrepreno, ankaŭ altiros al si la malamon de ĉiuj krimuloj, kaj se ĉi tiuj povas, ne ĉesos persekuti ilin.

……………………………………………….

Ítem: mi lasas . . . la plumon ĉar la papero ne sufiĉas.

Meksiko, la 27an de aprilo de 1827.

La Pensisto.

Testamento kaj adiaŭo de

La Meksika Pensisto.

Parto dua kaj fino.

Ítem: mi lasas al la sinjoro prezidanto de la Respubliko la sanan konsilon ne konsekriĝi en la ĉambroj de la Palaco: li konatiĝu kun la popolo, li eliru promeni publike, li ĉeestu la teatron de tempo al tempo, kaj ĉefe, li montru sin al la trupo kaj amikiĝu kun ili, jen vizitante la kvartalojn, jen ordonante gvidi aŭ mem gvidante kelkajn militajn disvolviĝojn, iufoje donante al la trupo refreŝigaĵon post la laciĝo. Estas nekredeble kiom valoras en estro, ne gravas kiel superega li estas, karaktero afabla, populara kaj traktebla. La meksikanoj bone memoras la Vicreĝon sinjora moŝto Bernardo de Gálvez, kies populareco igis lin tiel aminda ke je ĉiu publika prezentiĝo, estis multe da vivuoj kaj aplaŭdoj. Se li havintus pli da kuraĝo li povintus anticipi la Sendependencon. Mi ne scias liajn pensojn pri ĉi tiuj aferoj; sed tiu Kastelo de ĉapultepek, lia faritaĵo, indikas ion.

La proverbo diras ke sanktulo ne vidita sanktulo ne adorita; kaj fakte, malfacile oni amas vere kion oni ne konas. La hispanaj leĝoj ordonis al la vicreĝoj promeni publike ĉiuvespere.

Sed kie oni rimarkas pli la valoron de la populareco, estas inter la trupo. Kiam ĝi vidas siajn estrojn respekte-fide, oni povas diri ke estas lasita multe por la venko. Napoleono sciis bone ĉi tiun arton, kiun ne malsciis nia Iturbide. Eble per tiu ĉi fido ni ĵus vidis ke la prezidanto de la Respubliko de Guatemala lasis la regadon en manoj de la vicprezidanto kaj regprenis la armeon kaj venkis la ribelemuloj de Sankta Salvador. Kiu scias se nia prezidanto povus agi tiel feliĉe.

Ankaŭ bezonatas ke via ekscelenco, sinjoro Victoria, frekventu la ministeriojn, konatiĝu li mem kun la negocoj kaj la nuna situacio de la Respubliko, ĉar aliel oni parolas multe kaj malbone pri via ekscelenco: oni diras ke vi estas mizantropo, apatia, nekapabla, ke vi estas subskribanto de viaj ministroj, kaj pro tio ili agas laŭ sia volo kaj tuto iradas tiel , kaj tiel plu.

Tiel oni parolas kaj eble plej malbone skribas, kaj via ekscelenco nenion scias pro la mallarĝa ensloŝo en kiu vi sin metis. Vere la persono de via ekscelenco estas netuŝebla; sed via konduto estas sub la opinio, kaj ĉi tiu ne submetiĝas al la leĝoj. Kiam via regado ĉesos, malaperos la nubo de flatemuloj kiu vin ĉirkaŭas kaj vi legos la abomenojn de la popolo, kiuj hodiaŭ ne povas dolorigi viajn orelojn. Malfeliĉaj tiuj popoloj, kies reĝoj aŭ prezidantoj permesas al siaj ministroj regi ilin, kiel la infanoj al siaj guvernistoj!

Ítem: mi tre komisias al la kapucenaj monaĥinoj ekpreĝi al nia sinjorino de Guadalupe, al Sankta Coleta kaj al la benitaj animoj, por ke oni akiru de via sankta Moŝto iomete da energio por la Parlamentoj, tiel je la momento doni novan leĝon pri la hispanoj, ne estu duone, nek kun tiom da respekto kvazaŭ timo, kaj malpli kun ŝarĝo je la nacio.

Tiu leĝo pri la disigo de la hispanoj de kelkaj oficoj, pro suspektindaj, estas tre bona; sed estus pli bona se ĝi estus ĝenerala, kiel volis la sinjoro Molinos, kaj estus bonega se tiuj eksoficigitaj uloj ne restas kun la tuta salajro, sed kun la duono, kiel devas esti, restante la alia duono por la anstataŭantoj de iliaj oficoj. La militistoj ĝuos la justa emerita pensio, laŭtempe. Mi opinias ke tiel la leĝo estus pli justa, ne kiel hodiaŭ, ĉar la salajroj de la eksoficigitaj hispanoj sumas miliono da pesoj, kaj tiu miliono balastos la Respublikon.

Vidu Eŭropo kiel travivis ĉi tie la hispanoj. Se pasivaj, oni traktas ilin tiom afable ke je la disiĝo de siaj oficoj oni lasas al ili la tutan salajron por ke ili ungogratu la ventron, kiel estus kiam ili regadis? Vere iliaj registaroj neniam traktis nin tiel. Venegas forprenis de la meksikanoj la prilaboritan arĝenton, poste li malpermesis al ili rajdi ĉevalon sen licenco, postiris la pasportojn kaj, laste, li forprenis iliajn ĉevalojn, kaj ĉio ĉi rapide kaj sen iu ajn respekto; sed ni . . . Ni estas tiom kompatemaj!

Ítem: mi lasas al la monaĥoj ĉiujn siajn sonorilojn, ne nur por gajni per ili danke al fanatismo kaj superstiĉo de la parokanoj, sed por martirigi la literaturistojn kaj kapmalsanulojn, kiuj bedaŭrinde loĝas apud iliaj sonorilturoj kaj suferas siajn senĉesajn kaj longegajn funebrojn kaj kriegojn. La registaro devas kaj povas solvi ĉi tiujn perfortojn; sed ŝajne ĝi ne kuraĝas rilatiĝi kun la patretoj. Tio estas por la energiaj registaroj kiel tiu de la sinjoro Revillagigedo, kiu ĵus rimarkante la ĝenoj de la monaĥoj, submetis siajn sonorilojn tiele ke ili ne ĝenis dum li loĝis ĉi tie.

Ítem: mi lasas la leĝoprojekto pri mastreco, de la sinjoro Alpuĉe, kiel atesto de saĝeco kaj amerika patriotismo; sed mi ĝin lasas elmontrita al la gratvundoj kaj elpremoj de la fanatismo, nescio kaj speciala intereso kiun al ĝi donos la Kongreso, kaj Dio scias kiom da ili pasos antaŭ ol aprobi kelkajn artikolojn: tiuj indiferentaj, kiuj ne tuŝos la monan intereson; fine, tiuj kontentigaj. Dum la civilaj leĝofaristoj daŭre venas el la sakristioj, malmulton bonan oni povas esperi pri ekleziaj reformoj. La Alpuĉeoj estas tre raraj. Sperto nin instruas ke en la Kongresoj agas pli la propra intereso, la kompromiso, la kaprico kaj aliaj pasioj, ol la amo al ĝenerala bono, unika celo kiun la leĝofarantoj devus havi; sed ĉi tio ne estas plej komune.

Ítem: mi lasas kvindek mil pesojn el brigo Guerrero sub la povo de la sinjoro Miĉelena, por ilin disdoni laŭalmoze inter la monaĥinejoj de religiulinoj rikoltistaj malriĉaj.

Ítem: mi lasas tridek ses mil pundojn sub la povo de la sinjoro Rocafuerte, por ilin almozdoni al la malriĉaj geedzoj, honestaj kaj sen rimedo por subteni sian familion. Se iu demandas ke danke al kiu aŭtoritato mi disponas pri la riĉaĵoj de la nacio, mi diras ke danke al la sama per kiu tiuj sinjoroj disponis pri tiaj sumoj, kaj restis senpunaj eble pro kialoj de alta politiko. Kio veras estas ke, laŭ mia diro, tiuj riĉaĵoj estus pli bone destinitaj ol ili estas laŭ la volo de tiuj ministroj.

Ítem: mi lasas miajn demandoj al Mastrino Tecla, tio estas Duboj pri la katekismo de la patro Ripalda, mi lasas ilin netuŝitaj, sen ke iu kuraĝis defendi la multajn erarojn kaj herezajn sensencaĵojn kiujn mi elkaptis. Mi petegas al miaj malamikoj ke, se ili havas ion por diri pri ĉi tio, ne atendu ĝis mi mortos por agi kvazaŭ teologoj, konfuzante la stultulojn per siaj paralogismoj kaj sofismaĉoj; per tio ili montros sian malkuraĝecon, kaj tiam estos bone ilin ĵeti ekde nun tiun ĉi ronkon.

Nadie las muera

Que estar no pueda

Con Roldán a prueba.

Mi petegas al la patroj de la Profesa verki alian katekismon pli bonan, aŭ almenaŭ korekti tiun por ke la infanoj ne lernu erarojn kune kun la verojn de nia religio.

Ítem: mi lasas al la fanatikuloj kaj piaj maljunulinoj ĉiujn la tagnaŭoj kiuj estas en la domo de la civitano Valdés kaj forpasinta Ontiveros, kun la devo ilin sekvi laŭ litere en stato de graco.

Nepraj testamentaĵoj.

Mi ordonas por la horo de mia morto ne turmenti plu mian spiriton per ekkrioj, jesuo-krioj de pendumito, ploroj en la ĉambro, ekzorcoj kontraŭ diabloj kaj aliaj demarŝoj kiujn oni kutime provludas por tiu ĉi horo.

Tiaj krioj, bruoj kaj skandaletoj ridindaj, al la povra malsanulo, se timema kaj skrupulema, kaj krom tio ankaŭ fanatika, lin timigas, malkuraĝigas kaj finfine mortigas; kaj se li estas nek fanatika nek stulta, oni lin ĝenas per malvarmaj recitadoj, malbone elpensitaj kaj pli malbone diritaj, sen ĉarmo, sen fervoro, sen fajro kaj nur ripetitaj aĉe kaj laŭkutime. Saĝa pastro ĉikaze valoras pli ol mil stultaj asistantoj. Ĉi tiu scios verŝi sur mia animo la dolĉan balzamon de la fido en la Patro de la Kompatindulgoj, vigligi mian spiriton per la espero pri la eternaj premioj kaj disvastigi trankvilecon tra mia tuta animo, per la respektindaj konsoloj de la religio.

Ítem: mi ordonas ne subigi mian korpon de la lito al la planko, nek enterigi min sed post dudek kvar horoj, por eviti la fiaskon ke asfiksio ŝajnigos min morta kaj finmortos en la sepultejo.

Ítem: mi ordonas ne funebrogardi min. La noktogardoj utilas al la malsanuloj; sed mortaj, nenion utilas, sed por amuzigi mallaboremulojn kaj eble malsanigi la afliktitajn.

Ítem: mi ordonas ne metu je mi kvar kandelojn. Tia moro estas relikvo de la paganoj, kaj mi diris ke mi estas kristana. Sufiĉas unu lumo en la ĉambro por ke oni ne mispaŝu pro mi.

Ítem: mi ordonas ne vesti min monakmaniere, sed soldatmaniere, ĉar tiu estas la kostumo kiun la nacio asignis min. Redingoto, aŭ ĉemizo kun blanka pantalono pli belas ol ĵako de monaĥo; kaj se ne havas indulgencojn, tamen ne kostas dudek pesojn.

Ítem: mi ordonas por ke mia edzino ne havos pridisputojn kun la parokestro, la vendon de la plej bonaj el miaj bienoj, ĝis sumigi sep pesojn kvar realojn kiuj estos por la tiel nomataj rajtoj, kaj nenio plu.

Ítem:mi ordonas ke mia familio ne portu funebron krom la unuaj naŭ tagoj, kaj tio por ne kolizii fronte kontraŭ la maltrankvilo.

Ítem: mi komisias al miaj amikoj ke sur la malmola tero de mia sepultejo, aŭ plej bone en siaj koroj, gravuru la sekvantan simplan epitafon:

ĈI TIE KUŜAS LA CINDROJ

DE LA MEKSIKA PENSISTO,

KIU FARIS KION LI POVIS

PRO SIA PATRUJO.

Mia adiaŭo

Mi devas komenci, miaj amikoj, de vi, tre dankante vin pro la amikeco kiun vi disponigis al mi tiom da jaroj, adiaŭante vin por ĉiam.

Al la hispanaĉoj

De vi, amikoj, mi adiaŭas asertante ke mi neniam mezuris vin ĉiujn per la sama mezurilo.

Mi estas certa ke la homoj ĉiuj estas samaj, ni ĉiuj havas diboĉoj kaj virtoj, kaj tiel mi deklamis en miaj verkoj kontraŭ la hispanoj orgojlaj, forgesemaj kaj malamikoj de la patrujo; mi ĉiam deziris la disigo de ĉi tiuj el inter ni, kaj ĉiam mi havos ĉi unuiĝon kiel malbona aŭguro por la sendependenco de la Ameriko. Sed mi ankaŭ estis la panegiranto de la bonuloj. Kiel mi malaprobis la kruelan konduton de unu Batalier, Concha, kaj tiel plu, tiel mi rekomendis la virtojn de unu sinjoro Nicolás del Puerto, unu Mina kaj unu O’Donojú.

Al la kanonikoj

Ĉi tiujn patrojn mi ankaŭ ne malamis, sed ĝenis min multe sia borbonismo kaj krima apatio por ne lokigi la blazono de Ameriko sur la fasado de Katedralo. Mi adiaŭas viajn moŝtojn komisiante vin esti sendependaj kaj ni restas amikoj.

Al la monaĥoj kaj klerikoj

Gerundioj

Fratoj: vi bone zorgis malrekomendi min en la predikejo, sekurigante ke mi estas via malamiko kaj de la religio, kaj je Dio ke vi ruze mensogas. Favore al nia sankta religio mi verkis en la jaro de 813 apologion, kiun eble vi eĉ ne vidis. Legu ĝin, mi petegas, por ke vi lernu.

La jaro 12 mi verkis alian apologiaĵon favore al la eklezia imuneco, kiu kaŭzis al mi ok monatojn de malliberejo, kio pruvas ke mi neniam malamis la klerikaron, sed siajn perfortojn.

Al la fanatikuloj ĝenerale

Vi ĝojiĝas pri mia malsano, imputante ĝin al puno pro miaj diskursoj. Diru al mi, malkleruloj, kaj kiuj verkas flatante vian fanatikismon, kial ili mortas? Vi estas tre sovaĝaj, Dio pardonu vin.

La Pensisto

Tradukis: Fabio Alonso Ruiz Ortega