Turka/-(y)ı

El Vikilibroj

Difiniteco[redakti]

En la turka,

  • subjekto kun bir estas nedifinita
    • bir kedi = (iu) kato
  • subjekto sen bir estas ne nedifinita, eble iome difinita
    • kedi = (la) kato
  • tamen, se estas tre grave, ni povas difini subjekton per o (=tiu)
    • o kedi = (tiu/la) kato - (ne tre ofte uzata kiel 'la')

Sed, difinado de objekto ne estas same kiel de subjekto;

  • objekto kun bir estas nedifinita, kaj la nombro (1) estas plie emfazita.
    • bir kedi = unu katon
  • objekto sen bir estas nedifinita
    • kedi = katon
  • objekto kun sufikso -(y)ı, kiun ni lernos ĉi-lecione, estas difinita
    • kediyi = la katon

Kompreneble, harmonie uzi la sufikson -(y)ı estas facile, ĝi estas ordinara ı-sufikso kun helpanta litero.

Kiel subjekto,

  • Bir kedi görüyor.
    Unu kato vidas.
  • Kedi görüyor.
    (La) kato vidas.
  • O kedi görüyor.
    (Tiu/La) kato vidas.

Noto : Ĉiu el tiuj 3 frazoj ankaŭ signifas, 'li/ŝi/ĝi vidas katon'. En tiaj frazoj, bedaŭrinde, ne eblas kompreni, ĉu la vorto estas uzata kiel subjekto aŭ objekto, se ni ne atentas kuntekston.

Kiel objekto,

  • Bir kedi görüyorum.
    Mi vidas unu katon.
  • Kedi görüyorum.
    Mi vidas katon.
  • Kedi-(y)ı gör-ıyor-(y)ım.
    Kediyi görüyorum.
    Mi vidas la katon.

Mi admonas uzi ĉiam -(y)ı formo de objekto, se ĝi ne devas esti nedifinita.

Pliĝuste, difinita objekto vere estas objekto, sed nedifinita objekto estas iom pli ol objekto, per ĝi ni konstruas pli kompleksajn verbojn, kaj foje ankaŭ tiuj novaj verboj povas akcepti objektojn.

  • arkadaş olmak
    amiko-fariĝi/esti/okazi
    amikiĝi
  • fark etmek
    diferenco-farigi/umi
    (ek)konscii
  • göz atmak
    okulo-ĵeti
    esploreti, trarigardi, tralegi
  • top oynamak
    pilko-ludi
    ludi piedpilkon
  • dert etmek
    problemo-farigi/umi
    pensi ion kiel problemo
  • söz vermek
    diro-doni
    promesi
  • yok etmek
    neekzistanta-farigi/umi
    detrui

Konstrui tiajn verbojn uzante difinitan objekton ĝenerale produktas sensencan esprimon, vi ne povas diri gözü atmak, topu oynamak, yoku etmek ...

Ordinara Uzo de -(y)ı[redakti]

Uzu -(y)ı kiam la objekto ne estas sendube-nedifinita. Kompreneble difineco ne estas farita nur per la en Esperanto, estas diversaj manieroj, ankaŭ estas mem-difinitaj vortoj. Ekzemple personaj pronomoj estas tiaj.

En la turka personaj pronomoj estas ĉiam difinita, do ili povas esti nur difinita objekto.

  • Ben → Ben-(y)ı → Beni
  • Sen → Sen-(y)ı → Seni
  • O → O-(y)ı → Oyu - MALĜUSTA
  • Biz → Biz-(y)ı → Bizi
  • Siz → Siz-(y)ı → Sizi
  • Onlar → Onlar-(y)ı → Onları

'Oyu' estas tute malĝusta, sed kial?

Ni ankaŭ lernis demonstrativaj pronomoj, kaj o (kun onlar) estis, kaj personaj, kaj demonstrativaj:

Personaj Pronomoj Demonstrativoj
Ben Bu
Sen Şu
O
Biz Bunlar
Siz Şunlar
Onlar

Rimarku ke, multenombraj dememonstrativoj ne estas bu-lar, şu-lar, o-lar, sed bu-n-lar, şu-n-lar, o-n-lar. Tiu aldona n estos valida por ĉiu sufikso algluota al bu, şu, o.

Imagu ke, historiaj formoj de tiuj estis; bun, şun, on, kaj tiu n iam malaperis, sed kiam ni algluas sufiksoj al tiuj vortoj, tiu malaperinta n reaperas.

Eble estus pli ĝuste, formigi la tabelon kun tiuj n-oj, enparenteze:

Personaj Pronomoj Demonstrativoj
Ben Bu(n)
Sen Şu(n)
O(n)
Biz Bunlar
Siz Şunlar
Onlar

Do, kion ni devas uzi anstataŭ malĝusta 'oyu':

  • O → O(n)-(y)ı → Onu - ĜUSTA

Kompreneble sama n estos valida ankaŭ por bu(n) kaj şu(n).

Nun, ni tabelu objektajn formojn de pronomoj;


Objektaj Formoj [ kun sufikso -(y)ı ]

Personaj Pronomoj Demonstrativoj
Beni Bunu
Seni Şunu
Onu
Bizi Bunları
Sizi Şunları
Onları

Vidu ekzemplojn:

  • Sen-(y)ı sev-ıyor-(y)ım.
    Seni seviyorum.
    Mi amas vin.
  • Ben-(y)ı tanı-ıyor~mı-sınız?
    Beni tanıyor musunuz?
    Ĉu vi konas min?
  • Bu(n)-(y)ı bil-ma-ıyor~mu-sın?
    Bunu bilmiyor musun?
    Ĉu vi ne scias (ĉi) tiun?
  • Yeni adres-(y)ı bil-ıyor~mı-(y)ız?
    Yeni adresi biliyor muyuz?
    Ĉu ni scias la novan adreson.

Vortogrupoj ricevas nur unu -(y)ı, kiel aliaj sufiksoj. Do en lasta ekzemplo ni ne diris 'yeni-(y)ı adres-(y)ı' = 'yeniyi adresi', sed nur 'yeni adresi'.

  • Bu dil-(y)ı anla-ma-ıyor-(y)ım.
    Bu dili anlamıyorum.
    Mi ne komprenas (ĉi) tiun lingvon.
  • Adam, kayıp çanta-(y)ı ara-ıyor.
    Adam, kayıp çanta arıyor.
    (La) viro serĉas perditan sakon.

Resumo[redakti]

  • Ni uzas -(y)ı por difinigi objekton.
  • Se vi tute ne certas pri uzi aŭ ne uzi -(y)ı, elektu uzi ĝin.
  • Se oni algluas sufikson al ununombra demonstrativoj (bu, şu, o), antaŭ sufikso, aldono 'n' aperas.
  • Vortogrupoj ricevas nur unu -(y)ı.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Tanı ! Konu
Ara ! Serĉu
Dil Lingvo
Arkadaş Amiko
Adam Viro
Fark Diferenco
Top Pilko
Adres Adreso
Çanta Sako
Kayıp Perdita

Utilaj Frazoj[redakti]

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]

Notoj[redakti]

Ne estas certaj reguloj pri kiam uzi difinitan objekton (kun -(y)ı), kaj kiam uzi nedifitan objekton (sen -(y)ı). Tiu estas ĉefe pri la praktika lingvo uzado. Se vi ne estas certa, uzu -(y)ı. Kvankam foje ĝi sonas strange aŭ estas malofte uzata, tamen ĝenerale ĝi estas uzebla. Ĉar tiu elekto ne draste ŝanĝiĝas la senco, kaj ĉar estas multaj pli gravaj kaj funkcionalaj sufiksoj lerni, ni ne plu instruos pri -(y)ı. Plie lernigi vin pri kiam uzi -(y)ı, estas tasko de tempo, pli ol lernlibroj. Tamen, vi povas legi venontajn ekzemplojn zorgante pri -(y)ı, kaj gajni sperton dumtempe