Turka/-(y)ız

El Vikilibroj

Biz kaj Ĝia Sufikso[redakti]

En la turka, 'Biz' estas uzata kiel unua multenombra persona pronomo, t.e. 'ni'. La sufikso de 'biz' estas -(y)ız. Se vi bone studis la lecionon pri -(y)ım, vi povas facile tabeligi la formojn de -(y)ız:

Formo Kiam uzi?
-yız Lasta litero estas A aŭ I
-yiz Lasta litero estas E aŭ İ
-yuz Lasta litero estas O aŭ U
-yüz Lasta litero estas Ö aŭ Ü
-ız Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas A aŭ I
-iz Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas E aŭ İ
-uz Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas O aŭ U
-üz Lasta litero estas konsonanto, lasta vokalo estas Ö aŭ Ü
  • İyi-(y)ız.
    İyiyiz. (Biz iyiyiz.)
    Ni estas bona.
  • Öğrenci-(y)ız
    Öğrenciyiz.
    Ni estas studento.
  • İngiliz-(y)ız.
    İngiliziz.
    Ni estas anglaj.
  • Çocuk-(y)ız.
    Çocuğuz.
    Ni estas infanoj.

Atentu ke, en la lasta ekzemplo estis k-asimilado. Krome, male al Esperanto, en la turka, ni normale ne uzas multenombraj substantivoj kun 'ni'.

Kiel la demandvorto 'nasıl' (kiel, kia), la demandvorto 'nerede' (kie) estas uzata same kiel substantivo.

  • Nasıl-(y)ız?
    Nasılız?
    Ni estas kiel? / Kiel ni estas?
  • Nerede-(y)ız?
    Neredeyiz?
    Ni estas kie? / Kie ni estas?

Resumo[redakti]

  • Biz egalas al Ni de Esperanto.
  • Ĝia sufikso estas -(y)ız.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Nerede Kie
İngiliz Angla

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]