Turka/-da
-da estas lokativa postpozicio uzata en la turka. Ni povas traduki ĝin en Esperanto kiel en, ĉe, sur, k.t.p..
Similado
[redakti]Por uzi tiun sufikson, ni devas lerni similadon, kiu estas alia sonvariado kiel asimilado aŭ vokalharmonio.
Similado estas iomete pli kompleksa ol asimilado. Tamen, ĉar similado estas pli regula, ĝi estas multe pli facile ol asimilado, t.e. ekzistas multaj vortoj, kiuj finiĝas kun asimilebla litero sed ne asimiliĝas, sed se iu sufikso komencas kun similebla litero, ĝi absolute similiĝas.
Unue, ni memoru asimiladon;
Asimileblaj konsonantoj estis P, Ç, T, K
- Lasta -P asimiliĝas al -B
- Lasta -Ç asimiliĝas al -C
- Lasta -T asimiliĝas al -D
- Lasta -K asimiliĝas al -Ğ
- Sed lasta -NK asimiliĝas al -NG
Asimilado okazas, kiam la lasta litero de vorto estas asimilebla kaj unua litero de taŭga sufiksformo estas vokalo. Sed ĉiuj vortoj, kiuj havas asimileblan lastan literon, ne devas esti asimilebla vorto. Por tiuj, ne estas certaj reguloj.
Nun, ni lernu similadon;
Simileblaj konsonantoj estas C kaj D
- D- similiĝas al T-
- C- similiĝas al Ç-
Kvazaŭ ĝi estas malo de asimilado, sed B, Ğ kaj NG ne similiĝas al P, K kaj NG. Pliĝuste, ankaŭ tiuj literoj eble similĝus, sed ne ekzistas sufiksoj komencantaj kun B, Ğ aŭ NG.
Similado okazas, kiam la lasta litero de vorto, al kiu similebla sufikso algluiĝas, estas P, Ç, T, K, F, Ş, S, H. Tiuj estas ĉiuj senvoĉaj konsonantoj de la turka.
Do, por -da ni havas jenan tabelon:
Formo | Kiam uzi? |
---|---|
-da | Lasta litero ne estas p, ç, t, k, f, ş, s, h; lasta vokalo estas a, ı, o, u |
-de | Lasta litero ne estas p, ç, t, k, f, ş, s, h; lasta vokalo estas e, i, ö, ü |
-ta | Lasta litero estas p, ç, t, k, f, ş, s, h kaj lasta vokalo estas a, ı, o, u |
-te | Lasta litero estas p, ç, t, k, f, ş, s, h kaj lasta vokalo estas e, i, ö, ü |
Uzo de -da
[redakti]- Nere-da yaşa-ıyor-sınız?
Nerede yaşıyorsunuz?
Kie vi loĝas/vivas? - Kapı-da bekle-ıyor-(y)ım.
Kapıda bekliyorum.
Mi atendas ĉe (la) pordo. - Kitap masa-da dur-ıyor.
Kitap masada duruyor.
La libro staras sur (la) tablo. - Honduras-da yaşa-ıyor-(y)ım.
Honduras'ta yaşıyorum.
Mi loĝas en Honduraso. - Bu sokak-da otur-ıyor-(y)ız.
Bu sokakta oturuyoruz.
Ni loĝas/sidas en tiu ĉi strato.
En la turka ne vere ekzistas la verbo 'loĝi'. Oni anstataŭe uzas yaşamak (vivi) aŭ oturmak (sidi). Durmak signifas halti, ĉesi, stari.
En la unua parto de tiu ĉi kurso ni lernis substantivan as-tempo, kaj ni jam lernis verban as-tempo (-ıyor). Ni denove memoru:
TEMPOJ | As-tempo | |
---|---|---|
Pronomo | subs. | verb. |
Ben | -(y)ım | -ıyorum |
Sen | -sın | -ıyorsun |
O | - | -ıyor |
Biz | -(y)ız | -ıyoruz |
Siz | -sınız | -ıyorsunuz |
Onlar | -(lar) | -ıyor(lar) |
Oni devas parkeri la sufiksojn de as-tempo substantiva (ats). As-tempo verba sufiksoj nur estas kombinaĵo -ıyor+ats. Kursiva teksto sur la tabelo signifas ke tiu sufikso ne estas parkerinda.
Krome, memoru ke la sufikso -lar estas uzebla kun la pronomo Onlar, sed ne devigate eĉ malofte en la praktika uzo.
Ni tabeligis tiujn ĉar ni denove uzos substantivan as-tempon jene.
-(y)ı [la -n] estas difinita akuzativa sufikso, do ĝi bezonas transitivan verbon, pro tio oni ne povas uzi -(y)ı en substantivaj tempoj.
Ankaŭ normale oni bezonas verbon por uzi -(y)a [al], tamen ekzistas kelkaj uzmanieroj de -(y)a en substantivaj tempoj. Tiuj estas treege maloftaj. Ekzemple;
- Telefon sen-a.
Telefon sana.
Telefono estas al (por) vi. (Telofonanto volas paroli kun vi.)
Anstataŭ substantive uzi -(y)a, oni povas (eble) ĉiam uzi la vorteton 'için' (por), kiun ni lernos en la sekcio 'postpoziciecaj vortoj' de Parto 3.
Sed -da estas multe uzata en substantiva tempo. Jen ekzemploj:
- Bardak-lar masa-da.
Bardaklar masada.
Glasoj estas sur la tablo. - Öğrenci-lar okul-da.
Öğrenciler okulda.
(La) studentoj estas en/ĉe (la) lernejo. - Araba yol-da.
Araba yolda.
La aŭto estas sur (la) vojo. - Misafir-lar kapı-da.
Misafir-ler kapıda.
Gastoj estas ĉe la pordo.
Legu 'a' de misafir longe (/misa:fir/). Ĝi estas araba pruntvorto el literoj s-f-r, kiel safari. - Gerekli bilgi-lar kitap-da.
Gerekli bilgiler kitapta.
Necesaj informoj estas en la libro. - Araba-da-(y)ım.
Arabadayım.
Mi estas en (la) aŭto. - Ev-da-(y)ız.
Evdeyiz.
Ni estas hejme.
Pronomoj kaj -da
[redakti]Ni povas uzi -da kun pronomoj. Jen la tabelo:
Lokativaj Formoj [ kun sufikso -da ]
Personaj Pronomoj | Demonstrativoj |
---|---|
Bende | Bunda |
Sende | Şunda |
Onda | |
Bizde | Bunlarda |
Sizde | Şunlarda |
Onlarda |
La uzo de pronomoj kun -da estas iome malofte sed ne tre. Iel oni certe devos uzi ilin. Laŭ la senco, uzi -da kun pronomoj estas same kiel uzi -da kun aliaj vortoj, sed krome ĝi kelkfoje havas 'havi' sencon.
- Anahtar-lar ben-da.
Anahtarlar bende.
Ŝlosiloj estas ĉe mi. - Ali siz-da~mı?
Ali sizde mi?
Ĉu Ali estas ĉe vi? (Ĉu Ali estas en via domo?)
Demandvortoj kaj -da
[redakti]Ni lernis uzi Kim, Ne kaj Nere kun sufiksoj -(y)ı kaj -(y)a. Tiuj estas uzebla ankaŭ kun -da.
- Kimde : ĉe kiu persono
- Nede : ĉe kio (treege malofta)
- Nerede : kie, ĉe kiu loko
Ni jam konis 'nerede'. 'Nede' preskaŭ neniam estas uzata (ne intermiksu kun 'ne de' = 'nek', kiu konsistas el du vortoj). Verdire, ankaŭ 'kimde' ne estas ofta.
- Anahtar kimde?
La ŝlosilo estas ĉe kiu? (Kiu havas la ŝlosilon.) - Sıra kimde?
Vico estas ĉe kiu? (Kies vico nun estas?)
Informativa as-Tempo Uzante -makta
[redakti]Eblas uzi verbon estantan en neŭtrala modo + -da, kiel en la ĉina. La signifo de as-tempo kaj informativa as-tempo estas preskaŭ samaj, sed informativa estas iome pli informema, kaj multe pli malofta. Oni uzas '-makta' ĉefe en formala lingvo sed ne ĉiam. Plue, uzi -makta anstataŭ -iyor estas pli emfazita, kaj eble havas okupatecan signifon. La diferenco vere estas nuanceto kaj tute ne estas grava. Vi ĉiam povas libere uzi -ıyor anstataŭ -makta, tiu estas tute senprobleme. Tamen vidu ekzemplojn;
- Üniversite-da oku-mak-da-(y)ım.
Üniversitede okumaktayım.
Mi estas ĉe legi ĉe universitato.
Mi legas ĉe universitato. (Mi estas studento de universitato). - Sıra-da on kişi bekle-mak-da.
Sırada on kişi beklemekte.
Ĉe (la) vico dek homoj atendas. [ on kişi = dek homo(j) ] - Hava karar-mak-da.
Hava kararmakta.
La vetero nigriĝas. (La ĉielo malheliĝas.)
Sed vi ankaŭ povus diri,
- Üniversitede okuyorum.
- Sırada on kişi bekliyor.
- Hava kararıyor.
kiuj estas pli naturaj esprimoj.
Note, ankaŭ ekzistas -maktadır, kiun vi povas vidi ĉefe en oficialaj dokumentoj havantaj celon informi. -dır (tre similas al japana des) estas emfaziga sufikso, kiun ni lernos poste.
Resumo
[redakti]Vortoj
[redakti]Türkçe | Esperanto |
---|---|
Dur ! | Haltu, Ĉesu, Staru |
Bekle ! | Atendu |
Yaşa ! | Vivu, Loĝu |
Otur ! | Sidu, Loĝu |
Karar ! | Nigriĝu |
Araba | Aŭto |
Bardak | Glaso |
Kapı | Pordo |
Masa | Tablo |
Telefon | Telefono |
Anahtar | Ŝlosilo |
Misafir kun longa a |
Gasto |
Sokak | Strato |
Ev | Domo |
Okul | Lernejo |
Üniversite | Universitato |
Yol | Vojo |
Sıra | Vico |
Bilgi | Informo, Scio, Kono |
Honduras | Honduraso |
Gerekli | Necesa |