Turka/-lar

El Vikilibroj
Jump to navigation Jump to search

En tiu ĉi leciono ni unue lernos turkan sufikson. Ekzistas ĉefe 3 tipoj de sufiksoj, laŭ vokalharmonio.

  • A-sufiksoj, kiuj inkluzivas literon 'a'. Tiu 'a' povas iĝi 'e' en certaj situatcioj.
  • I-sufiksoj, kiuj inkluzivas literon 'ı'. Tiu 'ı' povas iĝi 'i', 'u' aŭ 'ü'.
  • Neŝanĝeblaj sufiksoj.

Krome, kelkaj sufiksoj povas havi ı-on, a-on aŭ neŝanĝeblan vokalon samtempe.

La Sufikso -lar[redakti]

En ĉi tiu leciono ni lernos la sufikson -lar, kiu pluraligas substantivojn. Ĉar ĝi havas literon a, -lar estas a-sufikso. Do, tiu a povas iĝi e, t.e. -lar havas 2 formojn, -LAR-LER. Sed kiam uzi -lar, kaj kiam uzi -ler? Estas sufiĉe facile:

  • Rigardu al la lasta vokalo de vorto. Se ĝi estas;
    • a, ı, ou, uzu A, t.e. -lar
    • e, i, öü, uzu E, t.e. -ler

Ekzemple;

  • kitap-lar → kitaplar (libroj)
  • kalem-lar → kalemler (skribiloj)
  • kırmızı-lar → kırmızılar (ruĝaj)
  • öğrenci-lar → öğrenciler (studentoj)
  • kol-lar → kollar (brakoj)
  • göz-lar → gözler (okuloj)
  • çocuk-lar → çocuklar (infanoj)
  • gün-lar → günler (tagoj)

Ekzistas kelkaj pruntovortoj, kun kiuj ŝajne devus uzata '-lar', sed fakte povas uzata '-ler'. Dum prezenti tiajn vortojn, ni avertos vin. Sed normale, se la vokalo de lasta silabo de vorto estas a, ı, o, u, la originala formo -lar estas uzata, kaj se tiu lasta vokalo estas e, i, ö, ü, la e-formo (-ler) estas uzata.

Tiu regulo estos valida ne nur por '-lar', ankaŭ por ĉiuj A-sufiksoj.

Pluraligu tiujn vortojn, kies signifojn vi eble ne scias:

Traduku tiujn vortojn al la turka:

Uzo de multenombro[redakti]

En la turka substantivoj estas plurigata per -lar. Male al Esperanto, unu multenombra sufikso (-lar) estas sufiĉe por tuta frazo. Uzi pli ol unu -lar en sama frazo, ne estas malĝuste, sed estas malofte.

  • Kitap-lar kırmızı.
    Kitaplar kırmızı.
    Libroj estas ruĝaj.
    Eblas diri, Kitaplar kırmızılar., sed tia uzo estas malofta.

La samo ankaŭ validas por vortogrupoj. Por pluraligi vortogrupon, metu -lar nur post lasta vorto, t.e. lasto de tuta vortogrupo. En tiu situacio, tamen, tute ne eblas uzi pli ol unu -lar.

  • kırmızı kitap-lar
    kırmızı kitaplar
    ruĝaj libroj
    "kırmızılar kitap" kaj "kırmızılar kitaplar" estas tute malĝustaj.
  • Kırmızı kitap-lar yeni. (Kırmızı kitap-lar yeni-lar.)
    Kırmızı kitaplar yeni. (Kırmızı kitaplar yeniler.)
    Ruĝaj lbroj estas novaj.
  • Yeni öğrenci-lar burada. (aŭ burada-lar)
    Yeni öğrenciler burada. (aŭ buradalar)
    Novaj studentoj estas ĉi-tie.

Traduku jenajn:

  • La infanoj estas ĉi-tie. [27]
  • La skribiloj estas novaj. [28]
  • Ruĝaj libroj [29]
  • Ĉi tiuj domoj [30]
  • Novaj domoj estas ruĝaj. [31]
  • Studemaj studentoj estas ĉi-tie. [32]

Uzo de Demonstrativoj kun Multenombraj Vortoj[redakti]

Vi lernis tri demonstrativojn, Bu, Şu kaj O. La gravaj de tiuj demonstrativoj estas 'bu' (ĉi tio, ĉi tiu, ĉi-) kaj 'o' (tio, tiu, li, ŝi, ĝi). 'Şu' ne estas multe uzata kiel 'bu' aŭ 'o'.

Ni ankaŭ uzas tiujn tri singularajn demonstrativojn, por konstrui vortogrupojn. Kiel ni diras 'kırmızı kitaplar', kie la unua vorto estas singulara, tiel ni diras 'bu kitaplar' (= tiuj ĉi libroj). La ununombra demonstrativo 'bu' kaj multenombra substantivo 'kitaplar' kune konsistigas ĝustan vortogrupon.

  • Bu kitaplar benim.
    Tiuj ĉi libroj estas miaj.
  • O evler kırmızı.
    Tiuj domoj estas ruĝaj.
  • Bu kırmızı evler yeni.
    Tiuj ruĝaj domoj estas novaj.

Multenombraj demonstrativoj[redakti]

Ni povas kaj devas uzi singularajn (ununombrajn) demonstrativojn kun pluralaj (multenombraj) vortoj. Do, kial ni bezonas pluralajn demonstrativojn.

Se ni vidas ruĝan domon, ni povas diri

  • Bu ev kırmızı.
    Tiu domo estas ruĝa.

aŭ plimallonge

  • Bu kırmızı.
    Tiu estas ruĝa.

Se ni vidas pli ol unu ruĝajn domojn, ni povas diri,

  • Bu evler kırmızı.
    Tiuj domoj estas ruĝaj.

sed kial ni mallongigas tiun esprimon? Simple, ni uzos multenombran demonstrativon:

  • Bunlar kırmızı.
    Tiuj estas ruĝaj.

La multenombra formoj de demonstrativoj ne estas

  • bu-lar, şu-lar, o-lar
  • bular, şular, olar - MALĜUSTE.

La pluraloj de demonstrativoj (kaj pronomoj) estas escepto. Ni uzas formojn:

  • Bunlar, Şunlar, Onlar.
  • Bunlar ev.
    Tiuj estas domoj.
  • Bunlar yeni öğrenciler.
    Tiuj estas novaj studentoj.
  • Bu öğrenciler yeni. - NENIAM 'Bunlar öğrenciler yeni.'
    Tiuj studentoj estas novaj.

O kaj Onlar[redakti]

Verdire, ni ne celis en tiu ĉi leciono lerni demonstrativoj, tamen ni lernis ĉiujn. Nia ĉefa celo estis lerni personajn pronomojn, kaj ni lernis 2, el tiuj 6 vortoj.

  • O = Li, Ŝi, Ĝi
  • Onlar = Ili

Turka ne havas gramatika sekso, do nur unu persona pronomo (o) estas uzata en la signifo de kaj li, kaj ŝi kaj ĝi. Ni ankaŭ vidis ke 'o' kaj 'onlar' havas signifon 'tiu, tio' kaj 'tiuj' kiel demonastrativoj. En tiu ĉi sekcio ni uzos vortojn 'o' kaj 'onlar', kiel personajn pronomojn.

  • O öğretmen.
    Li/Ŝi estas instruisto.
  • Onlar öğrenci.
    Ili estas instruistoj.
  • Onlar burada.
    Ili estas ĉi-tie.
  • O orada.
    Li/Ŝi/Ĝi estas tie.

Kiel bu, şu, o; bunlar, şunlar, onlar; ekzistas similajn vortojn por loko, burada, şurada, orada.

En la turka, personaj pronomoj ofte ne uzatas. Anstataŭe oni uzas sufiksajn formojn de pronomoj.

La sufiksa formo de 'O' ne ekzistas. Do, se nur unu sola vorto estas frazo (kun . (punkto)), tiu esprimo estas pri 'O'.

  • Öğrenci. (= O öğrenci.)
    Li/Ŝi estas studento.
  • Uzak. (= O uzak.)
    Ĝi/Li/Ŝi estas malproksima.

La sufiksa formo de 'Onlar' estas -lar. (Kompreneble -lar post a, ı, o, u, kaj -ler post e, i, ö, ü). T.e. same al la multenombra sufikso.

  • Öğrenciler. (= Onlar öğrenci.) (= Onlar öğrenciler.)
    Ili estas studentoj.
  • Uzaklar. (= Onlar uzak.) (= Onlar uzaklar.)
    Ili estas malproksimaj.

Ve[redakti]

Ve signifas "kaj".

Resumo[redakti]

  • En la turka, esperanta -j = -lar, -ler
    • Post a, ı, o, u; ni uzas -lar
    • Post e, i, ö, ü; ni uzas -ler
  • En unu frazo, unu -lar estas sufiĉa, du estas superflua.
  • Eĉ se vorto estas plurala, ĝia adjektivo estas singulara.
  • Se frazo estas nur unu vortgrupo sen -lar, ĝia subjekto estas li/ŝi/ĝi.
  • Se frazo estas nur unu vortgrupo kun -lar, ĝia subjekto estas ili.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Onlar Tiuj, Ili
Bunlar Tiuj (ĉi)
Öğrenci Studento
Öğretmen Instruisto
Gün Tago
Kol Brako
Göz Okulo
Yakın Proksima
Uzak Malproksima
Burada Ĉi-tie
Orada Tie

Pliaj Ekzercoj[redakti]

  • Plurigi jenajn vort(grup)ojn:
  • Traduku al Esperanto:
    • Öğrenciler orada. [37]
    • Bu evler sıcak. [38]
    • Kırmızılar. [39]
    • Onlar genç doktor. [40]
    • Burada. [41]
    • İstanbul yakın. [42]
  • Maltraduku:
    • Ĉi tiuj estas libroj. [43]
    • Novaj ruĝaj libroj estas tie. [44]
    • Ili estas instruistoj. [45]
    • Li estas juna studento. [46]

Notoj[redakti]

En la venonta leciono, ni lernos alian personan pronomon (ben=mi) kaj ankaŭ kiel uzi ı-sufiksojn.

Solvoj[redakti]

  1. Güzeller
  2. İnsanlar
  3. İyiler
  4. Kimler
  5. Mühendisler
  6. Öğretmenler
  7. Profesörler
  8. Uzunlar
  9. Evler
  10. Çocuklar
  11. Kalemler
  12. Kediler
  13. Doktorlar
  14. Gençler
  15. Çalışkanlar
  16. Büyükler
  17. Havalar
  18. Kitaplar
  19. Köpekler
  20. Öğrenciler
  21. Küçükler
  22. Sıcaklar
  23. Soğuklar
  24. Kırmızılar
  25. Yeniler
  26. Sular
  27. Çocuklar burada. / Çocuklar buradalar.
  28. Kalemler yeni. / Kalemler yeniler.
  29. Kırmızı kitaplar
  30. Bu evler
  31. Yeni evler kırmızı. / Yeni evler kırmızılar.
  32. Çalışkan öğrenciler burada. / Çalışkan öğrenciler buradalar.
  33. kollar
  34. günler
  35. genç öğretmenler
  36. kırmızı yeni evler
  37. La studentoj estas tie.
  38. Tiuj (ĉi) domoj estas varmaj.
  39. Ili estas ruĝaj.
  40. Ili estas junaj kuracistoj.
  41. Li/Ŝi/Ĝi estas ĉi-tie.
  42. Istanbulo estas proksima.
  43. Bunlar kitap. / Bunlar kitaplar.
  44. Yeni kırmızı kitaplar orada.
  45. Onlar doktor. / Doktorlar.
  46. O, genç bir öğrenci. / Genç bir öğrenci.