Turka/-mak

El Vikilibroj

Ni lernis traduki frazojn kun 'estas' al la turka kaj lernis ankaŭ iliajn neojn kaj demandformojn, personajn kaj demonstrativajn pronomojn, kaj vokalharmoniojn. Ĉi-lecione, ni lernos pri verboj, kaj objektoj.

Verboj[redakti]

En la turka, la neŭtrala modo de verbo estas farita per sufikso -mak. Kompreneble ĝi estas a-sufikso kaj havas formojn -mak kaj -mek.

  • ol-mak
    olmak
    esti, okazi, iĝi, fariĝi
  • gel-mak
    gelmek
    veni
  • git-mak
    gitmek
    iri
  • bak-mak
    bakmak
    rigardi
  • gör-mak
    görmek
    vidi

Ĉar la turka estas SOV-lingvo, objekto normale staras antaŭ la verbo. Turka ne havas sufikson por montri nedifinitan objekton. Difinitan objekton vi lernos, tri lecionon poste.

  • kitap oku-mak
    kitap okumak
    (iun) libron legi / legi (iun) libron
  • elma ye-mak
    elma yemek
    (iun) pomon manĝi / manĝi (iun) pomon
  • su iç-mak
    su içmek
    (iun) akvon trinki, trinki (iun) akvon
  • bir şey görmek
    ion vidi / vidi ion

Resumo[redakti]

  • La sufikso -mak (preskaŭ) egalas al esperanta -i finaĵo.
  • Normale, la objekto de la verbo staras antaŭ la verbo.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Ol ! Estu, Okazu, Iĝu, Fariĝu
Gel ! Venu
Git ! Iru
Bak ! Rigardu
Gör ! Vidu
Ye ! Manĝu
İç ! Trinku
Elma Pomo
Bir şey Iu
  • Git estas asimilebla.
  • Ni uzas !-on por montrii, ke la vorto estas verbradiko.

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]

Notoj[redakti]