Turka/-sın

El Vikilibroj

Sen kaj Ĝia Sufikso[redakti]

La dua ununumbra persona pronomo de la turka lingvo estas 'Sen'. Ĝi estas sama kiel esperanta 'ci', sed 'sen' estas ofte uzata, multfoje en la senco de 'vi'.

Noto: En la turka, oni povas ciumi aŭ viumi laŭ situacio. Ekzemple vi uzas la pronomon 'sen' por viaj amikoj, familianoj, infanoj, kaj iu ajn persono, kiu ne estas via instruisto, via estro, aŭ nekonata de vi. Se vi ne parolas kun unu el tiuj lastaj homoj (via estro aŭ nekonatulo), vi povas uzi la pronomon 'sen' senhezite.

La sufikso de 'sen' estas '-sın'. Vi vidas, ĝi estas ı-sufikso kaj ne havas paranteza litero. Kaj ĉar ĝi ne havas formon, komancante kun vokalo, ĝi ne kaŭzas asimiladon. Do, uzi -sın estas pli facile ol uzi -(y)ım. Tamen, ni listigu ĝiajn formojn per jena tabelo.

Formo Kiam uzi?
-sın Lasta vokalo estas A aŭ I
-sin Lasta vokalo estas E aŭ İ
-sun Lasta vokalo estas O aŭ U
-sün Lasta vokalo estas Ö aŭ Ü
  • Sen öğrenci-sın.
    Sen öğrencisin.
    Vi estas studento.
  • Sen Alman-sın.
    Sen Almansın.
    Vi estas ĝermana.

Kiel 'ben', uzi 'sen' ne estas devigata.

  • Öğretmen-sın.
    Öğretmensin.
    Vi estas instruisto.
  • Çocuk-sın.
    Çocuksun.
    Vi estas infano.

En la turka, la vorto 'nasıl' signifas, 'kiel' aŭ 'kia'. Ĝi uzatas same kiel substantivoj. Ekzemple,

  • Nasıl-(y)ım?
    Nasılım? (Ben nasılım?)
    Mi estas kiel? / Kiel mi estas? / Kiel mi ŝajnas, ĉu bone?
  • Güzel-sın.
    Güzelsin.
    Vi estas bela.

Alia multe ofta demandmaniero:

  • Nasıl-sın?
    Nasılsın? (Sen nasılsın?)
    Vi estas kiel? / Kiel vi estas? / Kiel vi fartas?
  • İyi-(y)ım.
    İyiyim.
    Mi estas bona.
  • Kötü-(y)ım.
    Kötüyüm.
    Mi estas malbona.
  • Yorgun-(y)ım.
    Yorgunum.
    Mi estas laca.
  • Çocuk-lar nasıl?
    Çocuklar nasıl? (Çocuklar nasıllar?)
    Infanoj estas kiel? / Kiel estas infanoj?
  • İyi-lar.
    İyiler.
    Ili estas bone.

Resumo[redakti]

  • Sen estas ununumbra dua persona pronomo, kiel esperanta ci (vi).
  • Malkiel 'ci' de Esperanto, turka 'Sen' estas vaste uzata. Vi uzas 'Sen', kiam vi parolas kun iu, kiu estas bone konata al vi kaj ne estas via estro.
  • La sufikso de sen estas -sın.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Nasıl Kiel
İyi Bona
Kötü Malbona
Güzel Bela
Yorgun Laca
Alman Ĝermana

Utilaj Frazoj[redakti]


Merhaba!

Nasılsın?

İyiyim, sen nasılsın?

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]