Turka/-sınız

El Vikilibroj

Siz kaj Ĝia Sufikso[redakti]

La dua multenombra persona pronomo de la turka estas 'Siz'. Normale, 'siz' estas uzata al pli ol unu persono (=vi ĉiuj). Sed ĉefe parolante

  • kun via estro, instruisto, doktoro k.t.p.,
  • kun persono, kiun vi ne (bone) konas

uzi 'siz' (aŭ ĝia sufikso) anstataŭ 'sen' (aŭ ĝia sufikso), estas ĝentile. Oni ne uzas 'siz' (-sınız), kiam li parolas kun liaj familianoj (kiel patro).

Tamen, por esperanta "ci" se vi ĉiam uzas 'sen' (-sın) anstataŭ 'siz' (-sınız), tiu estas senprobleme. Ĉar vi (verŝajne) estas fremdulo, pro uzi 'sen' anstataŭ 'siz', neniu trovos vin malĝentila. Kontraŭe, se vi konstante uzas 'sen' (-sın), homoj vidos vin pli amikema kaj simpatia, se vi celus tion.

La sufikso de 'siz' estas '-sınız'. Ĝi estas la unua sufikso, kiun ni lernis, kun pli ol unu vokalo.

Formo Kiam uzi?
-sınız Lasta litero estas A aŭ I
-siniz Lasta litero estas E aŭ İ
-sunuz Lasta litero estas O aŭ U
-sünüz Lasta litero estas Ö aŭ Ü
  • Nasıl-sınız?
    Nasılsınız?
    Vi estas kiel?
    Kiel vi estas? (pli ĝentile aŭ al pli ol unu persono)
  • İyi-(y)ım.
    İyiyim.
    Mi estas bone.
  • Nerede-sınız?
    Neredesiniz?
    Vi estas kie?
    Kie vi estas?
  • Burada-(y)ız.
    Buradayız.
    Ni estas ĉi-tie.

'Kim' (=kiu (persono)) estas alia substantiveca demandvorto, kiel 'nasıl' kaj 'nerede'.

  • Kim-sınız?
    Kimsiniz?
    Vi estas kiu?
    Kiu vi estas?

Resumo[redakti]

  • Siz estas dua persona pronomo (vi). Ĝi normale estas plurala (vi ĉiuj), sed ankaŭ estas uzata en parolado kun iu, kiu ne estas bone konata al parolanto, aŭ estas estro de parolanto.
  • La sufikso de 'siz' estas -sınız.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Kim Kiu (persono)

Utilaj Frazoj[redakti]


Nasılsınız?

İyiyim, siz nasılsınız?

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]