Turka/değil

El Vikilibroj

Ni lernis ĉiujn personajn pronomojn, kaj kiel uzi ilin. Jen resumo:

Esperanto Turka Sufikso
Mi Ben -(y)ım
Ci, Vi Sen -sın
Li, Ŝi, Ĝi O -
Ni Biz -(y)ız
Vi Siz -sınız
Ili Onlar -lar (nedeviga)

Değil[redakti]

Değil (elparolata kiel deyil), estas nea vorto por substantivecaj frazoj, t.e frazoj, kiuj ne havas verbon. Ĝi ĝenerale staras je la lasta de frazo kaj neas tutan frazon.

En la frazoj kun değil, la sufikso de pronomo algluiĝas al değil.

  • Mühendis değil-(y)ım.
    Mühendis değilim.
    Mi ne estas inĝeniero.
  • Uzun değil-sın.
    Uzun değilsin.
    Vi ne estas alta.
  • Kedi değil.
    Ĝi/Li/Ŝi ne estas kato.
  • Çalışkan değil-(y)ız.
    Çalışkan değiliz.
    Ni ne estas studemaj.
  • İyi değil-sınız.
    İyi değilsiniz.
    Vi ne estas bona(j).
  • Brezilyalı değil-lar.
    Brezilyalı değiller.
    Ili ne estas brazilano

Do estas sufiĉe uzi la algluitaj formon de nur değil: değilim, değilsin, değil, değiliz, değilsiniz, değiller.

Resumo[redakti]

  • Değil estas nea vorto por frazoj, kiuj ne havas verbon.
  • Değil staras je la lasta de frazo, kiu per ĝi neiĝas.
  • Se değil uzatas, pronomaj sufiksoj algluiĝas al ĝi.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Değil Ne estas
Mihendis Inĝeniero
Brezilyalı Brazilano

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]