Turka/~mı

El Vikilibroj

La Vorteto ~mı[redakti]

'~mı' estas 'ĉu' de la turka, sed normale oni metas ĝin ne komence, sed je fino de frazo, eĉ post değil.

Ni uzis tildon (~), ĉar ~mı ne estas sufikso sed memstra vorto, tamen ĝi ŝanĝiĝas laŭ vokalharmonio. Mi scias nur du tian vorteton en la turka; ~mı kaj ~da (ne -da), kiun ni poste lernos.

Ni algluos pronomajn sufiksojn al ~mı. Unue ~mı ŝanĝiĝos de antaŭe vokalo laŭ vokalharmonio, due persona sufikso ŝanĝiĝos laŭ la nova formo de ~mı.

  • İyi~mı-sınız?
    İyi mi-sınız?
    İyi misiniz
    Ĉu vi estas bona?
  • İyi değil-(y)ım, hasta-(y)ım.
    İyi değilim, hastayım.
    Mi ne estas bona, mi estas malsana.

En la turka

  • Jes = Evet
  • Ne = Hayır

Oni elparolas 'hayır' kun iome longa a (ha:yır). Kvankam estas erare, tio estas ofta.

  • Doktor~mı-sınız?
    Doktor mu-sınız?
    Doktor musunuz?
    Ĉu vi estas kuracisto?
  • Evet.
    Jes.
  • Hazır~mı-sın?
    Hazır -sın?
    Hazır mısın?
    Ĉu vi estas preta?
  • Evet hazır-(y)ım.
    Evet, hazırım.
    Jes, mi estas preta.

Kun persona sufiksoj, ~mıyım, ~mısın, ~mı, ~mıyız, ~mısınız estas vaste uzataj, sed neatendinde ~mılar preskaŭ ne estas uzata. Oni foje uzas -lar~mı anstatŭ ~mılar. Estus eĉ pli bone, por krei demandon pri 'ili', simple uzi la pronomon 'onlar', kaj tute ne algluu alian sufikson al ~mı. Ekzemple,

  • Onlar burada ~mı?
    Onlar burada ?
    Ĉu ili estas ĉi-tie?
  • Evet, burada-lar.
    Evet, buradalar.
    Jes, ili estas ĉi-tie.

Değil kaj ~mı[redakti]

Değil kaj ~mı estas kune uzataj en du malsamaj manieroj.

Sen antaŭa komo[redakti]

Ni ankaŭ povas igi demandon el nea frazo, frazo kun değil:

  • Ali orada değil~mı?
    Ali orada değil mi?
    Ĉu Ali ne estas tie?
  • Evet, orada değil.
    (Jes), li ne estas tie.
  • Hayır, orada değil.
    (Ne), li ne estas tie.
  • Evet, orada.
    (Jes), li (ja) estas tie.
  • Hayır, orada.
    (Ne), li estas tie.

Atentu je uzado de Evet kaj Hayır kontraŭ nea demando. Vi povas ĉiel uzi, kaj evet, kaj hayır, respondante tian (nean) demandon. Se oni diras nur 'evet' aŭ 'hayır', vi neniel komprenas, kion diri volis li. Ankaŭ estas eble (kaj pli simple) diri nur 'Orada.' aŭ 'Orada değil.'='Değil.'.

  • Sen Rus değil~mı-sın?
    Sen rus değil misin?
    Ĉu ci ne estas rusa?
  • Değil~(y)ım.
    Değilim.
    Mi ne estas.
  • Rus-(y)ım.
    Rusum.
    Mi estas rusa.

Kun antaŭa komo[redakti]

Kun komo, ', değil mi' estas uzata en la turka kiel 'ĉu ne'. En tiu uzado, ', değil mi' estas sensufiksa. Rimarku, ke tiu estas alia diferenco de dua uzado ol la unua uzado.

  • Öğrenci-sınız, değil~mı?
    Öğrencisiniz, değil mi? - NE 'değil misiniz'
    Vi estas studento(j), ĉu ne?
  • Evet.
    Jes. (estas studento(j))
  • Hayır.
    Ne. (ne estas studento(j))
  • Hazır-(y)ız, değil~mı?
    Hazırız, değil mi?
    Ni estas pretaj, ĉu ne?

Resumo[redakti]

  • ~mı estas demandvorto kaj staras je la fino de frazo. Ĝi estas memstara vorto, tamen ŝanĝiĝas laŭ vokalharmonio.
  • En la frazoj kun ~mı, sufikso de persona pronomo algluiĝas al ~mı.
  • Nean frazon, kiu neigita kun değil, ni povas demando-igi uzante ~mı, same kiel ne-neajn frazojn.
  • Se ni uzas 'değil mi' kun komo kaj sen aldono de pronoma sufikso, ĝi signifas 'ĉu ne' kaj la frazo igas akceptigan demandon.

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Evet Jes
Hayır Ne
Hasta Malsana
Hazır Preta
Rus Rusa
Değil mi Ĉu ne estas
, değil mi , ĉu ne

Utilaj Frazoj[redakti]


X-x. / X değil-x.

İyi misin(iz)?

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]