Uzanto-Diskuto:Kajaeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenan paĝon:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Helpo:Kiel kontribui. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikilibristo bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzanta paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantan paĝon la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi CasteloBrancodiskuto 00:54, 8 Mar. 2011 (UTC)

Por fariĝi administranto vi devus esti kreinta vian konton de iom da tempo kaj esti signife kontribuinta. Helpemo estas bonvena, sed en vikimediaj projektoj estas reguloj kiujn ni respektu. Se vi deziras helpi kreu en via uzanto-spaco projektan paĝon (Uzanto:Kajaeo/Ĉefpaĝo) kaj administranto igos ĝin ĉefpaĝo. --ArnoLagrange 21:17, 8 Mar. 2011 (UTC)
Laŭ statistiko vi estas kreinta vian konton antaŭ 1 monato kaj estas redaktinta 308-foje. Vi plu estas tre sube de kutimaj kriterioj por fariĝi administranto. Vi ne estas centoble pli aktiva ol aliaj kontribuantoj: vi estas la sola kontribuanto ! Bonvolu malfermi diskutpaĝon en Vikipedio: mi ne volas sola decidi ĉu vi ricevu administrajn rajtojn ĉi tie. Manke de aktiva komunumo en vikilibroj demandu vikipedian komunumon. Se post du semajnoj estas klara plimulto por via administrantiĝo mi donos al vi la rajton. ArnoLagrange 05:33, 13 Apr. 2011 (UTC)

Forigo de La Tuta Esperanto[redakti]

Saluton. Mi bedaŭrinde sciigas al vi, ke mi ĵus forigis la libron, kiun vi importis, La Tuta Esperanto. Mi konsultiĝis kun Estonia vikimediano, esperantisto kaj ŝi konfirmis, ke aŭtorrajta protektado de la verko daŭras. Bonvolu vidi detalojn ĉe Diskuto:La tuta Esperanto#Dubo pri kopirajto.

Tamen, dankon pro viaj aliaj kontribuoj! Antaŭ kelka tempo mi danke al via libro praktikis plurfazan dormadon. Bedaŭrinde mi devis ĉesi, ĉar ĝi ne estis kongrua kun mia vivritmo, sed tio estis interesa sperto! --KuboF (diskuto) 23:15, 9 Mar. 2016 (UTC)