Uzanto-Diskuto:Piet-c

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenan paĝon:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Helpo:Kiel kontribui. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikilibristo bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  KuboF (diskuto) 11:36, 16 Feb. 2013 (UTC)

Alilingvaj kaj malplenaj paĝoj[redakti]

Kara Piet, mi ĝojas ke iu laboras en Vikilibroj! Tamen, estus bona se paĝoj, kiujn vi enigas ĉi tien jam en komenco havis ian enhavon kaj tiu ehavo estus en Esperanto. Temas precipe pri aferoj kiel Lineara algebro/Vektora spaco, eĉ pli bona Lineara algebro/Lineair onafhankelijk stelsel kun eĉ titolo en alia lingvo kaj fine la plej fajna Fundamentoj de lineara algebro/p. 03 tute sen enhavo. Se vi volas tradukadi mi plene subtenas vin, sed bonvolu en artikoloj uzadi Esperanton. Ja por testoj vi povas uzadi vian provejon.

Mi estas ĉi tie administranto do se vi volus ke mi faru ion, por kio bezonatas pli altaj rajtoj, vi povas turni sin al mi. Amike. --KuboF (diskuto) 20:28, 25 Apr. 2013 (UTC)

Kara KuboF,
La libroj Lineara algebro kaj Fundamentoj de lineara algebro nun estas nur ĝermoj, kiujn mi intencas traduki/konverti. La unuan mi intencas traduki el la nederlanda. La duan mi intencas konverti de pdf-formo al vikilibro. Verŝajne mi faros tion samtempe ĉar ne jam mi konas la bezonatan terminaron esperante.
Ĉiaokaze Fundamentoj de lineara algebro/p. 03 nun havas provizoran enhavon.
Amike, --Piet-c (diskuto) 09:49, 26 Apr. 2013 (UTC).
Sal. Ne estas fakte problemo ke io estas iun tempon ĝermo. Sed mi konsilas ne enmetadi alilingvan enhavon en Vikilibojn, ĉar tio estas iom ĝena. Oni povas prefere atendi unu tagon pli kaj havi tutesperantan version anstataŭ devi deĉifri kiu paĝo ekzistas en kiu lingvo, ekz. jam menciita Lineara algebro/Lineair onafhankelijk stelsel kun eĉ alilingva titolo. Mi fakte preferus tiu paĝon forigi, ĉar ĝi nek ĝia enhavo nek ĝia titolo estas Esperantlingva. Simile pri Ŝablono:Lineara algebro, sed tiu estas almenaŭ esperanttitola.
Kara, mi ĝojas ke venas nova enhavo al Vikilibroj, tamen prefere tiu enhavo estu en Esperanto. --KuboF (diskuto) 12:15, 21 Maj. 2013 (UTC)

Obskuraj kategorinomoj[redakti]

Aldone, kial vi uzadas sufiĉe obskurajn kategorinomojn, kiel ekz. ĉio en Kategorio:biblioteko? Mi konsentas ke sistema uzado de kategorinomoj estas utila sed kategorinomo kiu konsistas nur el biblioteka kodo estas tre malfacile legebla por ĉiu ajn de ekster biblioteka mondo. Kutimulo (kiel mi) pli bone komprenas ARTOJ, DISTRAĴOJ. SPORTOJ ol Udk:7. Mi petas vin diskuti ĉu uzadi bibliotekajn kodojn aŭ homparolajn nomojn.

Aldone, bonvolu ne kreadi malplenajn kategoriojn, tiuj estas kutime forigataj ĉar ili estas sensencaj. Kategorioj estas kreataj nelonge post aŭ antaŭ paĝo, kiu devas esti en tiu kategorio. --KuboF (diskuto) 20:39, 25 Apr. 2013 (UTC)

Kara KuboF,
Kun plezuro mi diskutados pri la bibliotekformo, kiu ankaŭ estas uzata de la Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB.
Notu ke ĉiuj libroj estas akceseblaj simple per la librobretaroj kaj intuicie (do sen koni iun ajn kodon) per la biblioteko.
Koncerne la biblioteko, fakte, ĉiu udk-klaso havas du nomojn: longa nomo kaj mallonga nomo. Du ekzemploj :
  1. anstataŭ udk:2 oni povas paroli pri kategorio RELIGIO. TEOLOGIO kaj
  2. anstataŭ udk:3 oni povas paroli pri kategorio SOCIAJ SCIENCOJ. STATISTIKO. POLITIKO. EKONOMIKO. KOMERCO. JURO. ŜTATREGADO. MILITISTAJ AFEROJ. SOCIALA HELPO. ASEKURO. EDUKADO. FOLKLORO.
La longaj nomoj (majuskle) ĉiam estas litere kopiataj esperante eke de la udcc-retejo.
Bedaŭrinde la longaj nomoj ne estas ĉiuj konataj kaj povos ŝanĝiĝi.
Kune la udk-klasoj provizas la arbo-strukturon de la biblioteko.
Plue ĝenerala superrigardo de libroj kaj libroĝermoj troviĝas en kategorio Libroj.
Amike, --Piet-c (diskuto) 19:20, 26 Apr. 2013 (UTC).
Fuha, dankon pro la klarigo! Mi multe pli okupiĝas pri Vikipedio kaj ĉi tiean kategori-strukturon mi ne tre bone konas kaj foje eĉ perdiĝas en ĝi. Amike. --KuboF (diskuto) 12:00, 21 Maj. 2013 (UTC)

Kreado de uzanto-paĝoj de aliaj uzantoj[redakti]

Saluton Piet. Kial vi kreas uzanto-paĝojn por aliaj uzantoj? Temas ekz. pri Uzanto:Walber, Uzanto:Hugoxrosa, Uzanto:Lu Wunsch-Rolshoven, Uzanto:Rubeno kaj aliaj. Ilia paĝo estas ilia kaj se ili volas krei ĝin, ili kreos ĝin. Se ili paĝon ne volas do la paĝo simple ne ekzistos. Ĉu vi ricevis peton de ili por krei la paĝon? --KuboF (diskuto) 17:37, 25 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, KuboF. Nur helpeto pri la uzo de {{babel}}. Ne pli. Cetere vi pravas. --Piet-c (diskuto) 18:20, 27 Nov. 2013 (UTC)

Forigado de paĝoj[redakti]

Kara Piet. Dankon pro via laborado en kaj prizorgado de Vikilibroj. Tamen, dum vi proponas paĝon por forigo bonvolu ne forviŝi ĝian enhavon, tio tre ĝenas kaj malplifaciligas kontrolon por administrantoj. Krome, bonvolu preferi meti {{Forigu}} en la paĝon kaj ne nur kategoriigi ĝin - tio, denove, estas pli facile komprenebla. Per tio vi multe plifaciligos kaj helpos al administra laboro. Antaŭdankon!

Konsentite, --Piet-c (diskuto) 18:20, 27 Nov. 2013 (UTC)

Uzataj kaj Ne plu uzataj[redakti]

Saluton Piet. Kian signifon havas Kategorio:Ne-plu-uzata kaj Ŝablono:Uzata? Se io ne estas kaj ne estos uzata ĝi estas forigenda, do pli simplas kaj pli klaras marki ĝin forigenda. Estas normala stato, ke paĝoj kaj ŝablonoj estas uzataj, do ne necesas tion speciale emfazi. Se vi ne protestas mi tiujn aferojn forigos. Amike. --KuboF (diskuto) 20:57, 3 Dec. 2013 (UTC)


Kara KuboF, la Kategorio:Ne-plu-uzata povas esti forigita. Nuntempe ĉio, kio povas estas forigita, troviĝas en kategorio:Forigendaĵoj. Kaj ĉio, kio troviĝas en kategorio:Forigendaĵoj, povas estas forigita.--Piet-c (diskuto) 10:54, 4 Dec. 2013 (UTC)
Dankon! Multon mi jam forigis. --KuboF (diskuto) 00:31, 6 Dec. 2013 (UTC)
Mi protestas kontraŭ forigo de ŝablono {{uzata}}. Ĉi tiun ŝablonon mi utiligas por konstruadi inventaron de Vikilibroj-ŝablonoj ene de unu kategorio. Ĉi tiu ŝablono estas gravega por sanigi la situacion pri la Vikilibroj-ŝablonoj. Nome la kategorion : ŝablonaro uzata mi utiligas tre ofte. Mi esperas ke vi komprenas la signifon kaj la intereson de {{uzata}} kaj de kategorio:ŝablonaro uzata.--Piet-c (diskuto) 10:54, 4 Dec. 2013 (UTC)
Bone, dume (dum estas bordelo pri ŝablonoj) povas tiel resti. Tamen, mi timas ke kreante kaj importante diversajn ŝablonojn sen aldoni dokumentadon povas ĥaoson eĉ pligrandigi. --KuboF (diskuto) 00:31, 6 Dec. 2013 (UTC)

Saluton![redakti]

Saluton Piet-c! Ĉi-jare vi ne plu kontribuis... Sed mi vidis ke vi multe redaktis! Mi provis iom... Vikiano (diskuto) 04:44, 1 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Vikiano, mi nuntempe preferas labori en la vikio de UEA (http://uea.org/vikio). --Piet-c (diskuto) 14:31, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]