Uzanto-Diskuto:Ssire

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Vikilibroj ne taŭgas por gazetaj artikoloj[redakti]

Saluton, skipano de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo! Mi ĝojas vidi novajn membrojn de nia komunumo. Tamen, mi ŝatus atentigi vin pri celo de Vikilibroj - krei liberajn lernolibrojn kun edukaj kursoj. Vikilibroj ne taŭgas por transprenado de artikoloj de aliaj gazetoj kaj revuoj. Bovnolu legi pri tio pli detale en Helpo:Kiel kontribui.

Tamen, ne malĝoju! Ekzistas aliaj vikimediaj projektoj, kie vi povas labori pri ĵurnalismaj aferoj. La projekto Vikinovaĵoj speciale fokusiĝas pri gazetaj artikoloj; tamen, preferataj estas novaĵoj, kiu dume aperis nenie. Bonvolu vidi detalojn pri kio temas por scii, ĉu la projekto taŭgas por vi.

Alia eblo estas Vikifontaro. Tiu projekto stokas jam publikigitajn tekstojn - precipe libroj kaj gazetoj! Bonvolu vidi detalojn.

Tamen, necesa kondiĉo (ankaŭ en Vikilibroj) estas, ke la teksto estu libera (ĝi plenumu la kondiĉojn de CC BY-SA por Vikilibroj kaj Vikifontaro aŭ CC BY por Vikinovaĵoj - bonvolu vere kontroli ĉu tiel estas!). Kutime tio solviĝas per malnoveco - verkoj, kies aŭtoro mortis antaŭ pli ol 70 jaroj estas kutime liberaj. Se temas pri vivantaj personoj (kiel plurfoje en via kazo) necesas konfirmo pri libereco, bonvolu vidi kiel konfirmi liberecon. Se vi povas ricevi konfirmon pri libereco, bonvolu informi min kaj mi helpos pri transigo de jam ekzistantaj artikoloj al Vikifontaro. Ankaŭ bonvolu ne aldonadi novaj artikolojn devenantaj de nuntempaj gazetoj, des pli se ne temas pri lernolibra gazeto! Se la afero pri kopirajto ne solviĝos dum pli-mapli unu monato, mi devos forigi plurajn viajn artikolojn, do bonvolu vere kontroli la aferon!

Mi eble ne portis plej bonajn novaĵojn, sed estonteco estas pli brila ;) Amike. --KuboF (diskuto) 12:01, 13 Apr. 2015 (UTC)

Okaze de demando, prefere min kontaktu per mia diskuto en Vikipedio, kie mi estas multe pli aktiva kaj mi pli rapide ekvidos la mesaĝon ;) --KuboF (diskuto) 12:03, 13 Apr. 2015 (UTC)