Saltu al enhavo

Rigardu la ĉielon

El Vikilibroj

Enkonduko[redakti]

Oni povas uzi ĉi tiun lernilon sen speciala antaŭa scio. Oni nur havu ĝeneralan scieton, ekzemple ke la tero turniĝas unu rivoluon ĉirkaŭ sia akso ĉiutage kaj samtempe rondiras ĉirkaŭ la suno, kaj oni devus iom scii pri la ekvatoro, la paralelaj cirkloj de latitudo kaj pri la meridianoj.

La programo baziĝas sur bildaj enigmoj. Se oni tuj vidas la respondon, oni ne devas alklaki la solvon, sed povas pluiri. Se oni elektas kontroli ĉu ies respondo estas ĝusta, oni ofte ricevas detalan klarigon, kun plivastigo de la demando kaj diskuto pri kiel la situacio estas en malsamaj lokoj sur la tero. Nek la demandoj nek la klarigoj supozas, ke oni solvis ĉiujn antaŭajn taskojn. Krom la enigmoj, ekzistas klarigaj sekcioj kiuj gvidas onin antaŭen. La intenco estas, ke oni legu tiujn sekcioj en la ordo, kiun ili sekvas, ekzemple oni legu la sekcion pri la ĉiela ekvatoro antaŭ la ekliptika sekcio. Klaku ĈI TIE se vi volas legi pli pri la pedagogiaj principoj.

Paĝoj de almanako de 1712.

Kelkfoje ni pensas, ke ni scias pli pri la ĉielaj fenomenoj ol niaj prapatroj. Tamen ili sciis aferojn, kiuj ne estas evidentaj al modernaj homoj. Ili havis proksimume la saman stelan ĉielon por rigardi kiel ni, sed ni havas tiom da aliaj farendaĵoj vespere, ke ne troviĝas tempon por pripensado de tio, kion ni vidas sur la ĉielo. Ni ankaŭ ne pensas, ke tio, kion ni vidas sur la ĉielo, estas tre grava por ni. Ekzemple, se ni volas juĝi la morgaŭan veteron, ni rigardas televidon aŭ retpaĝon kaj ne la lunon, kiel homoj antaŭ cent jaroj faris.

Oni ne kredu, ke ĉiuj homoj en la malnova tempo estus grandaj spertuloj pri astronomio – ĉar ili havus multe da tempo por rigardi la ĉielon. Homoj devis rapidi tiam kiel nun, ili faris malĝustajn konkludojn tiam kiel nun. Sed ili ofte sciis, kie leviĝas kaj kie subiras la suno kaj la luno, kiam estas ili altaj kaj kiam malaltaj, kaj kiel ŝanĝiĝas la aspekto de la luno de tago al tago. Ofte ili havis almanakojn kun astronomiaj informoj kiel helpiloj. Hodiaŭ la plej multaj homoj estas informitaj ke la suno leviĝas oriente, sed ne multaj scias, en kiu direkto leviĝas la luno. Pri multaj tiaj aferoj ni ne certas:

– Kvankam la movoj estas tro malrapidaj por ke la okulo efektive vidu ilin, ni scias, ke kaj la suno kaj la luno moviĝas trans la ĉielo – sed en kiuj direktoj kaj kiu el ili moviĝas pli rapide? Ĉu de tempo al tempo okazas, ke ili renkontiĝas aŭ ke unu ŝajnas kuri preter la alian?
– Se oni vidas hele brilantan ĉielan korpon proksime de la plenluno, ĉu ĝi povus esti Venuso?
– La suno situas alte somere. Ĉu tio validas ankaŭ pri la luno kaj steloj?

La respondoj al tiaj demandoj ofte venas per si mem, se ni zorge rigardas kaj pripensas, sed ofte ni ne kutimas pensi pri tio kion ni vere vidas sur la ĉielo, sed serĉas la respondojn al niaj eblaj astronomiaj demandoj en Interreto, revuoj kaj libroj. La respondoj, kiujn ni tiam ricevas, ofte fariĝas miksaĵoj de fakto, fikcio kaj spekulado. Ofte troviĝas tie multe pri la universa praeksplodo kaj pri eksterteranoj, kaj malpli pri kiel ŝajnas stelojn kaj planedojn transiri la ĉielon. Tiun lastan specon de konkretaj demandoj vi espereble povos respondi kiam vi trapasis ĉi tiun studprogramon.

Hodiaŭ, kiam homoj vojaĝas al aliaj latitudoj, ili ricevas eĉ pli da observaĵoj por pripensi – sed samtempe pli malfacile estas kunmeti ĉion en kuntekston:

– Ĉu la suno moviĝas kontraŭhorloĝe vidate el la suda parto de la terglobo?
– Pri la Granda Ursino, tiu stela figuro bone konata kaj kara por personoj sur la norda parto de la terglobo, ĉu ĝi ankoraŭ vidiĝas kiam ili vojaĝas al la suda duono de la tero? Aŭ ĉu tie vidigas nur stelojn de la suda stelĉielo?

Frontanta tiajn demandojn oni eble pripensas konatajn bildojn de la tero kaj la planedsistemo – kaj baldaŭ rezignas. Tiaj skemaj bildoj montras la sunsistemon, deproksimajn fotojn de planedoj fotitajn per kosmosondiloj, kaj sciencfikciaj filmoj montras kosmoŝipojn krozantajn inter la planedoj. Sed la scio kiun ni akiras de ili, ŝajnas taŭgi pli por kosmovojaĝoj ol por klarigi surterajn spertojn. Kiel okazis, ke nuntempa scio ne taŭgas?

Klaku ĈI TIE se vi volas scii kiel la situacio fariĝis tia, aŭ se vi jam volas rapidan respondon al la supraj demandoj.

Ni montros nun kelkajn bildojn. Vi eltiru el ili kiel eble plej multajn konkludojn.

Ĉapitro 2. La ses bazaj direktoj kaj la ĉiela poluso[redakti]

Kiam oni rigardas ĉielajn fenomenojn, ĉefe gravas observi kie aferoj estas vidataj, tio estas, en kiu direkto. Tiun oni povas kompari kun la direkto de aliaj fenomenoj aŭ kun antaŭaj observoj.

Unua bilda enigmo[redakti]

Trovu kvar erarojn.
Trovu kvar erarojn.

Kvar eraroj en kvar bildoj:

Jen la unuaj kvar bildoj. Rigardu ilin kritike. Kio estas malĝusta? Ĉiu bildo estas iel erara. Pensu iomete, poste alklaku "Konkludo" kaj legu. Poste vi povas reveni ĉi tien.

Konkludo

Erara vojmontrilo[redakti]

Kio malbonas?

Kio estas malĝusta sur ĉi tiu bildo de ŝildo montranta la kompasdirektojn?

Konkludo

Oriento, okcidento, sudo, nordo, kaj supren kaj malsupren estas la ses bazaj direktoj. Supren, t.e. rekte supren de la tera surfaco, nomiĝas zenito, rekte malsupren en la teron nomiĝas nadiro. Inter la bazaj direktoj estas 90 gradoj, aŭ 180 gradoj. Se oni observas astron (ĉielan korpon aŭ alian astronomian objekton) kaj volas informi iun, kie oni vidas ĝin, tiam oni povas diri, ekzemple, ke ĝi estas en la oriento 20 gradojn super la horizonto. Por taksi kiom da gradoj estas inter la ĉiela korpo kaj la horizonto, oni povas lasi sian rigardon iri la tutan vojon ĝis la zenito kaj taksi kiom da fojoj la plena 90-grada angulo povas enteni la malgrandan angulon.

Kiu angulo?[redakti]

Kiom da gradoj?
Kiom da gradoj?


Kiom da gradoj estas de la Norda stelo (la Polusa stelo) ĝis la zenito ?

Konkludo


Dekgrada pugno.
Dekgrada pugno.

Taksi angulojn[redakti]

Se oni tenas sian brakon etendita, kutime oni trovas ke onia pugno estas ĉirkaŭ 10 gradojn larĝa. Por la persono sur la bildo, tio aplikas tiel bone, ke akurate taŭgas naŭ pugnojn en la naŭdekgrada angulo.

Por taksi malgrandajn angulojn, oni povas anstataŭe kompari ilin kun la diametro de la luno. Ĝi estas – kiel la diametro de la suno – relative precize duonan gradon. Tiu fakto, ke ambaŭ estas tiom prokimaj al 0,5 gradoj – ĉiam – indas esti enskribita en la memoron de ĉiu observanto de la ĉielo. Do: Kiom estas tra la luna disko, same kiel tra la suna disko, tiom estas duongrado.

Kiam oni diras "20 gradoj de la horizonto" oni celas angulon (la angulon kies vertico estas la okulo de la observanto), sed ofte ni parolas iom senĝene pri "alteco" aŭ "distanco" anstataŭ pri angulo. "La alteco super la horizonto estas 20 gradoj" oni diras, aŭ "La distanco de la zenito estas 70 gradoj". La stelplena ĉielo ja aspektas kiel pejzaĝo aŭ mapo-bildo kiam oni rigardas supren, kaj oni nature komparas kio estas proksima al la horizonto kun arboj aŭ domoj, kiuj havas altecon. Tia dirmaniero estas senproblema, se nur oni uzas la korektan mezuron – gradojn – ekzemple pri la alteco de la luno, ne metroj kiel kutime pri la apudaj arboj kaj domoj.

Ni ankaŭ intuicie diras ke du ĉielaj korpoj "estas proksimaj" unu al la alia, kiam la angulo inter ili estas malgranda. Ĉi tio kompreneble ne signifas, ke ili estas nepre proksimaj unu al la alia en la kosmo, nur ke ili estas videblaj en preskaŭ la sama direkto. Se oni volas esti singarda, oni diras, ke ili “ŝajnas” esti proksimaj, sed kelkfoje fariĝas maloportune ĉiam uzi vortojn kiel "ŝajnas” aŭ “estas vidataj" en ĉiuj kuntekstoj.

Kiom da distanco inter suno kaj luno?[redakti]

Kiom da gradoj?
Kiom da gradoj?

Je kioma distanco estas la suno de la maldika duonluno? Skal-linioj estas desegnitaj inter la suno kaj la luno por helpi.

Konkludo

Por juĝi kiuj estas la astroj, kiujn oni vidas sur la ĉielo, la direktoj estas gravaj. En birdobservado ofte sufiĉas observi la aspekton de la birdo, sed por distingi, ekzemple, Venuson kaj Jupiteron, la direkto estas ofte nepre decida, kaj tiuokaze la direkto kompare kun tiu de la suno.

Tamen ni rekonas la sunon kaj la lunon laŭ iliaj aspektoj. Se oni estas sur la norda parto de la tero, norde de la ekvatoro, ankaŭ estas bone povi rekoni la aspekton de unu el la konstelacioj (stelfiguroj), nome la Granda Ursino. Ĝi estas fama kaj facile rekonebla laŭ siaj sep intensaj steloj, kiuj formas kvazaŭ “kuleron”. Ĝi ankaŭ helpas nin trovi la Nordan stelon (la Polusan stelon), kiu estas mezintensa stelo en ĝia najbareco.

Ĉar la Norda stelo estas tiel fama, oni pensus, ke ĝi estas tre hela stelo, kaj ke ĝi estas en la nordo, sed ĝi ne estas tre hela kaj oni ne serĉu ĝin en la nordo ĉe la horizonto (krom se oni estas en tropika regiono iom norde de la ekvatoro). En norda Eŭropo kaj Kanado la Norda stelo videblas preskaŭ rekte supren, nur kelkajn dekojn da gradoj de la zenito – norde. Se oni staras ĉe la norda poluso, oni havas la Nordan stelon (Polusan stelon) ĝuste ĉe la zenito.

Rekonu la Grandan Ursinon kaj trovu la nordan ĉiel-poluson[redakti]

Trovu la Nordan stelon.

‎Ĉe la malsupro de la bildo vi vidas la sep prominentajn steloj de la stelfiguro "Granda Ursino". Ĝi estas facile rekonebla. Ĝi aspektas kiel ĉerpilo aŭ granda kulero. Kelkaj helplinioj estas desegnitaj inter la steloj tiel ke la formo aperu pli klare.

Por trovi la Polusan stelon (la Nordan stelon), oni imagu linion inter la du steloj plej malproksimaj de la “tenilo” de la granda kulero. Tiu linio precize atingas la Polusan stelon, se etendite ĉirkaŭ kvinfoje la distanco inter la steloj. (La punktoj estas desegnitaj nur por helpi vin; ili ne aperas sur la vera ĉielo.) Kun iom da imago oni povas vidi la stelojn ĉirkaŭ la Polusa stelo kiel malgrandigitan, malfortluman kaj misformitan kopion de la vera “granda kulero” – alfrontantan la kontraŭan direkton. Ĝi estas kelkfoje nomata "la Malgranda kulero”. La Polusa stelo estas la pinto de la tenilo de la Malgranda kulero.

SCII: La Polusa stelo estas grava ĉar ĝi estas ĝuste ĉe la norda ĉiel-poluso, tiu punkto, ĉirkaŭ kiu ĉio ŝajnas rondiri.

Se ni rigardas la Grandan Ursinon je regulaj intervaloj dum la tuta nokto, ni vidas ke ĝi iomete moviĝas la tutan tempon, dum la Polusa stelo estas ĉiam videbla en la sama direkto. La tuta stela ĉielo ŝajnas rondiri ĉirkaŭ la Norda stelo kaj ĉirkaŭ ni mem. Estas kvazaŭ akso trapasus tra ni kaj la du ĉielaj polusoj, la norda poluso ĉe la Polusa stelo kaj la suda poluso, kiu eble vidas homoj sur la suda duonglobo de la tero. La stela ĉielo videblas turniĝanta ĉirkaŭ tiu akso. Por personoj vivantaj sur la norda duonglobo utilas scii kiel oni povas trovi la Polusan stelon (la Nordan stelon), ĉar per tiu oni povas antaŭdiri, kian vojon moviĝos ĉiu stelo dum la nokto – kaj fakte ankaŭ la planedoj kaj la suno kaj la luno.

Sur la suda duono de la ĉielo ne ekzistas simila stelo, kiu estus proksime al la suda ĉiela poluso. La Suda Kruco estas klara konstelacio ĉe la suda ĉiela poluso. Ĝi povas esti komparata kun la Granda Ursino, kaj certe oni povas celi de ĝiaj steloj certan distancon por trovi la sudan ĉielan poluson, sed tie estas areo malabunde loĝata de steloj, kiuj servus kiel pli proksima orientilo. Pro tio oni ofte ne diras “la Norda polusa stelo”, sed nur “la Polusa stelo”, ĉar nia polusa stelo estas la ununura bona polusa stelo por ni terloĝantaroj.

Ĉapitro 3. Ombroj kaj la lunaj fazoj[redakti]

Scii pri suno kaj luno: El ĉiuj ĉielaj korpoj, la luno estas la plej proksima. Nur la homfaritaj satelitoj, kosmoŝipoj en orbito ĉirkaŭ la tero, estas pli proksimaj. (Kaj la tero, kompreneble, sur kiu ni staras, estas treege proksima.) De la luno oni ofte vidas nur tiun flankon, kiun la suno lumigas, dum la ombroflanko aperas nur malklara aŭ tute ne.

Trovu kvar erarojn[redakti]

Trovu kvar erarojn.
Trovu kvar erarojn.

Trovu kvar erarojn en ĉi tiu bildo de birdo staranta sur paliso:

Konkludo


Flago de Turkio.
Flago de Alĝerio.

Bildoj de la flagoj de Turkio kaj Alĝerio. La flagmotivo de Turkio povus aperi sur la ĉielo dum tiu de Alĝerio devus esti konsiderata kiel nur kombino de emblem-elementoj.


Nova, kreska, plena, malkreska kaj …[redakti]

La luno povas aspekti diverse. Oni parolas i.a. pri novluno, plenluno kaj duonluno.

Nova luno. Kiam la luno estas vidata en proksimume la sama direkto kiel la suno, ĝi estas malfacile videbla. La suno brilas sur la malantaŭa flanko (la “dorso de la viro en la luno”) tiel ke la vizaĝo, kiun ni kutime rigardas, fariĝas tiel malhela, ke ĝi ne videblas tie apud la suna brilo. Ĉar ĝi estas nevidebla, mankas en la lingvoj nomo por tiu formo de la luno. Oni povus nomi ĝin “malplenluno”, ĉar ĝi estas la malo de la plenluno. En almanakaj kalendaroj oni kelkfoje nomas ĝin novluno, kio dekomence estis la aspekto kelkajn tagojn poste, kiam oni penege povas vidi la plej fruan maldikan arkon (serpon) de la kreskanta luno, kaj esperas, ke ĝi denove "pleniĝos”. Pri la tuta periodo de la malplena ĝis la plena oni diras ke la luno estas kreskanta. Dum la periodo post la plenlum-fazo la luno estas malkreskanta. Kuna nomo de ambaŭ aspektoj estas duona luno, precipe kiam ĝi vere havas pli malpli duonon de sia areo lumigita kaj duonon ombra.

Kelkfoje la novluno estas tiel ekzakte en la sama direkto kiel la suno, ke ĝi forkaŝas parton aŭ ĉion el la suna disko. Tio nomiĝas suna eklipso kaj okazas sufiĉe malofte. Plej ofte la suno kaj la luno ŝajnas pasi je mallonga distanco, tiel ke la luno ne kaŝas la sunon, sed ankoraŭ havas la sunon tiel rekte malantaŭ si ke ni ne kapablas vidi ion ajn el la lumigita flanko, eĉ ne mallarĝan arkon. Tio okazas ĉiumonate kaj tion ni eble nomas novluno – aŭ "malplena luno".

Plenluno. La luno estas plena kiam ĝi estas rekte kontraŭ la direkto de la suno, ekzemple en la oriento kiam la suno estas en la okcidento. Oni nomas, ke ili staras en "opozicio" unu al la alia. Se la luno estas videbla super la horizonto, la suno sekve estas sub la horizonto – alie ili ne havas 180 gradoj inter si kaj tiam la luno ne estas vere plena. Do nur post la subiro de la suno, oni povas vidi la plenlunon. Ni observantoj tiam estas sur la ombroflanko de la ter-globo kune kun la luno, kaj la suno lumigas la alian flankon de la tero, kaj samtempe sukcesas lumigi la lunon.

Ne estas ekzakte 180 gradoj kiam ni vidas la plenlunon. Tial la lumo de la suno sukcesas atingi la lunon, kvankam ili estas je transaj flankoj de la tero. Kutime la angulo devias iagrade. En la maloftaj okazoj, kiam la angulo estas treege proksima al 180.0 gradoj, ni— ĉiuj homoj kaj nia tero—estas tiel precize inter la suno kaj la luno, ke ni malebligas ke la suno lumigas la lunon. Nia ombro do trafas la lunon tiel ke ĝi mallumiĝas. Tio nomiĝas luna eklipso.

Duonluno estas kiam la suno kaj la luno estas pli malpli 90 gradoj dise. Duono de la luna globo tiam estas lumigita kaj duono en ombro. Kiudirekten la lunarko rigardas, tio estos traktata en ĉapitro 7.

Kial 90 gradoj?[redakti]

Ĉu vi scivolas kial la duonluno estas duona, kiam ĝi estas 90 gradoj de la suno?

Klarigo ĉi tie.

Kio estas malĝusta?[redakti]

Suno kaj plenluno

Kiel mankas la logiko de ĉi tiu bildo de la suno kaj la plenluno?

Konkludo


Trovu tri erarojn[redakti]

Trovu tri erarojn.

La bildoj celas montri kiel povus aspekti kiam la luno kaj suno estas preskaŭ en la sama direkto. Sed tri el la kvar bildoj estas malĝustaj. Kiuj?

Konkludo


Pli pri la fazoj de la luno troviĝas en ĉapitro 7, kiu traktas kiam kaj kie oni vidas la lunon en ĝiaj diversaj fazoj. Tiu ĉapitro ankaŭ rakontas pli pri eklipsoj.

Luna ombro aspektas kurba[redakti]

La direkto de la ombroflanko.

Sur la sekva bildo vi vidas la sunon kaj lunon kiu estas iom pli ol duono. Eble surprizas vin, ke la suna flanko de la luno ne ŝajnas esti direktita rekte al la suno, sed oblikve supren.

Ĉi tio estas iluzio. La precipa kaŭzo estas ke ni desegnis la firmamenton, kiu vere aspektas volba kaj kurba, sur plata papero. Tiam ŝajnas kvazaŭ la plej proksima vojo inter la suno kaj la luno estus laŭ rekta horizontala linio. Sed se oni eliras eksteren kaj rigardas la sunon kaj la lunon, kiam ili estas malproksimaj, oni vidas, ke la rekta vojo inter ili estas ne ĉirkaŭ la horizonto sed supre sur la ĉiela volbo.

Sed ankaŭ kiam oni staras ekstere kaj rigardas la sunon kaj la larĝan duonlunon, oni povas facile trompi sin. Estas ĉar la horizontlinio kondukas la okulon tiel ke oni pensas ke la sunlumo devus iri paralela al ĝi. Oni kutimas legi kaj en aliaj situacioj movi la rigardon horizontale. Estas nekutime streĉi la kolon kaj konstati ke la plej rekta linio, la granda cirklo, iras alte super onia kapo.


Ĉapitro 4. Preskaŭ ĉiuj leviĝas en la oriento kaj subiras en la okcidento[redakti]

Por rekoni planedojn aŭ por antaŭdiri la ŝanĝiĝojn de la luno, ni devas scii ne nur iliajn direktojn en difinita tempo sed ankaŭ iliajn movojn. Per movoj ni celas ĉi tie kiel ĉielaj korpoj ŝajnas moviĝi sur la ĉiela volbo, ne kiel ili efektive trairas la universon. Ni unue prezentas la plej faman regulon de movo, tiun pri la movo de la suno, kaj poste ni montras, ke la aliaj reguloj estas sufiĉe facilaj kaj sufiĉe similaj al la unua.

Regulo 1[redakti]

En la norda parto de la tero la suno ŝajnas moviĝi sur la la ĉiela volbo tiel ke ĝi leviĝas en la oriento kaj subiras en la okcidento, ĝenerale parolante.

Oni povas scivoli: Kiel estas en aliaj partoj de la tero? Ĉu la suno leviĝas en la oriento kaj subiras en la okcidento ankaŭ tie? Kaj ĉu ĝi iras sammaniere kaj somere kaj vintre? – Jes, proksimume. Kaj sude kaj norde de la ekvatoro ĝi ĉiam iras supren sur la orienta flanko kaj malsupren sur la okcidenta flanko – somere kaj vintre. En la tropikoj ĝiaj apero kaj malapero tre bone kongruas kun la orienta kaj okcidenta kardinalaj direktoj, kaj ekster la tropikoj ĝi kongruas precipe bone printempe kaj aŭtune. Sed ankaŭ alie tio estas bona ĝenerala regulo. La escepto de la reguleco estas polusaj regionoj, kie kelkfoje la suno tute ne subiras vespere kaj ne leviĝas matene, sed somere restas dum multaj tagoj super la horizonto kaj vintre estas sub la horizonto dum longa tempo. Ni resumas tion en la sekva etendita regulo:

Regulo 2[redakti]

Ĉie sur la tero, kie la suno leviĝas kaj subiras, validas la regulo 1: "supren proksimume en la oriento kaj malsupren proksimume en la okcidento".

La kompasdirektoj de la leviĝo kaj subiro iomete varias de tago al tago. Ili estas precize oriento kaj okcidento nur ĉe la tagoj de la du ekvinoksoj, unu en Marto kaj unu en Septembro. Alie oni vidas la leviĝon proksimume en la nordoriento en la norda somero – kiam la suno estas ĉe la nordaj popoloj – kaj proksimume en la sudoriento en la norda vintro, kiu estas la suda somero. Kaj suben ĝi iras nordokcidente nordsomere kaj sudokcidente sudsomere, proksimume. Ju pli oni iras norden, des malpli da horojn oni vidas la sunon vintre. Ĝi estas videbla nur ĉe sia kulmino – do vintre ĝi supreniras kaj malsupreniras proksimume samtempe – kaj tio okazas preskaŭ en la sudo. Kaj, kiel dirite, eĉ pli norde ĝi tute ne leviĝas vintre. Sur la sudaj partoj de la tero la direktoj estas la samaj samtempe sed la sezonnomoj kaj la daŭroj de la hela tago la kontraŭaj.

Regulo 3[redakti]

La luno leviĝas ĉe la orienta flanko kaj subiras ĉe la okcidenta flanko.

Tio estas same kiel la suno. Kaj kiel pri la suno, la regulo ne validas en la polusaj regionoj. Tie la luno povas esti supre aŭ malsupre dum pluraj tagoj sinsekve.

Regulo 4[redakti]

Supren sur la orienta flanko kaj malsupren sur la okcidenta flanko ankaŭ validas pri steloj kaj planedoj.

Tiu regulo validas por la plej multaj steloj, sed iuj steloj tute ne iras supren kaj suben. La steloj de la Granda Ursino, ekzemple. Kiel ĉiuj steloj ili rondiras la ĉielan poluson ĉe la Norda stelo. Por popoloj en nordaj regionoj la Norda stelo estas videbla alte sur la ĉiela volbo, kaj la Granda Ursino estas tiel proksima al ĝi, ke ĝi neniam proksimas la horizonton, do ĝiaj steloj ĉiam estas supre. Ankaŭ iuj aliaj steloj restas por tiuj nordaj popoloj sub la horizonto la tutan tempon, kiom ajn la firmamento ruliĝas. Por sudaj popoloj la Granda kulero neniam venos super la horizonto, dum la Suda Kruco ĉiam estas super la horizonton. Ĉi tio estas priskribita pli detale en ĉapitro 6.

Regulo 5[redakti]

En la norda parto de la tero oni vidas kaj la sunon, la lunon kaj la planedojn preterpasi sudon sur siaj vojoj de la orienta horizonto al la okcidenta horizonto.

La suno iras kiel oni skribas

‎Se la suno, la luno aŭ planedo vidiĝas proksima al la horizonto, ĝia movado similas al la leg- kaj skribdirekto de Esperanto (kaj multaj aliaj lingvoj) – direkto de maldekstre dekstren. Kiam ili preterpasas la sudon ili estas plej alte super la horizonto. Oni diras, ke ili kulminas en la sudo. Tio pri nordaj latitudoj. Kiel estas en la tropikaj regionoj klariĝas ĉapitro 11. Sude de la tropikoj validas la sekva regulo:

Regulo 6[redakti]

En la suda parto de la tero oni vidas kaj la sunon, la lunon kaj la planedojn preterpasi nordon sur siaj vojoj de la orienta horizonto al la okcidenta horizonto.

‎Se la suno, la luno aŭ planedo vidiĝas proksima al la horizonto, ĝia movado similas al la leg- kaj skribdirekto de Araba lingvo – direkto de maldekstre dekstren. Kiam ili preterpasas la nordon ili estas plej alte super la horizonto. Ili kulminas en la nordo.


Resumo de la Reguloj[redakti]

Por resumi la movadon de astroj: Ĉiutage supren sur la orienta flanko kaj malsupren sur la okcidenta flanko, preskaŭ sammaniere de tago al tago. Estas preskaŭ tiel simple pri la suno, luno kaj la planedoj , krom se oni estas en Arkto aŭ Antarkto. En nordaj regionoj de la tero tio signifas, ke ili ĉiuj iras en la direkto de la Esperanta skribo.

Supren aŭ malsupren?[redakti]

Supren aŭ malsupren?
Supren aŭ malsupren?

La ursido demandas, ĉu la luno malleviĝas aŭ supreniras?

Konkludo


Suno kaj luno ambaŭ iras supren en la oriento kaj malsupren en la okcidento, kaj por nordlandanoj ili iras tra pozicio en la sudo. Ĉi tio signifas, ke, proksimume, ili iras laŭ la sama vojo en la sama direkto. Kelkfoje ili estas proksimaj unu al la alia, ĉu tiel ke la luno iras unue kaj la suno venas poste, ĉu inverse.


Se la luno iras antaŭ la suno …[redakti]

La luno kun la pintoj indikas for de la suno
La luno kun la pintoj indikas for de la suno

Ĉu ĉi tiu bildo estas ĝusta? Tio estas: Ĉu la duonluno moviĝas kun la pintoj aŭ kun la ronda flanko fronte kiam ĝi antaŭas la sunon en ilia movo trans la ĉielo? Kiel pri kiam ĝi sekvas la sunon?

Konkludo


Ĉapitro 5. Ĉio turniĝas unu rondiron en ĉirkaŭ unu tago[redakti]

Regulo 7[redakti]

Steloj, la planedoj, la suno kaj la luno rondiras unufoje tage, proksimume.

Ĉi tiu taga movado "supren en la oriento, malsupren en la okcidento ĉiutage" estas ĝenerala por tio, kion oni vidas sur la ĉielo. Kompreneble ĝi ne validas por birdoj kaj aviadiloj – aferoj kiuj estas tro proksimaj al la tera surfaco por esti kalkulitaj kiel astronomio. Ĝi ankaŭ ne validas por artefaritaj satelitoj. Sed ĉio pli malproksima aĵo partoprenas en ĉi tiu taga turniĝo, kiu okazas simple pro tio, ke la tero turniĝas en la spaco kaj tiu rotacio okazas tiel rapide, ke la propraj movoj de la ĉielaj korpoj fariĝas nur malgrandaj devioj de la taga turno. Ni klarigos ĉi tiujn malgrandajn deviojn jene ĉar ili povas doni gravajn indicojn por taksi kio okazas.

Se vi konas ĉi tiun regulon kaj la antaŭajn kvin, vi konas la grandajn trajtojn. Vi ne plu bezonas demandi ĉu la planedoj povus moviĝi en la kontraŭa direkto kompare kun la suno – ili neniam faras. Kaj neniu konfuza ideo, ke la luno bezonus monaton por plenumi unu rondiron sur la ĉiela volbo – daŭras ĉirkaŭ unu tago, kiel pri ĉiuj aliaj astroj, kiam ni vidas ilin de nia turniĝanta tera vidpunkto. ‎

La dekdua horo[redakti]

La dekdua horo
La dekdua horo

Estas la dekdua horo en la tago kaj la luno ĵus leviĝis. Je kioma horo ĝi estas plej alta? Ni estas en nordia lando.

Konkludo


Nun ni rigardos la detalojn. Komence, ni komparos kiom rapide iras la steloj, suno kaj luno. La planedoj estos traktitaj en ĉapitro 12. Ili ŝajnas moviĝi je varia rapideco.


Regulo 8[redakti]

La steloj rondiras 366 fojojn en ĉiu jaro.

Tio estas pli da rondiroj ol la suno kaj la luno faras en jaro. Oni do povas diri, ke la stelplena ĉielo estas la plej rapida, sed tiam oni devas konsideri, ke la steloj, kiuj estas proksimaj al la ĉiela poluso, iras nur en 366 tre malgrandaj cirkloj, dum la steloj kiuj estas pli for de la ĉiela poluso iras en pli grandaj cirkloj. Estas la steloj en la grandaj cirkloj kiuj ŝajnas moviĝi plej rapide sur la ĉielo.

Ĉiujare 366 rivoluoj, tiel turniĝas la tero en la realo, se oni rigardas ĝin el la kosmo, el distanta stelo. Notu bone: ne 365, sed unu plian turnon ĉiujare. Rilate stelon, unu rivoluo de la terglobo do bezonas iom malpli tempo ol normala tago – tia tago kiun montras niaj horloĝoj, la 24-hora tago. La diferenco estas 1/366 • 24 horoj, kio estas 4 minutoj malpli. Do 23 horoj kaj 56 minutoj estas la turniĝa periodo de la tero. Al ni sur la tero, ŝajnas esti la steloj kiuj faras unu rondiron en tiu tempo. Ĉi tiu tempodaŭro estas nomita sidera tago, kio signifas stela tagnokto..

Regulo 9[redakti]

La suno estas la dua plej rapida en la vetkuro kun la luno kaj la stelplena ĉielo.

Ĝi ŝajnas postlasi la stelojn je unu turno ĉiujare. Nur unu. Ĝi do aperas por nia vido nur 365 fojojn jare. La konduto de la suno estas tiel drama por ni sur la tero, ke estas ĉi tiu suna tago, kiun ni kutime nomas tago kaj ne la iomete pli rapida periodo de la steloj.

Sube, por simpleco, ni supozas ke la suno estas plej alta je la 12-a horo dum la tago. Ĝi kelkfoje devias pli ol unu horon ĉar kelkaj el la hor-zonoj de la tero pli kongruas kun ŝtatlimoj ol astronomio. Krome, multaj landoj aplikas someran tempon, kio povas fari la eraron eĉ pli granda. En multaj praktikaj situacioj tamen sufiĉas kalkuli per sunan kulminon je la 12-a, kaj en la ekzemploj la principo estas pli grava ol la precizeco.

Se ni ne estas ĉe la terpolusoj sed ie inter la norda kaj suda polusaj cirkloj, la tagnokto konsistas el nokto kiam la suno estas sub la horizonto kaj tago kiam la suno estas videbla. La longeco de tago kaj nokto tre varias, depende de la latitudo, ĉe kiu oni estas, kaj ankaŭ depende de la sezono. Nur ĉe la temopunktoj de la du ekvinoksoj tago kaj nokto estas samlongaj, kaj tiaj ili estas sur la tuta tero.

Regulo 10[redakti]

Kiel bona tria, t.e. lasta, venas la luno. Eble ne tiom bona trio fakte. Dum la suno malrapidas nur per unu rondiro post la steloj ĉiujare, la luno fariĝas preterkurita de la suno ĉirkaŭ dek du fojojn ĉiujare. Tiel multe ĝi postrestas ke oni facile povas observas tion per komparo de tago al tago. En la norda parto de la tero, se oni vidas la lunon tuj maldekstre de la suno, ĝi estos iom pli for de la suno la sekvan tagon.

Nokte oni povas facile vidi kiom malrapida estas la luno se oni komparas ĝin kun certa konstelacio aŭ stelo. Post kelkaj horoj oni vidas, ke la luno kaj la stelo ŝanĝiĝis unu rilate al la alia. Tamen, ĉi tiu rampo estas multe malpli ol la paŝo kiun ambaŭ sukcesis fari al la okcidento dum la sama tempo, paŝo kion oni vidas se oni komparas ilian pozicion kun arbopinto, ekzemple. Estas ĉi tiu ĝenerala 24-hora ciklo, kiu estas plej klare videbla por ni. Ili ĉiuj sukcesas fari ĉirkaŭ unu rondiron rilate al la arbopinto ĉiutage, dum kaj la suno kaj la steloj postulas proksimume monaton por repasi la lunon per unu rondiro. Do ne multe pli malrapida estas la luno, nur iomete. Kaj la suno kaj la steloj estas eĉ pli egalaj – 365 kontraŭ 366 rondiroj en jaro – tio ne estas multe. Tial ni ne mensogis kiam ni diris, kiel regulo 7, ke ĉio astronomia ŝajnas turniĝi ĉirkaŭ unu rondiron en unu tago.

Kalkula tasko[redakti]

Kiom postrestas la suno en unu tago post la steloj?

Konkludo

Kiel scii?[redakti]

Kiamaniere oni povas scii, ke la suno ŝanĝas sian pozicion sur la ĉielo rilate al la steloj? Oni ne povas rekte observi, ke la suno kaj la steloj moviĝas unu rilate al la alia, ĉar ili ne videblas samtempe, kiel la luno kaj la steloj. La suno estas videbla tage kaj la steloj nokte.

Konkludo

Kiam estos la luno malantaŭ la arbo?[redakti]

Kiam estos la luno malantaŭ la arbo?

Kiom longe ni devas atendi, ke la luno estos tuj malantaŭ la arbo? Ni estas en la Peterburga regiono. Ni scias, ke plenluna diametro estas sufiĉe precize duongrada. Ĉi tie, kiel helpo, ni desegnis la vojon de la luno kaj skalliniojn kiuj indikas duongradojn.

Konkludo

La vorto monato povas signifi kelkajn malsamajn aferojn. Legu pli ĉi tie


Ili glitas disen[redakti]

Kiom longe ni devas atendi?
Kiom longe ni devas atendi?

La distanco inter la suno kaj la luno estas 20 sunaj diametroj, kio estas dek gradoj. Kiom longe ni devas atendi, ke ĝi estos 12 gradoj?

Konkludo



Ĉapitro 6. Pri la norda kaj la suda stelaj ĉieloj kaj la ĉiela ekvatoro kiu disigas ilin[redakti]

La firmamento[redakti]

La ĉielo aspektas kiel kupolo super ni, la firmamento. Ĉar en la kosmo la steloj estas trege distancaj de ni, ili kune aspektas al ni kiel senŝanĝa desegnaĵo sur la kupolo, la aro de konstelacioj. Tiu kupolo ŝajnas daŭri pluen sub la horizonto, tiel formante kompletan ĉielan sferon. En ĉi tiu duobla, per steloj desegnata kupolo, la luno, la suno kaj planedoj ŝajnas moviĝi inter la steloj.

Se oni estas sur la ekvatoro, ekzemple en Ugando, oni havas la privilegion povi vidi ĉiujn stelojn sur la ĉiela sfero. Vespere je la 6-a oni povas vidi duonon de ili. Dum la nokto, la ĉiela sfero turniĝas tiel, ke unu post la alia el ili malaperas sub la horizonto, dum en la oriento aperas tute malsamaj steloj. Matene antaŭ la tagiĝa lumo nevidebligas la stelojn, ĉiuj steloj estas anstataŭigitaj. Dum la nokto oni ĉiam vidis duonon de la ĉiela sfero samtempe. Oni estis kiel en granda lavaĵsekigilo kiu turniĝas ĉirkaŭ horizontala akso, kiu pasas tra la norda ĉiela poluso en la nordo ĉe la horizonto kaj tra la suda ĉiela poluso en la sudo ĉe la horizonto.

Tio tute ne estas la kazo ĉe la norda poluso en la Arkto. Tie oni vidas la samajn stelojn ĉiam, ĉirkaŭ la horloĝo. La norda stelĉielo aŭ la norda ĉielduono estas ĉiuj steloj videblaj ĉe la norda poluso. Ankaŭ ĉe la norda poluso la firmamento turniĝas, kiel ĝi faras en la tropikoj kaj ĉie, sed la akso ĉi tie vidiĝas vertikala, kun la norda stelĉielo supren kaj la suda stelĉielo malsupren, do kiom ajn la firmamento turniĝas, neniuj novaj steloj aperas. Kaj ne helpas atendi alian sezonon – estas ĉiam la steloj de la norda stela ĉielo, kiujn oni vidas de ĉi tiu polusa vidpunkto. La Norda stelo ĉiam estas rekte supren. Ne estas kiel ĉe la ekvatoro kie la du ĉielaj polusoj estas ĝuste ĉe la horizonto kaj la ĉiela sfero alkondukas novajn stelojn en la oriento dum la tuta nokto.

Estas la grundo, la tero, kiu kaŝas la sudan ĉielduonon for de la nordpolusanoj. Se ili volas vidi pli da steloj, ili devas veni iom pli suden, ekzemple al la nordiaj landoj, al Siberio aŭ Kanado. Tie, la tera surfaco kuŝas oblikve al la tera akso. Tion oni rimarkas tiamaniere, ke la Polusa stelo, ĉirkaŭ kiu ĉio ŝajnas turni sin, estas ne rekte ĉe la zenito sed iom norde. Ekzemple, ĉe 60-grada latitudo, kiu etendiĝas tra Peterburgo, Raseborg, Oslo kaj Alasko, oni vidas la Polusan stelon 30 gradojn malsupren de la zenito (do 60 gradojn supren de la horizonto en la nordo, ĉar 30 + 60 = 90, orta angulo). Kiam la firmamento ruliĝas ĉirkaŭ ĉi tiu oblikva punkto, la steloj, kiuj estas proksimaj al la Polusa stelo, ekzemple ĉiuj steloj de la Granda kulero kaj multaj pliaj, restas supre 24 horojn tage, dum kelkaj kiuj estas pli for de ĝi alterne aperas kaj alterne malaperas.

Oni nun memoru kion signifas “la norda stelĉielo”. La norda stelĉielo ne estas la sama kiel la parto de la stela ĉielo, kiun ni vidas je certa tempo en la norda kompasdirekto. Temas pri la nordo de la ĉielo, t.e. la direkto al la norda ĉiela poluso, kiu estas ĉe la Polusa stelo. La steloj kiuj estas pli proksime al ĝi ol al la suda ĉiela poluso estas sur la norda stelĉielo.

La limo inter la du ĉielaj duonoj estas nomita la ĉiela ekvatoro. Por nordianoj, kanadanoj aŭ siberianoj ĝi ŝajnas iri laŭ linio de la horizonto en la oriento al la horizonto en la okcidento kun kulmino en la sudo. (Eble oni perceptas ĝin kurba, kiel arko. Tio estas optika iluzio, pro tio ke ni ne estas kutimgitaj al situacio, kiam du rektaj linioj intersekctas unu la alian en du punktoj.) La ĉiela ekvatoro estas la sama vojo, kiun la suno iras de mateno ĝis vespero dum la tagoj de la du ekvinoksoj.

La steloj, kiujn 60-latitudanoj vidas aperi kaj malaperi, estas kaj steloj sur la norda kaj steloj sur la suda stelaj ĉieloj – ĉiuj kiuj estas proksimaj al la ĉiela ekvatoro. Steloj de la norda stelĉielo kiuj estas sub la horizonto kiam en la nordo, videblas dek du horojn poste kiam en la sudo. Se la 60-latitudanoj rigardas kontraŭ la sudo iomete super la horizonto, ili ankaŭ vidas kelkajn stelojn kiuj apartenas al la suda ĉielduono, ekzemple Siriuson, dum rigardante al la norda horizonto de la tero ili spertas ke ĉiuj sudaj steloj kaj kelkaj kiuj apartenas al la norda ĉieladuono estas fortranĉitaj fare de la tero. Se ili observas la stelojn plurfoje (ekzemple en vintra vespero kaj en la malfrua mateno 12 horojn poste), ili havas ŝancon vidi sufiĉe grandan parton de ĉiuj steloj, sed certe ne ĉiujn, kiel ekvatorano povas. Tiuj steloj, kiuj estas plej proksimaj al la suda ĉiela poluso, neniam estas videblaj en la nordaj landoj, ekzemple la Suda Kruco.

Proksime al la ĉiela ekvatoro[redakti]

Por juĝi kiel la luno kaj planedoj movadas oni povas pensi unue pri la ĉiela ekvatoro. Se oni ne havas tiom altajn postulojn pri precizeco, oni povas kalkuli, ke la suno, luno kaj planedoj moviĝas laŭ la ĉiela ekvatoro. Strikte parolante, nur ĉe la du ekvinoksoj la suno faras tion – tio estas, dufoje jare. La luno estas ĉe la ĉiela ekvatoro proksimume dufoje monate, kaj ĉiu planedo estas tie dufoje dum ĉiu rondiro, kiun ĝi faras rilate al la ĉiela sfero. Kiam ne ĉe la ĉiela ekvatoro, ili ĉiuj estas sufiĉe proksimaj al ĝi. La suno estas maksimume 23 gradoj de la ĉiela ekvatoro – dum la tago de junia solstico 23 gradoj pli norde kaj ĉe la decembra solstico 23 gradoj pli sude. En esceptaj kazoj, la luno kaj la planedoj povas esti eĉ kelkajn pliajn gradojn for de la ĉiela ekvatoro. Ofte oni povas pensi kvazaŭ kaj suno, luno kaj planedoj estas sur la ĉiela ekvatoro. Ekzemple por trovi planedojn aŭ la lunon detaloj ne gravas. Scii kiom alte la ĉiela ekvatoro estas leviĝinta estas facile, nur subtrahu vian latitudon de 90 gradoj. Ekzemple, loĝantoj de Pekino ĉe 40 gradoj norda latitudo, vidas la ĉielan ekvatoron 90 – 40 = 50 gradojn super la horizonto en la sudo. Ĉiam estas tiel sur tiu latitudo. Kaj sur la tuta tero la ĉiela ekvatoro iras tra la tera horizonto ĝuste en la okcidenta kaj la orienta direktoj.

Norda somero kaj vintro[redakti]

Somere en nordaj landoj la suno videblas alte. Tiam ĝi restadas kaj tage kaj nokte super la ĉiela ekvatoro. Plej alte ĝi vidiĝas ĉe la junia solstico (tie nomata “somera solstico”), kiam ĝi estas sur la norda stelĉielo 23 gradojn for de la ciela ekvatoro. Rimarku, ke la somernokta suno kaj la somertaga suno ne estas en ĝuste kontraŭaj pozicioj. La angulo inter ili estas multe malpli ol 180 gradoj. Same kiel, ekzemple, la steloj de la Granda kulero la somera suno moviĝas laŭ malgranda cirklo, ne granda cirklo kiel la ĉiela ekvatoro. Nur ĉe la du ekvinoksoj ili iras la tutan vojon ĉirkaŭ la firmamento, ĉe la plej dika punkto – laŭ granda cirklo. Vintre, la suno same moviĝas laŭ malgranda cirklo, nun en la suda ĉielduono.

Samtempe kiam nordaj popoloj spertas sian someron kun alta suno, ĉe la ekvatoro popoloj vidas la saman fenomenon alie. La suno vere brilas pli sur la norda flanko de la tero, do de la ekvatoro ĝi ŝajnas esti iomete norda la tutan tagon. Ĝi leviĝas norde de la orienta punkto ĉe la horizonto, ne atingas la zeniton sed preterpasas ĝin sur ĝia norda flanko, kaj malsupreniras en la okcidenta horizonto pli norden. En la sesonoj, kiujn nordanoj nomas printempo kaj aŭtuno, tamen, la suno iras rekte trans la ĉielon, de la oriento tra la zeniton ĝis la okcidento. Kaj kiam estas vintro en nordaj landoj, la suno vidiĝas pli sude.

La tagnoktegalaj tempoj[redakti]

La marta ekvinokso kaj la septembra ekvinokso estas la tempopunktoj kiam tago kaj nokto estas de egala longo. Dek du horojn estas la suno sub la horizonto kaj dek du horojn super la horizonto. Estus la 6-an horon supren kaj la 6-an horon malsupren, se ne ekzistus sociaj artifikoj kiel somera tempo kaj komuna tempo por grandaj geografiaj areoj. La ekvinoksoj okazas samtempe en la tuta mondo, ĉirkaŭ la 21-a de Marto kaj la 23-a de Septembro, respektive. Tiam la suno leviĝas ĝuste oriente kaj subiras ĝuste okcidente. Pri la suno kaj la luno, oni ofte atingas akcepleblan rezulton kalkulante kvazaŭ ĝi estus ĉe la ekvinokso, eĉ kiam oni scias, ke ĝi ne estas – eĉ kiam oni scias, ke estas la mezo de somero aŭ vintro. En la sekva ĉapitro, ĉapitro 7, ni faros tion por simpleco. Poste ni lernos kiel kalkuli pli precize se ni bezonas tion. Iru al ĉapitro 9, kiu traktas la ekliptikon, se vi jam sentas vin preta rezoni en la pli preciza maniero.

Kion diras la bildo?[redakti]

Sieppelijärvi-vojkruciĝo.
Sieppelijärvi-vojkruciĝo.

‎Ĉe la vojkruciĝo ĉe Sieppelijärvi renkontiĝas nord-suda vojo kaj orient-okcidenta vojo. La loknomoj sur la vojmontriloj, kiel la nomo Sieppeljärvi, estas finnaj. En ĉi tiu skema printempa bildo de la vojkruciĝoj, la suno kaj la luno estas desegnitaj pli grandaj por klareco ol ili aperus (kaj tio validas ankaŭ pri iuj aliaj bildoj). La suno kaj la luno ja havas nur diametrojn de 0,5 gradoj, kiel ni teranoj vidas ilin, dum la angulo estas 90 gradoj inter, ekzemple, oriento kaj sudo, aŭ sudo kaj okcidento. Do devus esti 180 sunoj aŭ lunoj inter la plej foraj punktoj de la du vojoj.

Demandoj:

  1. En kiu direkto moviĝas la suno? La luno?
  2. Al kiuj direktoj oni vidas respektive Pello kaj Lohiniva?
  3. Ĉu estas tago aŭ nokto?
  4. Kioma horo estas?
  5. Kiel aspektos la ĉielo la sekvan tagon samtempe?
  6. Ĉu la suno kaj la luno renkontos?
  7. Kiom longe daŭros antaŭ ol la suno kaj la luno estos plej proksimaj?

Konkludo

Sur geografia globo kutime estas desegnitaj meridianoj, t.e. grandaj cirkloj kiuj etendiĝas inter la norda kaj suda polusoj, kaj paralelaj cirkloj de latitudo, kiuj dividas la teron en tranĉaĵoj, grandaj ĉe la ekvatoro kaj pli malgrandaj pli proksime al la polusoj. Per mencii la longitudon kaj latitudon de certa loko oni povas indiki ĝian situon sur la tersurfaco,.

La nomoj longitudo kaj latitudo venas de la Mediteranea Maro: Longitudoj estas kalkulitaj laŭ la longo de la Mediteranea Maro, t.e. kiom da gradoj oriente aŭ okcidente oni estas de certa fiksita meridiano, nuntempe kutime la referenca meridiano tra Greenwich en Britujo. La gradoj de latitudo estas kalkulitaj en la direkto de la larĝo de la Mediteranea Maro, t.e. kiom da gradoj norde aŭ sude vi estas de la ekvatoro (kiu estas tre natura latituda referenco).

Kiu latitudo?[redakti]

Je kia latitudo?

Sur kia latitudo staras la observanto se la Polusa stelo ŝajnas esti 30 gradojn de la zenito?

Konkludo


Determini la pozicion de la insulo[redakti]

Solhöjdmätning
Solhöjdmätning

‎Vi estas postlasita sur senhoma insulo kaj volas esti savita de tie. Feliĉe, vi havas radiosendilon, per kiu vi povas kontakti viajn parencojn, kiuj certe povas aranĝi ke vi estu prenita hejmen. La nura problemo estas, ke vi ne havas ideon, kie sur la tero estas via insulo.

Kiel vi ekscios vian latitudon kaj longitudon, aŭ almenaŭ iun observon, kiu povas gvidi viajn maltrankvilajn parencojn kaj ilian sav-ekspedicion?

Konkludo


Ĉapitro 7. La vojo kaj la fazoj de la luno[redakti]

En ĉi tiu ĉapitro, ni simpligite supozas, ke la suno kaj la luno moviĝas laŭ la ĉiela ekvatoro. Ĉe la du ekvinoksoj, tio ĝuste taŭgas por la suno, kaj se la duonluno estas multe pli mallarĝa ol duona, ĝi ankaŭ dece taŭgas por la luno tiam. En aliaj tempoj de la jaro, oni devas iom konsideri, ke la suno kaj la luno povas esti fore de la ĉiela ekvatoro. Tion oni devas precipe konsideri, kiam temas pri la plenluno aŭ la duonluno, kaj kiam temas pri la altecoj de ĉielaj korpoj aŭ pri aferoj en la plej nordaj regionoj de la tero. Konsiderante tion estas pli komplika, do ni lasas tion ĝis ĉapitro 9, kiu traktas la ekliptikon.‎

La luno la sekvan tagon[redakti]

Kiel la arko estas morgaŭ?

Jen bildo de la Balta Maro. Ĉu la duonluno aperos pli maldika aŭ pli dika la sekvan tagon?



Konkludo

Vere aŭ malvere pri kvin demandoj[redakti]

Dum du okazoj malpli ol du semajnojn dise oni observas la lunon kaj la sunon en Alasko. Ĉu la rezulto povas aspekti kiel ĉi tiuj leterdesegnaĵoj montras? La suno estas indikita per O, la luno aŭ per C aŭ per D kiuj montras kiel la duonluno estas kurba.

  1. Unua okazo: C   O Dua okazo: O     C
  2. Unua okazo: O C Dua okazo: O       C
  3. Unua okazo: O    C Dua okazo: O    C
  4. Unua okazo: D    O Dua okazo: D        O
  5. Unua okazo: O C Dua okazo: D       O

Konkludo

Ni lernis, ke la taga movo estas la plej okulfrapa movo de la ĉielaj korpoj: Ili leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidente. La steloj apud la ĉiela ekvatoro moviĝas plej rapide, la suno estas la dua, la luno estas la plej malrapida. Estas kvazaŭ la steloj estus fiksitaj al la firmamento, fiksastroj, dum la aliaj ĉielaj korpoj preskaŭ sekvas la ĝeneralan movon sed iom postglitas ĉiutage.

Ni eksciis, ke la stela ĉielo plenumas 366 rondirojn jare. La suno plenumas 365 rondirojn jare kaj tial estas pasita de certa stelo (ekzemple en la Taŭro-konstelacio), ekzakte unufoje jare. La luno, kiu estas eĉ pli malrapida, estas preterpasita de la suno ĉirkaŭ 12 fojojn jare (kaj tial de la steloj ĉirkaŭ 13 fojojn jare).

Estas la intervaloj inter la ŝajnaj preterpasoj de la suno preter la lunon, kiujn oni antaŭ jarmiloj komencis rigardi kaj nomi kiel dek du monatoj. Nova monato estis kalkulita ĉiufoje kiam la suno en sia vetkuro preterpasis la lunon. Tiam oni diris, ke la luno fariĝis nova. En la semajnoj antaŭ la nova luno, la malnova luno fariĝis ĉiam pli maldika arko – kaj finfine nevidebla – ĉar la suno en la ekstera kurleno lumigis tiun flankon de ĝi, kiun la homaro en sia spektantejo en la mezo de la sportejo ne vidas. Post tiam la maldika nova lunarko kreskas, ĝis post unu semajno ĝi estas duonluno, kaj post plia semajno plena, kiam ĝi estas ĉe la alia flanko de la ĉielo, kontraŭ la suno. Tiam ĝi estas kvazaŭ malrapida kuristo, kiu post pli ol duona rondiro komencis denove sperti la sunon malantaŭ si. La suno nun brilas sur la alia flanko de la luno, igante ĝin denove duonluno, sed duonluno turniĝanta al la alia flanko kompare kun antaŭe.

La luno sur la norda parto de la tero[redakti]

Ĉi tiu rubriko temas pri kiel aspektas la luno de tiu parto de la tero, kie la suno estas en la sudo dum la tago (do la norda duono de la globo, sed eble ne tute pri arktaj aŭ tropikaj regionoj). Ni lernos kiel decidi ĉu la luno estas kreskanta aŭ malkreskanta. Kreskanta signifikas, ke ĝi fariĝas iom post iom pli larĝa, malkreskanta ke ĝi maldikiĝas. (Inter tiuj periodoj ĝi estas aŭ plena aŭ tute malplena.) Ni scias, ke kaj la suno kaj la luno moviĝas en la direkto de Esperanta skribo, kaj ke la luno moviĝas pli malrapide. Kiam la luno estas dekstre de la suno, la distanco malgrandiĝas de unu tago ĝis la sekvanta, kaj tiam la lunarko fariĝas pli mallarĝa. Ĝi estas lumigita de la suno de maldekstre. Tiam ĝi havas sian rondan flankon maldekstren kaj aspektas kiel maldekstra krampo: ( . Oni ankaŭ povas kompari ĝin kun la litero C.

Ni ricevas la sekvan memorregulon:


Regulo 11[redakti]

En la nordaj parto del a terglobo la luno aspektas kiel D kiam ĝi Dikiĝas kaj kiel C kiam ĝi Cedas.

Tiu regulo ne funkcias en pli sudaj partoj de la tero. Proksime de Antarkto ĉiam estas inverse. Proksime de la ekvatoro, ĉu sude ĉu norde de ĝi, estas malfacile kompari ĝin kun D kaj C. En tiuj tropikaj regionoj, malalta luno aspektas aŭ kiel volbo aŭ kiel boato. Neniu el ĉi tiaj figuroj en si mem dirus ion pri tio, ĉu ĝi kreskas aŭ malkreskas, ĉar tio dependas de ĉu la luno estas ĉe la orienta horizonto aŭ ĉe la okcidenta horizonto. Eĉ se oni vidas, ke la volbo aŭ boato estas malrekta, oni pripensu ke konkludo estas delikata, ĉar tiu malrekteco povas esti pro la inklino de la ekliptiko, kiu estas pritraktita en ĉapitro 12.

Aranĝu la bildojn[redakti]

Du bildoj el la sama semajno

La sama nordia vidaĵo la saman semajnon. Kiu bildo estas de pli malfrua tempopunkto?

Konkludo


Pri malsamaj specoj de monatoj[redakti]

La vorto monato povas signifi kelkajn malsamajn aferojn. Ĝi povas signifi la tempon necesan por la ĉiela korpo Luno fari unu rivoluon ĉirkaŭ la tero. Por observi tion ni komparas kun la steloj, kiujn ni imagas stari senmovaj en la universo. Ni nomas unu rivoluo kiam la luno la sekvan fojon vidiĝas sur la fono de la samaj steloj. Ne estas tre malfacile observi tion, se oni rekonas iujn taŭgajn konstelaciojn apud la ĉiela ekvatoro kaj havas la bonŝancon, ke ne estos nuba en la tagoj, kiam oni atendas, ke la luno postrestis unu tutan rondiron. Tiu speco de monato nomiĝas sidera monato kaj estas proksimume 27 tagojn.

Kio estas pli ofte signifita per monato en diversaj kulturoj estas la sinoda monato. Tiam vi kalkulas kiom da tempo necesas por ke la luno estu postlasita unu tutan rivoluon de la suno. Vi povas legu pli ĉi tie.

Lunluma bildo[redakti]

Demando: Fotisto volas montri malkreskan lunon oriente sur sia foto de siberia pejzaĝo. Je kioma horo de la tago ŝi kaptu sian foton?

Konkludo

Ĉu vere?[redakti]

Ĉu ili scias, pri kio ili parolas?

Ĉu la bestoj scias, pri kio ili parolas? Gvido: Ili troviĝas en la norda parto de la terglobo. Ni povas scii tion per la fakto, ke estas urso en la kompanio.


Konkludo


Ĉu la alko gajnos la veton?[redakti]

Ĉu li gajnas la veton?

Kion oni povas diri pri la ŝanco ke la alko gajnas la veton?

Konkludo

Alklaku ĉi tie se vi volas iri rekte al la sekcio pri la ekliptiko kaj lerni kiel kalkuli la vojon de la luno pli precize.


Ĉapitro 8. Horloĝdirekte kaj kontraŭhorloĝdirekte[redakti]

Ĉu la suno iras horloĝdirekte?[redakti]

Demando: Ĉu la suno iras horloĝdirekte (laŭhorloĝnadle)?' Iom da konfuzo ekzistas pri ĉi tiaj demandoj, precipe en lingvoj kiuj uzas terminoj kiel ”dekstrume” pri ŝraŭboj kaj rotacioj, sed ankaŭ de aliaj kialoj. Klarigo de la konceptoj

Se oni restas al rekta naiva observado kaj komparo pri tio, kion ni vidas sur la horloĝo, ni povas konstati:

La suno ŝajnas moviĝi laŭ la horlogaj nadloj dum la vintro de la norda terduono, kiu estas la somero de la suda terduono. Kaj ĝi faras tiel ĉu ni rigardas ĝin de la norda ĉu de la suda terduono. La suno ŝajnas moviĝi kontraŭ la horloĝaj nadloj dum la somero de la norda terduono, kiu estas la vintro de la suda terduono. Ĝi kuras nek laŭ- nek kontraŭhorloĝe dum la du ekvinoksoj. Ĝi ne estas videbla en Antarkto kaj norde de la norda polusa cirklo dum iliaj vintroj.

Plej bone estas tute eviti tiajn vortojn kiel laŭhorloĝe, laŭhorloĝnadlo, horloĝdirekte k.t.p. kiam temas pri suno, luno, planedoj kaj ĉiuj aliaj kiuj estas proksime al la ĉiela ekvatoro. Tio pro la simpla kialo, ke ni, kiel observantoj, havas niajn kapojn sufiĉe precize en la mezo kaj ne ĉiam komprenas tute klare de kiu flanko ni rigardas la rotacion.

Kontraŭe, la konceptoj povas esti uzataj senprobleme kiam temas pri aferoj, kiujn oni sen dubo ĉiam observas de certa direkto. Ĉi tio validas, ekzemple, por la Granda Ursino kaj la kuleroj. Ili iras kontraŭe al kiel la montriloj de horloĝo iras. Kaj spektantoj sur la suda terduono kiuj rigardas la Sudan Krucon, kiu estas je ioma distanco de la suda ĉiela poluso, povas klare vidi, ke ĝi moviĝas laŭhorloĝe.

Pri la mezaj steloj, tiuj kiuj estas nek ĉe la norda nek la suda ĉiela poluso sed pli proksimaj al la ĉiela ekvatoro, oni ĉiam povas diri, ke ili supreniras en la oriento kaj malsupreniras en la okcidento – proksimume. Se oni ne estas inter la tropikoj, oni ankaŭ povas similigi la moviĝo de la suno al la skribdirektoj de Esperanto (en nordaj terpartoj) kaj la araba lingvo (en Aŭstralio kaj Nov-Zelando).

Loko en la suno[redakti]

Kiu devas ellitiĝi baldaŭ?

Demando: Estas malvarma somera tago en Kanado. Ambaŭ bestoj volas resti en la sunbrilo kiel eble plej multe. Kiu el ili baldaŭ devos leviĝi kaj trovi novan sidlokon?

Konkludo

Kiel malĝustas la flagstanga horloĝo?[redakti]

Kio malbonas?

Flagstango sur glata horizontala surfaco povas fariĝi sunhorloĝo se oni markas la horojn sur la tero. Sed kio estis fuŝita ĉi tie?

Konkludo

Ĉapitro 9. La alteco de la luno kaj la ekliptiko[redakti]

En ĉi tiu ĉapitro, ni ne plu kontentiĝos sciante, ke la suno, luno kaj planedoj proksimume moviĝas laŭ la ĉiela ekvatoro. La devio fakte povas esti 23 gradoj por la suno kaj eĉ pli por la luno, do por juĝi la altecon de ĉielaj korpoj sur la ĉielo oni ofte devas pensi iom pli. Plej multe oni devas pensi kiam temas pri arkta aŭ antarkta regiono. En la sekcio pri sezonoj, ni jam tuŝis kiel la alteco de la suno varias dum la jaro. Nun ni plejparte parolos pri kiel la alteco de la luno varias.

Ni antaŭe eksciis, ke la suno vojaĝas laŭ vojo de oriento al okcidento ĉiutage kaj ke ĉi tiu vojo etendiĝas iomete malsame dum malsamaj sezonoj. Kelkfoje la suno estas sur la norda ĉielduono kaj ŝajnas al norduloj kuri pli alte (al suduloj malalte). Foje ĝi estas sur la suda stelĉielo kaj estas vidita de la norduloj moviĝanta en pli malalta rondiro. Ni ankaŭ diris, ke la luno kaj la planedoj moviĝas sammaniere, sed ne diris, kiam ili estas sur la norda stelĉielo kaj kiam ili estas sur la suda stelĉielo. Ĉu eblas, ke ili, samkiel la suno, restas sur la norda ĉielduono dum la somero? La respondo estas ne. Ĝenerale ne. Nur se ili estas tre proksimaj al la suno estas tiel (kaj tiam ili estas preskaŭ ne videblaj). Se ili estas en opozicio al la suno, kiel ekzemple la luno estas kiam ĝi estas plena, estas inverse. La plenluno vojaĝas laŭ sia taga vojo same malalte en somero kiel la suno faras vintre. Kaj vintre ĝi iras tiel alte kiel la suno iris ses monatojn pli frue, kiam ĝi estis en la sama direkto. Tio validas ĉie sur la terglobo.

Dum la malmultaj tagoj, kiam la luno estas relative plena, do sufiĉas pensi, ke ĝia taga vojo estas kiel tiu de la suno antaŭ ses monatoj. Estas iom pli malfacile kiam la luno estas duona, ĉar tiam oni devas observi ĉu ĝi estas kreskanta aŭ malkreskanta por decidi ĉu kalkuli la vojon de la suno tri monatojn antaŭe aŭ tri monatojn poste.

Ĉiumonate, la luno iras laŭ altaj rondiroj kaj ankaŭ laŭ malaltaj rondiroj, kaj intere en rondiroj pli proksimaj al la ĉiela ekvatoro. La sama validas pri la planedoj, nur ke necesas pli longe por ili fari unu rondiron.

Ni povas pli bone kompreni la movojn de la luno kaj la planedojn se, krom la ĉielan ekvatoron, ni imagas alian centran linion (grandan cirklon) trans la ĉiela sfero – la ekliptikon. Ĝi transiras precize tiujn samajn punktojn sur la stela ĉielo, kiujn la suno pasas dum la jaro, kiam ĝi kvazaŭ glitas malantaŭen inter la steloj, tiel ke ĝi nur sukcesas plenumi 365 rondirojn anstataŭ 366. Ekliptiko do signifas suna vojo. Ĉar dum unu duono de la jaro la suno estas sur la suda ĉielduono kaj dum la alia duono de la jaro en la norda ĉielduono, la ekliptiko estas oblikva al la ĉiela ekvatoro (kiu siavice estas oblikva al la horizonto ĉie krom ĉe la norda kaj suda polusoj.) La angulo estas 23 gradoj. Dum ni povas montri kiel etendiĝas la ĉiela ekvatoro, egale de horo al horo kaj de tago al tago dum ni estas en la sama loko, la ekliptiko ŝanceliĝas tien kaj reen kiel malrekta biciklorado. Ĝi ŝanceliĝas unu rivoluon en unu sidera tago, 23 horoj kaj 56 minutoj. La luno kaj la planedoj ĉiam restas proksime al la ekliptiko, kaj la suno strikte laŭiras ĝin. En la norda parto de la tero dum somera tago la ekliptiko estas alta en la sudo, kie la suno estas, kaj samtempe profunde sub la horizonto en la nordo, kie plenluno povas kaŝi sin. Apenaŭ dek du horojn poste, estas inverse. La loko de eventuala plenluno estas tiam en la sudo, sed malalta, kaj la suno en la nordo estas sub la horizonto, sed ne profunde.

En norda somera tago, la inklino de la ekliptiko do estas adiciata al la inklino de la ĉiela ekvatoro, tiel ke la suno, luno kaj planedoj povas havi tre malsamajn altecojn. En norda vintra tago, la anguloj estas subtrahataj, do la suno, luno kaj planedoj havas pli egalajn altecojn. Kaj okazas ĉiutage (ĉiun sideran tagnokton) ke la ekliptiko havas la maksimuman inklinon (la latituda angulo plus 23 gradoj) al la horizonto kaj ke ĝi havas la minimuman inklinon (la latituda angulo minus 23 gradoj).

La ekliptiko ĉe la arkta cirklo[redakti]

Ĉe la arkta cirklo (la 23 grada norda polusa cirklo), la minimuma inklino de la ekliptiko fariĝas nul gradoj (23 – 23 = 0). Je la dekdua horo en la tago de la vintra solstico, la suno, luno kaj planedoj estas do je la sama alto, nul gradoj super la horizonto. Kaj ne nur tiam; okazas ĉiutage, ke ili ĉiuj estas ĝuste je la sama alteco, ĝuste ĉe la horizonto. Tio okazas en iomete malsama tempo ĉiutage ĉar la ekliptiko turniĝas kun la steloj, unu rondiron dum 23 horoj kaj 56 minutoj.

Legu pli

Ĝenerale: Kiel eltrovi la ekliptikon? Ĉar la ekliptiko ne estas orta al la akso tra la ĉielaj polusoj, ĉirkaŭ kiuj la firmamento ŝajnas turniĝi, estas iom malfacile ĉiam esti konscia pri kie sur la firmamento tiu linio estas en ajna momento. Ni scias, ke ĝi trapasas la sunon, do ni havas tiun referencpunkton, almenaŭ dum la tago aŭ tuj post la sunsubiro, kiam ni ankoraŭ havas senton pri kiudirekte la suno estas kaj kiom profunda sub la horizonto. Se la luno aŭ iu planedo hazarde estas videbla, ni havas alian referencon kaj eble povas konkludi la tutan itineron. Ĉar la ekliptiko dividas la ĉielan sferon en du egalajn duonojn, ni scias, ke se ĝi estas, ekzemple, 20 gradojn super la horizonto en la oriento, ĝi ankaŭ estas 20 gradojn sub la horizonto en la okcidento. Pri du kontraŭaj direktoj ĝi ĉiam estas same alte super la horizonto en unu kiel sub la horizonto en la alia.

La ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro[redakti]

Suno, luno kaj la ĉiela ekvatoro
Suno, luno kaj la ĉiela ekvatoro

Demandoj: Ni estas ĉe la 60-grada latitudo kaj estas mateno. La ĉiela ekvatoro, kiu dividas la horizontlinion ĝuste oriente, estas bildigita.

  1. Ĉu estas somero aŭ vintro?
  2. Kie iras la ekliptiko?
  3. Kiel la suno kaj la luno situos kelkajn horojn poste?
  4. Kiel estas la aspekto unu sideran tagnokton post tio, kion la bildo montras?
  5. Kiel ĝi aspektos duonan sideran tagnokton post tio, kion montras la bildo?

Konkludo

Se oni sukcesas eltrovi, kie etendiĝas la ekliptiko nun, tiam oni scias, ke ĝi denove estas ĝuste la sama post 23 horoj kaj 56 minutoj. Ankoraŭ kvar minutojn poste, kiam pasis plena suna tago, la ekliptiko iom pli ŝanceliĝis sur sia vojo de oriento al okcidento, tiel ke ĝia supra turnopunkto estas iom pli antaŭe, same kiel la suba, kaj same kiel ĝiaj du punktoj de intersekco kun la ĉiela ekvatoro (la nodoj) estas. Ĉe nordaj latitudoj, la ekliptiko vidiĝas do antaŭeniri malgrandan distancon de maldekstre dekstren ĉiutage, same kiel faras la stelplena ĉielo.

Malfacilaj rezonaj kaj desegnaj taskoj[redakti]

En ĉi tiuj skemaj bildoj, oni povas samtempe vidi la horizonton en la oriento kaj sudo kaj okcidento. Ili estas kvazaŭ fotitaj per ekstrema larĝangula lenso. En la reala vivo, oni devas turni sian kapon iomete por akiri la tutan panoramon. La strekita linio reprezentas la ĉielan ekvatoron. Ĉiuj bildoj estas de norda regiono, sed ne norde de la arkta cirklo.

Somera suno kaj vintra suno.

Antaŭ printempo kaj dum printempo

Posttagmeza kaj vespera suno.
  1. La unua bildo montras supre la situacion je la 12-a horo en la tago de la somera solstico. Vi povas vidi, ke la suno estas signife pli alta ol la ĉiela ekvatoro, tiel kiel ĝi estas somere. Provu desegni la ekliptikon kiel kurban linion sur la desegnaĵo. (Ĉar la papero estas plata, oni desegnu ĝin fleksita por ke ĝi trairu la horizonton en du punktoj. Estas kiel kiam oni desegnas mondmapon kaj estas devigita fleksi la meridianoj aŭ la ekvatoron.)
  2. Malsupre estas la situacio je la 12-a horo en la tago de la vintra solstico. La suno estas nun pli malalta ol la ĉiela ekvatoro. Provu desegni la ekliptikon.
  3. La dua maldekstra bildo montras supre kiel estas je la 12-a horo fine de Januaro. La suno estas ankoraŭ pli malalta ol la ĉiela ekvatoro sed ne tiel malalta kiel ĉe la vintra solstico. En la monatoj, kiuj pasis ekde la vintra solstico, la ekliptiko, kiel la stelplena ĉielo, sukcesis movi pli dekstren ol la suno. Provu desegni la ekliptikon.
  4. La maldekstra bildo montras malsupre la 12-an ĉe la printempa ekvinokso. La suno estas ĝuste sur la ĉiela ekvatoro. Provu desegni la ekliptikon.
  5. La lasta bildo en la serio montras supre la situo je la 14:00 ĉe la printempa ekvinokso. Kompare kun la antaŭa bildo la suno moviĝis okcidenten sen devii de la ĉiela ekvatoro. Provu desegni la ekliptikon.
  6. Fine venas la 18-a horo ĉe la printempa ekvinokso. Kompare kun 14:00, la suno moviĝis okcidenten sen malproksimiĝi de la ĉiela ekvatoro. Provu desegni la ekliptikon.

Konkludo

Mateno aŭ vespero?[redakti]

Mateno aŭ vespero?

‎'Ĉu oni povas diri ĉu estas mateno aŭ vespero en ĉi tiu bildo de Pollando?

Konkludo

Kie estas la luno?[redakti]

Persono en suda Kanado legas iun vesperon fine de Marto en la almanako, ke la luno estas duona kaj eliras por rigardi ĝin. Kie li serĉu ĝin? En kiu direkto? Alta aŭ malalta?

Konkludo

Pensu pri la luno kiel pli rapida suno[redakti]

La suno movas unu rondiron laŭ la ekliptiko en unu jaro, dum la luno faras tion en unu monato. Do ĉiumonate la luno transiros la tutan ciklon kun kaj alta kaj malalta pozicioj, kiun la suno nur sukcesas plenigi unufoje jare. Se oni komencas per la “malplenluno”, kiam la suno kaj la luno estas je la sama alteco, la luno, dum la monato, unu post la alia montros ĉiujn altpoziciojn, kiujn la suno havos dum la jaro. Semajnon post kiam la luno estis kun la suno ĝi estas kreskanta kaj moviĝas dum la tagnokto supren kaj malsupren kiel la suno moviĝos kvaronjaron post ilia renkontiĝo, post du semajnoj la luno (nun plena) moviĝas kiel la suno moviĝos post du kvaronjaroj, ktp.

Kio estas malĝusta sur la bildo?[redakti]

Norrtäljevägen.
Norrtäljevägen.

Por povi trovi la eraron de ĉi tiu bildo, vi devas scii ke Norrtälje troviĝas plurcentoj de kilometroj sude de la norda polusa cirklo sur la orienta marbordo se Svedujo en la norda parto de la tero.

Konkludo

Ĉapitro 10. La ekliptiko sur la Stela Ĉielo[redakti]

La ekliptiko pasas tra la dek du konstelacioj konataj kiel la zodiako: Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Akvisto kaj Fiŝoj. Rekoni kelkajn el ĉi tiuj helpas onin determini kiel la ekliptiko etendiĝas sur la nokta ĉielo. La suno, kiu helpas onin tage ja ne estas videbla nokte. Anstataŭe oni desegnu la ekliptikon laŭlonge de la konstelacioj de la zodiako (kaj se eble la luno, kiu ĉiam situas ie inter ili). Oni scias, ke nokte kiel tage la ekliptiko estas granda cirklo, tio estas, se ĝi iras ekzemple 20 gradojn super la horizonto en la okcidento, ĝi iras 20 gradojn sub la horizonto en la oriento.

Scii kie iras la ekliptiko estas bone por decidi, ĉu certa hela punkto sur la nokta ĉielo povus esti planedo. Se ĝi ne estas proksima al la ekliptiko, ĝi tutcerte ne estas planedo sed verŝajne stelo.

Same validas pri la luno. Se ŝajnas kvazaŭ lumo trabrilanta densan nubon, oni eble demandas sin, ĉu la luno estas tie malantaŭe. Se la loko ne estas sur la ekliptiko, oni tuj scias, ke la luno ne estas tie. Oni ne devas atendi ĝis la nubo pasis por akiri tiun certecon.

Alia avantaĝo de rekono de iuj zodiakaj konstelacioj estas ke oni povas per ili specifi pozicion rilate al la steloj. En kelkaj almanakoj, ekzemple, estas deklarite ke certa planedo troviĝas en certa konstelacio dum certa tempodaŭro. Senutile estus diri, en kiu kompasdirekto ĝi estas vidata kaj kiom alte super la horizonto, ĉar tio ŝanĝiĝas konstante dum la nokto kiam la tuta stelplena spaco turniĝas.

Alklaku ĉi tie se vi volas scii pli pri konstelacioj nun.

Oni devas esti gardema pri informoj pri kie la suno estas. En astronomiaj almanakoj ili estas ĝustaj, sed en la kunteksto de horoskopoj estas ofte dirita, ke la suno estas en Ŝafo inter la 21-a de Marto kaj la 20-a de Aprilo ktp. Homoj naskitaj inter tiuj datoj estas konsiderataj havi certajn trajtojn asociitajn kun Ŝafo. La problemo estas, ke la suno tute ne estas en la konstelacio Ŝafo dum la specifita periodo. La datoj estas prenitaj de ĉirkaŭ 2000-jaraĝaj babilonaj tabeloj kiuj ne plu estas aktualaj. Dum ĉi tiu longa tempodaŭro, la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro iom turniĝis unu rilate al la alia, tiel ke la datoj estas nun proksimume unu monaton malĝustaj. Hodiaŭ la suno estas en la konstelacio de Ŝafo dum la monato ĉirkaŭ la unua de Majo, poste en Taŭro ĉirkaŭ la unua de Junio ktp. Iuj horoskopfaristoj asertas, ke ili tute ne parolas pri la konstelacioj, sed pri "zodiakaj signoj" kun la samaj nomoj kiel la konstelacioj. Ĉi tiuj zodiakaj signoj estas konsiderataj moviĝi laŭ la babilonaj tabeloj sendepende de la konstelacioj.

Rigardi Taŭron[redakti]

Ĉu mi povas vidi Taŭron?

Kie kaj kiam ŝi povas vidi Taŭron?

thumb|Amateur astronomy]]

Konkludo

Dum unu jaro la suno kuras laŭvice tra la konstelacioj Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Akvisto kaj Fiŝoj. Ni ĉi tie skribis ilin de maldekstre dekstren, ĉar en kuranta teksto estas kutimo skribi ilin laŭ la ordo kiam ili trafas la sunon (kiu estas ankaŭ la ordo kiam ili aperas ĉiun tagon super la orienta horizonto), sed se oni desegnus ilin sur la ĉielo, kiel ili aspektas en la nordaj landoj, la vicordo estus la mala. Ĉar la suno lasas sin post la steloj, kiuj kuras dekstren, ĝi trafas novajn stelojn laŭ la kutima vico. Ĝi unue estas preterpasita de la Ŝafo, kiu iras plu dekstren. Monaton poste ĝin transiras Taŭron – Saluton! – Ĝis revido! – kaj poste Ĝemeloj envenas de maldekstre kaj poste la tuta vico.

En la Ĝemelo-konstelacio la suno troviĝas en la tempo de la junia solstico. Tiu konstelacio do estas tre norda (ŝajnas alta sur la norda stelĉielo). Tri monatojn antaŭe kaj tri monatojn poste, la suno estas ĉe konstelaciojn situantajn sur la ĉiela ekvatoro: Fiŝoj ĉe la marta (printempa) ekvinokso kaj Virgo ĉe la septembra (aŭtuna) ekvinokso. La decembra solstica konstelacio Sagitario estas tiel profunde sur la suda ĉielduono, ke nordianoj, alaskanoj kaj siberianoj preskaŭ neniam povas vidi ĝin. Estas vere, ke ili povas vidi la sunon meze de la vintro, do principe ses monatojn poste ili povas vidi la lokon de Sagitario, sed tie malsupre ĉe la horizonto kutime nebulo, nuboj aŭ reflektita lumo kaŝas ĉiujn stelojn. Estas unu afero vidi la helan sunon ĉe la horizonto kaj alia afero vidi stelojn tie. Tiuj, kiuj elpensis la nomojn de la zodiako, ne estis veraj norduloj, do ili pli facile vidis la stelojn de Sagitario.

Pri la Zodiaka Lumo

Ĉapitro 11. Sur aliaj partoj de la terglobo[redakti]

La ĝisnunaj ĉapitroj ne ĉiam traktis egale ĉiujn partojn de la tero. Ĉar la fenomenoj jam per si mem estas komplikaj, la ekspliko fariĝus malpli klara, se oni samtempe konsiderus la ĉielon el ĉiuj kvin vidpunktoj: Arkto, Antarkto, inter la tropikoj, kaj la norda kaj la suda regionoj inter ili. Ofte la ĉefa vidpunkto estis sur la norda duonglobo, precipe inter la latitudoj 23 gradoj (tropiko de Kankro) kaj 67 gradoj (la arkta cirklo). Inter tiuj limoj la suno kaj la luno atingas siajn plej altajn nivelojn kiam ili estas en la sudo, kaj ili ĉiam estas sub la horizonto kiam ili estas en la nordo Inter la respondaj linioj sur la suda duonglobo estas male. Ĉie inter la suda polusa cirklo kaj la tropiko de Kaprikorno (23 gradoj suda latitudo) la suno kaj la luno estas plej altaj kiam ili videblas en la nordo. Kiam ili estas en la suda direkto ili estas sub la horizonto. Tiel estas en suda Aŭstralio, suda Sudameriko kaj la plej suda parto de Afriko.

En polusaj regionoj[redakti]

La speciala afero pri la areoj norde de la arkta cirklo estas ke la taga vojo de la suno en somermezo ne etendiĝas sub la horizonto. Simile estas dum periodo vintre, kiam ĝi ne povas leviĝi eĉ kiam ĝi estas en la sudo. Oni do devas gardi sin kontraŭ konkludoj, kiuj sentas naturaj por homoj el pli sudaj regionoj. En polusaj regionoj ne certe estas nokto kiam la suno subiris. Ankaŭ ne certe la suno estas nevidebla kiam en la norda direkto. Alie, oni rezonas preskaŭ kiel kutime faras nordlandanoj: Suno, luno kaj planedoj moviĝas en la direkto de la Esperanta skribo.

Pri la luno oni devas pensi iomete pli. Kiel la suno, ĝi treniĝas ĉirkaŭe laŭ tiel plata vojo, ke ĝi ne leviĝas kaj subiras ĉiutage. Sed ĝi tamen prezentas pli da vario ol la suno, kiu povas esti sub la horizonto dum monatoj seninterrompe, se oni estas proksima al la poluso. La luno almenaŭ iras supren kaj malsupren ĉiumonate, kiam ĝi ŝanĝas de sia pozicio en la suda ĉielduono al la norda ĉielduono. Kaj se oni ne estas ĝuste ĉe la poluso, ĝi foje ankaŭ havas ĉiutagan altiĝon kaj mallevon. Eble nur parto de la luna disko leviĝas kaj post du semajnoj alia parto ĉiutage subiras.

Nur en Antarkto oni povas esti sude de la suda polusa cirklo, do nur tie oni devas pensi pri tiaj kombinaĵoj, ke povas esti noktomeza suno aŭ tagmeza nokto samtempe kiam la suno, luno kaj planedoj moviĝas kontraŭ la direkto de la Esperanta skribmaniero.


Kiel mezuri la tempon sur la poluso[redakti]

Demando: Se vi estus polusa esploristo, kaj estus tiel malfeliĉa, ke via horloĝo ĉesis funkcii – kiel vi povas scii kiom da tagoj pasas?

Konkludo

Ĉe la ekvatoro, inter la du tropikoj[redakti]

La tropiko de Kankro estas cirklo de latitudo, kiu pasas tra Meksiko, Saharo kaj Barato, 23 gradojn norde de la ekvatoro. Sur la suda duonglobo, estas la tropiko de Kaprikorno. Ĝi pasas je 23 gradoj de suda latitudo, tra Ĉilio, Bocvano kaj Aŭstralio. Ĉie inter tiuj du limoj la suno foje povas atingi la zeniton. Tio fakto malfaciligas iujn el la reguloj, kiujn ni ĝis nun aplikis. Ni lernis ekzemple, ke pli norde la suno moviĝas en la sama direkto kiel oni legas kaj skribas Esperanton, kaj en suda Aŭstralio ĝi male moviĝas de la dekstro al la maldekstro. Sed kiel inter la tropikoj? Tie oni kelkfoje havas la sunon norde de la zenito, tiel ke la ombroj sur la grundo aperas sude, kaj ses monatojn poste la suno estas sude kaj la ombroj norde. Se oni estas precize sur la ekvatoro la tagmeza suno estas iom suda proksimume de Oktobro ĝis Marto kaj iom norda de Aprilo ĝis Septembro – de unu ekvinokso ĝis la alia, proksimume ses monatojn ĉiuflanke de la zenito. Pli proksime al la tropiko de Kaprikorno, kiel en Bolivio, nur dum kelkaj tagoj la suno estas sude de la zenito. Sed ne gravas tiaj detaloj, esprimoj kiel ”direkto de la skribo” havas nemultan signifon kiam la skribtabulo estas la plafono. La sufiĉa regulo por tropikaj landoj estas, ke suno, luno kaj planedoj leviĝas oriente, malleviĝas okcidente.

Kiu sezono?[redakti]

En Sri-Lanko, sed en kiu monato?
En Sri-Lanko, sed en kiu monato?

Demando: Ĉi tiu bildo kun suna seĝo estis farita en Sri-Lanko proksima de la ekvatoro. La porko endormiĝis en sia suna seĝo en la malvarmeta, agrabla ombro, sed nun la ombro formigris. Ĉu la bildo estis farita dum la decembraj ferioj aŭ la juniaj ferioj?

Konkludo

Lumo en la forno[redakti]

Demando: Vindhuko, la ĉefurbo de Namibio, estas cent kilometrojn norde de la tropiko de Kaprikorno. En certa tago, la suno radias ĝuste laŭ la kamentubo de domo, tiel ke aspektas kvazaŭ en la forno estus fajro. Kiom longe oni povas supozi, ke ĉi tiu fenomeno daŭros? Ĉu oni antaŭvidu, ke ĝi okazos denove, kaj se jes: kiam?

Konkludo

Ĉu la regulo validas?[redakti]

Australisk måne

En la nordaj partoj de la terglobo oni diras pri la duonluno, ke ĝi estas "kiel D kiam ĝi Dikiĝas, kiel C kiam ĝi Cedas". La angle-parolanta kangurua patrino diras, ke en Aŭstralio oni povas anstataŭe uzi regulon, ke la luno estas kiel C kiam ĝi estas venanta.

  1. Ĉu estas matene aŭ vespere en la bildo? En kiu direkto estas la luno?
  2. Ĉu la kangurua bebo kredu je la regulo de sia patrino?

Konkludo

Ĉapitro 12. Planedoj[redakti]

Kiel oni scias, ke planedon oni vidas?[redakti]

Planedoj similas al steloj. Iuj povas esti pli fortaj ol ĉiuj steloj, sed kelkaj estas tre malfortaj. Oni komprenas, ke temas pri planedo, se ĝi ne brilas treme kiel ĉiuj steloj, sed brilas kun konstanta lumo. Por esti eĉ pli certa oni devas atenti la situon. Planedoj ne povas vidiĝi ie ajn sur la ĉielo sed moviĝas laŭ siaj vojoj. Kie estas tiuj vojoj?

Kiel dirite ili supreniras en la oriento kaj subiras en la okcidento, unu rondiro en ĉirkaŭ unu tago kiel ĉio alia. Kiel la suno kaj la luno Ili do ne moviĝas rapide rilate al la steloj. Ankaŭ kiel la suno kaj la luno, ili ĉiam aliĝas al la ekliptiko, kiu siavice estas iom proksima al la ĉiela ekvatoro. En nordaj regionoj ili pro tio kulminas en la sudo, kiel ĉio alia. En sudaj regionoj ili kulminas en la nordo.


Kiu pravas?[redakti]

Kiu pravas?

La bestoj evidente montras al malsamaj aĵoj. Nur unu el ili vere rigardas planedon. Kiu el ili? Atentu ke la bestoj estas de specoj, kiuj troviĝas en nordaj regionoj.

Konkludo

Komuna sunsistema bildo
Komuna sunsistema bildo

En multaj lernolibroj oni diras, ke la planedoj estas Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono. Kelkaj libroj ankaŭ mencias iujn planedojn malkovritajn dum la lastaj jardekoj, dum aliaj libroj anstataŭ tio forigis Plutonon, kiu estas tiel malsama de la aliaj planedoj, ke astronomoj decidis ne enkalkuli ĝin kiel planedo. Kutime estas ankaŭ deklarite ke ekzistas etplanedoj, precipe inter Marso kaj Jupitero. En bildoj la planedoj kutime estas prezentitaj kiel vico de buntkoloraj globetoj, preskaŭ kiel fruktoj, kun la suno kiel granda brila oranĝo apude. Tio ne estas realisma bildo kaj ĝi ne multe helpas nin kiam ni provas rekoni la planedojn sur la nokta ĉielo. Kial la bildo estas nerealisma? La gravaj faktoj memori estas ke Merkuro estas plej proksima al la suno kaj Venuso estas la dua plej proksima. Poste venas Tero kaj poste Marso.

Por distingi la planedojn kiel ni vidas ilin de nia surtera vidpunkto, ni uzos metodon per elimino.

  • Teron ĉiuj jam scias — ĝi ja estas malsupre, sub niaj piedoj.
  • Plutono kaj Neptuno, la plej malproksimaj en la suna sistemo, ne estas videblaj, do ignoru ilin, kaj ignoru la malgrandajn ”planedetojn” kaj nove malkovritajn kaj aliajn planedsimilajn astrojn, kiuj postulas plej modernajn instrumentojn kaj metodojn por malkovri.
  • Oni ne povas vidi Uranon, krom se oni scias precize kie kaj kiam serĉi ĝin, kaj eĉ tiam nur kun granda peno. Ni ne traktas ĝin.

Tio lasas kvin planedojn, kiujn ni povas serĉi sur la ĉielo: Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno. Ĉi tiuj estas la kvin klasikaj planedoj, konataj de la homaro ekde antikva tempo. El tiuj Merkuro kaj Venuso estas tiel nomataj internaj planedoj, tio estas, ili turniĝas en orbitoj ĉirkaŭ la suno, kiuj etendiĝas ene de la tera orbito. Tiu scio helpas nin pri la identigo, ĉar interna planedo ĉiam videblas nur en la ĉirkaŭaĵo de la suno.

Ĉu la simio scias, pri kio ĝi parolas?[redakti]

Kio estas malĝusta?

Konkludo

Internaj planedoj – hundoj laŭ striktaj konduk-ŝnuroj[redakti]

Internaj planedoj havas pli mallongajn ŝnurojn

Imagu amikon, kiun ni nomas Suno, tenanta kelkajn hundojn per ŝnuro, kaj imagu ke vi mem estas iom for, sufiĉe malproksime, ke la hundoj, kiujn ni nomas Merkuro kaj Venuso, pro siaj ŝnuroj ne povas atingi vin. Tial vi, kiel la tero, estas pli for de Suno ol la agad-radiuso de Venuso. Nun atentu: Kie eblas al vi vidi la hundojn kiam ili ĉirkaŭkuras? En la sama direkto kiel Suno? Jes, eblas. Kaj kiam ili estas rekte malantaŭ sia maĉjo Suno kaj kiam ili provas veni al vi, ili estas vidataj en la sama direkto kiel via amiko. Ĉu eblas en la tute kontraŭa direkto? Ne, neniam vi devus turni vin kaj rigardi for de via amiko por vidi liajn hundojn. Se vi rigardas en la direkton de via amiko, vi ankaŭ ĉiam havas viajn okulojn sur la hundoj, eble iom maldekstre de li aŭ iom dekstre de li, sed vi neniam devas turni vin. Ĉu la hundo povas vidiĝi 90 gradoj de la direkto de la amiko? Ne, ne se vi vere staras pli for de li ol la longeco de la ŝnuroj. La tria hundo en la bildo, tiu dekstre, respondas al nenio en la planetsistemo. Ĝi ankoraŭ ne kuris ĝis la ekstremo de la ŝnuro, kaj ne eniris sian orbiton. Kiam ĝi faros, ĝi povas iĝi ekstera planedo, pri kiu vi eble devos turni vin por vidi.

'Scii:’ Merkuro videblas maksimume 28 gradoj de la suno, kaj Venuso maksimume 48 gradoj. Do se la suno vidiĝas en la okcidento, nek Merkuro nek Venuso estas videblaj en la oriento aŭ sudo aŭ nordo. Nepre ne. Ĉiuj aliaj planedoj estas eksteraj planedoj, kiuj povas aperi ie ajn en la ekliptiko sendepende de la suno.

Distingi la planedojn – la elimina metodo[redakti]

Por ekscii, ĉu vi vidas Merkuron, Venuson, Marson, Jupiteron aŭ Saturnon, unue demandu la sekvajn demandojn por provi elimini ilin unuope. Se tio ne funkcias, vi devas atenti la pozicion de la planedo rilate al iu stelo aŭ konstelacio, kaj post kelkaj tagoj rigardu por ekscii kiom ĝi iris – vidu la sekvan sekcion.

  1. Planedo, kiun vi hazarde vidas, verŝajne ne estas Merkuro, ĉar vi apenaŭ rimarkas ĝin krom se vi specife serĉas ĝin. Ĝi ne estas tiel forta kaj ĝi estas interna planedo kiel Venuso, kaj estas tenita sur eĉ pli streĉa ŝnuro ol Venuso. Ĝi neniam vidiĝas pli ol 28 gradojn de la suno, t.e. kiel 56 sunajn diametrojn, aŭ kiel tri pugnolarĝoj sur etenditaj brakoj. (Vidu bildon en ĉapitro 2.) Estas malfacile vidi Merkuron ĉar tage la ĉielo estas tro hela kaj nokte Merkuro akompanis la sunon al la alia flanko de la tero. La nura ŝanco ekvidi ĝin estas aŭ vespere, kiam la suno ĵus subiris, se Merkuro estas sur la ĝusta flanko tiel ke ĝi sekvas la voston de la suno, aŭ matene se ĝi hazarde kuras antaŭ la suno tiel ke ĝi leviĝas kelkajn minutojn antaŭ ol la suno venas kaj ŝtelas la spektaklon per sia brilo.
  2. Provu juĝi la kolornuancon. Se ĝi brilas iomete oranĝe, ĝi estas Marso. Marso estas kutime forta.
  3. Ĉu ĝi estas sen oranĝa nuanco kaj tre hela, multe pli hela ol iu ajn stelo? Tiam ĝi estas Jupitero aŭ Venuso.
    1. Se ĝi estas pli for de la suno ol 48 gradoj, tiam ĝi ne povas esti Venuso sed certe estas Jupitero.
    2. Alikaze, oni povas hazardi ke ĝi estas Venuso, kun la risko, ke ĝi estas Jupitero, kiu neofte sed kelkfoje estas iom en la sama direkto kiel la suno. Por determini ĝin kun pli granda certeco, oni bezonas binoklon. Per tiu oni povas distingi sur la grandigita bildo la lumigitan flankon kaj la ombroflankon de la planedo. Jupitero estas multe pli for ol la lumfonto la suno, do ĝi estas ĉiam lumigita de nia direkto kaj tial ĉiam aspektas kiel plenluno, dum Venuso, kiu estas proksima, estas plejparte je tia angulo al la suno, ke ĝi aspektas kiel duonluno aŭ lunarko.
  4. Se la planedo ne estas multe pli hela ol stelo, kaj vi certas, ke ĝi estas planedo, t.e. ĝi ne trembrilas, tiam ĝi povus esti Saturno, kiu neniam estas pli hela ol la plej helaj steloj, sed ĝi ankaŭ povus esti Jupitero aŭ Venuso, kiuj estas malfortaj en certaj situacioj.
    1. Se la nehela planedo estas videbla malpli ol 48 gradojn de la suno, estas malfacile scii. Se ĝi estas tre proksima al la suno, ĝi povus esti Venuso, kiu estas nekutime malforta – aŭ ĉar ĝi havas la sunon malantaŭ si, do ni plejparte vidas ĝian ombroflankon, aŭ ĉar ĝi estas malantaŭ la suno kaj tial tro malproksima por esti forte vidata – sed eble ĝi povas estas Jupitero kiu estas tiel malproksime en sia orbito ke ĝi ne vidiĝas tiel forte kiel ĝi kutime faras, kaj ĝi povus esti Saturno. Jes, ĝi povus eĉ esti Marso, kies oranĝa koloro ne klare montras sin, ĉar la planedo estas fora de ni kaj ŝajnas esti proksima al la suno. Per binoklo oni ofte povas scii: Se ĝi havas ringon ĉirkaŭ si, tiaokaze ĝi estas Saturno. Se ĝi estas kiel mallarĝa arko, tiaokaze ĝi estas Venuso inter ni kaj la suno. Alie verŝajne Jupitero sed eble Venuso transe de la suno.
    2. Se la nehela planedo estas videbla malproksime de la suno, ĝi estas plej verŝajne Saturno, sed povas esti bone rigardi ĝin per binoklo por esti pli certa.

Se oni aparte interesiĝas pri la planedoj, oni povas informiĝi per speciala kalendaro, kie inter la steloj ili estas dum certa semajno. En Interreto troviĝas pluraj tiaj.

Kiam oni vidas astron, ofte estas facile kompreni ke ĝi estas planedo, sed evidente estas foje malfacile esti certa kiu planedo ĝi estas, se oni observas ĝin nur unufoje. Pli malsupre, ni montros kiel ni povas ricevi pli da informoj se ni observas la planedon je intervaloj de pluraj tagoj.

Ĉu la urso pravas?[redakti]

Ĉu eble ŝi pravas?

Ĉu tiu, al kiu ŝi montras, povus esti Venuso?

Konkludo


Ĉu iu el la bestoj povas pravi?[redakti]

Ĉu tio povas esti vera?
Ĉu tio povas esti vera?

Ĉu iu el la du bestoj en la arbo povas pravi, kaj se jes, kiu?

Konkludo

Venuso tage kaj nokte[redakti]

Kiam estas Venuso videbla?
Kiam estas Venuso videbla?

Kio estas prudenta el tio, kion diras la muso kaj la birdo? Konkludo


Enorbita periodo de la planedoj[redakti]

La sunsistemo entenas la planedojn, kiuj ĉirkaŭas la sunon, ĉiuj en la sama ebeno (kiu estas la ekliptiko) kaj en la sama direkto. Tiuj kun la plej mallonga “ŝnuro” faras rondiron en la plej mallonga tempo. Merkuro, kiu estas plej proksima al la suno, bezonas nur tri monatojn, dum Jupitero bezonas dek du jarojn kaj Saturno 29 jarojn. Aliaj videblaj planedoj havas pli Tersimilajn enorbitajn periodojn.

Venuso matene kaj vespere[redakti]

Demando: Ĉu oni povas vidi Venuson kiel ”vesperstelon” unu tagon kaj kiel ”matenstelon” la sekvan?

Konkludo


Planeda movo de tera vidpunkto[redakti]

Se ne certa kiun planedon vi vidis, observu ĝin dum pluraj noktoj. Vi povas tiri kelkajn konkludojn eĉ sen kalendaro kaj binoklo se vi cerbumas pri la sunsistemo, pri kiel la planedoj moviĝas en orbitoj ĉirkaŭ la suno kun malsamaj enorbitaj periodoj.

Saturno kaj Jupitero havas tiel longaj enorbitaj periodoj, ke oni preskaŭ povas diri, ke ili sidas senmovaj inter la steloj. Tamen ili iom moviĝas, kaj samdirekte kiel la tero kaj la suno moviĝas unu rilate al la alia, do el tersurfaca vidpunkto ili ŝajnas iom post iom iĝi malantaŭ la steloj ĉirkaŭ ili en ilia tagaj vetkuroj. (Aŭ por diri tion alimaniere: Dum la steloj bezonas ekzakte unu jaron por plenumi ekstran rondiron kompare kun la suno, necesas iom pli ol unu jaro por la pli sunsimilaj Saturno kaj Jupitero – du semajnoj pli por Saturno kaj unu monato pli por Jupitero.) Ni antaŭe parolis pri la vetkuro de oriento al okcidento, kie la stela ĉielo estas pli rapida ol la suno, kiu siavice estas pli rapida ol la luno. Nun ni povus meti Jupiteron kiel la dua kaj Saturnon kiel la tria, kaj Marso kiel la kvara, ĉiuj antaŭ la suno. La nura problemo estas, ke ili moviĝas kun tre neegalaj rapidecoj. La internaj planedoj estas eĉ pli malfacile lokeblaj en la rangliston, ĉar ili ĉiam estas ligitaj al la suno kaj tial estas longtempe same rapidaj kiel la suno, kvankam foje ili preterpasas ĝin kaj foje restas iom malantaŭ ĝi.

Por ĉiuj planedoj do superregas la taga ciklo. Kiel la suno kaj la luno, ili iom post iom restas pli post la stelplena ĉielo – sed ne ĉiam. Subite de tempo al tempo ili akiras rapidecon tiel ke ili eĉ povas preterpasi la stelojn ĉirkaŭ ili. Kiam ili faras tion, ni diras, ke ilia movo estas "retrograda". La normala, ke ili lasas sin post la stelojn nomiĝas "rekta" movado. La luno kaj suno ĉiam havas rektan moviĝon, dum la planedoj havas rektan moviĝon plejofte sed ne ĉiam. (Retrograda signifas la kontraŭan direkton al tio, kion oni atendas, sed la vorto povas signifi ion alian en aliaj kuntekstoj.)

Ke la direkto de moviĝo ŝanĝiĝas por la planedoj estas ĉar ili turniĝas ĉirkaŭ la suno, kaj la suno siavice estas implikita en cikloj kun la tero. Fariĝas duobla cirkuo kaj kiam ambaŭ movoj hazarde estas en la sama direkto, nia impreso fariĝas unu, dum ĝi povas esti alia kiam ili iras en malsamaj direktoj. Por kompreni la detalojn, ni unue rigardu la internajn planedojn, Merkuro kaj Venuso. Ili estas tenitaj per mallonga kondukŝnuro fare de Suno kaj tial estas viditaj kiel plejparte irantaj kiel sia maĉjo Suno – ili postlasas sin post la steloj, kiuj vidiĝas iri al la okcidento. Sed kiam ili estas inter la suno kaj la tero, ili preterkuras sian maĉjon kaj malpliigas la antaŭecon, kiun la steloj okcidente de ili ŝajnas havi. Tio ne daŭras multajn semajnojn. Kiam ili estas plejeble longe antaŭ sia mastro la ŝnuro devigas ilin moviĝi perpendikulare al la direkto de la vetkuro, kaj poste ili baldaŭ estas ĉe la dorso de sia mastro kaj alvenas post li, kaj post la steloj, kiujn ili ĵus tiel petole trakuris.

Por la eksteraj planedoj – Marso, Jupitero kaj Saturno, fariĝas iom malsame, kaj estas plej facile analizi tion el alia vidpunkto: Ni unue imagas, ke unu el la eksteraj planedoj, ekzemple Jupitero, sidus tute senmove en sia orbito. Tiam ĝi ankoraŭ ne vidiĝus en tute fiksa pozicio rilate al la steloj. Dum ni spektantoj moviĝas kun la tero en ĝia orbito, ni vidas Jupiteron jen de unu direkto jen de iomete malsama, do la fonaj steloj ŝanĝiĝas tien kaj reen. La fenomeno nomiĝas paralakso. Nun Jupitero ne estas tute senmova, nur tre malrapida kompare kun la tero, kaj tio signifas, ke ni plejparte vidas ĝin postrestinta malantaŭ la taga rondiro de la steloj, sed ĉiujn dek tri monatojn ĝi montras, ke ĝi ankaŭ povas esti rapida. Tio okazas kiam ĝi estas vidata en la kontraŭa direkto al la suno, kiam la tero en sia interna orbito preterkuras Jupiteron. Tiu retrograda movo daŭras kvar monatojn.

Kiam, aliflanke, Jupitero estas trans la suno, la situacio fariĝas kiel kiam interna planedo estas trans la suno; ĝi helpas plifortigi la ĝeneralan “rektan” movon (preterlasanta movon) per kurado en la "malĝusta" direkto – se ni ludas, ke maĉjo Suno penas vetkuri la stelplenan ĉielon.

Kiu planedo?[redakti]

Demando: Supozu ke ni vidis planedon iun vesperon kaj ne sciis, kiu planedo estas. Ĝi ne estas tiel forta, ke ni povas ekskludi Saturnon kaj ne vidiĝas tiom for de la suno ke ni povas ekskludi Venuson. Poste ni observas ĝin denove la sekvan vesperon kaj poste kelkajn pliajn vesperojn kaj rimarkas, ke ĝi havas "retrogradan" moviĝon, tio estas, ke ĝi ne postlasiĝas en la movo de la stela ĉielo kiel faras la suno kaj la luno, sed moviĝas pli rapide ol la ĉirkaŭaj steloj. (Tio signifas, ke ĝi estas pli kaj pli ŝovita okcidenten – ĉiutage.) Kion ni do povas konkludi?

Konkludo

Ĉapitro 13. Satelitoj[redakti]

Propradire satelito signifas objekton, kiu moviĝas ĉirkaŭ planedo, aŭ alivorte lunon. Du lunoj orbitas Marson, multaj ĉirkaŭ Jupitero kaj Saturno, sed neniu el ili videblas sen binoklo. En orbitoj ĉirkaŭ la tero ni parte havas nian ordinaran malnovan lunon, parte, ekde 1957, iujn homfaritajn objektojn. Ĝuste ĉi tiujn lastajn oni kutime celas kiam oni parolas pri satelitoj. Estas satelitoj, kiuj transdonas telefonan interkomunikon kaj televidprogramojn, satelitoj, kiuj kolektas datumojn pri vetero, vegetaĵaro aŭ militaj kondiĉoj, personekipitaj kosmostacioj kaj esplorsatelitoj. Ankaŭ la multaj pecetoj de malnovaj frakasitaj raketoj, kiuj ĉirkaŭas la teron, estas satelitoj. Homfaritaj satelitoj estas ofte videblaj por tera observanto sen binoklo.

Direkto kaj movado[redakti]

La artefaritaj satelitoj diferencas de ĉiuj ĉielaj korpoj, pri kiuj ni antaŭe parolis. Ili estas tiel proksimaj al la tero ke ilia reala moviĝo superregas la ŝajnan moviĝon pro la rotacio de la tero. Dum la luno, suno, planedoj kaj steloj ŝajnas leviĝi en la oriento ĉiutage, oni povas vidi satelitojn leviĝi ie ajn kaj moviĝi trans la ĉielon en kelkaj minutoj.

Tiel oni rekonas sateliton – oni rigardas la stelojn kaj subite vidas iun, kiu ne estas senmova sed glitas preter la aliajn. La sola aĵo, kun kiu oni povus konfuzi ĝin, estas aviadilo, sed tiujn oni kutime vidas kiel streĉitaj objektoj, eble kun intermita ekbrilo aŭ vicoj da fenestroj, aŭ oni povas aŭdi la sonon de motoroj. Se la objekto nur aspektas kiel senbrua, moviĝanta punkto, ĝi verŝajne estas satelito.

La satelitoj, kiuj iras ĉe la plej malalta altitudo super la tero, kiu estas ĉirkaŭ ducent kilometroj, tuj ekster la atmosfero, bezonas 90 minutojn por plenumi unu rivoluon. Konsiderante kion ni antaŭe lernis pri la du duonoj de la ĉiela sfero, oni tiam povus pensi, ke necesas duono de tio, t.e. 45 minutojn por ke ili transiru la videblan ĉielon, sed tio ne estas la kazo. La satelitoj estas en tiom malalta altitudo ke ili estas forkaŝitaj de la tero por nia rigardo ne nur dum duono de la rivoluo sed preskaŭ la tuta. Ili moviĝas preskaŭ kiel aviadiloj aŭ birdoj, kiujn oni povas vidi rapide pasi super niaj kapoj kaj poste malrapide alproksimiĝi al la horizonto kie ili malaperas. Kiam ili estas super nia najbara lando, ili jam estas nevideblaj por ni, pro la kurbeco de la tera surfaco kaj pro nebuleto proksime al la tera surfaco.


Oni ne atendu vidi sateliton denove en la sama orbito post 90 minutoj aŭ ajna alia tempintervalo. Sufiĉas ke ĝi preterpasas kelkdekajn kilometrojn de sia antaŭa orbito dum sia sekva rondiro ĉirkaŭ la tero, tiaokaze ĝi estas ekster vido por la rigardinto. Tiel proksimaj estas la plej multaj satelitoj. Multaj datenoj-kolektaj satelitoj estas intence direktitaj ke ili pasu super malsamaj areoj dum ĉiu rivoluo, por iom post iom akiri bildojn de ĉiuj partoj de la surfaco de la tero.

Telekomunikaj satelitoj ofte vojaĝas multe pli alte. Kelkaj el ili estis metitaj super punkto sur la ekvatoro kaj donitaj tian rapidecon, ke ili povas fari ekzakte unu rivoluon ĉiutage kaj en la sama direkto kiel la lokoj sur la tera surfaco. Tial ili ŝajnas esti tute senmovaj, vidataj de surtera rigardo. Ili estas ter-sinkronaj kaj geofiksaj. Homoj sur la tero povas direkti sian parabolantenon al tia satelito kaj esti certa, ke ili ne bezonas redireki ĝin por daŭre kolekti signalojn.

De la tero, ni vidas la stelan ĉielon turni sin, dum la telekomunika satelito estas senmova, sed ĉar la steloj moviĝas malrapide, estas malfacile distingi la sateliton de stelo surbaze de tio. Nur post kelka tempo oni rimarkus, ke ili moviĝis unu rilate al la alia, kaj oni povus fari tion nur kondiĉe ke oni povus "vidi" la sateliton. Sed tiuj satelitoj, por moviĝi sufiĉe malrapide por plenumi nur unu rivoluon ĉiutage, devas havi sian orbiton malproksime de la tero – centoble la distanco de la malaltflugaj satelitoj. Tial ili brilas treege malforte kaj ne videblas al la nuda okulo. Tamen oni povas "vidi" ilin per parabolanteno. Kiel la anteno estu direktita?

Por havi ŝancon ricevi signalojn de satelito oni ne povas munti fiksan satelitan antenon kontraŭ ajna punkto sur la ĉielo. Nur de punktoj proksimaj al la ĉiela ekvatoro oni povas kapti. Se oni estas sur la tera ekvatoro, oni devas celi ĝuste al la ĉiela ekvatoro se oni volas trovi geofiksajn satelitojn, sed se oni loĝas sur la norda duonglobo, oni devas celi iomete suden de la steloj de la ĉiela ekvatoro. La kialo estas, ke la satelitoj estas tiom pli proksimaj ol tiuj steloj, kiuj estas ĝuste super la ekvatoro de la tero.

Videbleco[redakti]

Por ke satelito estu videbla entute, ĝi devas esti trafita de la lumo de la suno. Ĉar ni serĉas ĝin dum la malluma parto de la tago, ni estas sur la ombroflanko de la tero, kaj tiam estas granda risko, ke ankaŭ la satelito estas en ombro. Rigardi 180 gradojn de la direkto de la suno en la mezo de la nokto estas tial senŝance kie ajn oni estas sur la tero. La plenluno videblas tie, ĉar ĝi estas tiom pli for ol la artefaritaj satelitoj, ke ĝi ofte eskapas la maldikan ombron de la tero. Por ke satelito havu bonan ŝancon esti trafita de sunlumo, ĝi devas esti sur la sama flanko de la ĉielo kiel la suno, kaj la tempo devas esti ne tro malproksime de krepusko aŭ tagiĝo. Ĉi tiuj estas sufiĉe striktaj kondiĉoj kaj tial oni malofte sukcesas sekvi satelitojn la tutan vojon de horizonto al horizonto. Ofte ili malheliĝas kaj malaperas sufiĉe subite. Ili transiris en la ombron de la tero. Tio estas la sama fenomeno kiel luna eklipso, sed ĉar nia natura luno estas multe pli for de la tero, nur malofte ĝi alvenas en la mezo de la ombro, dum la artefarita satelito ofte faras tion ĉiun rivoluon.

Ĉiuj ĉi tiuj kondiĉoj – ke kelkaj satelitoj estas tro foraj por esti viditaj, ke aliaj estas kaŝitaj malantaŭ la tero dum la plej granda parto de sia orbito, kaj intertempe estas plej ofte en la ombro de la tero – povas doni la impreson ke estas malfacile vidi sateliton, sed tiel ne estas. Kiam la kondiĉoj estas favoraj, kiel tuj post sunsubiro, oni havas ŝancon vidi plurajn en la sama vespero. Plejparte tiuj “movaj astroj”, kiujn oni vidas, estas finbruligitaj raketingoj, kiuj estas je meza alteco,.

Se oni volas metode esplori satelitojn, aŭ ekscii, kiun sateliton oni ĵus vidis, kaj se oni komprenas la anglan, oni povas enigi sian lokon al la retejo [1]. Oni ankaŭ ricevas liston de ĉiuj satelitoj, kiujn oni povas vidi en la sekva tago aŭ semajno, kun la itinero, kiun ili ŝajnos fari, sur stelmapo.

En la sama retejo oni povas ankaŭ ekscii, kiuj satelitaj sunaj reflektoj estos videblaj en la ĉirkaŭaĵo de onia loko. Tiaj rebriloj venas de satelitoj kun grandaj plataj antenoj kun brila aluminia surfaco. Kiam sunlumo trafas ĉi tiujn spegulojn, ili formas lumpunkton sur la tera surfaco kiu povas havi nur kelkajn kilometrojn en la diametro. Oni malofte devas atendi pli ol unu tagon aŭ du por havi tian lumofulmon disponebla ene de kelkdekaj kilometroj de la hejmo. Se oni iras tien kaj rigardas en la ĝustan direkton la ĝustan sekundon, oni povas vidi ion pli fortan ol Venuso iam estas. Foje tia "satelita ekflamo" klare videblas eĉ tage. Alie, satelitoj aperas multe malpli brilaj, ĉar ili reflektas la sunlumon pli disvaste pro sia konveksa surfaco, kaj tial ne tiel intense.

Ĉapitro 14. Ter-centra kaj sun-centra pensmaniero[redakti]

En antaŭaj ĉapitroj, ni tiom forte koncentriĝis sur klarigi kion ni observas el la tero, ke ni plejparte ne zorgis pri kiu turniĝas, ĉu la tero ĉirkaŭ la suno aŭ la suno ĉirkaŭ la tero. Ni diskutis la movadon de la ĉielaj korpoj ĉirkaŭ ni sur la tero, kiel homoj dum miloj da jaroj faris. Kun la apero de la nova epoko, ĉi tiu geocentra vidmaniero komencis esti rigardita kiel iom de iluzio. La suno estis en la centro, argumentis Koperniko kaj aliaj heliocentruloj. En la jarcentoj ekde la Kopernika revolucio, ankaŭ la suno estis degradita al unu inter miliardoj da steloj en la Lakta Vojo, kaj la Lakta Vojo estis trovita esti unu el multaj galaksioj. En nia tempo, ekzistas neniu disputo pri ĉu la tero estas en la centro. Oni elektas la centron, kiu estas plej praktika por la problemo, kiun oni volas solvi. Kiam ni diskutas stelojn, la sunon kaj la lunon, kiel ili aperas de la tero, la tero estas bona deirpunkto. Por kompreni planedajn movojn oni ekuzas la heliocentran sistemon, sed samtempe volas povi ŝanĝi al la geocentra por akiri kuntekston kun spertoj kiujn oni havis. En ĉi tiu ĉapitro ni uzos ambaŭ perspektivojn. Kun praktiko oni povas iom post iom moviĝi glate inter ili.

Kien ni iras kaj kun kio ni povus kolizii?[redakti]

Kien vi iras nun? En kiu direkto? Montru!

Se vi sidas en trajno, verŝajne estas facile por vi indiki vian direkton de vojaĝado. Vi montras antaŭen en la kupeo, al la lokomotivo. Sed ĉu tio vere ĝustas? Se vi sidas hejme sur la kanapo, estas malpli klare kien vi iras, sed kun iom da pripensado, vi povas respondi pli ĝuste ol senpripensa trajna pasaĝero.


La suno leviĝas oriente, ni kutime diras. Imagu, ke ĝi estas birdo, kiu komencis aperi super la horizonto kaj poste venis flugante trans la ĉielon laŭ la vojo, kiun kutime iras la suno.Tiam estus nature vidi ĝin kiel fluganta super ni, ke ĝi venas de la oriento kaj daŭrigas al la okcidento. Sed estas ekzakte same pri la suno. Ŝajnas, ke ĝi venas en nia direkto, poste flugat super ni dumtage kaj daŭrigas okcidenten. Fakte ne la suno moviĝas, sed la tero turniĝas kaj ni sur la surfaco de la tero estas kondukitaj renkonte al la suno, do kiam ĝi ŝajnas iri de oriento al okcidento, ni iras de okcidento al oriento. Al la "oriento" ni estas tial survoje, ĉiuj ni teraj pasaĝeroj.

La solaj terestaĵoj, kiuj ne iras orienten, estas tiuj, kiuj povas esti tiom proksime al la norda aŭ suda polusoj, ke ili povas iri aŭ veturi unu rondiron ĉirkaŭ la poluso en malpli ol unu tagon. Ili povas elekti ne partopreni orienten per persiste paŝadi okcidenten ĉirkaŭ la poluson pli rapide ol la suno. Ankaŭ kosmonaŭto povus rompi nia rutina orientenkuron se lia kosmoŝipo moviĝas en la ĝusta direkto. (Tamen ne estas tiel verŝajne, ĉar satelitoj estas ofte lanĉitaj en orienta direkto por ricevi helpon de la rotacio de la tero por rapidiĝi.) Por ni la ceteraj, ĉiuj niaj kuregado sur la surfaco de la tero estas bagatelaj, rapidodevioj en la granda komuna vojaĝo al la oriento. Ankaŭ la trajnvojaĝanto devus pensi pri la kompasa direkto prefere ol kie la lokomotivo estas.

Kiam ni konsideras la rotacion de la tero, ni do konkludas, ke ni rapidas al la oriento – sed al kio ni rapidas? Se estas stelplena nokto, ni povas eliri kaj rigardi. Kian stelon aŭ konstelacion ni vidas en la oriento? Tie ni direktiĝas – ĝuste nun. Kelkajn horojn poste, ni estis balaitaj supren en la rotacio kaj vidas alian konstelacion en la oriento. Ĉar se oni vojaĝas sur karuselo kiel ni, oni ne iras kontraŭ iu permanentan celon.

Sed ĉu ni pensis pri ĉio nun? Ne, ni estas ankoraŭ kiel la vagona pasaĝero, kiu pensis pri la lokomotivo tiel ke li forgesis ion alian. Ni pensis pri la rotacio de la tero, sed vidata en pli granda perspektivo, la tero ankaŭ moviĝas en orbito ĉirkaŭ la suno. Tiu movado estas tiel rapida, ke la taga rondiro estas ĝuste kiel tiu de trajno, malgranda devio de la reganta movado.

Ni devas pensi pri la direkto de la suno sur la ĉielo kaj ne pri la direkto de la kompasnadlo – aŭ la lokomotivo. Sed ni ne veturas al la suno aŭ for de la suno. La tero konstante moviĝas perpendikulare al la direkto de la suno. La direkto en kiu ni vidis la sunon antaŭ tri monatoj, tien ni iras nun. Al tiu konstelacio. Kaj post tri monatoj ni iros en la direkton, kie ni vidas la sunon ĝuste nun. Ke estas tiel kaj ne kontraŭe, ke ni irus nun la direkton al kiu la suno iros post tri monatoj, estas klarigita se vi klakas ĉi tie.

Pli granda kunteksto[redakti]

Ĉu ni pensis pri ĉio nun? Ne, estas eĉ pli grandaj kuntekstoj. La suno moviĝas en la Lakta Vojo, kaj la Lakta Vojo moviĝas relative al aliaj galaksioj. Ĉi tiuj movoj estas pli rapidaj ol ĉiuj, kiujn ni pripensis antaŭe, sed ĉar la distancoj en la galaksio kaj inter galaksioj estas tiom grandegaj, neniu el ĉi tiuj movoj havas ajnan realan signifon por kiel ni perceptas la ĉielajn fenomenojn per la nuda okulo. La Andromeda galaksio estas vidita kiel neklara punkto, senŝanĝa dum multaj homaj vivdaŭroj en la sama loko rilate al la steloj. Tiel malproksime ĝi estas. Same pri la bando de la Lakta Vojo trans la ĉielo.

Ne ludas praktike gravan rolon al kiu direkto ni efektive iras, pro tio, ke ne ŝajnas ekzisti ia senmova spaco inter la ĉielaj korpoj. Kelkfoje la tero certe kolizias kun ŝtonoj en la kosmo, meteoroj, sed eĉ tiam la direkto de la propra movado de la tero ne estas aparte decida.

Meteoroidoj kaj kometoj[redakti]

Meteoroidoj estas grandaj aŭ malgrandaj ŝtonoj aŭ sableroj en la kosmo. Kiam oni parolas pri la moviĝo de meteoroidoj, estas oportune teni la sunon kiel referencon kaj mencii ilian rapido relative al ĝi. Foje meteoroido kolizias kun la tero. Kiel tia fenomeno aspektas por tera observanto dependas de la movadoj de la tero kaj de la meteoroido relative tiu referenco.

Kiam meteoroido pasas tra la atmosfero, ĝi estas varmigita per frotado kaj komencas bruli tiel ke ĝi iĝas videbla al ni kiel rapide ekflamanta kaj rapide moviĝanta punkto de lumo, preskaŭ kiel stelo perdinta sian tenon kaj falas. La fenomeno nomiĝas "falstelo", sed tio ne signifas, ke ĝi ĉiam aspektus kiel movo malsupren al la grundo. La "stelo" povas same ofte ŝajni moviĝi supren aŭ flanken, nome se la ŝtono eniras la atmosferon malproksime de la observanto, ĉe ŝia horizonto, kaj poste flugas paralele al la tera surfaco kontraŭ ŝin aŭ preter ŝin.

Se estus la kazo, ke tiuj ŝtonoj starus senmovaj en la spaco kaj nur la tero moviĝus, tiam ili ĉiuj ŝajnus veni de tiu direkto inter la steloj, kien la tero moviĝas – tiu, kie la suno estis antaŭ tri monatoj (kie la C-luno estus atendebla de homoj sur la norda parto de la tero). La situacio estus kiel vojaĝi per aŭto laŭ rekta vojo nokte kaj rigardi la vojlumigilojn. Novaj lampoj ŝajnas aperi la tutan tempon antaŭe en la direkto de vojaĝado kaj kiam vi proksimiĝas, ili disiĝas kaj pasas aŭ dekstren aŭ maldekstren de la veturilo, depende de kiu flanko de la vojo ili estas.

Nun, estas neverŝajne, ke la meteoroidaj partikloj sidus senmove en la spaco atendante esti trafitaj de la tero. La plej multaj el ili moviĝas pli rapide ol la tero, kaj tial la direkto de kolizio estos alia. En certaj tempoj de la jaro, la orbito de la tero trapasas meteoroidfluojn, grandan amason da meteoroidoj, ĉiuj moviĝantaj en la sama direkto kun la sama rapideco, kaj ofte pli rapide ol la tero. La falsteloj tiam ŝajnas veni de unu sama direkto sur la stelĉielo. Tiu direkto dependas pli de la direkto de kiu la ŝtonoj efektive moviĝas ol de kie la tero iras. La 14-an de Decembro, ekzemple, oni kutime vidas multajn falstelojn, kiuj ŝajnas veni el la konstelacio Ĝemelo.

La meteoroidoj en meteoroidfluoj kutime moviĝas en orbitoj ĉirkaŭ la suno kiuj estas pli longformaj ol la orbitoj de la planedoj. En kelkaj meteoridfluoj la ŝtonoj ne estas distribuitaj egale laŭ la tuta vojo, sed moviĝas en grupo. Tial ni ne spertas falstelojn ĉiufoje kiam la tero pasas ilian vojon sed nur en la jaroj kiam la ŝtonoj estas en la ĝusta pozicio.

Kelkaj tiaj longformaj vojoj enhavas nur ununuran kompaktaĵon, kiu plejparte konsistas el glacio. Tia malpura glacibulo nomiĝas kometo, kaj ĝi povas esti klare videbla eĉ kiam ĝi ne proksimiĝas al la tero kaj ĝia atmosfero. Kiam ĝi estas malproksime de la suno, ĝi aspektas kiel stelo, sed kiam ĝi proksimiĝas la sunon, iom da glacio kaj polvo vaporiĝas kaj estas lumigita de la suno, tiel ke ĝi povas esti vidata de la tero kiel granda neklara punkto, ofte kun unu aŭ pluraj gasvostoj kiuj, pro la premo de radiado de la suno, estas direktitaj for de la suno.

Ne tre ofte oni povas vidi klaran kometon. Kiam gazetoj informas ke kometo esas videbla, ĝi estas kutime proksima al la suno, sed ĉar ofte estas malfacile aŭ neeble distingi kometon en taglumo, oni devas atenti frumatene aŭ post krepusko. Ĝi moviĝas iomete rilate al la suno de tago al tago, kaj post kelkaj tagoj ĝi ŝajnas paligi pli kaj pli, kiam ĝi moviĝas for en sia longforma orbito – se ĝi entute travivis la proksimecon de la suno kaj ne disiĝis en amaso da ŝtonetoj kaj fariĝas meteoroidfluo.

Kia aspektas la orbito de la luno?[redakti]

Lunorbitoj?
Lunorbitoj?

‎Oni kutime diras, ke la luno iras en orbito ĉirkaŭ la tero kaj ke la tero siavice iras en orbito ĉirkaŭ la suno. En la sekvaj skemaj figuroj, ni desegnis nur la sunon kaj la lunon kaj ne la teron. Kiu el la figuroj montras plej bone la movon de la luno rilate al la suno?

  1. Cirkla vojo
  2. Etendita elipso
  3. Kiel kurbigita spirala risorto
  4. Anemonflor-forma figuro, kie la vojo tranĉas sin
  5. Kiel dent-rado kun rondaj golfetoj kaj rondaj promontoroj

Konkludo

La rotacioj kaj rivoluoj de la sunsistemo[redakti]

Oni kutime distingas inter rotacio unuflanke kaj rivoluo aliflanke. La turniĝo de la tero ĉirkaŭ sia akso oni nomiĝas rotacio, ĝia movo en orbito ĉirkaŭ la suno oni nomiĝas rivoluo. Ĉiuj ĉielaj korpoj en la sunsistemo havas kaj rotacion kaj rivoluon.

Ni kiel terpasaĝeroj partoprenas en ambaŭ movadoj, kaj oni povas tiam, same kiel pri la luno en la supra tekstparto, demandi al si kiel aspektas la kunmetita movado.

Ni scias, ke loko sur la tera surfaco turniĝas ĉirkaŭ la tera akso en unu tago kaj ke la tero siavice ĉirkaŭiras la sunon en unu jaro. Tiam, same kiel en la supraj bildoj pri la orbito de la luno, ni povas prezenti sinsekvon da skemaj figuroj kun grafikaĵoj nur de la suno kaj la loko sur la tersurfaco kaj ne la tera akso. Rezonado ĉirkaŭ ili estos la sama kiel en la supra bildo. Ĉi tie oni desegnu 365 kaboj kaj 365 golfetoj en la fina bildo anstataŭ dek du, kio estas teknike malfacila. Ankaŭ ĉi tie la malgranda radiuso estas tiom pli malgranda ol la granda, ke ne estas bukloj. Ankaŭ ĉi tie la malgranda rotacio kaj la granda rivoluo okazas en la sama direkto.

Fakte, preskaŭ ĉiuj gandaj objektoj en la sunsistemo turniĝas kaj moviĝas en la sama direkto. Se ni imagas, ke ni rigardas la sunsistemon, kiu estas sufiĉe plata, de ekstere de la flanko al kiu montras la norda poluso de la tero, tiam la plej ofta direkto de movado aspektas kontraŭhorloĝa. Nur kelkaj etplanedoj havas devian enorbitan direkton, kaj Venuso kaj Urano havas devian rotacion ĉirkaŭ sia akso. Tamen ĉio estas iom oblikva. Ekzemple la tera ekvatoro estas klinita 23 gradojn al la ebeno de la tera orbito, la ekliptiko.