Uzanto:Stefo~eowikibooks/Esperanto/Vortfarado/Kategorioj

El Vikilibroj

a: ec/antec (kvalito: pasiva/aktiva)

A-radiko signifas kvaliton. Kvalito estas pasiva aŭ aktiva. Por percepti pasivan kvaliton, oni bezonas atenton, dum aktiva kvalito atentigas mem pri si, implicante impreson, do: la pasiva kvalito estas virtuala, dum la aktiva kvalito estas akuta. Por o-vortigi kvaliton, oni uzas la sufikson -ec-. Por distingi aktivan signifon de pasiva, oni povas uzi la sufikson -ant-.

Ekzemple:

  • BEL/: bela, beleco
  • PEZ/: pezanta, pezanteco


Oni povas percepti aktivan kvaliton pasiva kaj inverse. Tiam la aktiva kvalito nuanciĝas virtuala, kaj la pasiva kvalito nuanciĝas akuta.

Ekzemple:

  • BEL/: bela, beleco → belanta (akute bela), belanteco (akuta beleco)
  • PEZ/: pezanta, pezanteco → peza (virtuale pezanta), pezeco (virtuala pezanteco)


Oni povas percepti aktivan kvaliton aga. Tiam ĝia o-formo signifas kaj la kvaliton kaj la impreson.

Ekzemple:

  • BEL/: bela, beleco → belanta, belanteco → beli, belo (belanteco, "belaĵo")
  • PEZ/: pezanta, pezanteco → pezi, pezo (pezanteco, "pezaĵo")


i: ad/aĵ (ago: daŭra/foja)

I-radiko signifas agon. Ago estas daŭra aŭ foja. Daŭra ago perceptiĝas dum ĝia plenumiĝo pro sia efektiveco, dum foja ago perceptiĝas post ĝia plenumiĝo pro sia efikeco, implicante rezulton. Por o-vortigi daŭran agon, oni povas uzi la sufikson -ad-. Por o-vortigi fojan agon, oni povas uzi la sufikson -aĵ-.

Ekzemple:

  • DANC/: danci, danco (dancado)
  • SPIR/: spiri, spiro (spiraĵo)


Oni povas percepti daŭran agon foja kaj inverse. Tiam la daŭra ago nuanciĝas efika, kaj la foja ago nuanciĝas efektiva (speciale pro multnombreco aŭ ripetiĝo), sed oni evitas la sufikson -aĵ-, kiam la foja ago ŝajnas flanka kompare kun ĝia rezulto, aŭ kiam la rezulto ŝajnas nepersista. Oni ĝenerale evitas la sufikson -aĵ- ĉe i-vortoj. Krome, oni evitas la sensufiksan o-formon de efektiva foja ago.

Ekzemple:

  • KANT/: kanti, kanto (kantado) → kanti ("kantaĵi"), kanto (kantaĵo)
  • KONSTRU/: konstrui, konstruo (konstruaĵo) → konstrui (konstruadi), konstruo (konstruado)
  • PAF/: pafi, pafo ("pafaĵo") → pafi (pafadi), pafaro (pafado)
  • FORM/: formi, formo ("formaĵo") → formi (formadi), "formo" (formado)


Oni povas percepti fojan agon kvalita. Tiam ĝi signifas pretecon aŭ kutimon. Por o-vortigi la pretecon, oni uzas la sufikson -em-. Por o-vortigi la kutimon oni aŭ uzas la formon kun -em- aŭ la formon kun -ad-.

Ekzemple:

  • DANK/: danki, danko ("dankaĵo") → danka, dankemo → dankanta, "dankivo"
  • KRE/: krei, kreo ("kreaĵo") → krea, kreemo → kreanta, "kreivo"
  • PAG/: pagi, pago ("pagaĵo") → paga, pagemo → paganta, "pagivo"


Anstataŭ rezulton oni povas indiki mezuron de foja ago, indikante ekzemple kiom da tempo ĝi daŭras aŭ kiom da fojoj ĝi okazas.

Ekzemple:

  • KRESK/: kreski, kresko ("kreskaĵo") → kreski kvin centimetrojn
  • SALUT/: saluti, saluto ("salutaĵo") → saluti du fojojn


Oni evitas ripeti la saman radikon.

Ekzemple:

  • DORM/ dormi, dormo (dormado) → dormi ("dormi dormon")
  • MANĜ/: manĝi, manĝo (manĝaĵo) → manĝi ("manĝi manĝon")
  • ŜVIT/: ŝviti, ŝvito ("ŝvitaĵo") → ŝviti ("ŝviti ŝviton")


e: um/il (rimedo: kovro/instrumento)

E-radiko signifas rimedon, kiun oni aplikas, kovrante ion per ĝi, markante ion per ĝi, distingi ion per ĝi, turnante ion al ĝi aŭ asignante ĝin al io.

Ekzemple:

  • OR/: oro (orumo), ori (kovri per oro, "apliki oron")
  • STAMP/: stampo, stampi (marki per stampo, "apliki stampon")
  • PREMI/: premio, premii (distingi per premio, "apliki premion")
  • ORIENT/: oriento, orienti (turni al oriento, "apliki orienton")
  • NOM/: nomo, nomi (asigni nomon, "apliki nomon")


En pli vasta senco, la rimedo estas instrumento, kiun oni utiligas por movi aŭ sendi ion, aŭ kiun oni utiligas kiel veturilon.

Ekzemple:

  • MARTEL/: martelo, marteli (movi per martelo, "utiligi martelon")
  • POŜT/: poŝto, poŝti (sendi per poŝto, "utiligi poŝton")
  • ŜIP/: ŝipo, ŝipi (sendi per ŝipo, veturi per ŝipo, "utiligi ŝipon")
  • BICIKL/: biciklo, bicikli (veturi per biciklo, "utiligi biciklon")


En ankoraŭ pli vasta senco, la rimedo estas ludilo (apartenanta al samnoma ludo) aŭ aparato (apartenanta al samnoma sistemo). Tiam oni povas distingi jen la rimedon per la sufikso -il-, jen la ludon aŭ sistemon per la sufiksoj -ad--i-.

Ekzemple:

  • PILK/: pilko, pilki (ludi per pilko, "utiligi pilkon") → pilko, pilkado
  • TELEVID/: televido (televidilo), televidi (spekti per televido, "utiligi televidon") → televido, televidado
  • TELEFON/: telefono, telefoni (interparoli per telefono, "utiligi telefonon") → telefono, telefonio


o: ist/ant (funkcio: rolo/fenomeno)

O-radiko signifas funkcion, kiun havas rolo aŭ fenomeno.

Ekzemple:

  • ŜOFOR/: ŝoforo, ŝofori (esti ŝoforo)
  • KAŬZ/: kaŭzo, kaŭzi (esti kaŭzo)


Oni evitas ripeti la saman radikon.

Ekzemple:

  • PLUV/: pluvo, pluvi (esti pluvo) → pluvas ("pluvo pluvas", "estas pluvo")
  • TEKST/: teksto, teksti (esti teksto) → tekstas ("teksto tekstas", "estas teksto")