Uzanto:Stephan Schneider/Pra-Ido

El Vikilibroj

Ŝablono:Löschen

Pra-Ido, "Esperanto Fajnigita"[redakti]

Regulo 0: Ortografio[redakti]

La supersigna alfabeto de Esperanto estas fonema, t. e. ĉiu fonemo havas ĉiam la saman literon, sekve ĉiu litero ĉiam havas la saman sonon.

Inverse, tamen, ne ĉiu sono ĉiam havas la saman literon! Tri literoj, respektive fonemoj, konsistas el du sonoj: c = ts, ĉ = tŝ, ĝ = dĵ. Tiuj sonoj do havas pli ol unu eblan literan reprezenton. La supersigna alfabeto de Esperanto tial ne estas fonetika (en fonetika alfabeto ĉiu sono havas ĉiam la saman literon).

La supersigna alfabeto de Esperanto estas internacia, t. e. ke ĝi uzas la latinan alfabeton uzatan en okcidenteŭropaj lingvoj kun fonema sistemo simila al orienteŭropaj lingvoj. Ekzemple, la rusa alfabeto unulitere reprezentas fonemojn, kiuj estas fremdaj al la latina alfabeto. Transskribante la rusan alfabeton per la latina alfabeto, oni do bezonas supersignojn, kiel en Esperanto (aŭ plurliteraĵojn, kiel en multaj okcidenteŭropaj lingvoj, vidu sube): ĉ = ч, ĝ = щ, ĥ = х, ĵ = ж, ŝ = ш. La rusa, same kiel Esperanto, distingas inter voĉa z kaj senvoĉa s, dum multaj okcidenteŭropaj lingvoj ne traktas tiun diferencon: s = с, z = з. Aliflanke, la rusa ne havas alternajn skribojn, malkiel en multaj okcidenteŭropaj lingvoj: p / ph = п (p), t / th = т (t), c / ch = к (k), qu = кв (kv), w = в (v), x = кс (ks), y = и (i).

La h-sistemo de Esperanto kompensas la mankon de bezonataj supersignoj en multaj okcidenteŭropaj lingvoj. Ĝi ne estas fonema: la litero u povas havi la prononcon [u] aŭ [ŭ], kaj fonemo, kiu en la supersigna alfabeto havas ĉapelon, reprezentiĝas en la h-sistemo per dulitero: ĉ = ch, ĝ = gh, ĥ = hh, ĵ = jh, ŝ = sh. La h-sistemo tial estas malpli fonema kaj malpli internacia ol la supersigna alfabeto, ĝi estas kompromiso inter orienteŭropa fonemismo kaj okcidenteŭropaj literoj. La h-sistemo tial donas aspekton apartan, kiu estas nek orienteŭropa nek okcidenteŭropa.

Pra-Ido proponas kaj orienteŭropan kaj okcidenteŭropan ortografiojn, por se nur cirila aŭ latina alfabeto disponeblas.


Orienteŭropa Ortografio[redakti]

  • a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
  • а б ц ч д е ф г щ г х и й ж к л м н о п р с ш т у в в з


Okcidenteŭropa Ortografio[redakti]

  • a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
  • a b c/z ch d e f g/gh j/g h k i/y i/y j c/ch/qu/x l m n o p/ph r s/ss t/th u u v/u z/s

La sono [c] skribiĝas "c" antaŭ hela vokalo, "zz" antaŭ malhela vokalo.

  • centro, specifa
  •  zaro, belezo

La sono [ĉ] skribiĝas "ch".

  • chambro, serchi

La sono [g] skribiĝas "g" antaŭ malhela vokalo, "gh" antaŭ hela vokalo.

  • gasto, lago
  •  gheneralo, spagheto

La sono [ĝ] skribiĝas "j" antaŭ malhela vokalo, "g" antaŭ hela vokalo.

  • jardeno, lejo
  • gentila, logi

La sono [ĥ] skribiĝas "k".

  • kaoso, mekanismo

La sono [i] skribiĝas "y" en fremdaj vortoj, "i" en aliaj kazoj.

  • systemo
  • filo

La sono [j] skribiĝas "y" komence de vorto antaŭ vokalo (por eviti konfuzon kun tabelvortoj), "i" en aliaj kazoj.

  • yes, yam
  • traino, vortoi

La sono [k] skribiĝas "ch" en fremdaj vortoj, "c" antaŭ malhela vokalo, "qu" antaŭ hela vokalo. La fonemoj [ks] kaj [kz] skribiĝas "x".

  • charactero
  • canto
  • quelque, que, quio
  • texto, exemplo

La sono [p] skribiĝas "ph" en fremdaj vortoj, "p" en aliaj kazoj.

  • telephono

La sono [s] skribiĝas "s" komence de vortoj, "ss" inter vokaloj.

  • sola
  •  tasso

La sono [ŝ] skribiĝas "sh".

  • shipo, fisho

La sono [t] skribiĝas "th" en fremdaj vortoj, "t" en aliaj kazoj.

  • theorio
  • tablo

La sono [ŭ] skribiĝas "w" komence de vortoj, "u" en aliaj kazoj.

  • Wato
  • auto

La sono [v] skribiĝas "u" en [kv] kaj [gv], "v" en aliaj kazoj.

  • aquo, qualito
  • linguo, guidi

La sono [z] skribiĝas "s" inter vokaloj, "z" komence de radiko.

  • presenti, faso
  •  zipo, zoo


Naciaj Ortografioj[redakti]

Rusa Ortografio[redakti]

  • Аа Aa Бб Bb Вв Vv Гг Gg Дд Dd Ее Ėė Ёё Ȯȯ Жж Ẑẑ Зз Zz Ии İi Йй J̇j Кк Kk Лл Łł Мм Mm Нн Nn Оо Oo Пп Pp Рр Rr Сс Ss Тт Tt Уу Uu Фф Ff Хх Hh Цц Cc Чч Ċċ Шш Ŝŝ Щщ Ṡṡ Ъъ _ Ыы Ьь . Ээ Ee Юю U̇u̇ Яя Ȧȧ

Pola Ortografio[redakti]

  • Aa Aa Ąą Ąą Bb Bb Cc Cc Ćć Ṭṭ Dd Dd Ee Ee Ęę Ęę Ff Ff Gg Gg Hh Hh Ii İi Jj Ii / . Kk Kk Ll Ll Łł Łł Mm Mm Nn Nn Ńń Ṇṇ Oo Oo Óó Ôô Pp Pp Rr Rr Ss Ss Śś Ṣṣ Tt Tt Uu Uu Ww Vv Yy Zz Zz Źź Ẓẓ Żż Ẑẑ CHch Ĥĥ CZcz Ĉĉ SZsz Ŝŝ RZrz Ṛṛ DŻdż xx DŹdź xx DZdz Ḍḍ
  • centrum = centrum
  • bank = bank
  • biblioteka = biblioteka
  • hotel = hotel
  • adres = adres
  • kino = kino
  • teatr = teatr
  • kasa = kasa
  • parter = parter
  • balkon = balkon
  • po polsku = po polsku
  • egzamin = examin
  • dyrektor = dırektor
  • kuzyn = kuzın
  • lekcja = lekcia
  • wakacje = vakacie
  • jutro = u̇tro
  • bjuro = bu̇ro
  • to jest = to ėst
  • nje = nė



  • dobry / dobrze = dobrı / dobrė
  • gdzie = gdė
  • już = u̇ẑ
  • poczta = poĉta
  • czy = ĉı
  • dzień dobry = dėṇ dobrı
  • chciałbym = ĥtȧłbım
  • oczywiście = oĉıvistė
  • cześć = ĉesṭ


Regulo 15: Neologismoj[redakti]

La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz-e: tragedio, sed tragedia; teatro, sed teatra.

Vortoj "fremdaj", aŭ "internaciaj", estas tiuj vortoj, kiuj ne estas formataj laŭ la reguloj de Esperanto. Ili restas "neologismoj" (do vortoj "novaj"), ĝis ili anstataŭĝigas per fundamenta formo aŭ ĝis ili, kutime kun nuancita signifo, eniras la lingvouzon, tiel fariĝante "fundamenta".


Kial preferi fundamentajn vortojn?

La lingvo Esperanto fariĝus malpli facile lernebla por tiuj, kiuj en sia gepatra lingvo ne havas t. n. internaciajn vortojn, se oni akceptas neologismojn sen kontroli, ĉu eblas formo fundamenta. Tamen, internaciaj vortoj povas esti oportunaj, kiam ili estas faka termino aŭ kiam ili estas malpli longaj ol la fundamenta formo.

  • trajno (vagonaro)

Internaciaj vortoj ne estas oportunaj, kiam ili estas ne pli ol same longaj kiel la fundamenta ekvivalento.

  • desaponti (elrevigi)

Internaciaj vortoj estas evitindaj, kiam oni per ili forigus elementojn de la Esperanta vortofarado.

  • kurta (mallonga)
  • desperi (malesperi)
  • hospitalo (malsanulejo)


Fajnigo[redakti]

Kial fajnigi la regulojn de Esperanto?

Fajnigante la regulojn de Esperanto pri vortfarado, pli da fremdaj vortoj estas analizeblaj kiel fundamentaj formoj.

  • finalo (fina parto)
  • karakterizi (atribui karakteron)
  • regiono (parto de regio)


Reformo[redakti]

Pra-Ido agnoskas, ke Esperanto havas fleksion. Estas baze nur la sufikso -ac-, kiu ŝanĝas la radikon. Povas okazi du ŝanĝoj: unu aldonante -i-, kaj alia sen -i-.


Ŝanĝo de la radiko ĉe -ac- sen -i-

Aldonante la sufikson -ac-, ĝia formo, sen asimliĝi al la radiko, estas -at- (< -ac-).

  • formi > formato (< form-ac-o)

Kiam -ac- asimiliĝas al la radiko, ĝi kunfandiĝas kun la fino de la radiko, foje ankaŭ ŝanĝante la vokalon de la radiko.

  • premi > presi (< prem-ac-i)
  • agi > akto (< ag-ac-o)
  • fari > fakto (< far-ac-o)
  • rompi > abrupta (< ab-romp-ac-a)
  • stari > stato (< star-ac-o)
  • veni > inventi (< in-ven-ac-i)
  • solvi > rezoluta (< re-solv-ac-a)
  • evolui > evoluto (< e-volu-ac-o)


Ŝanĝo de la radiko ĉe -ac- kun -i-

Aldonante la sufikson -i- al -ac-, ĝia formo, sen asimiliĝi al la radiko, restas -aci-.

  • formi > formacio (< format-i-o < form-ac-i-o)
  • generi > generacio (< generat-i-o < gener-ac-i-o)

Kiam -aci- asimiliĝas al la radiko, -t- de la asimiliĝo kun -ac- fariĝas -c-.

  • legi > lekcio (< lekt-i-o < leg-ac-i-o)
  • agi > akcio (< akt-i-o < ag-ac-i-o)
  • peti > peticio (< petit-i-o < pet-ac-i-o)
  • diri > jurisdikcio (< jurisdikt-i-o < jurisdir-ac-i-o)
  • stari > stacio (< stat-i-o < star-ac-i-o)
  • veni > subvencio (< sub-vent-i-o < sub-ven-ac-i-o)
  • solvi > rezolucio (< re-zolut-i-o < re-solv-ac-i-o)
  • evolui > evolucio (< evolut-i-o < el-volu-ac-i-o)
  • elrompi > erupcio (< erupt-i-o < el-romp-ac-i-o)


Virtualaj praformoj

  • fingi > fikt- > fikcio (< fikt-i-o < fing-ac-i-o)
  • aŭgi > aŭt- > aŭkcio (< aŭt-i-o < aŭg-ac-i-o)
  • frangi > frakt- > frakcio (< frakt-i-o < frang-ac-i-o)