Vikilibroj:Kriterioj por elstaraj libroj

El Vikilibroj

Por ke libro estu listigita kiel elstara libro, ĝi devas plenumi sufiĉe striktajn kriteriojn:

  1. Ĝi estu ampleksa: Ĝi traktu la temon komplete, sen ellaso de esencaj elementoj aŭ gravaj detaloj.
  2. Ĝi estu fakta: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton.
  3. Ĝi estu bone skribita: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn, kaj ĝi uzu esprimmanierojn kutimajn en Esperanto. La lingva stilo estu ekzemplodona.
  4. Ĝi estu neŭtrala.
  5. Ĝi enhavu almenaŭ unu bildon, kaj se la temo permesas pli da bildoj, ĝi certe havu pli.
  6. Ĝi estu vikiigita: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn paragrafojn; la libroj havu sekciojn kaj subsekciojn. Fine de la libro, estu ligiloj al parencaj temoj kaj al taŭgaj ekster-vikipediaj paĝoj (se tiaj ekzistas).
  7. Ĝi havu enkondukon: La libro komenciĝu per enkonduka alineo, en kiu estu la titolo en grasa skribo, kaj ties klarigo.
  • (Komparoj kun alilingvaj versioj povas helpi por kontroli, ĉu la supraj kriterioj estas plenumitaj).

Se vi trovas, ke iu libro jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara libro, proponu ĝian listigon ĉi tie.