Kuirlibro:Ĉokoladkuko

El Vikilibroj
Iri al: navigado, serĉi

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ĉokoladkuko
Kvanto da porcioj 6 personoj
Facileco tre facila
Tempo 35
Energio


Ĉokoladkuko

[redakti] Ingrediencoj

  • 4 ovoj
  • 200 g da faruno (tritiko)
  • 200 g da butero
  • 200 g da sukero
  • 200 g da ĉokolado

[redakti] Kuirado

  • Fandu buteron kaj ĉokoladon.
  • Miksu ĉiujn ingrediencojn.
  • Metu la paston en grasumitan bakujon (~ 24 cm diametre).
  • Baku la kukon en antaŭhejtita bakforno dum 20 minutoj je 200°.

[redakti] Konsiloj

  • La kuko estas pli bona, se meze ĝi estas ankoraŭ fandiĝanta.
  • Servu la ĉokoladkukon kun hejmfarita fruktoglaciaĵo!
  • Por pli granda bakujo uzu 5 ovojn kaj 250 g da ĉiuj ingrediencoj.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Komunumo
Printi/eksporti
Iloj