Kuirlibro:Bretona prunkuko

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Bretona prunkuko
Kvanto da porcioj 8-12 personoj
Facileco tre facila
Tempo 60 minutoj
Energio


Bretona prunkuko "Far breton"

Ingrediencoj[redakti]

  • 4 ovoj
  • 250 g da faruno (tritiko)
  • 250 g da sukero
  • 1 litro da lakto
  • 250 g da senkernitaj sekaj prunoj
  • butero

Kuirado[redakti]

  • Miksu farunon, sukeron, ovojn kaj lakton (aldonu la lakton iom post iom por ke ne estu grumeloj).
  • En grasumitan tradicie ovalan terbakujon metu la prunojn kaj kovru ilin per la likva pasto.
  • Metu maldikegajn tranĉetojn de butero sur la paston.
  • Baku la "Far" en antaŭhejtita bakforno dum ĉirkaŭ 50 minutoj je 220° ĝis ĝi estos belkolora.

Konsiloj[redakti]

  • Atendu ke la kuko estu malvarma!