Kuirlibro:Dolĉa kapsikaĵo

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]

superrigardo
kvanto: por 2 homoj
tempo: unu horo
facileco: tre facila
materialo: fajro kaj kaserolo

Dolĉa kapsikaĵo estas tre simpla, malrapida maniero kuiri ruĝajn kapsikojn — apenaŭ recepto, tiom simpla ĝi estas.

[redakti] Ingrediencoj

  • 3 ruĝaj neakraj kapsikoj
  • 1 bruna cepo
  • olivoleo
  • salo
  • koriandraj folioj
  • timiano
  • unu laŭra folio

aŭ aliaj spicherboj laŭ via prefero.


[redakti] Pretigo / Kuirado

Varmigu en kaserolo la oleon. Senŝeligu kaj kubetigu la cepon. Kiam la oleo varmas, enŝutu la cepopecojn kaj lasu ilin blondiĝi, kirlante de temp' al tempo.

Lavu kaj malfermu la kapsikojn, sensemigu ilin, tranĉu al negrandaj pecoj. Almetu la kapsikopecojn en la kaserolon, kaj kirlu. Aldonu la spicojn kaj plian oleon, se ĝi ŝajnas necesa por bona kuirado.

Kiam la tuto boletas, malfortigu la fajron, surmetu kovrilon. Lasu dum iom malpli ol unu horo sub la nivelo de bolado, kelkfoje kirlante kaj almetante akvon se vi vidas, ke la miskaĵo riskas bruliĝi funde de la vazo.

Post unu horo la kapsikaj pecoj molas kaj la tuto ekhavas suprize dolĉan kaj intensan guston. Ĝi estas konservebla kelkajn tagojn kaj revarmigebla.

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]