Kuirlibro:Farĉitaj tomatoj laŭ persa maniero

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Farĉitaj tomatoj laŭ persa maniero
Kvanto da porcioj 4 personoj
Facileco facila
Tempo 40 minutoj
Materialo bakforno
Energio


Farĉitaj tomatoj laŭ persa maniero, perse dolmeh-yeh gojeh farangi.

Ingrediencoj[redakti]

  • 4 grandaj tomatoj
  • 250 g da hakita ŝafidaĵo aŭ bovaĵo
  • 100 g da longgrajna rizo
  • 2 mezgrandaj cepoj fajne hakitaj
  • oleo
  • 3-4 tekulerplenoj da tomatkaĉo
  • 2-3 tekulerplenoj da citronsuko
  • 2-3 tekulerplenoj da sukero
  • salo
  • pipro
  • 1/3 da taspleno da petroselo fajne hakita
  • 1/3 da taspleno da mento fajne hakita
  • 1/2 da taspleno da ŝenoprazo fajne hakita
  • 1/3 da taspleno da ajlo fajne hakita
  • 1/3 da taspleno da drakunkolo fajne hakita

Pretigo[redakti]

Fritu mezvarme la cepojn en oleo, ĝis ili blondiĝas, aldonu la viandon, kaj plu fritu, ĝis ties koloro ŝanĝiĝos. Aldonu duonan tason da akvo, salon, pipron kaj tomatkaĉon. Miksu kaj plu kuiru ĝis la akvo forbolos. Fritu la legomojn en oleo. Kuiru la rizon en sala akvo. Elgutigu kaj lasu malvarmiĝi. Fortranĉu la verton de la tomatoj, malplenigu ilin. Salu ties internon. Miksu la viandon, la legomojn kaj rizon ; per tiu miksaĵo plenigi la tomatojn kaj remetu la ĉapojn de la tomatoj.

Metu 2-3 kulerojn da oleo en ujon bakujotaŭgan kaj enloku la tomatojn (ne stakante ilin), ne aldonu akvon, kaj kuiru en bakujo je malgranda temperaturo 15 aŭ 20 minutojn.