Kuirlibro:Florbrasiko-brokolo-flanoj

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Florbrasiko-brokolo-flanoj
Energio


Florbrasiko-brokolo-flanoj

Ingrediencoj[redakti]

  • 750 g da farunece kuireblaj terpomoj
  •   1 florbrasiko (ĉirkaŭ 800 g)
  • 500 g da brokolo
  • salo
  • 125 g da faruno kaj plia supkulero da faruno
  • 1 ovo * blanka pipro
  • raspita muskatnukso
  • 2 supkuleroj da oleo
  • 1 malgranda cepo
  • 1 kulereto da butero
  • 1 ĝis 2 kuleretoj da kareo
  • 100 g da kremo
  • 1 ĝis du kuleretoj da legomosaŭco
  • ŝenoprazo

Kuirado[redakti]

Lavu la terpomojn kaj kuiru ilin kun ŝelo en akvo dum 20 minutoj.

Lavu kaj purigu la legomojn kaj detranĉu de la brokolo kaj de la florbrasiko la rozecajn kapetojn.

Kuiru la distranĉitan florbrasikon en salita bolanta akvo dum 10 minutoj sur flameto. Post 5 minutoj aldonu la brokolon.

Metu la kuiritajn legomon kaj terpomojn en du kribrilojn.

Lasu malvarmiĝi la terpomojn kaj la legomon.

Nun senŝeligu la terpomojn kaj kaĉigu ilin en pelvo.

Aldonu 125 g da faruno kaj ovo kaj spicu per salo, pipro kaj muskatnukso.

Kvaronon de la legomo metu flanken kaj tenu ĝin varma, la restantajn tri kvaronojn da legomo tranĉu en pecetojn kaj miksu ilin en la terpomkaĉon.

Formu el la kaĉo flanojn.

Varmegigu oleon en la pato kaj fritu la flanojn ambaŭflanke dum 6 minutoj ĝis ekbruniĝo. Tenu la flanojn varma (ekz.sub du teleroj)

Ŝeligu la cepon kaj tranĉu ĝin en kubetojn. Fandu la buteron en la pato kaj stufu la cepetojn ĝis vitreco. Polvokovru ilin per supkulero da faruno kaj kareo kaj turnmovadu ĉion. Nun verŝu 200 ml da akvo, la dolĉan kremon kaj la legomsaŭcon sur la cepetojn.

Boligu ĉion kaj kuiru ĝin sur flameto dum 5 minutoj. Spicu per salo kaj pipro.

Finfine surtabligu la flanojn, la legomon kaj la saŭcon kaj garnu ĉion per ŝenprazo.

Konsilo[redakti]

Ankaŭ karotoj, tigobrasiko aŭ pizoj taŭgas por la fritendaj flanoj.

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Florbrasiko-brokolo-flanoj
Energio