Kuirlibro:Germana kazetorto

El Vikilibroj

Saltu al: navigado, serĉo

Kuirlibro

Superrigardo
Kvanto de recepto: 8-12 Personoj
Tempo: 1 horo 30 minutoj
Facileco: facila

Germana kazetorto


Enhavo

[redaktu] Ingrediencoj

[redaktu] por la murbo

  • 200 gr da faruno
  • 75 gr da sukero
  • 1 ovo
  • 100 gr da butero
  • 1 kulereto da bakpulvoro
  • 1 paketeto da vanilita sukero

[redaktu] por la garnaĵo

  • 3 grandaj (aû 4 malgrandaj) ovoj
  • 150 gr da sukero
  • 1 paketeto da vanilita sukero
  • 750 gr da kazeo (20%)
  • 100 ml da lakto
  • 40 gr da amelo

[redaktu] laŭvole

  • aŭ 100 gr sekvinberoj
  • aû pomopecoj
  • aû citronsuko


[redaktu] Kuirado

[redaktu] preparado de la murbo

  • Miksu ĉiujn ingrediencojn por obteni glatan paston.
  • Se la murbo estas tro mola, metu ĝin iom en fridujon.
  • Platigu la paston kaj per ĝi tegu grasumitan muldilon, la rando estu almenaŭ 3 cm alta.

[redaktu] preparado de la garnaĵo

  • Apartigu ovoblankojn kaj ovoflavojn.
  • Kirlu ovoblankojn rigidige kun triono de la sukero.
  • Miksu ovoflavojn kun la cetera sukero, kazeo, lakto kaj amelo.
  • Submiksu delikate la ovoblankojn kaj aldonu laŭvole sekvinberojn, pomopecojn aŭ citronsuko.
  • Verŝu sur la murbon.

[redaktu] bakado

  • Kuiru en forno je 150° dum ĉirkaŭ 50 minutoj.

[redaktu] Konsiloj

  • Se la torto tro brunigas, kovru ĝin per metalfolio.
  • Post la kuirado lasu la torton ankoraŭ 10 minutojn en la elŝaltita bakforno.
  • Elmuldigu (renversante sur kradon kaj rerenversante ĝin sur pladon) kaj malvarmigu antaŭ manĝo


Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo