Kuirlibro:Kuirvortaro
El Vikilibroj
[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo]
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] a
- acida
- havanta guston piketan senteblan ĉe la flankoj de la lango, kiel citrono, vinagro...
- fr: acide
- es: ácido
- adstringa
- havanta guston streĉan ĉe la dentokarnoj pro taninoj, kiel pirosemoj, tro infuzitaj teoj...
- fr: astringent, tannique
- agariko
- lamenfungo blanka, mezgranda, el kiu unu speco estas vendata sub la nomo ĉampinjono.
- fr: agaric
- akra, akragusta
- havanta guston iritan, kvazaŭ brulan en la buŝo, kiel pipro, kapsiketoj...
- fr: âcre, épicé, pimenté
- ajlero, ajlobulbero
- iu el la dividaĵoj de ajlobulbo, kiuj radie kuŝas ĉirkaŭ ĝia centra akso.
- de: knoblauchzeh
- fr: gousse d'ail
- aluminifolio, aluminia folio
- izola metalfolio por konservi aŭ stufi iujn manĝaĵojn.
- rimarko: pli frue anstataŭ aluminio estis uzataj stano kaj staniolo, pro kio oni ankoraŭ diras „stanfolio“, „staniolfolio“.
- fr: papier d'aluminium
- amara
- havanta guston senteblan ĉe la bazo de la lango, kiel pluraj vegetaĵoj kaj radikoj, kakao, galo...
- fr: amer
- es: amargo
- antaŭhejti
- varmigi malplenan fornon por poste enmeti bakaĵon.
- de: vorheizen
- fr: préchauffer
- aromo
- odoro sentata pro enbuŝigo de manĝaĵo, rekte de la buŝo al la nazo.
- fr: arôme
- es: aroma
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] b
- baki
- kuiri en forno.
- de: backen
- fr: cuire au four
- bakforno
- forno kiun oni povas hejti ĝis kuira varmeco.
- fr: four
- bakformujo
- bakvazo destinita por enteni pano- aŭ kuko-paston dum ĝia bakado.
- fr: moule à gâteau
- bakmuldilo
- = bakformujo
- bakpleto
- metala tabulo ŝovebla en fornon por surkuiri panon, kuketojn.
- de: backblech
- en: cookie sheet
- fr: plaque de cuisson
- bakpulvoro
- ĥemia fermentigilo por ŝveligo de pasto.
- de: backpulver
- en: baking powder
- fr: levure chimique
- baksodo
- natria hidrokarbonato (NaHCO3), precipa ingredienco de bakpulvoro, faciliganto de digesto.
- en: baking soda
- fr: bicarbonate de sodium
- bakujo
- hejtata kavaĵo de forno.
- fr: cavité du four
- bakvazo
- vazo el ceramiko, metalo, pirekso, silikono... eltenanta la varmegon de forno.
- fr: plat qui va au four
- balanctranĉilo
- = lultranĉilo
- bankuiri, banvarmigi
- kuiri aŭ konservi varma, metante manĝaĵujon en pli larĝan vazon kun varma aŭ boleta akvo.
- fr: cuire au bain-marie
- it: cuocere a bagnomaria
- barbekuo
- = ĝardenrostilo
- bazilio
- spico el freŝaj aŭ sekigitaj folioj de samnoma herbo, kiun oni uzas por fajnigi salatojn, saŭcojn...
- de: basilikum
- en: basil
- es: albahaca
- fr: basilic
- benjeto
- = fritkuko
- biskoto
- tre malpeza, seka, rebakita pantranĉaĵo.
- de: zwieback
- fr: biscotte
- blanka cepo
- iu el la printempe rikoltataj cepospecoj, kun blankakarnaj, ne longe konserveblaj bulboj pli mildagustaj ol tiuj de brunaj cepoj.
- fr: ognon blanc
- blanka faruno
- faruno rafinita, tio estas senigita je brano.
- rimarko: ekzistas diversaj gradoj de pli blanka ĝis pli bruna faruno, diverse klasigitaj laŭ landoj kaj leĝoj.
- fr: farine blanche
- blanka pipro
- spico el matura semo de piprarbo, blankkolora, pulvorigita aŭ ne.
- fr: poivre blanc
- blanka sukero
- plene rafinita, blankkolora sukero, kontraste al la bruna speco.
- fr: sucre blanc
- blanka viando
- viando de birdo, porko, kuniklo, bovido, malpli grasa kaj bezonanta pli longan kuiron ol ruĝa viando.
- fr: viande blanche
- blondigi
- per ekkuirado ekstere flavetigi malpli intense ol per orbrunigo.
- fr: faire blondir
- blua fromaĝo
- = ŝimfromaĝo
- boligi
- varmigi likvon sufiĉe forte por vidi bobelojn.
- fr: faire bouillir
- bolkuiri
- kuiri en bolanta likvo.
- fr: faire bouillir
- bovlego
- = pelvo
- bovlo
- iom larĝa, ronda trinko- aŭ manĝovazo tenebla en ambaŭ manoj.
- fr: bol
- brezi
- = stufi
- brogi
- mallonge lasi en bolanta akvo por moligi, purigi, faciligi senŝeligon... ĝenerale oni tuj poste malvarmigas sub fluanta akvo.
- fr: blanchir, monder
- bruna cepo
- iu el la somere rikoltataj cepospecoj, kun ekstere flavetaj aŭ ruĝetaj bulboj, bone konserveblaj, pli fortagustaj.
- fr: ognon de couleur
- bruna faruno
- faruno ne plene rafinita, konservanta ian proporcion da brano.
- rimarko: ekzistas diversaj gradoj de pli blanka ĝis pli bruna faruno, diverse klasigitaj laŭ landoj kaj leĝoj.
- fr: farine complète, farine intégrale
- bruna sukero
- kansukero ne plene rafinita, pli gusta ol blanka sukero.
- fr: cassonade, sucre roux
- buljono
- likvo el kuirado de viando aŭ legomoj.
- de: brühe
- fr: bouillon
- butero
- grasaĵo eltirita el lakta kremo per batado.
- de: butter
- fr: beurre
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] c
- cindrorosti
- kuiri sub varmegaj cindroj, eventuale volvinte en aluminifolio aŭ alia ŝirmaĵo: ekzemple terpomojn, kaŝtanojn...
- fr: cuire sous la cendre
- citrusraspaĵo, citronraspaĵo...
- tre maldika eltranĉaĵo el la supra ŝelo de citrono, oranĝo aŭ alia citruso.
- fr: zeste
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĉ
- ĉampinjono
- speco de agariko kultivata kaj vendata freŝa aŭ kiel konservaĵo (sciencanome agaricus bisporus).
- de: champignon
- fr: champignon de paris
- ĉarlotkuko
- nebakita kuko kun ekstera ŝelo el moligitaj pan- aŭ biskvitpecoj kaj interna farĉo el fruktoj aŭ kremo.
- en: charlotte (dessert)
- fr: charlotte
- ĉefplado
- plej abunda preparaĵo, kiun oni prezentas dum manĝo, ofte varma plado kun viando.
- fr: plat principal
- ĉerpilo
- kulerego por ĉerpi el kaldronoj.
- fr: louche
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] d
- dolĉa
- havanta guston mildan senteblan ĉe la langopinto, kiel mielo, sukero, batato...
- fr: doux, sucré
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] e
- elektroforno, elektra forno
- forno funkcianta per elektro.
- fr: four électrique
- elektra premkaldrono
- premkaldrono kun elektra hejto, kiu ankaŭ konservas varma la kuiraĵon. en pluraj landoj ĝi funkcias kiel familia rizkuirilo.
- fr: autocuiseur électrique, cuiseur à riz
- elgutigi
- lasi aĵon mem eligi troan akvon.
- fr: égoutter
- elgutigilo
- = kribrilo
- elladigilo
- tranĉilo por malfermi ladskatolojn.
- fr: ouvre-boite
- envolvi
- (pri duonlikva pasto aŭ simila) delikate turni la paston ĉirkaŭ enmeton, ekzemple ĉirkaŭ ŝaŭmigitan ovoblankaĵon, por ĝin iom post iom enfandi konservante la tuton malpeza.
- fr: incorporer
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] f
- farĉi
- interne plenigi per kaĉo el viando, legomoj, spicoj...
- fr: farcir
- faruno
- subtila pulvoro el pistita greno, ofte el tritiko, sed ankaŭ el fagopiro, manioko, maizo, rizo...
- fr: farine
- fileo
- longa, maldika viando- aŭ fiŝaĵopeco, kiun oni eltranĉas laŭ ventro aŭ spino.
- fr: aiguillette, filet
- folia pasto, foliigita pasto
- pasto el faruno kaj butero plurfoje refaldita dum knedo, prezentanta maldikajn tavolojn post bako.
- de: blätterteig
- en: puff pastry
- fr: pâte feuilletée
- it: pasta sfoglia
- fornelo
- mebloforno havanta kaj bakujon kaj kuirplatojn aŭ gasbekojn.
- fr: cuisinière, fourneau
- forneto
- malgranda forno metebla sur breto, kun bakujo proksimume 20- aŭ 30-litra.
- fr: minifour
- forno
- aparato kun hejtebla kavaĵo, tio estas bakujo.
- fr: four
- fornoganto
- varmimuna ganto ŝirmanta la manon dum enfornigo aŭ elfornigo.
- en: oven mitt
- fr: gant anti-chaleur, gant de four
- fornovazo
- = bakvazo
- freŝa
- antaŭ nelonge preparita kaj pro tio havanta purajn, nemodifitajn guston kaj aspekton.
- de: frisch
- fr: frais
- fridujo
- ŝranko konservanta manĝaĵojn malvarme inter 0 kaj 10 celsiaj gradoj.
- de: kühlschrank
- fr: frigo, réfrigérateur
- friti
- kuiri nutraĵon en bolanta oleo aŭ alia graso.
- fr: frire
- fritkuko
- kuketo el pasto fritita en oleo, pleofte entenanta frandaĵon.
- de: pfannkuchen, berliner
- en: doughnut, fritter
- fr: beignet
- fritpano
- seka panpeceto, ofte bele tranĉita, kiun oni buterfritas kaj uzas orname ekzemple sur legomkaĉo.
- fr: crouton
- fromaĝo
- manĝaĵo farita el laktokazeo, ofte fermentinta.
- fr: fromage
- frostigi
- konservi per malvarmo sub 0 celsia grado.
- fr: congeler, surgeler
- frostofako
- parto de fridujo funkcianta kiel frostujo.
- de: gefrierfach
- fr: congélateur
- frostujo
- ŝranko konservanta manĝaĵojn froste inter -18 kaj 0 celsiaj gradoj.
- fr: congélateur
- funelo
- konuso tra kies malgranda trua ekstremo oni povas verŝi aŭ ŝuti ekzemple en malgrandan vazon.
- fr: entonnoir
- fumaĵi
- kuiri kaj gustigi, longe elmetante al fumo de lignofajro.
- fr: fumer
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] g
- gasbeko
- peco de aparato kiu ellasas brulgason por kuirfajro.
- fr: bruleur (à gaz)
- gasforno
- forno enhavanta gasbekojn por hejto.
- fr: four à gaz
- gisto
- natura fermentigilo por ŝveligo de pasto.
- de: backhefe
- fr: levure de boulanger
- it: lievito
- glacisitelo
- sitelo duonplena je glacieroj, en kiu oni konservas vinon malvarma dum manĝo.
- fr: seau à glace, seau à champagne
- glaso
- ordinara, iom alta trinkovazo.
- fr: verre
- gorgonzolo
- itala ŝimfromaĝo tre grasa.
- fr: gorgonzola
- grasbendo
- maldika bendo el besta grasaĵo, kiun oni alligas ĉirkaŭ rostota viandopeco.
- fr: barde
- graso
- mola, ŝmirebla kaj fandebla substanco ordinare blanka aŭ flaveta, el besto aŭ vegetajo.
- de: fett
- fr: gras
- grateni
- baki aŭ rosti ĝis formiĝo de krusto, eventuale dank' al supra tavolo de paneroj aŭ fromaĝraspaĵoj.
- fr: gratiner
- grio
- pecetigita greno.
- fr: gruau, semoule
- gustigilo
- substanco kiu fortigas la gustojn de manĝaĵoj, ekzemple salo, glutamato...
- fr: exhausteur de gout
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĝ
- ĝardenrostilo
- aparato instalita en plezurloko por rostado sur ligna aŭ lignokarba fajro.
- en: barbecue
- fr: barbecue
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] h
- haki
- tranĉadi per rapidaj batoj de tranĉilo aŭ simila ilo.
- de: hacken
- fr: hâcher
- hejti
- varmigadi ian spacon, ekzemple la bakujon de forno.
- de: heizen
- fr: faire chauffer (au four)
- haktabulo
- tabulo sur kiu oni hakas, tranĉas, pecigas preparaĵojn.
- fr: planche à découper
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĥ
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] i
- ingredienco
- = konsistaĵo
- integra faruno
- = bruna faruno
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] j
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ĵ
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] k
- kajena pipro
- kromnomo de akra kapsikpulvoro.
- rimarko: kajena pipro estas „malvera pipro“ ĉar ĝi ne venas el piprarbo.
- en: cayenne
- fr: poivre de cayenne
- kaldrono
- granda pli-malpli globa kuirvazo kun ansoj, kiun oni povas longe lasi sur fajro por bolkuirado.
- fr: chaudron, faitout, marmite
- kapsikpulvoro
- spico el pulvorigitaj fruktoj, eventuale semoj kaj tigoj de kapsiko.
- fr: paprika, piment en poudre
- kareaĵo
- manĝaĵo kuirita kun kareo.
- fr: curry (plat au curry)
- kareo
- hinddevena spicomiksaĵo pulvora aŭ pasta, kun forta sed ne nepre akra gusto, preparita el ĝingibro, ajlo, koriandro, kumino kaj aliaj en variaj kvantoj.
- en: curry
- fr: cari
- kaserolo
- kuirvazo kun altaj randoj kaj tenilo, taŭga por boligo sur fajro.
- fr: casserole
- kebabo
- marinita viando rostita sur turnostango kaj prezentita kun legomoj; turkdevena preparaĵo.
- fr: kebab
- kirli
- miksadi likvon per rapida turna movo de ilo en ĝi.
- de: quirlen, verquirlen
- fr: battre (un liquide)
- kirlofriti
- mallonge friti en iom da varmega oleo aŭ alia likvo, uzante volbopaton kaj spatelon, daŭre kirlante la nutraĵon, laŭ procedo ofte uzata en azio, speciale en ĉinio.
- en: stir-fry
- klarigi
- igi likvon klara, travidebla, per filtrado aŭ alia procedo.
- fr: clarifier
- klarigita butero
- butero klarigita per varmigo kaj dekanto.
- en: ghee, fr: beurre clarifié
- knedi
- kunturnadi, premadi paston por ĝin kunfandi kaj glatigi.
- de: kneten
- fr: pétrir
- knedliko
- bula aŭ cilindra miksaĵo de panmolaĵo trempita en lakto aŭ buljono kaj de haketita viando, fiŝaĵo...
- fr: quenelle
- knelo
- = knedliko
- kompoto
- manĝaĵo el fruktoj pecigitaj mallonge kuiritaj kun iom da sukero kaj -- laŭnecese -- likvo...
- fr: compote
- konfitaĵo
- ĉia preparaĵo kuirita en sukero, plejofte entenanta fruktojn aŭ fruktosukojn.
- fr: confiserie
- konsistaĵo
- ĉia baza materialo, el kiu oni faras pladon.
- fr: ingrédient
- kovrilo
- disko per kiu oni ŝtopas la malfermaĵon de kuirvazo.
- fr: couvercle
- kradrosti
- rosti manĝaĵojn sur metala krado super fajro.
- fr: griller, cuire au grill
- kremo
- grasa duonfluaĵo, ekzemple el pezaj partoj de lakto.
- fr: crême
- kremopremilo, krempremilo
- tubo el kiu oni elpremas strion de kremo por beligo de plado.
- fr: poche à douille
- krespo
- = patkuko
- kribri
- disigi solidajn aŭ pli dikajn erojn el fluaĵo.
- de: sieben
- fr: tamiser
- kribrilo
- vazo kun truetoj aŭ krada konsisto, kiu konservas solidajn erojn kaj tralasas fluaĵon.
- de: sieb
- en: colander
- fr: égouttoir, passoire
- krusto
- ekstera ŝelo de manĝaĵo malmoliĝinta pro sekiĝo, kuiro...
- fr: croute
- kubetigi
- tranĉi en malgrandajn kubojn.
- fr: couper en cubes, émincer
- kuireti
- kuiri malforte.
- fr: mijoter, mitonner
- kuiri
- prepari manĝaĵon, precipe per varmiga procedo modifanta la konsiston de la preparaĵo.
- de: kochen
- fr: cuisiner, faire cuire
- kuirplato
- metala plato kiun oni hejtas kaj sur kiun oni metas kuirvazon.
- fr: plaque de cuisson
- kuirvazo
- ĉia vazo, kiu eltenas fajron aŭ hejton, kaj do en kiu oni povas kuiri.
- fr: récipient qui va au feu
- kuko
- bakaĵo el dolĉigita pasto.
- de: kuchen
- fr: gâteau
- kulerego
- ĉia granda kulero uzata en kuirado kaj preparado.
- fr: louche
- kulero
- manĝilo kaj preparilo havanta tenilon kaj kavetan, pli larĝan ekstremon, per kiu oni povas levi iomon da fluaĵo aŭ duonfluaĵo.
- de: löffel
- fr: cuillère
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] l
- ladmalfermilo
- = elladigilo
- legomo
- manĝebla parto de vegetaĵo escepte de dolĉaj fruktoj kaj spicoj.
- de: gemüse
- en: vegetable
- es: verdura
- fr: légume
- longa pipro
- pipro el himalajo kun longaj semoj, malpli akra, pli varma kaj pli dolĉa ol nigra pipro (sciencanome: piper longum).
- fr: poivre long
- lultranĉilo
- tranĉilo kun kurba klingo kaj du ekstremaj teniloj, per kiu oni pecetigas ruligante la klingon alterne al ĉiu flanko simile al la movo de lulilo.
- fr: hachoir
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] m
- maldolĉa
- guste kontrasta al dolĉo, do precipe amara, acida...
- manĝaĵo
- ĉia kruda aŭ preparita aĵo, kiun homoj kutime manĝas.
- fr: met
- manĝo
- okazo, kiam homoj manĝas.
- fr: repas
- marmelado
- fruktokaĉo sufiĉe longe kuirita kun proksimume sama pezo da sukero kiel da fruktoj.
- fr: confiture, marmelade
- meringo
- dolĉaĵo el ovoblanko ŝaŭmigita kun sukero kaj milde bakita ĝis malmoliĝo.
- fr: meringue
- mikroonda forno
- elektra forno, kiu kuiras manĝaĵojn per mikroondoj.
- fr: four à microondes
- muskato
- semo de muskatarbo, malhela nukseto, kiun oni raspas aŭ pulvorigas kaj uzas kiel spicon.
- fr: noix de muscade
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] n
- nigra pipro
- spico el nematura semo de piprarbo sekigita sub intensa sunumo, nigrakolora, pulvorigita aŭ ne.
- fr: poivre noir
- nudelo
- pastaĵo kiun oni bolkuiras.
- fr: nouille, pâte alimentaire
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] o
- oleo
- grasa fluaĵo manĝebla, elpremita el vegetaĵo.
- fr: huile alimentaire
- olivoleo
- oleo el la fruktoj de olivarbo, sufiĉe gusta, tre uzata en mezmara kuirarto.
- fr: huile d'olive
- oranĝoflorakvo
- parfuma likvaĵo el akvo, en kiu oni maceris oranĝoflorojn, kaj kiun oni distilis.
- fr: eau de fleurs d'oranger
- orbruna, orkolora
- pro iom forta kuirado ekstere bruniĝanta -- ekzemple pri viandopeco aŭ kukosupraĵo.
- fr: doré
- orbrunigi
- forte ekkuiri en graso ĝis bruneta koloro
- fr: faire revenir, rissoler
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] p
- panerumi
- antaŭ kuirado kovri per pistitaj pecoj de seka pano kungluitaj per ovokirlaĵo.
- fr: paner
- pankrusto
- ekstera bruna malmola ŝelo de pano, kontraste al panmolaĵo.
- fr: croute du pain
- panmolo, panmolaĵo
- interna, mola parto de pano kontraste al la krusto.
- fr: mie de pain
- panpasto
- pasto por pano, picoj... el faruno, akvo, gisto, longe knedita kaj kuirita, tre ŝvelinta.
- fr: pâte à pain
- panrostilo
- aparato por rosti panpecojn.
- fr: grille-pain
- papriko
- = kapsikpulvoro
- pastaĵo
- preparaĵo el pasto bolkuirita (nudelo...) aŭ bakita (pano...).
- pastotranĉilo
- ilo por tranĉi pastojn, ordinare kun tenilo kaj tranĉa radeto.
- fr: coupe-pâte, éperon
- patkuko
- maldika pastaĵo el faruno miksita kun lakto kaj ovoj, fritita sur pato.
- de: eierkuchen, pfannkuchen
- fr: crèpe
- pato
- kuirvazo larĝa kaj malalta kun tenilo, taŭga por rapida kuirado sur fajro.
- fr: poële, sauteuse
- patrosti
- kuiri en pato, ordinare kun iom da graso.
- fr: faire sauter
- pecetigi
- krude erigi malmolaĵon ekzemple sukeron, piprosemojn...
- fr: concasser
- pelvo
- ronda, kava preparvazo iom larĝa, uzebla por miksi konsistaĵojn, prepari paston aŭ salaton...
- fr: saladier
- pimento
- spico el la nematuraj sekigitaj semoj de pimentarbo, grajna aŭ pulvora (sciencanome: pimenta dioica).
- de: piment
- en: allspice:
- fr: piment de la jamaïque, poivre de la jamaïque
- pinĉopreno, pinĉaĵo, pinĉo
- eta kvanto da pulvoro, kiun oni povas preni inter dika kaj montra fingro.
- fr: pincée
- pipro
- spico el nigraj, blankaj, verdaj aŭ ruĝaj semoj de piprujo, grajna aŭ pulvora (sciencanome: piper nigrum), sed komunlingve ankaŭ el alispecaj vegetaĵoj (rozkolora, kajena...)
- de: pfeffer
- en: pepper
- fr: poivre
- pipromuelilo
- aparato por polverigi malmolajn piprosemojn.
- fr: moulin à poivre
- pisti
- erigi aŭ pulvorigi per pistilo.
- fr: broyer (au pilon)
- pistilo
- bastono per kiu oni bate rompas malmolaĵojn.
- fr: pilon
- pistujo
- solida vazo en kiu oni pistas, batante per pistilo.
- fr: mortier
- plado
- vazo por prezento de preparita manĝaĵo al unu aŭ pluraj manĝontoj.
- fr: plat
- plurproceda forno, plurfunkcia forno
- forno kiu uzas plurajn hejtprocedojn: rezistilan, mikroondan...
- fr: four mixte
- poĉi
- mallonge kuiri en akvo iom sub bola varmeco, ordinare por solidigi molaĵon: ovinternon aŭ similan...
- fr:pocher
- poto
- kava vazo almenaŭ tiom profunda kiom larĝa.
- fr: pot
- premkaldrono, premboligilo
- kuirvazo, kiu boligas la enhavon iom post iom ellasante la vaporon tra trueto.
- fr: autocuiseur, cocotte-minute
- prilaborita fromaĝo
- fromaĝo farita el aliaj fromaĝoj (kutime restaĵoj de fabrikado) miksitaj, emulsiitaj, refanditaj...
- de: schmelzkäse
- en: processed cheese
- fr: fromage fondu
- provenca spicomiksaĵo, provencaj herboj
- spicomiksaĵo el sudfrancio (provenco) el sekigitaj timiano, origano, rosmareno kaj aliaj mezmaraj vegetaĵoj en variaj kvantoj.
- fr: herbes de provence
- pulvorigita sukero, pulvora sukero, pulvorsukero
- sukero prezentata kiel pulvoro pli aŭ malpli subtila.
- fr: sucre en poudre
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] r
- raguo
- varma manĝaĵo el pecetigita viando aŭ fiŝaĵo bolkuirita kun saŭco kaj ofte kun legomoj.
- fr: ragout
- raspi
- elŝiri erojn de solidaĵo skrapante ĝian supron.
- fr: raper
- raspilo
- lamen-kradeto, muelileto aŭ alia ilo per kiu oni elraspas erojn de malmola nukso, fromaĝo...
- fr: rape
- recepto
- instrukcio pri farado de manĝaĵo.
- fr: recette
- receptaro
- ordigita kolekto de receptoj.
- fr: classeur de recettes, livre de recettes
- rezistila forno
- elektra forno, kies hejton provizas supraj kaj malsupraj rezistiloj.
- de: ober- und unterhitze
- fr: four traditionnel, four à convection
- rizkuirilo
- = elektra premkaldrono
- rosti
- kuiri per elmeto al sufiĉe forta fajro, ne metante en likvon.
- de: rösten
- fr: rôtir
- rostopano
- pantranĉaĵo kiun oni rostis por igi ĝin supraĵe krusteta.
- fr: pain grillé, toast
- ruĝa viando
- viando de bovo, ŝafo, pli grasa ol blanka viando, bezonanta prefere rapidan, ne plenan kuiron.
- fr: viande rouge
- rulpremilo, pastorulpremilo
- ligna cilindro kun du ekstremaj teniloj, per kiu oni rulpremas kaj platigas paston.
- fr: rouleau à patisserie
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] s
- sala
- havanta guston stimulan senteblan ĉe la pinto kaj flankoj de la lango, kiel salo, marakvo...
- fr: salé
- saŭco
- flua gustigaĵo varma aŭ malvarma, kiun oni surverŝas sur manĝaĵon.
- en: dressing
- fr: sauce
- semolo
- = grio
- senkernigilo
- ilo per kiu oni bore senkernigas frukton sen tratranĉo.
- fr: dénoyauteur, vide-pomme
- senŝaŭmigilo
- truhava kulerego per kiu oni forprenas ŝaŭmon de sur bolaĵo.
- fr: écumoire
- senŝeligilo
- tranĉilo kun klingo havanta fendon, per kiu oni forskrapas la ŝelojn de legomoj, fruktoj...
- de: schäler
- fr: couteau à légumes, économe
- sezamoleo
- oleo el la semoj de la greno sezamo, ne taŭga por fritado sed gustiga, ofte uzata interalie en ĉinio kaj koreio.
- fr: huile de sésame
- spatelo
- kulerego kun plata beko, per kiu oni turnas, ŝmiras, glatigas pastojn.
- fr: spatule
- spico
- fortagusta substanco aldonebla al manĝaĵo.
- fr: aromate, condiment, épice
- spicaĵo
- = spicomiksaĵo
- spicofasko, spicobukedo
- fasketo da spicherboj kiun oni lasas en kuiranta raguo kaj forprenas antaŭ surtabligo.
- fr: bouquet, bouquet garni
- spicomiksaĵo
- preparaĵo el pluraj spicoj.
- fr: melange d'épices
- stamino
- ŝtofo tra kiu oni pasigas iujn saŭcojn aŭ kaĉojn.
- fr: étamine
- stanfolio, stana folio
- = aluminifolio
- staniolfolio
- = aluminifolio
- stufi
- longe kuireti en fermita vazo kun en la suko de la kuiraĵo mem aŭ kun malmulta plia fluaĵo.
- fr: braiser, étouffer
- submetaĵo
- plato, ofte disko, kiun oni submetas sub varmegan aŭ malsekan vazon por ŝirmi la manĝo-tablon aŭ -tukon.
- fr: dessous (de plat, de bouteille...)
- supkulero
- kvanto portata de mezgranda kulero, proksimume 15 mililitroj.
- fr: cuillère à soupe
- surtabligi
- prezenti manĝaĵon pretan por manĝo.
- fr: servir
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] ŝ
- ŝampinjono
- = ĉampinjono
- ŝaumaĵo
- preparaĵo el kremo, ovoblanko aŭ simila duonlikvo, kiun oni forte kirlis ĝis ŝaŭma aspekto.
- fr: mousse
- ŝaŭmĉerpilo
- = ŝenŝaŭmigilo
- ŝaŭmigilo
- ilo kun tenilo kaj stangetoj aŭ ringoj, per kiu oni povas kirle enmiksi kaj ŝaŭmigi likvon.
- fr: fouet
- ŝimfromaĝo
- fromaĝo, en kiun oni enkondukis iujn ŝimojn (ofte bluverdajn, el genro penicillium), kiuj kaŭzas pikan guston.
- fr: fromage bleu, fromage persillé
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] t
- tabasko
- spico el akragusta kapsikospeco (sciencanome: capsicum frutescens) liverata kiel fluaĵo.
- en: tabasco
- fr: tabasco
- taĵino
- nordafrika raguo preparita en terakota vazo kun funelforma kovrilo, tradicie kuiretita dum pluraj horoj.
- fr: tajine
- tanduro
- granda bakforno kun formo de larĝaventra potego, en nordhindio tradicie farita el terakoto.
- fr: tandoor (four indien)
- taso
- bovleto, malgranda trinkovazo por varmaj trinkaĵoj ofte kun unu anso.
- fr: tasse
- tavoligi
- surkuŝigi sinsekvajn tavolojn de preparata manĝaĵo.
- fr: alterner (en couches)
- tavolpasto
- = folia pasto
- tekulero
- kvanto portata de malgranda kulero, proksimume 5 mililitroj.
- de: teelöffel
- fr: cuillère à café
- toasto
- = rostopano
- tortopasto
- pasto el faruno kaj butero aŭ akvo, ne tro knedita, sufiĉe densa, neŝvelema.
- de: mürbeteig, knetteig
- fr: pâte brisée, pâte sablée
- it: pasta frolla
- tranĉilo
- ĉia tranĉa ilo kaj precipe tia, kiu havas tenilon kaj unu mallongan klingon.
- fr: couteau, instrument coupant
- tranĉotabulo
- = haktabulo
- trinkovazo
- ĉia vazo uzata por eltrinki.
- fr: récipient à boire
- tripo
- besta intesto preparita por manĝo.
- da: indvolde
- de: eingeweide
- fr: tripes
- trulo, tortotrulo
- ilo kun tenilo kaj rekta plato, per kiu oni levas tranĉaĵon de torto, kuko, pasteĉo...
- fr: pelle à tarte
- turnrosti, turnorosti
- kuiri trapikitan per stango manĝaĵon, turnante la stangon super fajro.
- fr: cuire à la broche
- turnrostilo, turnorostilo
- aparato por teni kaj eventuale turni stangon dum turnorostado.
- fr: broche
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] u
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] v
- vaflomuldilo
- aparato kun du metalaj platoj, kiujn oni hejtas kaj inter kiuj oni kuiras duonlikvan paston de vafloj.
- fr: moule à gaufre
- vaksopapero, vakspapero
- papero kun vaksa aŭ alia enmiksaĵo iganta ĝin grasimuna.
- en: greaseproof paper, wax paper
- fr: papier sulfurisé
- vaporkuiri, vaporumi
- kuiri elmetante al vaporo de bolanta akvo aŭ alia likvo.
- fr: cuire à la vapeur
- vaporkuirilo, vaporumilo
- aparato kun truhava pelvo ricevanta vaporon el malsupra bolujo.
- fr: couscoussier, cuit vapeur
- vazo
- entenujo por prepari, konservi aŭ prezenti solidaĵojn aŭ fluaĵojn.
- fr: récipient
- ventuma forno, ventola forno
- elektra forno, kies hejton provizas ventumilo blovanta varmegan aeron.
- de: umluftofen
- fr: four à chaleur tournante
- verda pipro
- spico el nematura semo de piprarbo plengrajna aŭ ofte pecigita.
- fr: poivre vert
- viandmuelilo
- aparato per kiu oni muele kaĉigas viandon.
- fr: moulin à viande
- viando
- manĝebla parto de besto, precipe karno.
- de: fleisch
- en: meat
- es: carne
- fr: viande
- sw: nyama
a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u v z
[redakti] z
[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo]