Kuirlibro:Lentoj laŭ bangala maniero

El Vikilibroj

Saltu al: navigado, serĉo

Lentoj kuiritaj laŭ recepto bengala

Lentoj ( bengale দাল , hindie दाल ) estas kerna parto en ĉiu bengala manĝo

Materialoj :

ĉana dâl (lentovario) – 2 bolplenoj kurkumo – 1/2 kafekulerpleno kuminosemoj – 1 kafekulerpleno kumino-pulvoro – 1 + ½ kafekulerpleno salo - 1 + ½ kafekulerpleno sukero - du kafekulerplenoj verdaj pimentoj – du aŭ tri kokoso – unu laŭrofolioj – tri aŭ kvar dishakita zingibro – el peco du-tri centimetrojn longa anizosemoj - 1/2 kafekulerpleno ceposemoj – 1 kafekulerpleno sekitaj pimentoj – unu kardamomoj – dek semoj pulvoritaj cinamo – sep bastonetoj pulvoritaj

Preparado :

Lavu la lentojn (dâl) en granda poto pere de varmega akvo, degutu ĝin, plenigu la poto per malvarma akvo dum kaj lasu la dâl’ trempi du horojn. Kuiru la lentojn en bolanta akvo en kaserolo dum tri kvaronoj da horo. Aldonu salon kaj miksu. Aldonu la kurkumon kumino-pulvoron kaj sukeron. Fendu du verdajn pimentojn laŭlonge, ilin aldonu al la dâl. La kokoson fendu, forigu ties karnon, haku ĝin kube kaj fritu aparte, aldonu ilin kiam ili iĝis brunaj. En alia kaserolo pretigu la aliajn spicojn : forte varmigu iom da oleo, tamen ne fumigante ĝin, enmetu la sekitajn pimentojn kaj laŭrofoliojn, post iomete da fritado aldonu la kuminon, anizosemojn, ceposemojn kaj dishakita zingibron. Forigu la kaserolon de la fajro kaj tuj enverŝu la lentojn de la unua kaserolo. Atentu la ekplodeman miksaĵon ! Nun remetu sur la fajron kaj varmigu milde. Nun aldonu la kardamomon kaj cinamon, ankaŭ iom da butero. Plukuiri dek minutojn. La dâl pretas, tamen ĝi estos eĉ pi bona se oni ĝin revarmigas la postan tagon.

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo