Kuirlibro:Melongenoj de norda Irano
El Vikilibroj
| Superrigardo | |
|---|---|
| Kvanto de recepto: | 4 Personoj |
| Energio: | ?? kJ (?? kcal) |
| Tempo: | 15 minutoj |
| Facileco: | tre facila / facila / meza / malfacila / tre malfacila |
MIRZA GHASEMI
Tiu frandinda plado devenas de iu regiono de norda Irano ĉe la Kaspia Maro
Enhavo |
[redakti] Ingrediencoj
- 8 malgrandaj melongenoj
- 4 bulberoj de ajlo fajne hakitaj
- 4 ovoj
- 2 mezgrandaj tomatoj
- oleo
- salo
- pipro
[redakti] Kuirado
- Finbaku la melongenojn, t. e. ĝis ili ŝvelos kaj la ŝelo ekkrevos. Lasu ilin malmiĝi iomete. Senŝeligu ilin kaj fortranĉu la malmolaj ekstremaĵojn. distranĉu en malgrandajn pecojn.
- Boligu akvon en malgranda poto, kaj kuiri ene la tomatojn 2-3 minutojn. Senakvigu, lasu malvarmigi iomete, senŝeligu ilin kaj distranĉu en malgrandajn pecojn.
- Fritu la ajlon en oleo ĝis ĝi blondiĝos. Aldonu la melongenojn, kaj plu Fritu 3-4 minutojn. Aldonu la tomatojn, salon kaj pipron kaj plu fritu, gis la akvo estos for.
- Kirligu la ovojn, kaj ilin fritu en aparta pato, ĝis ili estos duone kuiritaj. Tiam ilin aldonu je la miksaĵo, kaj plu fritu 1-2 minutojn.
Surtabligu kun rizo aŭ pano.

