Kuirlibro:Piroj en ruĝa vino

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]

superrigardo
kvanto: por 1 homo
tempo: 55 minutoj (15 por preparo, 40 por kuiro)
facileco: tre facila
materialo: kaserolo

Piroj en ruĝa vino

[redakti] Ingrediencoj

por unu homo:

  • 2 mezgrandaj piroj
  • 0,2 litro da ruĝa vino
  • 40 gramoj da pulvora sukero
  • 2 gramoj da vanilaroma sukero
  • 1 tekulero da mielo
  • 10 oranĝraspaĵoj
  • 1 kariofilo
  • 1 semo da nigra pipro
  • 1 pinĉaĵo da muskatpulvoro

multobligu la suprajn kvantojn laŭ nombro de homoj.

[redakti] Pretigo kaj kuirado

preparu siropon en kaserolo per boligo de la vino kun la sukeroj kaj spicoj. ne tranĉu, sed nur senŝeligu la pirojn.

kiam la vino bolas, enmetu la pirojn kaj malfortigu la fajron. kovru la buŝon de la kaserolo kaj lasu milde boleti dum 20 ĝis 30 minutoj. kiam la piroj moliĝis ĝis la interno, elprenu ilin. iom daŭrigu la boletigon por ke la siropo densiĝu laŭ via prefero.

surverŝu la pirojn per la siropo. lasu la tuton malvarmiĝi kaj eventuale enfridujigu, por ke vi povu prezenti la pladon malvarmeta.

[redakti] Konsiloj

  • se vi ne ŝatas alkoholon, ne timu. la boligo de la vino forvaporigas ĝin.

[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]