Kuirlibro:Rapidega tortopasto

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Rapidega tortopasto
Kvanto da porcioj 6-8 personoj
Facileco tre facila
Tempo 3 minutoj
Materialo bovlo kun hermetika kovrilo, tortformujo
Energio


Rapidega tortopasto

Ingrediencoj[redakti]

  • 2 glasoj da faruno
  • 1 pinĉaĵo da salo
  • duonpaketeto da bakpulvoro
  • duonglaso da oleo
  • duonglaso da varma akvo

Pretigo[redakti]

Kunmetu ĉion en bovlon kun hermetika kovrilo (ekzemple: malnova ujo de kazeo...), fermu tre bone la kovrilon kaj skuu forte la bovlon de supre suben dum kelkaj sekundoj. En la bovlo estos formita pastbulo, por sterni per fingro sur tortformujo. Poste kovru la tortopaston per iu ajn garnaĵo, kaj baku.

Konsilo[redakti]

Tiu tortopasto utilas por dolĉa aŭ sala torto, eĉ por likva garnaĵo (kiŝo...), aŭ prunoj, ĉerizoj, tomatoj, ktp. kiuj farus tro da likvaĵon por la aliaj tipoj de tortopastoj.