Kuirlibro:Rapidega tortopasto
El Vikilibroj
[kuirlibro: reiru al la ĉefpaĝo - reiru al la receptolisto]
| superrigardo | ||
|---|---|---|
| kvanto: | por 6 ĝis 8 homoj | |
| tempo: | 3 minutoj | |
| facileco: | tre facila | |
| materialo: | bovlo kun hermetika kovrilo, | tortformujo |
Rapidega tortopasto
[redakti] Ingrediencoj
- 2 glasoj da faruno
- 1 pinĉaĵo da salo
- duonpaketeto da bakpulvoro
- duonglaso da oleo
- duonglaso da varma akvo
[redakti] Pretigo
Kunmetu ĉion en bovlon kun hermetika kovrilo (ekzemple: malnova ujo de kazeo...), fermu tre bone la kovrilon kaj skuu forte la bovlon de supre suben dum kelkaj sekundoj. En la bovlo estos formita pastbulo, por sterni per fingro sur tortformujo. Poste kovru la tortopaston per iu ajn garnaĵo, kaj baku.
[redakti] Konsilo
Tiu tortopasto utilas por dolĉa aŭ sala torto, eĉ por likva garnaĵo (kiŝo...), aŭ prunoj, ĉerizoj, tomatoj, ktp. kiuj farus tro da likvaĵon por la aliaj tipoj de tortopastoj.