Kuirlibro:Terpomoj laŭ sindha recepto
El Vikilibroj
िदलपसंद आलू =Dilpasand alu ( korplaĉaj terpomoj ) estas plado ĉe popularega festo Divali (2-7 novembro) – de kuirĉefo el Sindhio
Materialoj :
freŝaj terpomoj bolkuiritaj – 500 gramoj, dishakita ajlo – du bulberoj, dishakita zingibro – el peco du-tri centimetrojn longa, tomat-saŭco – kvarono da taspleno, sojo-saŭco – du kafekulerplenoj, pimento-saŭco - du kafekulerplenoj salo kaj pulvora nigra-pipro – laŭplaĉe, oleo – tri kafekulerplenoj, rostitaj sezamsemoj - du kafekulerplenoj, ŝenoprazo – du kafekulerplenoj
Pretigado :
Varmigu la oleon en pato, fritu la zingibron kaj ajlon kelkajn sekundojn, aldonu la terpomojn, la tomat-saŭcon, la sojo-saŭcon, la pimento-saŭcon kaj iom da salo kaj pipro laŭplaĉe, elmiksu, kuiru sur milda fajro dum kin minutoj, post forigo disde la fajro superŝutu per ŝenoprazo kaj sezamsemoj. Surtabligu varmegan.

