Kuirlibro:Valdorfa salato
Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo
Ingrediencoj[redakti]
5 verdaj kaj/aŭ ruĝaj pomoj
2 tigoj da folicelerio
1 taso da hakitaj juglandoj
1 taso da rosinoj
¼ taso da majonezo
Preparado[redakti]
- Senkernigu la pomojn.
- Haku la pomojn kaj celerion en etaj pecoj; aldonu la juglandojn kaj rosinojn.
- Miksu en sufiĉe da majonezo por kovri ĉiujn pecojn, proksimume ¼ taso.
Konsiloj[redakti]
Uzu: Salatbovlon
Sufiĉas por: 5 ĝis 6 personoj