Kun blanka bastono
El Vikilibroj
Rudolf Krchňák
Blinda esperantisto (1905-1996), kiu verkis vicon da rakontoj pri la mondo de nevidantoj
[redaktu] KUN BLANKA BASTONO
Enkonduko
Ne por laŭdi la nigrajn okulvitrojn, kiuj kovras la blindajn okulojn, ne por laŭdi la palpantajn manojn, kiuj postlasas fingrospurojn sur objektoj, nek por laŭdi la blankan tuŝ-esplorantan bastonon.
Ne por laŭdi triston, doloron kaj solecon, sed por laŭdi la vivon sur tiu ĉi tero. Por laŭdi vivon, kiu scias ekkuri sur ĉiuj vojoj de tiu ĉi tero eĉ kun la nigra bendo de mallumo sur la okuloj, eĉ sen la benanta rideto de la lumo. Por laŭdi ĝin mi prezentas jenan modestan ateston al tiuj, kiuj eble indigniĝis kontraŭ la vivo pro seka ŝalmo da herbo, kiun metis aŭtuna vento trans ilia vojo, aŭ pro koloraj vitreroj da revoj, kiuj ne fariĝis realaĵo.
Mi volus, ke la etkredantoj same kiel la fieruloj komprenu, ke ekzistas nur unu vojo kaj nur unu celo de ni ĉiuj, senkonsidere ĉu ni sidas post stirrado de luksa aŭtomobilo, aŭ ĉu ni stumblas tra stratoj kun blanka bastono en la mano, ke ni ĉiuj portas en ni fajreron de la sama eterna fajro.
Kun blanka bastono
Mi iras tra la stratoj kun blanka bastono en la mano. La homoj esplore rigardas min kaj provas diveni: ĉu li vidas aŭ ne vidas? Se li estus nevidanto, li ne povus iri sola. Sed se li estus vidanto, li ne portus blankan bastonon. Verŝajne li ne vidas.
Pli originale konvinkiĝas la infanoj. Kuraĝe ili stariĝas barante mian vojon kaj eksperimentas, ĉu mi ne trompas ilin. Se mi kapablas eviti ilin, mi estas por ili nenia blindulo. Simplaj homoj min testas per humuro. Atenton! Ci puŝos kontraŭ la muron! Nur parenteze: al blinduloj ili principe cias. Plej ofte la homoj tamen ne elprovas min, sed rekte konsilas: Iom maldekstren, iom dekstren! Kaj ofte ili mem, bonuloj, konfuzas la dekstron kaj maldekstron. Tial mi prefere ne tre atentas la konsilojn de la homoj.
Mi kredas al objektoj. Al ordinaraj nevivaj objektoj. Ili estas modestparolaj kaj ilia parolo estas mallaŭta, sed mi komunikas kun ili bone. Mi ne rakontos pri la parolo de horloĝo, forno, bolanta supo nek pri parolo de akvofonto aŭ de lokomotivo. Ili estas aĵoj tro elokventaj, veraj oratoroj, kantistoj, poetoj kaj kermesaj anoncistoj en la regno de objektoj. Sed ĉu vi konas la parolon de la dompordo? De la varma ligna areo, reflektanta la sonon de miaj paŝoj tute alie ol la malvarma muro de la domo. Ĝi volas sciigi min, ke ĝi estas ĉi tie, se mi dezirus eniri. Kaj la metala kanal-kovrilo meze de trotuaro senlace kaj precize anoncas, ke mi staras ĉe la domo, en kiu mi loĝas.
Kaj la palisa barilo! Laŭdire ĝi ne ornamas la straton, sed tra sia rompata puntaĵo ĝi tralasas aroman aeron kaj sufloras, ke la domo de mia knabino jam proksimas. Kaj kiam sur la sama loko staros nova domo, ĝi sufloros al mi la samon per odoro de freŝa stuko.
Mi estas danka al vi, arboj kaj kolonoj laŭlonge de la vojoj, ke vi scias eĉ per via svelta korpo resendi son-ondojn kaj ĝustatempe elvoki sur la vizaĝo impreson de obstaklo. Kiom da informoj transdonis al mi piedtretitaj trotuaroj, ĝiboplenaj pavimeroj kaj moliĝinta asfalto! Kaj kion diri pri la kampvojoj!
Ekzistas multaj objektoj, kiuj dum mia paŝado kun blanka bastono konsilas kaj helpas min. Ili apartenas al plej belaj momentoj, la promenoj kun blanka bastono, kiam mi ne bezonas komplezon de la homoj, kiam mi povas ekaŭskulti la parolon de objektoj kaj ankaŭ sian propran animan internon. La vivo kuras preter mi kaj mi aŭskultas ĝin, mi miksas min kun ĝi laŭ mia propra volo kaj la katenoj de miaj blindaj okuloj liberiĝas.
Mi kredas al objektoj. Al simplaj, senvivaj objektoj. Kvankam ili estas malmultparolaj kaj ilia parolo estas senvoĉa, mi aŭskultos ilin fidele plu. Sen ilia helpo estus mia irado malfacila kaj malrapida.

