Turka/-(y)a

El Vikilibroj

Ni menciis, ke la turka ne uzas propoziciojn, sed uzas postpoziciojn, kiel multaj aliaj SOV-lingvoj. Oni tradicie diras ke en la turka ekzistas 5 nom-kazoj. Ni lernis du el tiuj kvin, nominativo (sen sufikso) kaj akuzativo (kun -(y)ı). Aliaj estas dativo, lokativo kaj ablativo. Tamen ankaŭ ekzistas sufiksoj por instrumentalo kaj posesivo. Aliaj kazoj estas esprimataj per helpo de tiuj sufiksoj, kun aldonaj vortoj.

La Sufikso -(y)a[redakti]

-(y)a estas dativa sufikso, t.e. havas sencon kiel esperanta 'al', sed en kelkaj esprimoj, en kiuj Esperanto uzas akuzativon, la turka povas uzi dativon. Lernigi pri tiuj estas tasko de tempo, denove.

  • Ev-(y)a gir-ıyor-lar.
    Eve giriyorlar.
    Al domo eniras-ili.
    Ili eniras al (la) domo. / Ili eniras en (la) domon.
  • Öğretmen okul-(y)a gel-ıyor.
    Öğretmen okula geliyor.
    Instruisto al lernejo venas.
    (La) instruisto venas al (la) lernejo.
  • Öğrenci-lar defter-(y)a yaz-ıyor.
    Öğrenciler deftere yazıyor.
    Studentoj al kajero skribas.
    Studentoj skribas sur kajero(j).
  • Adam bulut-lar-(y)a bak-ıyor.
    Adam bulutlara bakıyor.
    Viro rigardas al nuboj. / Viro rigardas nubojn.
  • Emre top-(y)ı Arda-(y)a ver-ıyor.
    Emre topu Arda'ya veriyor.
    Emre donas pilkon al Arda. (Vere donas, aŭ transdonas/pasas)

Se ni algluas sufikson al nomo de persono, ni metas inter nomo kaj sufikso apostrofon. Supre ni vidis tiun (Arda'ya).

  • Metin-(y)a ne de-ıyor-la?
    Metin'e ne diyorlar?
    Al Metin kion diras-ili?
    Kion diras ili al Metin.
  • İstanbul-(y)a git-ıyor-(y)ız.
    İstanbul'a gidiyoruz.
    Al Istanbulo iras-ni.
    Ni iras al Istanbulo.

En lasta ekzemplo ni vidis ke, samo estas valida por urbaj nomoj. Krome, tie estis asimilado, git → gid.

-(y)a Formoj de Pronomoj[redakti]

Ben kaj Sen havas escepton, kiam ili estas uzataj kun sufikso -(y)a. Unue ni listu, kion ni atendus laŭ la vokalharmonio:

  • Ben → Ben-(y)a → Bene - MALĜUSTA
  • Sen → Sen-(y)a → Sene - MALĜUSTA
  • O → O(n)-(y)a → Ona
  • Biz → Biz-(y)a → Bize
  • Siz → Siz-(y)a → Size
  • Onlar → Onlar-(y)a → Onlara

Sed anstataŭ 'bene' kaj 'sene', ni uzas;

  • Ben → Bana
  • Sen → Sana

Tio ja estas escepto, neniu regulo klarigas tiun.

Krome, kiam ni aldonas -(y)a al demonstrativoj, mankantaj n-oj de ili reaperas kompreneble. Do ni povas formigi saman tabelon, kiun ni vidis pri -(y)ı antaŭe, nun pri -(y)a.


Dativaj Formoj [ kun sufikso -(y)a ]

Personaj Pronomoj Demonstrativoj
Bana Buna
Sana Şuna
Ona
Bize Bunlara
Size Şunlara
Onlara
  • Ayşe ben-(y)a yardım et-ıyor.
    Ayşe bana yardım ediyor.
    Ayşe al mi helpo-umas.
    Ayşe helpas min.
  • Öğretmen biz-(y)a matematik öğret-ıyor.
    Öğretmen bize matematik öğretiyor.
    Instruisto al ni matematiko(n) instruas.
    (La) instruisto instruas matematikon al ni.
  • Bu kitap siz-(y)a Türkçe-(y)ı öğret-ıyor.
    Bu kitap size Türkçeyi öğretiyor.
    Tiu libro al vi la turkan lingvon instruas.
  • O(n)-(y)a gerçek-(y)u söyle-ıyor-(y)um.
    Ona gerçeği söylüyorum.
    Al li/ŝi veron diras-mi.
    Mi diras al li/ŝi la veron.

En la unua ekzemplo, estis t → d asimilado. En la dua ekzemplo, ni prefere povis uzi difinitan objekton anstataŭ nedifinitan, t.e. "matematik-(y)ı" = "matematiği" anstataŭ "matematik". Signifo ne ŝanĝiĝus. En la tria ekzemplo, kvankam ni skribis nomo de lingvo (Türkçe) komencante kun majusklo, tamen post ĝi ni ne metis apostrofon. Sed se tiu lingva nomo estus Esperanto, ni uzus apastrofon. Tiu estas pro baza skriba regulo. (Tia nuanco ja ne estas grava por lernanto). En la lasta ekzemplo, estis k → ğ asimilado.

En la turka, vortordo ne estas tre grava;

  • Bu kitap size Türkçeyi öğretiyor.
  • Bu kitap Türkçeyi size öğretiyor.
  • Size bu kitap öğretiyor Türkçeyi.
  • Türkçeyi öğretiyor size bu kitap.
  • ...

Sed, ĉar ili formigas vortgrupon, 'bu' kaj 'kitap' ĉiel devas esti apuda, kaj punkto ĉiam devas esti je la lasto de la frazo.

Pri Demandvortoj[redakti]

Antaŭe ni lernis demandvortoj: Ne, Nasıl, Kimi, Nerede. En tiu ĉi parto, ni lernos kiel uzi tiujn kun sufiksoj -(y)ı kaj -(y)a.

  • Nasıl = Kiel, Kia
    Ĝi ne estas uzata kun tiuj sufiksoj.
  • Ne = Kio, Kion
    • Ne-(y)ı → Neyi = Kion
    • Ne-(y)a → Neye = Al kio
  • Kim = Kiu (persono)
    • Kim-(y)ı → Kimi = Kiun (personon)
    • Kim-(y)a → Kime = Al kiu (persono)

En la listo, vi vidas du 'kion', 'ne' kaj 'neyi'. Vi prefere uzu 'ne'. 'Neyi' estas malpli ofte, tamen ne malofte. Krome, 'neyi' havas sencon iom simila al 'kiun el tiuj'. Sed, ekzistas alia pli ofte uzata vorto por pli forte akiri tiun sencon (hangisi). Do, uzi nur 'ne'-on estas sufiĉe saĝe, tamen ankaŭ sciu 'neyi'.

  • Ne düşün-ıyor-sın?
    Ne düşünüyorsun?
    Kion vi pensas?
  • Ne-(yı) anla-ma-ıyor-sın?
    Neyi anlamıyorsun?
    Kion vi ne komprenas?
  • Ne gör-ıyor-sınız?
    Ne görüyorsunuz?
    Kion vi vidas?
  • Ne uç-ıyor?
    Ne uçuyor?
    Kio flugas?

Observu, ke 'ne' povas signifi, kaj 'kio', kaj 'kion'. Tiu, tre malofte povas kaŭzi miskomprenon:

  • Ne düşünüyor?
    • Kion li/ŝi pensas?
    • Kio pensas? [Ĉu homo, ĉu hundo aŭ ĉu komputilo ...]

Malsimile al uzado de 'ne', por demandi 'kiun (personon)' ĉam uzas ´kimi´. Aldone, kvankam ekzistas 'kimler', 'kimleri', 'kimlere'; tamen 'kim', 'kimi', 'kime' (kaj kompreneble 'ne', 'neyi', 'neye') povas havi kaj ununombran, kaj multenombran respendon. Do, ne zorgu uzi plurformajn demandvortojn se ne necesegas.

  • Kim düşünüyor?
    Kiu pensas?
  • Kimi düşünüyor?
    Kiun li/ŝi pensas? / Pri kiu li/ŝi pensas?
  • Ne-(y)a bak-ıyor-sın?
    Neye bakıyorsun?
    Al kio vi rigardas? / Kion vi rigardas?
  • Kim-(y)a git-ıyor-(y)uz?
    Kime gidiyoruz?
    Al kiu ni iras? / Al kies domo ni iras?
  • Kim-(y)a ne ver-ıyor-lar?
    Kime ne veriyorlar?
    Al kiu kion donas ili. / Kion donas, kaj tion al kiu donas ili?

Ni ne skribis pri nerede (tie) ĉar ĝi estas jam sufiksumita. Unue, vi scias tiujn:

  • Ben, Sen, O - Kim
  • Bu, Şu, O - Ne
  • Burada, Şurada, Orada - Nerede

Originoj de lasta 4 estas bura, şura, ora - nere, sed ili havas sufikson -da, kion ni lernos en venonta leciono. Do, ni aldonos sufiksojn al bura, şura, ora kaj nere; kiuj estas tre malofte (eĉ ne) uzata sen iu sufikso.

  • -da
    • Burada = Ĉi-tie
    • Şurada = En tiu loko, kiun mi montras
    • Orada = Tie
    • Nerede = Kie
  • -(y)ı
    • Burayı = Ĉi tiun lokon
    • Şurayı = Tiun lokon, kiun mi montras
    • Orayı = Tiun lokon
    • Nereyi = Kiun lokon
  • -(y)a
    • Buraya = Ĉi-tien
    • Şuraya = Al tiu loko, kiun mi montras
    • Oraya = Tien
    • Nereye = Kien

Normale şura- estas uzata neofte kaj nur montrante ie per mano, fingro, iu ilo aŭ okuloj (rigardante).

  • Nere-(y)a git-ıyor-(y)ız?
    Nereye gidiyoruz?
    Kien ni iras?
  • Nere-(y)a bak-ıyor-sın?
    Nereye bakıyorsun?
    Kien vi rigardas.
  • Nerede yaşa-ıyor-sınız?
    Nerede yaşıyorsunuz?
    Kie vi loĝas/vivas?
  • Nere-(y)ı gör-ıyor-sın?
    Nereyi görüyorsun?
    Kiun lokon vi vidas?
  • Diğer çocuk-lar nerede kitap oku-ıyor?
    Diğer çocuklar nerede kitap okuyor?
    Aliaj infanoj kie libron legas? / Kie legas libro(j)n aliaj infanoj?

Resumo[redakti]

Vortoj[redakti]

Türkçe Esperanto
Gir ! Eniru
Ver ! Donu
Düşün ! Pensu, Opiniu
Anla ! Komprenu
Gör ! Vidu
Yaz ! Skribu
Öğret ! Instruu
Uç ! Flugu
Yardım et ! Helpu
Yardım Helpo
Gerçek Vera, Vero
Okul Lernejo
Defter Kajero
Matematik Matematiko
Bulut Nubo
İstanbul Istanbulo

Utilaj Frazoj[redakti]

Ekzercoj[redakti]

Solvoj[redakti]

Notoj[redakti]

En sekva leciono, ni lernos pri la sufikso -da, kion ni jam vidis en vortoj: burada, şurada, orada kaj nerede.