Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Fraksenoj
Subleciono B-5/1: Fraksenoj[redakti] |
Fraksenoj
[redakti]La genro Fraxinus, t.e. la fraksenoj, entenas arbojn oftajn en multaj mezvarmaj arbaroj de Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Ili atingas ankaŭ varmajn klimatojn en Centrameriko (Fraxinus uhdei) kaj en Sudorienta Azio (ĝis sude de Ekvatoro en Javo: Fraxinus griffithii).
Pluraj specioj estas ankaŭ ŝatataj kiel ornamaj plantoj; kelkaj estas invadaj specioj en la suda duonglobo.
Kiel rekoni fraksenojn
[redakti]La folioj estas tre utilaj por rekoni fraksenojn, kvankam kelkfoje ne sufiĉaj.
Folioj
[redakti]La plimulto de la specioj de fraksenoj havas kunmetitajn, kontraŭajn foliojn kun pintaj folietoj. La tuta folio longas kutime almenaŭ 20cm, en kelkaj specioj eĉ ĝis 40cm aŭ pli.
La nombro de folietoj estas ĉiam nepara (neparaj kunmetitaj folioj), do ĉiam estas folieto je la fino de la kunmetita folio. La nombro mem povas helpi rekoni fraksenojn (kutime ili havas almenaŭ sep folietoj), kaj disigi ilin de aliaj arboj.
La randoj de la folietoj havas kutime dentetoj. La folioj estas kutime maldikaj, molaj, senharaj.
Ni montras ĉi sube la foliojn de kelkaj fraksenoj. En la posta sekcio ni komparos ilin kun la kunmetitaj folioj de aliaj genroj.
FRAKSENOJ
-
Orientusona frakseno (F.americana)
-
Kaŭkaza frakseno (F.angustifolia oxycarpa)
-
Karolina frakseno (F.caroliniana)
-
Ĉina frakseno (F.chinensis)
-
Ordinara frakseno (F.excelsior)
-
Aŭtunaj folioj de orno (F.ornus)
Komparoj de folioj
[redakti]KUN SIMPLAJ FOLIOJ (nekunmetitaj)
Tiu ĉi estas ofta eraro. Se oni ne observas atente, eblas konfuzi simplajn foliojn kun kunmetitaj.
(...)
KUN MALKONTRAŬAJ KUNMETITAJ FOLIOJ
-
Kunmetitaj folioj de manĉura juglandarbo (Juglans mandchurica)
-
Ĉe juglandarboj (ĉi tie Juglans nigra) la folioj sur la branĉoj estas malkontraŭaj (alternaj)
-
Ĉe fraksenoj (ĉi tie Fraxinus lanuginosa) la folioj sur la branĉoj estas kontraŭaj
-
Kontraŭaj folioj povas esti iom neregulaj (tri aŭ unu anstataŭ du) sed eĉ en tiuj okazoj videblas la baza kontraŭa aranĝo (Fraxinus angustifolia)
-
Robinia pseudoacacia, havas alternajn kunmetitajn foliojn; aldone, la folietoj estas pli malgrandaj ol tiuj de la fraksenoj
KUN DUOBLE KUNMETITAJ FOLIOJ
-
Folioj de Gymnocladus dioicus
-
La tuta folio de Gymnocladus dioicus
-
Jen la tuta folio de frakseno (Fraxinus mandshurica)
KUN PARE KUNMETITAJ FOLIOJ
Ne estas multaj arboj kun pare kunmetitaj folioj. Oni rekonas ilin facile, ĉar je la fino de la kunmetita folio ne estas unuopa folieto (videblas nur paroj).
-
Pistacia chinensis havas pare kunmetitajn foliojn.
ALIAJ (la plej malfacilaj!)
Disigi fraksenoj de aliaj arboj havantaj nepare kunmetitajn foliojn, kontraŭajn, ofte estas malfacile se oni baziĝas nur sur la folioj. Helpas - sed nur parte - la nombro de folietoj, ilia formo, ktp. Oportunas, kiam eblas, rigardi la fruktojn aŭ la florojn (vidu sube). Bonŝance, tiuj konfuzantaj specioj ne estas multaj.
-
La folioj de sambukoj (ĉi tie Sambucus racemosa) estas kunmetitaj kaj kontraŭaj.
-
La folioj de Acer negundo malsamas de la plimulto de la aceroj ĉar ili estas nepare kunmetitaj
-
Jen la kontraŭaj, kunmetitaj folioj de Staphylea pinnata
-
Kelkaj specioj de siringoj (ĉi tie Syringa laciniata) havas kunmetitajn, kontraŭajn foliojn
Fruktoj
[redakti]Fruktoj multe helpas rekoni fraksenojn, en la taŭga sezono.
-
Fruktoj de la japana frakseno (Fraxinus griffithii)
-
Fruktoj de orno (Fraxinus ornus)
Burĝonoj
[redakti]Fraksenoj havas foliojn burĝonojn tre tipajn, kiu helpas rekoni ilin dum vintro aŭ printempo, antaŭ la apero de folioj.
Tiuj burĝonoj estas regule kontraŭaj, ĉar ili estigos la kontraŭajn foliojn de fraksenoj. Nur ĉe la fino de ĉiu branĉo ili aspektas pli malklare, ĉar estas ankaŭ la burĝono kiu daŭrigos la branĉon.